«Ne zorgu», li respondas, same dolĉe. «Doloras nur iomete.»
«Tamen, tamen», ŝi rebatas. «Ĉu ĉi tie?» ŝi demandas, promenigante sian manon sur lia dorso, laŭ la rando de la pantalono.
«Jes, tie.» Ne eblus scii, ĉu lia voĉo esprimas sufereton aŭ ĝuon. Ĉu ambaŭ? Ĉiaokaze, ĝi sonas bele, altire. «Via mano estas vere kuraca. Jes, ĝuste tie, sed ankaŭ ĉirkaŭe. Jes, tiel, plu, plu, mi petas. Viaj fingroj havas resanigan efikon. Kaj krome ili… kiel diri?… ili plej agrable poemas. Jes, jes, ne ridu. Via tuŝo havas la dolĉecon de poemo.»
Ŝia kontakto rapidigas lian koron, dum io fajra varmas ene kaj estigas plaĉajn sentaĵojn. Tiam…
Knabo, knabino. Blua maro, ĉielo sennuba, suno. Neniu bruo de maŝino, neniu veturilo, neniu homa voĉo, krom iliaj. Nur birdoj krias unu al la aliaj super la maro, nebele, nekante, kvazaŭ milite. Ili batalas pri fiŝoj.
Tejho, Maeva ne atentas ilin.
Ne estus ĝentile plu rigardi tiujn du. Ni havu konsideron pri ilia rajto soli, aŭ, pli ĝuste, ge-soli. Ni pro ĝentileco almenaŭ fermu la okulojn. Kaj se la tiela mallumo vigligas vian imagon, nu, tio estas via afero, ĉu ne?
novaj vortoj:
aparato, ĉemizo, ĉina, dorso, dungi, ekspozicio, farti, fero, gliti, haveno, insulo, kisi, ligno, materialo, meblo, moderna, muzeo, pantalono, planko, rando, sekso, Usono, varo, vigla
27. Kvina rakonto pri Afanti
Komercisto, kiu estis amiko de Afanti, devis foriri por longa vojaĝo. Antaŭ ol ekiri for, li venis viziti sian amikon, por diri al li varman, plej amikan ĝisrevidon.
Li apenaŭ eksidis kaj komencis paroli pri sia baldaŭa vojaĝo, kiam li rimarkis, ke Afanti havas belan oran ringon ĉe la ringofingro.
«Mi tre bedaŭras, ke mi devas foriri, ĉar mi tre ŝatas nian rilatadon», li diris. «Vi estas mia plej bona amiko, Afanti, ĉu vi tion kredas?»
«Mi certe kredas vin, kara», Afanti respondis. «Tial mi havas por vi simplan, sed bonan, konsilon: ne foriru.»
La alia eligis profundan spiron, zorgvizaĝe.
«Mi devas, Afanti, mi devas. Miaj komercaj aferoj ne ebligas al mi ne foriri. Mi bezonas monon por vivi, ĉu ne? Por ricevi monon, mi bezonas komerci. Kaj por mia komerco mi devas vojaĝi for.»
Afanti nenion respondis.
«Sed la ideo resti tiel longatempe sen vidi vin igas min ege malĝoja. Ĝi ŝiras mian koron. Kiel mi elportos? Ne estos facile.»
Afanti plu restis silenta.
«Jen mi havas ideon», la amiko diris kun ekbrilo en la okuloj. «Lasu min havi vian ringon. Mi metos ĝin al mia fingro, kaj konstante vidos ĝin. Ĉiufoje, kiam mi ĝin rigardos, mi sentos, kvazaŭ mi vidus vin envere. Ĝi estos mia animpacigilo.»
Afanti rigardis sian ringon. Ĝi estis bela. Ĝi estis valora.
Estis eĉ la sola valoraĵo, kiun li iam ajn havis. Per serioza voĉo li ekparolis:
«Min tuŝas la sentoj, kiujn vi esprimas. Kio estas pli valora ol amikeco? Kaj ĝuste mia amikeco al vi kaŭzas al mi problemon. Ĉar ankaŭ mi ne povos havi pacon enkore, dum vi estos for. Ankaŭ mi bezonus vidi vin.»
Same kiel lia kunulo antaŭ minuto, Afanti eligis profundan spiregon, bruan, malĝoj-espriman. Dum momento silento okupis la ĉambron. La komercisto sin demandis, pri kio pensas Afanti. Ĉi-lasta aperis profunde enpensiĝinta, kvazaŭ serĉante solvon al suferiga problemo. Sed la esprimo de Afanti subite ŝanĝiĝis: larĝa rideto formiĝis sur liaj lipoj.
«Jen! Ankaŭ mi finfine ekhavis ideon, bonan, solvan ideon. Certe vi bonvolos agi kompate al mi: lasu min konservi la ringon. Ĉiufoje, kiam mi rigardos ĝin, mi memoros, kiel mia plej bona amiko deziris ĝin havi pro varmaj amikaj sentoj al mi. Tio varmigos mian koron. Mi memoros, kiel vi petis ĝin, kiel gravis por vi havi ion, kio tenu viva en vi mian memoron, kaj kiel vi tamen plej grandanime akceptis, ke mi ĝin konservu. Tiel mi ne povos ne pensi pri vi konstante. Vi pravas. Amikeco estas io ege valora, kaj ĉi tiu ringo estos por mi porĉiama signo de nia porĉiama amikeco.»
novaj vortoj:
ligo, ringo
novaj kunmetoj:
en-pens-iĝi, ĝis revido, ringo-fingro
28. Mi perdis kelkajn bovinojn
— Kultura Centro Esperantista? Ĉu tio estas en la Alpoj?
