Выбрать главу

Li tiel perdis la senton pri tempo. Li plu sidis sur la planko, tie apud la ŝranko, kiam ŝi envenis, du aŭ tri horojn pli frue ol antaŭvidite.

«Kio…?» ŝi diris. Sed ŝi ne povis fini la eldiron. La vido de la filo ploranta apud la enhavo de la kvadrata skatolo ŝiris ŝian koron. Sed en plej nekomprenebla maniero ŝi komencis jen plori, jen ridi, jen fari ambaŭ samtempe, kiel fojfoje okazas al infanoj. Ŝi ne povis paroli pro la tro forta sento-elfluo.

Finfine tamen ŝi retrovis sufiĉe da trankvilo por eligi tri vortojn eĉ pli strangajn ol ĉio antaŭa:

«Hodiaŭ, ĝuste hodiaŭ!» Kaj jen ŝi rekomencis duonplori, duonridi.

Fine, eble pro laceco, aŭ ĉar ili atingis la limon de la plor-fonto, ambaŭ ĉesigis sian por ili ĝenan, kontraŭkutiman, elmontron de sentoj.

«Nun vi scias», ŝi diris, sed kun rideto!

Li sentis emon frapi ŝin, pro tiu nekomprenebla gaja esprimo.

«Kiel vi povas rideti?»

«Pol,» ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis plej dolĉe serioza ol iam ajn antaŭe, «Pol, mia knabo. La honto estas finita. Hodiaŭ mi spiras vere libere unuafoje en dek tri jaroj. La tiama decido de la juĝisto ĵus estis oficiale renversita. Via patro estas lavita el terura malvero. Li ne plu estas krimulo. Ho, Pol!»

Kaj la plorfonto pliafoje malfermiĝis. Ankaŭ la knabo emis samtempe ridi kaj plori. Li silente atendis, ĝis ŝi trovos la kapablon reparoli.

«La vera krimulo,» ŝi fine klarigis, «ĵus mortis. Sed antaŭ ol mem forpasi, li venigis policanon, kaj antaŭ du personoj konfesis, ke la mortigon kaŭzis li. Li eĉ donis al la polico precizigojn, konkretajn detalojn, kiujn ĝi kontrolis, kaj dank’ al kiuj neniu dubo plu restas. Li klarigis, kiel li ĉion aranĝis, por ke oni surmetu la kulpon sur vian patron. Pol, ho, Pol!»

Kaj ree ŝi ekploris.

La okuloj de la knabo malsekiĝis, dum lia buŝo formiĝis al rideto.

«Restu trankvila ĉi tie», li diris. «Refaru vin bela, ĉar plorado ne taŭgas al vi. Mi iras prepari la rizon.»

────────

novaj vortoj:

bileto, ĉapelo fakturo, folio, grasa, insigno, korespondi, koverto, krimo, kruco, kvadrato, kvalito, menso, oficiala, oleo, poplo, rekomendi, renversi, robo, rozo, sovaĝa, ŝlosi, ŝranko, valida, vana

novaj kunmetoj:

antaŭ-vidi, el-tond-aĵo, en-ŝlosi, mem-stara, muzik-noto, reĝ-lando, sub-premi

33. Ĉu prunto aŭ donaco

La gongo sonis. Juĝisto Liang surmetis la oficialan robon kaj direktis siajn paŝojn al la juĝejo: nova kazo prezentiĝis.

«Pri kio temas?» li demandis la plendanton post la unuaj formalaĵoj.

«Altestiminda sinjoro juĝisto,» tiu ekparolis, «ĉi-homo — tio estis la formala maniero diri „mi“ al ĉina oficialulo en la tempo, kiam disvolviĝis la afero ĉi tie raportata, tio estas dum Gao Tzong, el la Tang-imperifamilio, estis imperiestro — ĉi-homo, kiu nomiĝas Jen Guosjang, siatempe pruntedonis belegan altvaloran pentraĵon al s‑ro Gao Ŝoŭfang, laŭ peto de ĉi-lasta, kiu deziris pendi ĝin sur muro de salono, en kiun li invitis multajn gastojn por grandega festa akcepto. Nun, tiu malkonsentas redoni la pentraĵon al mi.»

Juĝisto Liang turnis sin al Gao.

«Kion vi diras?»

«Altestiminda sinjoro juĝisto! Kontraŭe al s‑ro Jen Guosjang, kiu ĵus parolis, ĉi-homo estas rektakora. Io donita restas donita. Mi ne rehavigos la pentraĵon al s‑ro Jen, ĉar ĝi estas donaco. Li donacis ĝin al mi.»

Juĝisto Liang invitis Jen esprimi sin pri tio.

«Ne estas vere, altestiminda sinjoro juĝisto. Gao petis ĝin por la tempo, dum kiu li gastigos la gravajn personojn, kiujn li invitis. Mankis ja al li io, kio taŭge plibeligus lian salonon. Neniam mi diris, ke mi donacas tian altvaloraĵon al li. Io prunteprenita estas akceptita nur prunte.»

«Ĉu iu ĉeestis, kiam vi pritraktis la aferon inter vi?» la juĝisto demandis.

Du voĉoj neis samtempe.

