«La diablo estas en la ĉambro de Janĉjo», li diris al la edzino, spiregante. «Li volas tondi kaj tranĉi. Dio mia, Dio mia!» Kaj, kiel bona katoliko, li faris sur si krucosignon.
«Venu dormi, anstataŭ diri stultaĵojn», respondis la edzina voĉo, dormepeza. Time, Mastro Pikar, streĉante la orelojn por provi aŭde kompreni, kio plu okazas, repaŝis al la gea lito.
En la fila ĉambro, Janĉjo plej mallaŭte gratulis sian kunulon:
«Vi agis belege. Ĉu vi ofte teatras? Vi ludis vian rolon perfekte. Mi des pli gratulas, ĉar ni ne havis la tempon interkonsenti pri tio, kiel vi rolu. Kiel freŝbakita diablo, vi estis rimarkinda. Nu, vi estas libera nun. La polico certe ĉesis serĉi vin. Mi rekondukos vin eksteren. Sed atentu, gardu vin fari eĉ plej etan bruon, aŭ vi riskos, ke tiu frenezulo, kiu vekis vin batile, rekomencos frapi. Normale, la duan fojon, li estas pli danĝera. Mi rekomendas al vi eliri tuj.»
Senbrue ili paŝis ĝis la stratpordo, kaj, farinte mokan soldatan saluton, la juna fortulo malaperis en la formiĝanta nebulo.
La sekvantan matenon, kiam la patrino de Janĉjo vekis sian filon, ŝi demandis:
«Ĉu vi scias, kio okazis hieraŭ? Via patro estis en terura stato, sed li volas klarigi nenion al mi. Kaj eĉ dumnokte ŝajnas al mi, ke li iom freneziĝis. Mi aŭdis ion, mi, kiu ĉiam dormas tiel profunde. Jes, mi aŭdis, kvazaŭ okazus frapoj kaj krioj.»
«Mi scias nenion, patrineto», malveris Janĉjo kun vizaĝo de obeema, plej sincera infano. «Mi dormis en mia lito trankvile la tutan nokton.»
Tiumomente, la patro eniris la dormĉambron de sia filo.
«Ĉu vi ne hontas?! Fari tian krimon kontraŭ via patro! Mi ĉi-foje batos vin ĝismorte!» li ekkriis.
Sed la knabo restis tute trankvila.
«Kiun krimon, patro?» li demandis kun plej senkulpa esprimo.
«La fakturo de f‑ino Gudula… Kiam mi transdonis ĝin al ŝi… ho, kia honto! Kiel vi havis la ideon…» Li tro koleris por kapabli bonorde vortigi siajn pensojn. Janĉjo interrompis:
«Vi certe ne transdonis la fakturon de f‑ino Gudula al ŝi. Tiu fakturo ankoraŭ kuŝas sur mia skribotablo. Mi vidis ĝin hieraŭ, kiam mi revenis hejmen.»
«Kion? Sur via skribotablo, sed… Ni iru kontroli.»
«Jen, rigardu», Janĉjo diris enirinte la skribĉambron. «Vi eĉ ne subskribis ĝin.»
La antaŭan tagon, antaŭ ol verki la specialan fakturon, li preparis la veran kaj intence ĝin lasis sur la skribotablo. Ĉar lia patro ne sciis legi, li riskis nenion.
«Maria!» Mastro Pikar vokis sian edzinon. «Vi, kiu kelkfoje diras, ke vi iomete konas la literojn. Ĉu vi kapablus legi eĉ nur unu vorton de ĉi tiu malbenita skribaĵo?»
Ŝi prenis la paperfolion.
«Mi povas legi la nomon. Estas skribite: „F‑ino Gudula“, kaj unu alian vorton mi rekonas: „seĝo“. Pri la aliaj mi eble povus, sed estus tro lacige.»
La patro nenion plu komprenis.
«Kio estas la papero, kiun vi donis al mi hieraŭ?»
«Mi donis al vi neniun paperon, patreto», la knabo respondis, plu konservante la saman senkulpan, bonknaban esprimon. «Vi batis min, ĉar mi fuŝis la fenestrokadrojn, kiujn ni devis prepari por la nova librovendejo. Kaj tiam, ŝajnas al mi, vi perdis la kapon. Vi tiom batis min, ke vi ne plu sciis, kion vi faras. Mia impreso estis, ke diablo ekokupis vian menson.»
«La diablo!» kriis la patro.
Li refoje krucosignis.
«Pardonu min, filo», li diris. «Mi kuras al la preĝejo. Ŝajnas, ke efektive diablo venis ĉi tien. Mi eĉ renkontis lin dumnokte. Dum la tago, certe, li baris normalan disvolvon de la laboro. Li metis malordon en la rilatojn. Li lokis min en hontovekan situacion. Li fuŝis mian tutan tagon.»
Kure li foriris.
«Kompatindulo!» Janĉjo diris al la patrino.
Kaj nur kiam ŝi estis for, li ellasis el si la senkompatan, sed gajan, tro longe subpremitan ridon.
novaj vortoj:
Belgio, fi, guldeno, ‑ism‑, Namuro, oj
novaj kunmetoj:
alt-kreska, la diablo scias, est-ont-eco, fenestro-kovrilo, fin‑ (fin-fari), freŝ-bak-ita, gardo-stari, gast-ejo, konsent-ite, kruco-signo, mal-varm-umi, okul-vitroj, real-ismo, sia-flanke, ŝtup-et-aro, ter-pomo, tro-igi, turni sin al iu, ven-onta
43. Kokino, mi, ĉu vere?
Koko vekis min. Estis ankoraŭ nokto, sed rapida rigardo al mia brakhorloĝo montris, ke la koko ne eraras: baldaŭ tagiĝos. Kiel tiuj birdoj povas tiel ĝuste scii pri baldaŭa sunleviĝo, mi neniam komprenos.