— Ne. Tute ne. Estas en la plej okcidenta parto de Svislando, en la Ĵurasa montaro. Ne estas tiel akraj montoj kiel la Alpoj, sed ili estas tre agrablaj por promeni. Kaj la Kultura Centro troviĝas je iom pli ol mil metroj super la marnivelo, tute proksime al naturo, rande de la plej alta urbo de Eŭropo. Mi diras «urbo», ĉar ekzistas pli altaj vilaĝoj, sed La Chaux-de-Fonds[3] estas vera urbo, centro de horloĝa industrio, tamen je mil metroj de alteco.
— Interese.
— Ĉu vi konas la svisan Ĵurason?
— Jes. Mi tie perdis bovinojn siatempe.
— Perdis bovinojn, ĉu vere? Kiel eblas?
— Tio okazis dum la dua mondmilito. Mi estas judo, kiel vi eble scias. Pariza judo. Mi estis dekokjara, studis pri literaturo. Por mi, kamparo estis stranga medio, nekonata, ekster mia vivo. Medio tute fremda al mi. Regionoj, kien oni iras ferii aŭ pasigi dimanĉon. Sed mi havis neniun veran kontakton kun la kampara vivo.
— Ĉu vi estis en Parizo, kiam la germanoj okupis Francion?
— Jes. Mia familio ne prenis serioze ĉion, kion oni diris pri la malamindaj idealoj de tiu frenezulo Hitler kaj pri liaj klaraj intencoj. Verŝajne ili prenis siajn dezirojn por realo. Kiam la germanoj alvenis, oni trovis por mi kaŝejon en religia lernejo, katolika. Sed tio ne povis daŭri, ĉar, almenaŭ tiuregione, la germanoj komencis kontroli tiujn lernejojn, serĉante judojn por ilin sendi al morto.
— Kiel vi elturniĝis?
— Ni havis amikojn, bonajn amikojn, kiuj ĉion aranĝis. Ili savis mian vivon. Neniam estos limo al la dankemo, kiun mi sentas al ili. Ili organizis eliron al Svislando. Mi vojaĝis ĝis la landlima regiono, kaj tie estis akceptita de franca kamparano, kiel planite. Tiu transirigis homojn de Francio al Svislando kaŝe, por mono. Estis danĝere, ĉar oftis germanaj kontroloj.
— Kiu pagis?
— La estro de tiu katolika lernejo pagis parton, tiuj amikoj alian parton. Juda organizo repagis ilin post la milito. Miaj gepatroj devis pagi antaŭ ol foriri al Svislando, kie ni devis rekuniĝi, sed iu franco raportis pri ilia kaŝejo al la germanoj, kaj ili estis kaptitaj: Mi neniam revidis ilin.
— Terure!
— Jes. Kiu ne travivis ion similan, tiu ne povas imagi.
— Almenaŭ vi saviĝis.
— Jes.
— Kia homo estis tiu translima pasiganto?
— Mi memoras nur, ke mi ne povis ekscii tiutempe, ĉu li havas homajn sentojn aŭ ne. Mi legis sur lia vizaĝo neniun kompaton, neniun komprenon pri tio, kion mi travivis. Por li, transkonduki homojn trans la landlimon, estis ia kutima laboro. Li certe ne estis idealisto, kaj mi ofte min demandis, kion kaŝas lia senvarma vizaĝo. Mi volis rakonti al li pri miaj timoj kaj esperoj, sed li silentigis min per kelkaj akraj vortoj.
— Eble vi estis por li nur mongajnilo.
— Eble jes. Mi restis kun li nur malmultajn horojn. Mi min demandis, ĉu li rigardas min speco de bovo, kiun oni iras vendi ie. Sed mi fakte opinias, ke tio estis nur lia ekstera aspekto, kaj ke sub tiu kvazaŭ senkora ŝajno kaŝiĝis homa kunsento.
— Nu, tion ni neniam scios. Sed kion pri la bovinoj, kiujn vi perdis?
— Atendu, atendu. Mi tranoktis ĉe tiu kamparano. Ege frue matene, antaŭ ol tagiĝis, li vekis min. Mi prenis la sakon, en kiu mi portis miajn kelkajn havaĵojn, kaj sekvis lin. Ni piediris unue tra kampoj, sed baldaŭ tra arbaro. Ni supreniris pli kaj pli, sufiĉe alten sur la monto.
— Ĉu ne troviĝis germanoj, kiam vi foriris?
— Tute ne. Sed ni sciis, ke ili troviĝas en la regiono. Kaj mi kolerigis mian kunulon foje, ĉar... Nu, mi devas unue diri, ke post la unua arbaro ni alvenis super la limon de la arba nivelo. Tie estis nur herbo kaj ŝtonoj. Estis la komenco de vasta herbejo, kie bovinoj pace herbmanĝis rigardante nin pasi.