«Kia eksterordinara knabino!» li pensis, sed jam ŝi daŭrigis:
«Via mano informas min pri multego. Mi scias, kie vi loĝas, kie vi naskiĝis, kion vi faras en la vivo, mi volas diri: kian okupon vi havas. Mi scias, kiel nomiĝas viaj frato kaj fratino. Mi scias, ke vi havis fraton, kiu mortis antaŭ du jaroj, kaj mi povas eĉ diri al vi, kiel». Kaj ŝi diris al li ĉion. Ne estis malfacile, ĉar Ivo multe rakontis pri sia persona kaj familia vivo en siaj leteroj, kaj ŝi ĉion bone memoris.
Ŝi rimarkis, ke la malbela junulo aperas pli kaj pli tima kaj senkomprena, sed tio venis, ŝia-opinie, de la ĝusteco de ŝiaj informoj. Sed post kiam ŝi finis, li rigardegis sian manon kun tia tim‑ kaj mir-plena malcerteco, preskaŭ malamike, ke ankaŭ ŝi iĝis necerta pri si. Tamen kun ŝajna mem-certeco ŝi ekdiris:
«Ĉu io malplaĉas al vi? Ĉu vin timigas la fakto, ke mi scias tiom pri vi?» Ŝi komencis ridi. «Ne timu, estas nur ludo, mi tuj klarigos!» Kaj ŝi ridis plu.
Sed li ne, kaj lia senrideco malhelpis ŝin daŭrigi. Nur post senvorta minuto li ekparolis, per malfortaj, malaltaj sonoj, kiuj ŝajnis direktiĝi pli al li mem ol al ŝi. Aŭdeblis, ke li malfacile sukcesas akcepti la propran penson:
«Ŝajnas, ke tiu ĉi mano estas ne mia, sed tiu de mia samklubano Ivo.»
Nun mirege lin rigardis ŝi.
«Ĉu vi do ne estas Ivo?» ŝi demandis.
«Rigardu min», li respondis, ne tre kontente. «Ĉu vi iam vidis pli malbelan viron? Mi scias, kia mi aperas, kaj tio ĝenerale faras nenion al mi. Sed Ivo estas alta fortulo, bela vir-besto, kiu certe nur povas dolĉi al virinaj rigardoj. Vi montris, ke al vi mankas neniu informo pri tiu knabo. Kiel vi povus ne-scii, al kio li similas? Sed mi ne komprenas vian ludon. Kion vi celas? Kial rakonti al mi lian tutan vivon, kaj ŝajnigi, ke ĝi estas mia? Via ag-maniero troviĝas trans mia komprenpovo.»
Dum longa minuto ŝi restis senparola. Kiel ŝi povus klarigi la aferon?
«Kompreneble, se vi ne estas Ivo, mia far-maniero ŝajnas al vi plej miriga…» ŝi komencis. Sed tuj ŝi interrompis sin, ĉar ŝi ne sciis, kiel daŭrigi. Tamen post kelka tempo ŝia pensado ekfunkciis pli klare kaj ŝi provis ĉion rakonti. Dum ŝi parolis, ŝi pli kaj pli sentis, ke ŝiaj klarigoj ne estas tre verŝajnaj. Interalie, ŝi ne povis klarigi, kial Ivo sendus kiel sian la foton de Alberto. Kiu kaŭzo povus igi belan knabon ŝajnigi sin malbela? Sed kion fari? Kiam, post sia longa malsimpla vortigado, ŝi fine diris «ĝis revido», ŝi sentis, ke li ne kredas ŝin.
Ĉar ŝi laboris por la kongreso, Anjo facile povis trovi, kie loĝas ĉiu membro, kiu parto-prenas en ĝi. Malfeliĉa pri sia renkonto kun Alberto, ŝi decidis telefoni al Ivo. Post kelkaj sensukcesaj provoj — li ne estis en sia ĉambro — ŝi fine decidis atendi ĝis la morgaŭa tago. Sed ĝuste tiam ŝia telefono eksonis. Estis li.
«Anjo, mi ege bezonas paroli kun vi, aŭ mi ne sukcesos dormi ĉi-nokte. Dum la tuta nokto mi provos trovi respondon al miaj demandoj. Kial vi estis tiel malvarma? Kial vi tiel maldolĉe parolis al via letera amiko? Vere mi ne komprenas. Kaj tiu ne-kompreno malhelpas min vivi.»
Rapidaj, neklaraj, sed fortaj sentoj turniĝis en Anjo. Komence, ŝi ne sciis, kion pensi. Sed baldaŭ ŝin kaptis deziro ridi. Ŝi pretiĝis paroli, kiam liaj vortoj eĉ pli rapide ekflugis, sento-plene:
«Anjo, kial vi restas senparola? Kio okazis? Jes ja, mi malbone agis pri la foto. Bonvolu pardoni min. Tio estis malbona ideo. Kiam vi vidis min, vi ne povis kompreni. Sed klarigo ekzistas, kaj mi volas doni ĝin al vi. Tamen, mi petegas vin, unue diru, ke vi min ne malamas.»
«Atendu, Ivo, atendu, mi certiĝu, ke mi aŭdis vin bone. Vi vidis min, ĉu ne tion vi diris?»
«Certe mi vidis vin, ĝuste pro tio…»
Ŝi interrompis:
«Se vidi min metis vin en tian sento-movan situacion, ke pro ĝi vi ne povos dormi ĉi-nokte, mi… mi… mi unue bezonas kompreni. Rakontu do, kion mi diris, kia mi estis.»