Preskaŭ ĉiuj aliaj vojaĝantoj plu dormis. Ni troviĝis sub vasta branĉa tegmento, kiun subtenis senbranĉigitaj eks-arboj, kaj kies normalan uzon mi ne povis imagi. Ĉu ĝi estis aŭtobusa stacio? Tiuloke, meze de sovaĝa naturo, tio ne estis verŝajna. Eble ĝi iam utilis kiel vendejo de azenoj aŭ ĉevaloj. Aŭ ĉu oni uzis ĝin kiel teatron? Se jes, kial tiel malproksime de la vilaĝo, kiu troviĝis plurajn kilometrojn for?
Je kelkaj centoj da metroj, sur la tera vojo, videblis nia fuŝita aŭtobuso. Hieraŭ vespere, kiam ĝi subite ĉesis funkcii, tiel ke ni devis halti en ĉi tiu ne antaŭvidita loko, neniu el la vojaĝantoj miris, neniu plendis. Male. Ĉiuj fakte ĝojis, ke la kutima fuŝo okazis ĉi-foje proksime al tiu stranga senmura konstruaĵo. Ne ĉar ni bezonus tegmenton kontraŭ pluvo; ĝi ne venos ĉi-somere. Sed ĉar la senherba tero, sur kiu eblis kuŝi, verŝajne estis pli senriska, rilate al insektoj kaj aliaj malplaĉaj bestetoj, ol medio plene natura. Por eviti tiujn ĝenantojn, la sola solvo estus tranokti en la aŭtobuso, sed dormi sur seĝo plaĉas al neniu.
La taga lumo alvenis tre rapide, kaj iom post iom la vojaĝantoj vekiĝis. Ili salutis unu la alian ridete, kelkfoje eĉ ride. Por ili, ŝajnis, la aŭtobusa nekapablo plu iri estis pli ŝerco ol malfeliĉo. Ĉi tie, verdire, tempo havas tute alian valoron ol en mia horloĝ-fabrika lando, kaj, ĉar komforto estas maloftaĵo, la fakto devi pasigi nokton sur malmola tero ne aperis eksterordinara.
Mi ĉirkaŭrigardis. Estis kvazaŭ pentraĵo pri la vivo, aŭ, pli ĝuste, vivteatro, en kiu plej diversaj roloj ludiĝis. Viro ekbruligis cigaredon. Knabineto premis al sia brusto pupon, kaj ne estis klare, kiu gardas kiun kontraŭ kiu danĝero. Alia individuo tiris el unu el siaj pakaĵoj boteleton, kiun li tuj portis al sia buŝo. Ĉu tiel frumatene li jam komencis trinki alkoholaĵon? Mi memoris lin: en la aŭtobuso, li dormis la tutan tempon, kun sia flava sunĉapelo kovranta la vizaĝon ĝis la nazo kaj la ĉemizo malfermita, vidiganta dikan, graspezan bruston. Virino, metinte speguleton sur aron da pakaĵoj, kiujn ŝnuro helpis teni fermitaj, zorge kombis sin. Soldato preme kisis la amatinon. Juna virino senvestigis sian bruston por nutri infaneton patrinlakte.
Ĉie staris korboj, plastaj kaj ŝtofaj sakoj, ujoj plej diversaj. Inter ili ruliĝis pilko, kiun du knabetoj postkuris. Unu el ili kun-puŝiĝis kun virino, kiu, se mi bone vidis, pretigis sin por kudri butonon al la ne tre pura ĉemizo de sia apudulo. Ŝi pikis sian fingron, la viro provis kapti la kulpulon, sed, ne sukcesinte, ĵetis al li aron da plej malbelaj vortaĉoj, dum la virino, etigante siajn okulojn, penis pasigi la fadenon tra la kudrila trueto. La du knabojn la kolerulo ne impresis, kaj ili kuris plu, interpuŝiĝis, kaj renversis aron da pakaĵoj, metitaj unu sur la alia en verdire facile rompebla egalpezo, kaj, vidante, ke ili tiel kreas eĉ pli da malpaco, fine opiniis pli saĝa malaperi eksteren.
Ie aŭdiĝis muziko. Iu ŝajne kunportis etan radio-aparaton aŭ simplan kased-aŭdigilon. Knabeto, tute ne ĝenata de la ĉirkaŭaj bruoj aŭ movoj, tenis en la mano maldikan longan feraĵon kaj uzis ĝin skribile por desegni sur la griza tero. Ĉiaspecaj bazaj homaj agadoj prezentiĝis sub ĉi tiu branĉa plafono: oni amis, laboris, manĝis, trinkis, ludis, arte kreis, ĝuis muzikon, palpis pakaĵojn kaj vestojn, interrilatis jen malafable, jen kun dolĉaj, kortuŝaj vizaĝesprimoj…
Apudulino mia, ege maljuna virino, direktis al mi sendentan, sed ne pro tio malpli radian, rideton. Ŝi proponis al mi frukton, kiun ŝi ĵus tiris el sako. Mi akceptis, reciproke ridetante kun plej dankaj okuloj. Miavice, mi malfermis mian feran skatolon plenan je sekaj kuketoj kaj proponis ilin al ŝi. Ŝi trovis tion plej amuza, ŝajne, sed plezure prenis unu.