Выбрать главу

Krome, multaj domoj aperis nekredeble 19a-jarcentaj. Eĉ la literoj sur la magazenaj montrofenestroj aŭ sur la netravideblaj vitroj, kiujn havis multaj oficejaj pordoj, estis tute ne modernaj, kompare kun Okcidenta Eŭropo. Kaj la strata malpureco superis ĉian kapablon de mia tamen sufiĉe kapabla imago.

Blovis glacia norda vento, vere vintra, kvankam ne estis vintro, kaj ĝi puŝis malpuraĵojn kaj gazetfoliojn, kiuj jen flugis rapide de unu stratflanko al alia, jen turniĝis surloke, formante plej malbelan vidaĵon.

Aŭ ĉu nur mia mensostato faris, ke ĉion mi vidis malbela? Eble mi devas precizigi, ke en tiu lando, kiu en mia antaŭa imago estis la lando de suno kaj pureco, mia mateno komenciĝis per renkonto kun dikaj, forpuŝaj insektoj, kiuj pace promenis sur la planko de mia nekredeble malvasta kaj malmoderna hotelĉambro.

Fininte miajn ovojn (bonajn) kaj mian kafon (forkurigan), mi ekiris al la strato. Mi provis informiĝi pri la vojo, sed la homoj tro rapidis por aŭskulti min. Anstataŭ respondi al mi, ili puŝis min por preterpasi. Ŝajnis, ke ĉiu malfruas por sia laboro, kaj ne havas tempon okupiĝi pri tiu perdita fremdulo, kiu devus kapabli trovi sian vojon mem. (Kiam 25 jarojn poste mi vizitos Kalifornion, mi faros precize malan sperton: tie la homoj ĉiam ege plej afablis kaj amike helpis min).

La homoj puŝis min, interpuŝiĝis, ne pardonpetis, aspektis atakeme. En kian medion mi enmiksis min, mi pensis. Mi paŝis sencele, sensence, perdita en la fluo de rapidega homamaso, kiu kvazaŭkuris preter… malrapidegaj veturiloj.

Estis nekredeble multe da aŭtoj kaj aŭtobusoj, tiel multaj ili estis en stratoj kaj strategoj, kiuj interkruciĝis, ke ili baris la vojon al si reciproke, kaj ne, aŭ apenaŭ, povis progresi pluen. Mi mire konstatis, ke en Novjorko oni iras pli rapide piede ol aŭte.

Marŝante kiel mi diris, provante sensukcese orientiĝi en tiu freneza urbego plena je malĝentilaj puŝemuloj, mi de tempo al tempo pasis preter strangaj specoj de restoracioj, kie sidis unu apud la alia, vice, sed ne komunikante unu kun la alia, homoj, kiuj pli malpli bovece movis la buŝon manĝante tranĉojn de pano, certe iom buterita, meze de kiuj troviĝis ĉu viando, ĉu legomoj, ĉu mi-ne-scias-kio. Min impresis, ke ĉiu rigardis rekte antaŭ sin per okuloj, kiuj ŝajnis vidi nenion, krom, eble, malĝojaj bovaj pensoj. Neniu komuneco, neniu amikeco, neniu homrilato tie ŝajnis ekzisti. Ĉiu sidis sur sia seĝo, tute proksime al alia, kaj ĉiu rigardis al iu nulo, nevidebla, nekomprenebla por mi eta eŭropano, kaj ĉiu ŝajnis malesperige sola. (Tio okazis en 1956. Nun simila etoso — apartula, senrilatula — kreiĝis en multaj eŭropaj lokoj. Kiel ofte Ameriko nur antaŭis).

Finfine mi tamen trovis afablan usonanon ĵus alvenintan el ie sude. Li iom konis Novjorkon kaj klarigis al mi, kiun aŭtobuson mi uzu, kaj kie troviĝas la koncerna aŭtobushaltejo. Mi sentis grandan senpeziĝon. Finfine montriĝis, ke mi ne devos pasigi la tutan vivon en ĉi tiu frenezulejo, serĉante elirejon, kiu porĉiame malaperis.

Ve! La senpeziĝo ne daŭris longe. La aŭtobushaltejo estis tute proksima, jes ja, kaj mi facile trovis ĝin. Mi pretiĝis stari tie atende, kiam miaj okuloj trafis la nekredeblan surskribon. Per belaj klaraj literoj ja okulumis al mi la terura diraĵo: «No standing».

Mia sango glaciiĝis en mia tuta korpo. Mi ĵus estis dungita de UN kiel profesia tradukisto. Mi, supozeble, sciis la anglan, verŝajne eĉ la usonan. Kaj laŭ mia lingvoscio, «No standing» ne estis dubsenca esprimo. La senco estis plej klara. No standing signifas nur: «Ne staru», aŭ, se vi preferas, «Estas malpermesite stari» aŭ «Neniu staro allasita» (vi vidas, kiel bele ni tradukistoj kapablas ŝanĝi la vortigojn por esprimi saman ideon).