«Kial s‑ro Jen donus al vi tian multvaloran rulaĵon?» sonis la juĝista voĉo, direktita al Gao. (Kiel vi scias, tradicia ĉina pentraĵo estas farata sur rulebla, aŭ, pli ĝuste, volvebla papero, kiun oni malvolvas por fiksi ĝin al muro; tial la juĝisto nomis la pentraĵon «rulaĵo»).

«Ĉar mi faris al li grandan servon kaj li volis danki min», Gao respondis.

Juĝisto Liang turnis la kapon al Jen.

«Ĉu vere?»

«Estas vere, ke li faris al ĉi-homo grandan servon. Ne estas vere, ke ĉi-homo donacis al li la pentraĵon.»

«Kiel vi dankis lin?»

«Poeme. Li diris al mi, ke li malakceptas, ke mi faru donacon al li. Li diris, ke servon oni ne pagu, aŭ ne plu estas servo. Mi do nenion donis, por ne ofendi lin.»

La juĝisto ĉi-foje parolis al ambaŭ:

«Eble estis miskompreno. Eble vi, s‑ro Gao, komprenis, ke vi ricevas donacon, dum fakte s‑ro Jen akceptis nur portempe seniĝi je la rulaĵo. Ĉu vi, s‑ro Jen, akceptus lasi al s‑ro Gao la pentraĵon?»

«Plej estiminda sinjoro juĝisto, mi scias, ke vi estas justa kaj mezuras ĉiun egale per egala mezuro, sed kiel mi povus? Ĝi apartenas de longe al mia familio. Ĝi estas originala pentraĵo kun multmona valoro. Mi neniam intencis donaci ĝin kaj ne donacis ĝin. Se mi farus donacon al s‑ro Gao danke pri la servo, per kiu li ĝojigis min, mi donacus ion alian. Mi trovus ion belan, kies valoro rilatus al la servo, sed ne donus ĉi tiun pentraĵon, kiu estas ege ŝatata familia memoraĵo, kun historia graveco, sen simila signifo por s‑ro Gao.»

«Kaj ĉu vi, s‑ro Gao, pretus redoni al s‑ro Jen tiun pentraĵon? Se ĝi estas donaco, ĝi apartenas al vi, kaj vi povas fari el ĝi, kion vi volas. Ĉu ne pravigus tiun donon la fakto revenigi pacon inter du alte estimataj samurbanoj, kiaj vi ambaŭ estas?»

«Plej estiminda sinjoro juĝisto, tio estus lasi malbonfaron senpuna, kaj tio estus danĝera ekzemplo. Kio estis donita, tio estis donita. Oni ne reprenu ĝin. La pentraĵo estas mia kaj mi ne donacos ĝin al s‑ro Jen.»

La juĝisto restis momente silenta.

«Bone», li poste ekdiris. «Restu ĉi tie kaj silentu, dum mi iras enprofundiĝi en Dao.[4] Mi revenos post nelonge.»

Juĝisto Liang eniris sian ĉambron, bruligis iom da bonodoraĵo antaŭ bildo de dia estaĵo, klinis sin, malplenigis sian menson je ĉia penso aŭ movo, kaj tiel restis silenta dum kelkaj minutoj.

Relevinte la kapon, li prenis paperfolion kaj rapide skribis kelkajn vortojn sur ĝin, post kio li venigis sian ĉefan kunlaboranton, Kong. Kong siatempe estis ŝtelisto, sed juĝisto Liang foje revenigis lin al rekteco. Ege dankema al la juĝisto, kiu, kaptinte lin, lin ne punis, li metis je ties servo siajn multajn kapablojn, inter kiuj rimarkindis lia korpa forto kaj scipovo batali. La juĝisto ne bezonis klarigi la kazon, ĉar Kong ĉion jam aŭdis. Li diris nur:

«Prenu ĉi tiun rajtigilon, iru al la domo de Gao kaj forprenu la rulaĵon. Sur la papero mi notis, ke se la servisto, kiu donos la pentraĵon al vi, ion diros pri ĉi tio al iu ajn, fortranĉo de kapo lin atendos. Rediru tion al li. Li rekonos la markon de la juĝejo kaj faros ĉion, kion vi ordonos. Kiam lia mastro revenos, li diru, ke li ne scias, kio okazis, ke eble spirito venis kaj forprenis la pentraĵon.»

Liang revenis en la juĝejon. Por lasi al sia kunlaboranto la tempon iri preni la volvaĵon, li faris longan paroladon al la du kontraŭuloj. Finfine, li ellasis ilin, dirante, ke ili ne forlasu la urbon, sed atendu lian juĝon, kiu venos post kelkaj tagoj.

Al Gao li diris:

«Iru preni la pentraĵon kaj alportu ĝin ĉi tien. Ĝis la afero estos decidita, la pentraĵo restos en la juĝejo.»

Kiam ili estis for, li venigis sian amikon Tzu, kiu estis pentristo kaj fakulo pri arto.

«Ĉu vi konas la pentraĵon, kiu antaŭe pendis ĉe s‑ro Jen?» li demandis.

«Li havas plurajn.»

«Temas pri malnova originalo, altvalora, kiun li ricevis de la avoj de siaj avoj.»

вернуться

[4]

Dao estas la principo, kiu regas la mondon laŭ la malnova ĉina pensado.