Kiuj aliaj feliĉis, viaopinie? Ĉu la gefratoj? Ne. Bona urba sorĉisto scias kapti la necesajn informojn sen konigi sian celon. La gefratoj de Mbagema eĉ ne sciis, ke ilia malamo havas monan valoron kaj ke ĝin uzas «faranto de miraĵoj».
Sed feliĉis la urbaj oficistoj respondecaj pri akvo kaj elektro. La sorĉisto ja alte pagis ilin por ilia kunlaboro, same utila por ilia mona situacio, kiel por viv-teni la gravecon de la sorĉista funkcio, tiu alta kultura valoraĵo. Se finfine ĉion konsideri, ĉu ne li, la sorĉisto, dank’ al sia povo super homoj, estas la granda urbofeliĉiganto? Kaj kio estas pli bela ol feliĉigi la homfratojn? Tiel pensis nia sorĉisto, kaj tiu penso igis lin eĉ pli feliĉa pri si. Estas agrable senti sin bona, ĉu ne?
novaj vortoj:
agrabla, Ameriko, arabo, aŭtobuso, biciklo, brui, elektro, greko, hotelo, kuiri, kulturo, ligi, lumi, luno, magazeno, metalo, preferi, UN
novaj kunmetoj:
peri, per-anto
8. Aĉetu mian kafejon!
Ekstere estis ege malvarme. Kiel longe daŭris la vintro! Ŝajnis, ke ĝi neniam finiĝos. Kaj anstataŭ iom post iom ŝanĝiĝi al printempo, kiel ĝi devus en ĉi tiu tempo de la jaro, ŝajnis, ke ĉiu mateno alportas pli vintran vintron ol ekzistis en la antaŭa vespero.
En la kafejo estis plaĉe varme. Sed ne por la koro de Paŭlo. Paŭlo sentis, ke li povus baldaŭ plori. Kial havi kafejon, se neniu vizitas ĝin?
Li ĉirkaŭrigardis. Ne estis necese: li sciis tute bone, kion li vidos. Sed tamen li ĉirkaŭrigardis. La kafejo — lia kafejo, kiun li tiom amis — estis tute senhoma. Kiel hieraŭ. Kiel antaŭhieraŭ.
Kiel ĉiutage, ekde kiam… Estis malesperige. Eĉ nun, en ĉi tiu horo, kiam en ĉiuj aliaj trinkejoj de la ĉefurbo estis preskaŭ neeble trovi sid-lokon, ĝi estis plorige malplena.
Se diri la veron, tiu kafejo neniam estis plena antaŭe, eĉ tiu-hore, sed ĝi sufiĉe ofte estis duon-plena, kaj tiu duonpleneco almenaŭ havigis sufiĉe da mono por pagi la kostojn kaj vivi. Paŭlo deziris nur vivi simple, sen-probleme. Riĉula vivo ne interesis lin. Nek Monikan.
La penso pri Monika igis lin ege malĝoja. Ree, li preskaŭ ekploris. Pro ŝia foresto la kafejo nun estas senhoma. Kial ŝi foriris? Kial? Kial?
Li neniam komprenos. Li neniam trovos la respondon al tiu timiga demando, kiu forprenis de li lian enan pacon. Li amis ŝin. Estis klare, ke li ne malplaĉis al ŝi. Kaj tute certe, ŝi amis la kafejon. Ŝi ŝatis la trinkantojn. Ŝi sciis diri la ĝustajn vortojn, kiuj igis ĉiun senti sin bone. Ŝi vivigis la lokon. Pro ŝi, nur pro ŝi, ĝi estis plaĉa, kvankam ĝi ne estis speciale bela kaj kvankam la strato, kie ĝi staris, troviĝis en ne tre vizitinda parto de la urbo.
Sed pensi pri Monika utilis al nenio. Ŝi lin forlasis, kaj malĝojaj pensoj ne revenigos ŝin. Ŝi ne estas unu el tiuj virinoj, kiuj faras decidon, kaj tuj poste ŝanĝas ĝin, neniam certaj, ĉu ili decidis ĝuste aŭ malĝuste. Li ne pensu pri ŝi, li pensu pri la vendo. Tio ja estas la grava afero nuntempe.
La ŝancoj havi eblecon vendi la kafejon preskaŭ ne ekzistis antaŭ unu semajno. Tio estis la plej malesperiga aspekto de lia situacio. Sed hieraŭ, Fredo informis lin, aĉetanto prezentiĝis. Gravas ne lasi tiun for. Necesas, necesegas, ke li aĉetu la kafejon. Se la situacio daŭras kiel nun, sen vendo de eĉ kafeto dum tuta tago, Paŭlo perdus tiom da mono, nur pro la daŭraj kostoj, ke li baldaŭ ne plu povus vivi. Eĉ pli: li ne plu povus pagi la monon, kiun li ankoraŭ devas pagi, kaj tiam… Ne. Pri tio, kio tiam okazus, li preferis ne pensi.