Diable! mi pensis. Se mi ne rajtas stari por atendi aŭtobuson, kion mi faru? Sidi surtrotuare ne estis tre plaĉe, tiel malpura ĉio estis. Ne pli invita montriĝis la same malpuraj ŝtupoj de la apuda domo (multaj novjorkaj domoj havas kelkajn ŝtupojn ekstere, kondukantajn al la pordo). Kuŝi estus ankoraŭ pli strange kaj pli malagrablus. Kion fari? Mi ne komprenis. Neniu sidis aŭ kuŝis aŭ pendis tie apude, atendante aŭtobuson. Mi do povis imiti neniun. Ĉu aŭtobusojn en Novjorko oni ne atendas? Mi sentis, ke mi pli kaj pli freneziĝas.

Mi decidis ronde paŝi en la ĉirkaŭaĵo, trovante tre maltaŭgaj la kondiĉojn por kontroli, ĉu la aŭtobuso alvenas. Mi ja ofte turnis la dorson al la senco, laŭ kiu ĝi devis alveni. (Mi parolis antaŭe pri la du sencoj de la vorto «originala»; ĉu vi rimarkis, ke ankaŭ «senco» havas du sencojn? La senco, kiu estas la direkto, laŭ kiu oni ien iras aŭ venas, kaj la senco, kiu signifas signifon).

Nur pli malfrue en la tago, kiam mi finfine atingis la ĉefsidejon de UN kaj komencis konatiĝi kun homoj helpemaj al fremduloj, nur tiam oni diris al mi, ke en la usona lingvouzo «No standing» signifas, ke aŭtoj ne rajtas halti tiuloke, alivorte, ke aliaj veturiloj devas lasi la lokon libera por la aŭtobusoj.

Sed la novjorkan menson mi neniam komprenos. Se tiu diro direktiĝas al aŭtoj, kaj nur al ili, kial tion ne diri klare, kial, anstataŭ simple skribi «Aŭtoj ne haltu», oni diras «Ne staru» ĝuste ĉe loko, kie normalulo emos atende stari? Ĝuste ĉe aŭtobus-haltejo!

Mi vizitis multajn landojn en mia vivo, plurajn kun lingvoj, kiujn mi tute ne komprenis aŭ eĉ ne povis legi. Sed neniam mi sentis min tiel perdita kiel en tiu malbenita anglalingva urbego, kien mi iris por labori… tradukiste!

────────

novaj vortoj:

bloko, briko, Kalifornio, Novjorko, reciproke, trotuaro

novaj kunmetoj:

al-lasi, la angla, de tempo al tempo, for-puŝa, frenez-ul-ejo, inter-kruc-iĝi, okul-umi, orient-iĝi, sen-pez-iĝo, sid-ejo

39. Ne facilas regi pupojn fadene

La ĉi-suba teksto nur celas pli bone konigi al vi vortojn, kiujn vi ne sufiĉe ofte renkontis. Ne esperu trovi en ĝi interes-kaptajn okazaĵojn aŭ belecon literaturan. Se vi jam konas la du sencojn de «plumo» kaj de «folio», kaj komprenas la «novajn vortojn» listigitajn tuj post la teksto, vi povas preterlasi ĝin.

— Kio estas respondkupono?

— Estas kupono, kiun vi povas aĉeti en poŝt-oficejo, kaj kiun vi enmetas en leteron irontan eksterlanden. Tie, via korespondanto povas transdoni ĝin al sia poŝtisto kaj ricevi interŝanĝe de tiu respondkupono poŝtmarkon, kiu validas por normala letero sendota eksterlanden. Kial vi demandas?

— Pro simpla scivolemo. En nia klubo, la prezidanto diris, ke li disponas multajn respondkuponojn, kiujn li ricevis per interŝanĝo de kasedoj, kaj ankaŭ de literaturaj verkoj, kaj ke li pretas ilin dividi inter la membroj, kiuj dezirus ilin ricevi. Sed ĉar mi neniam aŭdis pri respondkuponoj antaŭe, eble mi miskomprenis. Eble ili ne rilatas al tiu interŝanĝo de kasedoj kaj literaturaĵoj. Li diris, ke li konservis ilin dum longa periodo, kaj komence volis vendi ilin al ni je favora prezo, sed forlasis tiun ideon kaj decidis ilin simple dividi inter ni.

— Ĉu vi scias, pri kiaj kasedoj temas?

— Estis kasedoj kun muziko, sed ankaŭ kasedoj kun teatraĵoj. Li diris, ke bona rimedo lerni lingvon estas aŭskulti kaj reaŭskulti kasedon en tiu lingvo. Li havas ankaŭ tutan serion da kasedoj kun prelegoj, sed mi suspektas, ke tiuj ne estas tre rekomendindaj al neseriozaj personoj, kiel mi. Prelegojn oni rekomendu nur al seriozuloj, ĉu ne?

— Egale ĉu temas pri seriozaj aŭ neseriozaj lernantoj, estas fakto, ke oni ofte rekomendas la uzon de kasedo kiel rimedon lerni lingvon. Mi neniam provis mem, sed mi aŭdis, ke oni progresas rapide tiurimede, precipe se oni havas «bonan orelon», t.e., se oni havas memoron, kiu funkcias pli bone aŭde ol vide.