Выбрать главу

La botelo ne rompiĝis, - diris Diana. - Je kiu vi min konsideras? Sed kiel li falis! Dio mia, kiel mirinde li falis! Se ĉiuj tiel...

Komencu ni, - malgaje diris R.Kvadriga, kaj verŝis al si plenan glason da rumo.

Ekruliĝis li kiel manekeno, - diris Diana. - Kiel keglo... Viktor, ĉu ĉe vi ĉio estas en ordo? Mi vidis ke oni batis vin per piedoj.

Plej grava estas en ordo, - diris Viktor. - Mi speciale gardis.

Doktoro R.Kvadriga brue ensuĉis lastan guton da rumo el la glaso, ĝuste kiel kuireja lavabo en- suĉas restaĵojn post lavo de manĝilaro. Liaj okuloj tuj malklariĝis.

Ni estas konataj, - haste diris Viktor, - vi es­tas doktoro Rem Kvadriga, mi - verkisto Banev...

Lasu, - diris R.Kvadriga. - Mi estas tute so- bra. Sed mi alkoholiĝos. Tio estas sola afero pri kiu mi estas nun certa. Vi ne povas imagi tion, sed mi alveturis ĉi tien antaŭ duonjaro, estante tute nedrinka homo. Ĉe mi malsanas hepato, kataro de la intestoj, kaj io pri la stomako. Al mi estas abso­lute malpermesate drinki, sed nun mi drinkas senin- terrompe... Mi estas bezonata absolute al neniu. Neniam en la vivo okazis al mi tio. Mi eĉ leterojn ne ricevas, ĉar la malnovaj amikoj perdis rajton kore- spondi, kaj la novaj - analfabetas...

Neniujn ŝtatajn sekretojn, - diris Viktor. - Mi estas nekonfidinda.

R.Kvadriga denove plenigis la glason kaj komencis eldrinki rumon kiel malvarmiĝintan teon.

Tiel pli bone efikas, - informis li. - Provu, Banev, tio utilos... Kaj ĉesu vi rigardi min! - subite furioze diris li al Diana. Mi petas kaŝi viajn sentojn. Kaj se al vi ne plaĉas...

Trankvile, trankvile, - diris Viktor, kaj R. Kovriga malvarmiĝis.

Ili neniel komprenas min, - diris li plende. - Neniu. Nur vi iomete komprenas. Vi ĉiam komprenis min. Sed vi estas tre kruda, Banev, kaj vi ĉiam vundis min. Mi tuta estas vundita... Nun ili timas min insulti, nun ili nur laŭdas min. Kiam laŭdos iu kanajlo - vundo. Alia kanajlo laŭdos - alia vundo. Sed nun ĉio tio estas malantaŭe. Ili ankoraŭ ne scias... Aŭskultu, Banev, ĝis kiom mirinda ino estas ĉe vi... Mi petas vin... Petu vi ŝin, venu ŝi en mian atelieron... Sed ne, stultulo! Modelistino! Vi nenion komprenas, tian modelistinon mi serĉas jam dek jaroj...

Alegoria pentraĵo, - klarigis Viktor al Diana. - "La prezidento kaj la ĉiam juna nacio"...

Stultulo, - malgaje diris R.Kvadriga. - Vi ĉiuj opinias ke mi vendas min... Nu jes, estis! Sed plu mi ne pentras prezidentojn... Memportreto! Ĉu vi komprenas?

Ne, - konfesis Viktor. - Mi ne komprenas. Ĉu vi volas pentri vian memportreton de Diana?

Stultulo, - diris R.Kvadriga. Tio estos vizaĝo de artisto...

Mia pugo, - klarigis Diana al Viktor.

Vizaĝo de artisto! - ripetis R.Kvadriga. - Ja ankaŭ vi estas artisto... Kaj ankaŭ ĉiuj kiuj sidas sen korespondrajto... Kaj ĉiuj kiuj kuŝas sen kore- spondrajto... Kaj ĉiuj kiuj loĝas en mia domo, tio estas ne loĝas... Ĉu vi scias, Banev, mi timas. Ja petis mi vin: venu, loĝu ĉe mi eĉ iomete. Ĉe mi es­tas vilao, fontano... Sed la ĝardenisto forkuris. Timulo... Loĝi tie sola mi ne povas, en hotelo estas pli bone... Ĉu vi opinias ke mi drinkas ĉar vendiĝis mi? Tute ne, tio ne estas moda romano... Vivos vi iom ĉe mi kaj komprenos... Eblas ke vi eĉ rekonos ilin. Eble tio tute ne estas miaj konatoj, sed la viaj. Tiam mi scius kial ili ne rekonas min. Vagas ili nud- piedaj... Ridas... - Liaj okuloj subite pleniĝis per larmoj. - Gesinjoroj! - diris li - kia feliĉo ke ĉe ni forestas tiu Pavor. Je via sano!

Estu sana, - diris Viktor, interrigardante kun Diana.

Diana rigardis na R.Kvadriga kun abomena mal- trankvilo.

Neniu ŝatas ĉi tie na Pavor, - diris Viktor. -

Nur mi estas iu monstro.

Trankvila profundejo, - prononcis doktoro R.Kvadriga. - Kaj saltinta rano. Babilulo. Ĉiam silentas.

Simple li estas jam preta, - diris Viktor al Di­ana. - Nenio terura.

Gesinjoroj! - diris doktoro R.Kvadriga. - Sin- jorino! Mi opinias ke mia devo estas prezenti min! Rem Kvadriga, doktoro honoris kauza.