«Al mi ne plaĉas memori pri tio. Kial vi ludas per miaj sentoj? Letere ni amikiĝis. Kial ŝanĝi tiun rilaton? Tion mi pensis, kiam vi respondis al mi, ke vi ne konas min kaj ke mia metodo por aliri knabinojn ne sukcesos kun vi. Mi nur volis klarigi, kiu mi estas, kaj kial mi ne similas al la foto, kiun mi sendis.»
«Ivo kara, mi povus lasi vin paroli plu, tio eble igus min ridi, kaj okazon ridi oni neniam perdu, ĉu? Sed mi ne volas esti malbon-kora. Vi rajtas scii la veron. Mi neniam malvarme kaj malkontente reagis al vi pro plej simpla kaŭzo: ni neniam renkontiĝis. La persono, kiun vi prenis por mi, certe estas Lenjo, amikino mia. Kiam vi petis foton, mi adresis al vi ŝian, ĉar mi estas tre malbela. Mi pensis: nia rilato estos nur letera, kaj ni vivas tiel malproksime unu de la alia! Kial ne kredigi min pli bela ol mi estas? Sed ne estas plaĉe paroli pri ĉio ĉi telefone, kial ni ne renkontiĝus? Mi ja ankaŭ devas raporti al vi mian sperton kun tiu malbela sed aminda Alberto. Ĉu vi povus troviĝi en la kongresa trinkejo post duon-horo?»
«Jes, jes, kun granda plezuro, sed kiel ni rekonos unu la alian, se vi ne estas la knabino sur mia foto?»
«Mi certe tuj rekonos vin. El la vortoj de Alberto mi komprenis, ke vi estas rimarkinde bela viro, da kiaj estas tre malmulte, ĉu ne vere?»
«Je-e-es.»
«Mi certe alvenos antaŭ ol vi, ĉar mi loĝas tuj apude. Mi do atendos vin. Mi legos numeron de „Kontakto“, tiel vi tuj scios, kiu mi estas. Sed eĉ sen tio vi scius: nur elektu la plej malbelan knabinon.»
Kiam Ivo eniris la trinkejon, li sentis — kiel ĝenerale — ke ĉiuj rigardoj direktiĝas al li. Dum ĉe la plimulto el la ĉeestantoj la rigardado daŭris kelk-tempe, bela knabino, sola ĉe tablo, nur ĵetis al li etan rapidan rigardon, kiu tuj revenis al ŝia legado. Li ĉirkaŭ-rigardis. «Kontakto» montriĝis kvar-loke, ĉe apartaj tabloj. Kvar knabinoj ja, du solaj, du kun gekunuloj, sidis kun numero de tiu revuo, ĉu en la mano, ĉu apud si surtable. Unu el la solulinoj estis ege malbela kaj rigardis lin sen kaŝi sian intereson. Ŝi ridetis al li, espere. Li decidis ŝin aliri.
«Anjo, mi ĝojas…» li komencis, sed la junulino tuj inter-rompis:
«Mi ne estas Anjo», ŝi diris, kaj io ete malfeliĉa bildiĝis tie, kie antaŭ nelonge brilis espero. «Ne, mi ne estas Anjo, sed mi scias, ke la knabino tie havas tiun nomon. Eble ŝin vi serĉas.» Ŝi montris la alian solulinon. Ivo pardon-petis kaj turnis sin tien. Li rigardis la knabinon, nekomprene. Estis tiu, kiu ĵetis al li tiun rapidan rigardon, kiam li eniris.
Kiel ŝi povus esti Anjo? Ĉi tiu estis bela. Fakte, li trovis ŝin pli bela, multe pli bela ol Lenjo, ĉar kun beleco pli natura. Lenjo havis la belecon de filmulino. Estis io grand-urbana en ŝi, kio tute ne respondis al la Iva kompreno pri beleco. Anjo sia-flanke estis plezuro por la vido: ŝi belis pli simple, pli hejmece, pli vilaĝe. Sed tiu natura est-maniero ne malpliigis ŝian plaĉ-povon. Tute male.
«Ĉu vi estas Anjo?» li necerte demandis.
«Jes, sinjoro, tio estas mia nomo. Kiel mi povas utili al vi?»
«Ĉu vi ne komprenas, kiu mi estas? Ivo, kun kiu vi telefonis antaŭ duon-horo!»
«Ivo! Vi! Ĉu vere?» Ŝi longe rigardis lin. «Sed vi estas tute ordinara persono!»
Tiujn vortojn Ivo vere ne atendis, sed ĝuste ili kaŭzis en li senton, kiun li sen-scie atendis jam de longe. Io tre paca, plaĉa, dolĉa trairis lian tutan estaĵon. Ĝojo, kian li neniam spertis antaŭe. Ŝi plu parolis, sed li ne aŭskultis ŝin. Li ekkomprenis, ke dum sia tuta vivo li atendis ĉi tiun minuton: esti ordinara, esti kiel la aliaj. Kia ĉiela dono! Kia ĝojo sensimila!
«Ĉu vi ne aŭskultis min?»
Li rerigardis ŝin, plej amike, kaj dolĉa-sone respondis:
«Ne, pardonu, mi ne aŭskultis. Mi pripensis. Mi provis kompreni. Kial vi diris malveron? Vi estas ege bela. Multe pli bela ol tiu malvarma altulino, kiu rigardis min de supre kiel malutilan, malsan-portan, mortigindan besteton. Anjo! Kiel eblas koni sin tiel malĝuste? Vi bildigas vin al vi mem tute alia ol vi fakte estas…»