Выбрать главу

Estis uloj, kiuj aktivis kurante kaj kriante de unu flanko al la alia, portante pezajn ujojn aŭ skatolojn aŭ mi-ne-scias-kion. Venis virinoj kun korboj, plenaj je nevideblaĵoj. La plej multaj homoj havis pakojn apud si. Patrino lavis infaneton ĉe fonteto. Maljunulo atendis la vagonaron kun ŝafino, kies kolon lia mano konstante palpadis. Pluraj junaj viroj trinkis strangajn trinkaĵojn el brunaj boteletoj aŭ eĉ el ruĝaj metalaj skatoloj, longaj ujoj, rondaj ĉirkaŭe kaj ebenaj ĉe la du flankoj. Kokino paŝis, rigardate de neniu.

Kaj jen sonorilo eksonoris. Malrapide alvenis fumanta maŝino, kiu ruliĝis sur radoj, kaj tiris post si longan vicon da veturiloj. Tiujn, mi tiam eksciis, oni nomas vagonoj. Kun okuloj vaste malfermitaj pro miro, mi rigardis tiun vagonaron, kaj precipe la radojn, kiuj ruliĝis sur la vojo fera. Ili estis tiel perfekte oleitaj, ke ŝajnis, ke ili nur glitas. Sed kiam la vagonaro ekmalrapidis, tiuj radoj faris akran bruon, kiu dolorigis al mi la orelojn.

Dum ĉirkaŭe sonis ĉiaspecaj bruoj kaj krioj, ni envagoniĝis. Post iom longa tempo, la vagonaro ekiris for.

Ju pli ni restis en ĝi, des pli estis varme. Kompreneble. Ni foriris matene el norda monta regiono, kaj ju pli ni antaŭen veturis, des pli ni iris suden, kaj des pli proksimiĝis tagmezo. Sur la vagonplafono estis fiksita ventumilo, sed ĝi apenaŭ efikis. Ĝi nur movis la varmegan aeron.

Ne estis sidlokoj por ni. Interne de la vagono, sur la sidlokoj, troviĝis du virinoj kun longaj koloraj jupoj, kaj ankaŭ, inter aliaj personoj, tre malgrasa individuo kun stranga insigno sur siaj vestoj, kiu legis gazeton. Li trafoliumis la gazeton, legis artikolon sur unu paĝo, transiris al alia paĝo por legi alian artikolon, kaj tiel plu dum horoj. La tutan tempon li movis la lipojn silente («tio estas legi», mi pensis), kaj li konstante viŝis al si la kolon per malpura eksblanka poŝtuko.

Mi ne vizitadis lernejon, sed mi tamen sciis multon pri la ekstera mondo. Mi sciis pri bibliotekoj, magazenoj, filmoj, bankoj. Mi eĉ sciis pri karbo. Karbo estas nigra materialo, kiu brulas, kaj kiun oni uzas en malvarmaj lokoj por varmigi domojn, por boligi akvon aŭ por kuiri rizon kaj legomojn. Kiam ni ankoraŭ loĝis en la vilaĝo, foje venis al ni iu, kiu parolis pri la urbo. Li montris al mi libron kaj klarigis, ke en urbo estas grandaj domoj kun multegaj libroj, kiujn oni povas legi tie aŭ eĉ prunte preni hejmen. Bibliotekoj, oni tiujn nomas. Kaj estas aliaj domoj, kien oni iras, kaj subskribas paperon, kaj ricevas monon, se oni rajtas (ni ne rajtus). Ilin oni nomas bankoj. Tiu persono demandis, kiel mi nomiĝas, kaj skribis por mi mian nomon sur papero, kiun mi ĉiam konservis. Eĉ ĉi tie mi havis ĝin kun mi en la vagono.

«Domaĝe, ke mi ne scias legi», mi pensis. «Mi ŝatus vizitadi klason kaj sekvi kurson de legado kaj skribado. Ĉu povus esti, ke en la urbo tio eblos?»

Tiaj pensoj, kaj la ebleco rigardi al tiom da novaj aferoj tra la fenestro helpis min elteni la suferon forlasi la lokojn, kiujn mi plej amis en la mondo. Mi rigardis trafenestre kaj vidis, kiel ĉie homoj aktivas en kampoj, kiel mia patro. Kiam ni pasis sur ponto super rivero, la radoj faris resonan bruon, kiu plaĉis al mi.

Foje la vagonaro haltis en stacio, kie regis apenaŭ elportebla odoraĉo.

«Kial tiel aĉe odoras?» mi demandis mian patron, sed la respondon li ne sciis. Iu maljuna sinjoro, kiu staris apud mi, diris:

«Tiu karakteriza odoro venas de la fabriko de plastaĵoj. Oni fabrikas ĉi tie plastan materialon, kaj el la plasta materialo oni fabrikas ĉiajn objektojn. Tio riĉigis ĉi tiun urbeton, alportis laboron al multaj, sed kun laboro ankaŭ tiun karakterizan, plej malplaĉan odoron. Kaj la viroj ĉi tie eĉ komencis trinki alkoholaĵojn.»

