Выбрать главу

«Diru, kien vi metis ĝin!»

Ŝi ne demandis, pri kio li parolas. Ŝi ne miris pri lia diro. Ŝi eligis tre simplajn vortojn: «Venu kun mi!»

Ni forlasis la vilaĝon. Post longa irado, komence sur mallarĝa vojeto, poste inter altaj kreskaĵoj, kie neniu vojo plu troviĝis, ni alvenis apud rivereton. Ŝi montris ter-levaĵon, malgrandan monteton, kiun iuj bestetoj faris el tero kaj pecoj de malnovaj kreskaĵoj.

«Mi ĝin kaŝis en tio», ŝi diris.

Ni ĉiuj staris flanke, dum la sorĉisto malkonstruis la altaĵeton. El ĝi li fine eligis la ujon: tre etan skatolon, kiu ne povus enhavi pli ol ion ege malgrandan.

Mi esperis, ke li tuj malfermos ĝin, sed tion li ne faris. Nia grupeto samvoje revenis vilaĝen. Tuj ni iris al la loĝejo de la malsana viro. Li kuŝis sur la tero ĉe sia pordo, duone ene, duone ekstere. La sorĉisto alparolis lin:

«Vian volon forprenis via fratino, kaj ĝin kaŝis, sed ni devigis ŝin redoni ĝin al ni. Tamen, antaŭ ol vi rajtos ĝin ricevi, mi devas unue scii, kion vi volas, ke okazu al via fratino.»

La frato restis senparola. Li movis sin eĉ ne iomete. Malrapide li turnis la rigardon al la fratino. En ĝi estis nek miro nek malamo.

«Nenio speciala okazu al ŝi», li fine diris, ege malrapide. Ŝajnis, ke li ne havas forton sufiĉan por fari la etajn movojn necesajn por paroli. Kaj li aldonis: «Ŝi komprenos. Eble jam nun ŝi komprenis. Tio sufiĉas.»

La sorĉisto transdonis la skatolon. La malsanulo ĝin malfermis. Mi staris tute proksime kaj tre bone povis vidi: en ĝi estis nenio.

Dum la junulo rigardegis plu kaj plu tiun nenion, lia maniero sin teni ŝanĝiĝis. Lia senbrila rigardo refariĝis brila; li, antaŭe senmova, komencis moviĝi; vivo revenis en homon tri-kvarone en-dorman. Fine, li facil-move ekstaris kaj larĝe ridetis al ni. Li dankis nin kaj komencis paroli tute rapide. El la timiga malsano restis nenio plu.

Longe la eŭropa doktoro kaj mi priparolis tiun okazaĵon, sed ni ne trovis respondon al niaj sin-demandoj. Miriga okazaĵo, kiu aldoniĝis al aliaj mirigaĵoj, kiujn ni tra-vivis en Afriko. Eĉ hodiaŭ mi ne scias, kion opinii pri ĝi. Kaj vi, amiko leganto, ĉu vi spertis similajn aferojn aŭ aŭdis pri ili de ver-ama persono, kiun vi bone konas kaj al kiu vi povas kredi? Kion vi opinias?

────────

novaj vortoj:

Afriko, Eŭropo, fako, formo, konstrui, lingvo, levi, metodo, pasi, poemo, ripeti, rivero, signifi, skatolo, sorĉi, sperti, temo, traduki, utila, vilaĝo

novaj kunmetoj:

bon-ven-igi, pri-skribi, sin-teno, sub-meti

3. La riĉulo, kiu volis doni

Tan Fu estis tre riĉa, tiel riĉa, fakte, ke li ne konis la ĝustan valoron de sia mono. Sed mono kontentigas nur la bezonon havi, ĝi ne liberigas el la deziro esti. Kaj Tan Fu sentis tiu-rilate mankon, kiu forprenis multon el lia viv-plezuro. Mankis al li universala famo. Li opiniis, ke oni ne sufiĉe konsideras lin. Li forte deziris, ke ĉiuj ordinaraj homoj trovu lin ekster-ordinara. Li volis, ke la tuta urbo rigardu lin grava kaj bona, ke la tuta regiono pri-kantu lin kiel altan mult-povulon. Li bezonis senti, per la diroj de la sam-urbanoj, ke li estas rimarkinda homo.

Proksime al li vivis malriĉa Ĝjaŭ. Ĉi-lasta lin konis bone, sed neniam vizitis sian riĉan proksimulon. Pro tio Tan Fu ege malkontentis. Li vidis en tio superecan sintenon de Ĝjaŭ al li.

«Se li venus», li pensis, «mi donus al li monon, grandule, kaj li certe rakontus pri mia bona koro en la tuta regiono. Oni ĉie pri-kantus mian altan valoron. Li bel-parolus al mi pri mi, kun la espero ricevi pli, kaj tiel sentigus al mi mian grandegan povon. Estus plaĉe ricevi lian dankan rigardon. Kaj ne nur rigarde li dankus, sed ankaŭ bel-vorte. Li amus min kaj li raportus al la tuta loĝantaro, kiel bon-kora mi estas. La homoj salutus min estime kiel bon-faranton. Kaj tut-lande mia famo fine brilus kiel suno.»

Sed Ĝjaŭ neniam venis.

Tamen foje, nevole, ili renkontiĝis.