Sed tiu persono, kiu havas la strangan ideon aĉeti kafejon en ĉi tiu malplaĉa urbo-parto, certe perdos ĉian deziron tion fari, kiam li vizitos la ejon kaj trovos ĝin nekaŝeble senhoma. Neniu aĉetas vendejon, en kiu nenio vendiĝas! Sed kiel plenigi kafejon, kiu ne plu plaĉas al la iamaj trinkantoj? Sen-elira situacio!
Feliĉe, tiu ulo estas for, Fredo diris. Li nun vojaĝas eksterlande. Ĝis li revenos, ĉu ne eblus organizi ion? Inviti amikojn, eble, ĉu? Ankaŭ tiu penso estis malĝojiga. Post kiam Monika foriris, kiam la kafejo komencis perdi sian vivon kaj la homoj ĉesis veni pasigi la tempon en ĝi, ankaŭ la amikoj malaperis. Kio montras, ke ili ne estis amikoj.
La sola amiko, kiu nun restas, estas Fredo, kara, bona, aminda Fredo. Sed Fredo ne povas, sola, plenigi tutan kafejon! Tiu penso estis tiel ploriga, ke Paŭlo dum kelka tempo simple ĉesis pensi.
Strangas la funkciado de homo. Antaŭ kelkaj minutoj, Paŭlo preskaŭ ploris. Poste venis tiu senpensa daŭro. Kaj nun li sentis, ke li baldaŭ ridos. Ideo ja naskiĝis en li.
«Jes, tio estas bonega ideo», Fredo diris. «Mi helpos vin. Vi estas bon-ŝanca: la homo, kiu volas aĉeti, nun decidis pri la vizito. Li telefonis al mi. Li venos la 15-an de marto vespere, je la 21-a, por rigardi, kia aperas la trinkejo. Tio lasas al ni sufiĉe da tempo por ĉion organizi laŭ via ideo.»
«Ĉu vi ne trovas stranga, ke homo, kiu volas aĉeti kafejon en ĉi tia seninteresa urboparto, vojaĝas eksterlande? Vojaĝi, tio kostas monon!»
«Stranga, ne stranga, mi ne scias. Verŝajne li bezonas kafejon por siaj propraj celoj, kiuj eble tre interesus la policon, se tiu ilin ekscius. Sed tio ne estas nia afero. Nia problemo estas plenigi la kafejon. Ni organizu la laboron inter ni.»
Ili skribis multajn leterojn, jen sen subskribo, jen kun la nomo de iu alia, laŭ la enhavo. Ili telefonis al la polico, sen nomi sin, kaj diris nur kelkajn frazojn, fermante la telefonon, antaŭ ol la policano havis la tempon ion demandi. Ili telefonis al diversaj ŝtataj servoj, sammaniere. Ili presigis plurajn anoncojn kaj skribis leterojn responde al la respondoj. Unuvorte, ili multe laboris.
«Bele! Ĝi estas plenplena!» diris la ulo, kiu volis aĉeti.
«Jes, jes», Paŭlo diris plej simple. Laŭ lia voĉo ŝajnis, ke tio estas plej ordinara okazaĵo.
«Estas kelkaj tabloj kun du personoj, sed preskaŭ ĉiu sidas sola ĉe propra tablo, strange», la ulo miris.
«Ne strange por mi», Paŭlo respondis. «Tio estas tute ordinara ĉi tie. Estas kafejo, kiu plaĉas al soluloj.»
«Tute ne gravas. Tio ne interesas min. Ne pro tio mi ŝanĝos la prezon, kiun mi diris al vi eĉ antaŭ ol vidi, kiel ĉio aspektas ene de via kafejo. Se vi akceptos mian prezon, mi aĉetos. Se ne, vendu al iu alia. Ne povus esti pli simple kun mi.»
La prezo estis sufiĉe alta kaj Paŭlo ne opiniis ebla ricevi pli. Kion li timis, tio estis, ke vidante malplenan kafejon, la aĉetanto ĉesos interesiĝi pri ĝi. Sed nun, videble, tio ne plu povus okazi.
«Ne estas problemo, tiu prezo taŭgas al mi», li respondis per plej kontenta voĉo.
«Ni do interkonsentas. Bone. Necesos subskribi la interkonsenton kaj prizorgi la paperojn, kiuj necesas laŭ la leĝo. Ĉu morgaŭ matene ni povus renkontiĝi en mia oficejo…?»
Nun, kiam la aĉetanto estis for, post momento de grandega ĝojo, Paŭlo rigardis la sidantojn kaj eksentis timon. «Ĉu povus okazi io?» «Kial? Kio?» Fredo responde demandis. «Nu, neniu el ili sukcesos havi tion, kion li venis trovi ĉi tie!»
«Tiuj, ĉu?» Kaj per larĝa man-movo Fredo montris al la tuta sidantaro. «Ne zorgu pri ili. Mi konas la homojn. Kelkaj eble malkontentos enkore, sed ili diros nenion.»
Ne tre juna vireto, malgranda, malforta, proksimiĝis al ili. «Ĉu vi ne vidis», li demandis, kaj ia timo aŭdiĝis en lia voĉo, «junulinon ne tre altan, kun verdaj okuloj kaj brunaj haroj, kiu…»