«Mia nepo laboris ĉi tie», li reparolis post momenteto. «Li estis bona knabo, kiam li estis malriĉa, sed nun… Ne sufiĉis al li havi loĝejon plenan je plastaj objektoj, kiujn li… Eĉ plastajn meblojn li havas, almenaŭ plastajn seĝojn mi vidis ĉe li. Mi ne komprenas. Urbo kelkfoje tiel efikas al bonedukitaj homoj, ĉar mi certigas al vi, ke li estis bone edukita. Ni edukis lin ne fumi, ne trinki alkoholaĵon, ne manĝi viandon, sed rezulte…» (mi miris, ke tiu individuo neniam finis siajn frazojn). «Li estas tre aktiva kaj inteligenta. Li iradis al bona lernejo, ĉiam ricevadis la unuan rangon en la ekzamenoj en sia klaso, ĉe ĉiuj kursoj. Li eĉ studis literaturon kaj anglan lingvon. Post kiam ĉi tiu plastaĵa fabriko lin dungis, li rapide progresis kaj iom post iom… Ne sufiĉis al li perlabori bonan monon, ĉar li bezonis… Li havis televidon, li povis rigardi filmon ĉiuvespere. Ne sufiĉis al li. Li volis ankaŭ la inojn, kiujn li rigardis televide. Sed tiajn televidulinojn oni ne povas havigi al si tiel facile, eĉ kun bona laboro en plastaĵa fabriko… Tiu televido… Tiu televido ŝanĝis lian manieron pensi, liajn gustojn, liajn sentojn. Li komencis vizitadi virinaĉojn. Ĉiesulinojn. Ili trinkis vinon, kaj la diablo scias… Kaj nun, nun… Estas priplorinde havi tian nepon, kiu eĉ… Jes, estas priplorinde esti la avo de tia nepo, ĉar…»

Li ne precizigis, kio okazis, kaj mi ne kuraĝis demandi.

«Imagu, nepo mia, filo de mia filino…! Havi propran nepon en malliberejo, kia honto!»

Mi ne kuraĝis demandi, kial la nepo estas en malliberejo. Estis strange, ke, se li hontas, li rakontas la aferon. Eble li bezonis rakonti al knabo, ĉar li ne povis paroli pri ĝi kun plenkreskuloj.

Tiel pasis la tempo. Mi rigardis, pensadis, aŭskultis.

Finfine ni atingis la urbon, la urbegon, en kiu, laŭdire, eblos trovi laboron kaj do ricevi monon por vivi.

Mi sentis, ke mia patro timas. La vojaĝo estis akceptebla, ĉar tiam la urbo estis nur bildo en niaj mensoj. Sed la realo trafis nin, kiam la tuta familio elvagoniĝis. Ne plu estis pensoj nun, sed komenco de nova vivo. Mi ne trovis ĝin bela. Ne plu estis unu el tiuj etaj stacioj kun plantoj apude, kiajn ni vidis grandnombre laŭ la vojo, sed vera vastega stacidomo, verdire en ne tre bona stato, sed impresa per sia grandeco, kun tre alta tegmento, kontraŭ kiu ĉiuj bruoj plej forte resonis.

Estis tiom da aktivado ĉiuflanke, ke interne de mia kapo, ŝajnis, ke ĉio turniĝas kaj ruliĝas. Homoj kun korboj kaj sakoj, ŝtofaj plejparte, sed jen kaj jen plastaj, kaj ĉiaspecaj, ĉiaformaj, ĉiamaterialaj pakaĵoj rapidis ĉiuflanken. Konatoj retroviĝis kaj brakumis unu la alian. Homoj kisis sin reciproke, fojfoje kvazaŭ iom malproksime, fojfoje kun forta palpa kuneco. Iu religiemulo, sidanta ĉe muro, laŭte preĝkantis tute sola, ŝajne tute nekonscia pri la ĉirkaŭa ega aktiveco. Oni aŭdis vokojn. Homoj en divers-regionaj kostumoj paŝis tien kaj reen. Ĉiaj lingvoj sonis, sed malofte mi aŭdis frazon en la kara lingvo el la nordo. Nepoj retrovis geavojn, amikoj amikojn, nevojn onkloj, kaj soluloj iris unuope, senfamilie, senĝoje, kun rigardo de perditoj.

Mia patro lasis nin en angulo, ĉe la rando de gazet‑ kaj cigared-vendejo, kaj diris:

«Mi iras informiĝi. Atendu min ĉi tie.»

Li malaperis sur larĝega ŝtuparo, kaj mia koro ŝiriĝis. Mi antaŭsentis, ke neniam plu mi revidos lin. Mi malpravis. Post longa tempo (ĉu vere longa? mi ne povus diri, ĉu duonhoro, ĉu pli, ĉu malpli: tiuperiode, tempo ne estis por mi io mezurebla), li revenis.

«Ne estas eble tranokti en la stacidomo,» li diris, «ni iru eksteren. Sur la strato, sur trotuaro, ni faros al ni lokon.»

Se la stacidomo estis impresa, kiom pli la strato! Estis milionoj da homoj, kiuj surtrotuare preterpasis, aŭ sidis, aŭ kuŝis, aŭ staris kaj interparolis, aŭ rigardis montrofenestron aŭ reklamon. Estis miloj da bruoj, homaj, maŝinaj, bestaj. Pasis bovinoj, pasis azenoj, pasis aŭtoj, aŭtobusoj, portveturiloj ĉiaspecaj. Estis grandegaj reklamoj kun grandega virina vizaĝo, aŭ kun flugmaŝino, aŭ kun objektoj, kiujn mi neniam vidis. Kaj ĉie surskriboj, surskriboj, surskriboj, per divers-aspektaj literoj, tiel diversaj kelkfoje, ke ili ŝajnis deveni de malsamaj mondoj, kaj ili rigardis min, sed diris al mi nenion.