«Kial vi neniam vizitas min?» Tan Fu demandis. «Mi estas riĉa. Mi ŝatas doni, kaj vi bezonas monon. Se vi nur venus kaj petus… Estas granda feliĉo en la fakto senti sin dankinda. Se tiun plezuron vi havigus al mi, vi ricevus multe. Multe pli ol vi antaŭ-vidus. Mi ja sci-povas larĝe doni. Mi havas grandan koron.»

«Certe, certe», Gjaŭ respondis. «Vi havas multe da mono. Sed el viaj paroloj klaras, ke vi ne volas doni senpage. Vi pretas, ne doni, sed inter-ŝanĝi vian monon kontraŭ plezuro: la plezuro ricevi dankojn kaj senti vin bona. Se mi poste rakontus, ke vi ŝatas doni pro simpla amo doni, pro pura ŝato igi homon feliĉa — kaj nur tio estas homa boneco, ĉu ne? — tiam mi dirus malveron. Ĉu dono, kiun la ricevanto devas pagi, eĉ se nur per vortoj, ankoraŭ estas dono?»

«Li ne komprenas mian bon-korecon», Tan Fu pensis. «Por lin devigi ekkoni ĝin, mi prezentos al li ideon tiel mirigan, ke li ĵetos sin al miaj piedoj por elmontri danko-plenan miron».

«Mi pretas doni al vi», li diris, «tutan kvinonon de miaj riĉaĵoj. Vi tiam ne povos nei, ke mi estas granda bonulo. Vi iros rakonti ĉie la feliĉon, kiun mi kaŭzis al vi. Oni diras, ke vi brile poemas. Certe vi verkos pri mi poemon, kiun la tuta lando ripetos al si.»

Sed Gjaŭ ne konsentis:

«Mi timas, sinjoro mult-monulo, ke vi ne havas ĝustan komprenon pri la situacio. Kiel eblus fari, kion vi deziras? Ni tute ne estos egalaj. Ni eĉ estos tro malegalaj. Vi havos kvar kvinonojn, mi havos nur unu. Mi sentos tiel forte mian subecon! Mia situacio aperos al mi malplaĉa rilate al la via. Mi ne povos ne pensi multe pri tiuj kvar kvinonoj, kiujn vi havos. Pripensu do: vi estos kvaroble pli riĉa ol mi! Kiel mi povus tion ŝati? Mi malamos vin pro tio, ke la pli grandan parton de via riĉo vi tenis por vi. Ne. Mi ne povus poeme prezenti vin bonulo.»

«Kaj se mi donos al vi la duonon de mia tuta havaĵo?»

«La duonon, ĉu vere? Tio kompreneble estas io alia. Ekde tiam, niaj situacioj estos samaj. Pri tio mi estos vere feliĉa. Mi plezure sentos min riĉa. Mi ĝojos. Sed ve! Mi ne povos grand-paroli pri via ekster-ordinara graveco, kiel vi deziras, ĉar ĝi ne plu estos io speciala. Mi estos same riĉa, same ekster-ordinara, ĉar mi iĝos riĉa en unu minuto, dum vi longe laboris komerce por riĉigi vin. Mi povos daŭre pensi kaj pensadi, mi ne trovos en vi superecon, kiun mi povus prikanti.»

«Bone, bone», Tan Fu diris, pli kaj pli malkontenta. «Mi donos al vi ĉion, kion mi havas.»

«La tuton, ĉu vere?»

«La tuton.»

«La tutan tuton, ĉu?»

«La tutan tuton, ĉion.»

«Ĉion, ĉion, ĉion?»

«Ĉion, ĉion, ĉion.»

Ĝjaŭ larĝe ridetis.

«Bone. Bonege. Mi estos ege riĉa. Tio estas bonega ideo. Mia koro estos en paco, ĉar mi ne plu havos zorgojn pri mono. Kaj eble ankaŭ via koro estos paca, ĉar vi ne plu havos zorgojn pri famo. La tuta lando ja certe parolos pri vi, ĉu ne?»

«Tute certe, jes. Mi fin-fine ricevos la famon, kiun mi indas ricevi.»

«Jes, vi ege ĝojos. Ankaŭ mi ĝojos. Kiam mi montriĝos publike, la tuta ĉeestantaro salutos min kun granda estimo. Homoj ja ĝenerale alte konsideras riĉulojn. Mi ĝojos pri tiu ĝenerala konsiderado, kiun dank’ al vi mi ricevos, same kiel mi ĝojas nun pri la propra mem-estimo, pri mia bona sano kaj pri mia propra rid-plena maniero konsideri la vivon. Mi nur povos senti min vere danka al vi, ĉu ne?»

Tan Fu ridetis, kvankam li sentis sin iom malĝoja kaj ne sciis, kiel reagi al la paroloj de Ĝjaŭ.

«Jes, certe», li respondis. «Danka al mi.»

«Tio ĝojigos vin, kiu tiom ŝatas dankojn. Donu do al mi vian tutan riĉon, mi plezure akceptos. Vi havos plu nenion. Kaj mi, tiel supera al vi en la rigardo de la socio, ne bezonos bel-vorti pri vi. Kial mi tion farus? Vi ja estos nur senhava malriĉulo. Mi plezure poemos pri la propra feliĉo. Sed kiu venos por prikanti la grandecon de la alia, kun forta espero tiel ricevi iom da mono? Kiu venos eldiri sian grandan estimon kaj altan konsideradon? Venos vi, ĉu ne? Ĉu ne mirige, ke kun aŭ sen mono, mi ĉiam kontentas pli?»