Выбрать главу

«Ŝajnas al mi, ke vi apartenas al la ruĝula speco, ne al la brunula», li diris, kun ia moka rebrilo en la okuloj. «Se vi ne volas revesti vin, almenaŭ iru en ombron. Kvankam ĉi tie…»

Mi rondrigardis. Nenie estis ombro.

Mi min demandis, ĉu remeti la ĉemizon. Eble estus pli saĝe. Sed aliflanke, mi sentis tion malvenko antaŭ tiu mokemulo, kaj ĉu mi ne riskus, ke malvenko havus kiel precipan efikon, ke lia mokemo plifortiĝus? Sed ĉu li vere volis moki min, aŭ ĉu mi misprenis por moko ion, kio estis nur speciala maniero interrilati kun fremdulo?

«Antaŭ kvindek jaroj, onidire, eŭropanoj ĉiam surhavis ĉapelon, ĉar la suno trafis al blankulo la menson tra la kapaj ostoj», li diris, refoje kvazaŭ prelege, kaj mi refoje ne povis scii, ĉu li mokas min, aŭ nur estas animsimpla knabo, kiu ne havas la samajn regulojn pri ĝentileco kaj konveneco, kiel ni. Ofte mi aŭdis prelegi pri «interkultura komunikado». Ĉu mi nun trafis unu el ties problemoj?

«Mi min demandas, kial ili ne plu bezonas ĉapelojn», li serioze laŭtvoĉe pripensis. «Mi supozas, ke iliaj kapostoj fariĝis pli malmolaj. Kion vi opinias, estimata fremdulo?»

«Mi samopinias kiel vi», mi respondis. «La blankulaj kapoj perdis sian molecon. Tial ni ne plu bezonas ombron, ni povas elporti la sudmaran sunon senĉapele. Nun ni havas ĉe la kapo malmolajn ostojn, kiuj efektive baras la efikon de viaj terure bruligaj sunradioj.»

Li ridis. Mi komencis suspekti, ke temas nek pri moko, nek pri animsimpleco, sed pri ia ŝercemo, tro diferenca de la mia, por ke mi tuj sentu ĝin. Aŭ eble mia timo esti mokata fuŝis mian naturan senton pri ŝercemo. Kiel ajn estu, per mia respondo, mi retroviĝis sur la sama ŝercnivelo kiel li.

«Ĉu vi scias, kial mi estas bele bruna?» li demandis, larĝigante sian bruston per eksteren-tiro de la braksuproj, kvazaŭ por elmontri, kiel fortule konstruita li estas. Sed la brilo de liaj okuloj estis por mi tute klara nun: ne estis moko, sed la natura ŝercemo de feliĉa knabo.

«Ne», mi respondis kun travidebla ŝerca seriozeco.

«Kiam Dio kreis la unuajn homojn, la avojn de la avoj de niaj avoj, li faris ĉiaspecajn klopodojn. Li provis jen per tiu materialo, jen per tiu alia, ĝis fine li trovis ion vere kontentigan. Per tiu materialo li unue devis fari du provojn antaŭ ol sukcesi. Li faris belan kukon kun la formo de homo kaj metis ĝin en la bakujon, sed li ne havis sufiĉe da ligno por longa fajro kaj ne lasis la kukon sufiĉe longe. Sekve, kiam li eltiris ĝin, la homkuko ne estis bone bakita. Ĝi estis ankoraŭ multe tro hela. Tiel naskiĝis la blankuloj.

Poste li pensis: nun mi ne plu simile eraros. Li kolektis multege da ligno por fari longedaŭran fajron kaj metis duan hom-kukon en la bakujon. Sed li lasis ĝin tro longe. Tro kuirita, tro longe bakita, ĝi eliĝis tute malhela. Tiel naskiĝis la nigruloj.

Nur post tiu dua eraro li sciis, kiel ĝuste kalkuli la daŭron de l’ bakado kaj la forton de l’ fajro. Kaj kiam li eltiris el la bakujo la trian homkukon, ĝi estis perfekte kuirita, perfekte bakita, nek tro blanka, nek brule nigra, perfekte flavbruna kiel mi. Tiel naskiĝis mia popolo.»

Li ridis longan, laŭtan, gajan ridon, kiun mi neniam forgesos.

────────

novaj vortoj:

Argentino, baki, gardi, Kanado, koko, nervo, Nov-Zelando, ombro, Pacifiko

novaj kunmetoj:

de-meti, de-veni de, gardi sin, kiel ajn estu, l’, multe mankas ĝis tio, re-brilo, sen-labora, sin-garda, tra-vid-ebla

37. Sesa rakonto pri Afanti

Estis belega aŭtuna vespero. Baldaŭ la suno subiros. La lumo estis dolĉa, la etoso plej paca. Aŭdiĝis neniu bruo, krom kelkaj birdokantoj. Afanti sidis apud sia edzino, ekstere, en la ombro. Kortuŝa sento de plaĉa geedza ama kunuleco plenigis ambaŭ. Malriĉaj ili eble estis, sed feliĉaj. Feliĉaj pro tiu granda, simpla amo.

Iom post iom Afanti konsciis, ke delonge li ne manĝis. Lin kaptis malsato.

«Ĉu vi ne preparis kukojn?» li demandis, memorante pri bona odoro, kiun li sentis revenante hejmen.