Ĉapitro kvina

Viktor venis en la gimnazion duonhoron antaŭ la interkonsentita tempo, sed Bol-Kunac jam atendis lin. Tamen li estis knabo takteca, li nur informis na Viktor ke la renkonto okazos en la aŭlo, kaj tuj foriris, pretekste je urgaj aferoj. Restinte sola Vik­tor ekvagis en la koridoroj, enrigardante malplenajn klasĉambrojn, enspirante forgesitajn odorojn de inko, kreto, de ĉiam ŝvebanta polvo, odorojn de in- terbatigoj "gis unua sango", de turmentaj esplor- pridemandoj ĉe la tabulo, odorojn de prizono, de senrajteco, de mensogo, suprenigita je principo. Li daŭre esperis elvoki el la memoro iujn dolĉajn re- memorojn pri la infaneco kaj juneco, pri la kavalire- co, kamaradeco, pri unua pura amo, sed nenio el tio rezultigis, kvankam li tre penis, preta kortuŝigi ĉe unua jam ebleco. Ĉio restis ĉi tie sama - kaj lumaj mucidaj klasĉambroj, kaj la gratitaj tabuloj; pupitroj, tranĉitaj per surfarbitaj surskriboj kaj komencliteroj, kaj kazemataj muroj, farbitaj gis duono per gaja verda farbo, kaj forbatita stuko en la anguloj: ĉio restis sama: malama, aĉa, veniganta

78

al kolero kaj senespero.

Li trovis sian klasĉambron, kvankam ne tuj; sed la pupitro estis alia, nur sur la fenestrobreto videb- lis ankoraŭ profunde entranĉita emblemo de Legio de Libero, kaj li vigle ekmemoris narkotan entuzi- asmon de tiu tempo, blank-ruĝajn manik-ligaĵojn, ladajn monerkolektujojn por "fonduso de Legio", frenezajn sangajn interbatiĝojn kontraŭ ruĝuloj, kaj portretojn en ĉiuj ĵurnaloj, en ĉiuj lernolibroj, sur ĉiuj muroj - vizaĝo, kiu ŝajnis tiam signifa kaj bele- ga, kaj nun ekestis molaĉa, stulta, simila al apra muzelaĉo, kun grandega kojnodenta ŝprucanta buŝo. Tiaj junaj, tiaj grizaj, tiaj similaj... kaj stul- taj. Kaj tiu ĉi stulteco ne ĝojigas nun, ne eblas ĝoji ke ekestis pli saĝa, sed nur honto brulvundas pri tiama mi, pri griza aferema birdido, imaganta sin brila, neanstataŭebla, elektita... Kaj ankoraŭ hontaj infanaj deziregoj, kaj turmenta timo antaŭ knabino, pri kiu vi tiom fanfaronis, ke nun jam ne eblas retir- iĝi, kaj sekvonttage - surdiga kolero de la patro, kaj brulantaj oreloj, kaj ĉio tio nomiĝas feliĉa tem­po: grizeco, dezirego, entuziasmo...

«Malbonas la afero», - pensis li. - «Sed kio se post dek kvin jaroj okazos ke ankaŭ nuna mi estas same griza kaj mallibera kiel en la infaneco, kaj eĉ pli malbona, ĉar nun mi opinias min adolta, sufiĉe multe scianta kaj sufiĉe travivinta por havi kaŭzojn je memkon- tento kaj rajto juĝi.

Modesteco kaj nur modesteco, ĝis sinhu- miligo... Kaj vero, nur vero, neniam mensogu, precipe ne al mi mem. Sed tio teruras:

79

memhumiligo, kiam ĉirkaŭe estas tiom da id- iotoj, malĉastuloj, profitemaj mensoguloj; eĉ plej bonaj estas kovritaj per makuloj, kvazaŭ lepruloj... Ĉu vi volas denove ekesti juna? Ne. Ĉu vi volas vivi ankoraŭ dek kvin jaroj? Jes. Ĉar vivi - tio estas bone. Eĉ kiam vi ricevas batojn. Kondiĉe ke ekzistas ebleco bati re- sponde... Nu, bone, sufiĉas. Haltu mi ĉe tio ke vera vivo estas maniero ekzisti, permesanta apliki respondajn batojn. Kaj nun iru mi kaj rigardu kiaj ili ekestis...»

En la halo estis sufiĉe multe da infanoj, kaj reg­is kutima bruo kiu kvietiĝis kiam Bol-Kunac enkon- dukis na Viktor sur la scenejon, kaj sidigis lin sub grandegan portreton de la prezidento - donaco de doktoro R.Kvadriga - ĉe la tablo, kovrita per ruĝ- blanka tablotuko. Poste Bol-Kunac venis al rando de la podio kaj diris:

Hodiaŭ kun ni konversacios Viktor Banev, konata verkisto, naskito de nia urbo. - Li turniĝis al Viktor, - kion vi preferas, sinjoro Banev, ĉu la de- mandojn oni prezentu al vi voĉe aŭ skribe?

Tutegale, - diris Viktor facilanime. - Gravas nur ke ili estu multaj.

Do mi petas vin.

Bol-Kunac desaltis la podion, kaj eksidis en la unua vico. Viktor gratetis la brovon, ĉirkaŭrigar- dante la halon. Ili estis ĉirkaŭ kvindekopaj - knaboj kaj knabinoj de dek ĝis dek kvar jaroj - kaj ili rigardis lin kun trankvila atendo.