«Ĉu vi ne povus kontentigi vin nur sidi ĉi tie, ĝui la naturon, kaj ame rigardi la vizaĝon de via belega edzino?» ŝi ridete respondis. Miksi amon kun ŝerco estis unu el ŝiaj favorataj amuziloj, kiun li ege ŝatis.

«Jes ja, mi povus kontentiĝi per tio,» venis la rebato, «sed, se mi manĝos bonajn kuketojn, dum mi rigardos vian luman vizaĝon, estos eĉ pli kontentige. Mi antaŭsentas, ke okazos miraĵo: via vizaĝo tiam fariĝos ankoraŭ pli bela.»

Ŝi rigardis lin kiel patrino infanon, kun io danka en la okuloj, kaj ekstaris por iri domen. Al ŝi plaĉis, kiom li ŝatas ŝian kuirarton. Afanti dume ridis silente.

«Edzinoj estas kvazaŭ patrinoj», li pensis, «por ami, ili bezonas nutri».

Kaj dum ŝi revenis alportante la kuketojn, ŝi ridetis al si.

«Edzoj estas kiel infanoj», ŝi pensis, «por ami, ili bezonas manĝi».

────────

novaj vortoj:

nutri

novaj kunmetoj:

sub-iri

38. Ne staru tie!

Vi demandas, kiom mi aĝis, kiam mi unuafoje flugis al Usono? Apenaŭ 25 jarojn. Ne alta aĝo. Junulo sensperta mi estis. Min timigis la propra funkcio. UN ĵus dungis min kiel tradukiston, kaj UN tiutempe estis tre alte konsiderata organizo. Mi sentis min timige malgranda rilate al la altaj taskoj, kiujn mi devos plenumi. Nek aĝe, nek laborkapable mi sentis min taŭga. Mi min demandis, ĉu mi saĝe agis akceptante tiun funkcion, des pli, ĉar mi neniam profesie tradukis eĉ unu paĝon antaŭe.

Fakte, skribe traduki ne estas tre ĝojiga laboro. Kiam vi finis transigi tekston el la originala lingvo en la gepatran, jen oni redonas al vi alian originalan tekston, kiun vi traduku. Kaj tiel plu senfine.

Tre ofte la tekstoj estas neklare redaktitaj (ĉar ilin verkis fremdaj fakuloj en lingvo, kiujn ili ne bone regas), kaj oni komprenas malbone ilian sencon. Krome — ĉu vi scias, ke la vorto «originala» havas du tute malsamajn sencojn? — tiuj originalaj tekstoj plej ofte ne estis originalaj: ili estis en iu devenlingvo (tial oni nomis ilin originaloj), sed ili ĉiam temis pri la samaj aferoj sammaniere, sen ŝerco, sen vigleco, sen vivo: al ili plene mankis originaleco. Se aldoni, ke multaj estis fakaj kaj koncernis fakojn, pri kiuj mi tute ne estas fakulo, tiam vi komprenos, ke la laboro ne estis unu el la plej feliĉigaj.

Sed tamen ĉio ĉi estus akceptebla kun ĝojo kaj gajeco, se la laborkondiĉoj estus taŭgaj. Sed la laborĉambroj estis bruaj kaj neplaĉaj. Ni ofte devis labori nokte. Kaj la homa medio ne favoris la kreiĝon de plezuro. La etoso estis tre streĉa, ne tre homa — ni sentis nin objektoj, maŝinoj — plene manka je reciproka ĝentileco. Akraj malpacoj ofte estiĝis. La reciprokajn rilatojn markis malestimo. Tiel estis almenaŭ ĉe la francaj tradukistoj, ankaŭ ĉe la rusaj. Ĉe la anglaj kaj hispanaj la etoso estis multe pli bona.

Sed ne pri mia traduka laboro mi volas rakonti. Ankaŭ tio ne estus tre originala, kaj vi meritas legi ion pli interesan. Mi rakontu pri mia unua mateno en Novjorko. Mi sidis en hotelo, ĉe tablo apudfenestra, kaj, dum mi manĝis miajn ovojn kaj panon kaj grasaĵojn trinkante kafon, kiun mi trovis aĉa, mi rigardis eksteren.

Ne estis gajige. Antaŭ ol alveni ĉi tien, mi havis mensan bildon pri Usono, kaj nur nun mi konstatis, ke ĝi neniel rilatas al realo. (Longe poste, mi komprenis, ke tiuj ideoj pri Usono venis de la filmoj, kiujn mi vidis, kaj tiuj filmoj fakte plej ofte montris Kalifornion, kiu ege diferencas de la orienta marbordo, sur kiu mi nun troviĝis).

Por mi — pro la filmoj — Usono estis lando moderna, pura, vigla, kun modernaj altegaj konstruaĵoj kaj kun tre belaj domoj. Novjorko plenis je altaj domegoj, jes ja, sed ili estis nek modernaj, nek belaj. Ŝajnis, ke la urbo estis konstruita sen ia ajn konsidero pri beleco. La stratoj estis planitaj orde, laŭ ordo tiel senkompate kvadrata, ke ĝi povus frenezigi iun ajn kun iom poezia animo. Sed la domoj mem ŝajnis konstruitaj senorde. Dikaj kaj maldikaj konstruaĵoj, altaj kaj malaltaj, strangaformaj muroj el forpuŝe malhelruĝa brikaro. Kvazaŭ ne tre lerta infaneto estus lude metinta ŝtonon sur ŝtonon, brikon sur brikon, blokon sur blokon, sen iam ajn pensi pri la formo, kiu el tia farmaniero rezultos.