«Similas ke ĉi tie estas nur mirinfanoj» - ekpensis li pretere.
En dua vico dekstre li ekvidis na Irma, kaj sma- jlis al ŝi. Ŝi smajlis responde.
Mi lernis en tiu ĉi gimnazio, - komencis Viktor, - kaj sur tiu ĉi podio okazis al mi ludi na Ozrik (Ozric). Rolon mi ne konis, do devis elpensi ĝin sur- loke. En mia vivo tio estis unua verko kiun mi kreis ne sub minaco de malbona poento.
Oni diras ke nun estas pli malfacile lerni ol en mia tempo. Onidire ĉe vi aperis novaj lernobjektoj, kaj tio kion ni lernis dum tri jaroj, vi devas pe-lerni dum unu jaro. Sed eblas ke vi eĉ ne rimarkas ke ekestis pli malfacile. Sciencistoj opinias ke cerbo kapablas asimili multe pli da informoj ol ŝajnas al pretere rigardanta ordinara homo. Oni devas nur scii kiel enŝovi tiujn ĉi informojn...
«<Ha», - pensis li - «<nun mi rakontos al vi pri hipnozpedagogio».
Sed tiam Bol-Kunac transdonis al li skribaĵeton: "Ne rakontu al ni pri atingoj de scienco. Parolu vi al ni kiel al egaluloj. Valeriano. 6 kl."
Tiel, - diris Viktor. - Ĉi tie iu Valeriano el sesa klaso proponas al mi konversacii kun vi kiel kun egaluloj, kaj avertas ke mi ne klarigu atingojn de scienco. Mi devas diri al vi, Valeriano, ke mi vere intends konversacii nun pri atingoj de hipnozpedagogio. Tamen mi volonte rifuzos de tiu ĉi intenco, kvankam mi opinias ke mia devo estas informi vin ke plimulto da egalaj al mi adoltoj havas pri hip- notpedagogio nur tre svagan imagon.
Al li estis neoportune paroli side, li levig is, kaj promenis sur la podio.
Mi devas konfesi, infanoj, ke mi ne ŝatas renkontigi kun la legantoj. Kutime tute ne eblas kompreni kun kiu leganto mi konversacias, kion li volas de mi kaj kio, fakte, interesas lin. Tial mi pe- nas ĉiun mian elpaŝon transformi en renkonton de demandoj kaj respondoj. Iam okazas sufiĉe amuze. Ĉu vi ne kontraŭas se demandi komencu mi? Do... Ĉu ĉiuj legis miajn verkojn?
Jes, - respondis infanaj voĉoj. - Legis... Ĉiuj...
Bonege, - diris Viktor mirigite. - Mi estas flatita, kvankam mirigita. Nu bone, iru ni pluen... Ĉu deziras la kunveno ke mi rakontu verkad-histori- on de iu el miaj romanoj?
Sekvis silento, poste en mezo de la halo levig is magra akna knabo, diris "Ne" kaj eksidis.
Bonege, - diris Viktor. - Tio des pli bonas ke, spite al vasta opinio, en historioj de verkado estas nenio interesa. Iru ni pluen... Ĉu deziras la esti- mataj aŭskultantoj scii pri miaj verk-planoj?
Levigis Bol-Kunac, kaj gentile diris:
Vidu, sinjoro Banev, demandoj senpere ligitaj kun tekniko de via kreado estus pli bone pridiskuti fine de la konversacio, kiam klarigos la plena bildo.
Li eksidis. Viktor enŝovis la manojn en la poŝo- jn, kaj denove promenis sur la podio. igis interese, aŭ, ĉiuokaze, nekutime.
Ĉu, eble, vin interesas literaturaj anekdotoj? - flateme demandis li, - kiel mi ĉasadis kun Heminguej (Hemingway). Kiel Erenburg donacis al mi rusan samovaron. Aŭ kion diris al mi Zurzman- sor, kiam mi renkontis lin en buso...
Ĉu vi vere renkontiĝis kun Zurzmansor? - oni demandis el la halo.
Ne, mi ŝercas, - diris Viktor. - Do kio pri lit- eraturaj anekdotoj?
Ĉu eblas demandi? - diris, leviĝante, akna knabo.
Jes, certe.
Kiaj vi volus vidi nin en estonto?
«Sen aknoj» - preterflugis en kapo de Viktor, sed li forpelis tiun ĉi penson ĉar kompre- nis: iĝas varme. La demando estis forta. «volas mi ke iu diru al mi kia mi mem volas vidi min en la nuno», - pensis li. Tamen estis necese respondi.
Ŝaĝaj, - diris li divene. - Honestaj. Bonkoraj... Volus mi ke vi ŝatu vian laboron... Kaj ke laboru vi nur por bono de homoj.
«Banalaĵo» - pensis li. - «sed kiel mi evitu tion?»
Proksimume tiel...
La halo ekbruetis, poste iu demandis, ne lev- iĝante:
Ĉu vi vere opinias ke soldato estas pli grava ol fizikisto?
Mi?! - indigniĝis Viktor.
Tion mi komprenis el via novelo "Plago venas nokte".
Tio estis blonda etulo ne pli ol dek-jara. Viktor
83
grakis. - "Plago" povis esti malbona libro, kaj povis esti bona libro, sed ĝi neniokaze estis infana libro. Ĝis tiom ĝi ne estis infana, ke neniu el kritikistoj komprenis ĝin: ĉiuj decidis ke tio estas porna legaĉaĵo, kiu subfosas moralon kaj nacian memkon- scion. Kaj plej terura estis tio ke la blonda etulo havis ĉiujn kaŭzojn supozi ke aŭtoro de "Plago" opinias soldaton "pli grava" ol fizikisto - ĉiuokaze en kelkaj rilatoj.
Fakto estas tio, - diris Viktor emocie-sincere, - ke... kiel mi diru al vi... Ĉio okazas.
Mi tute ne konsideras fiziologion, - oponis la blonda etulo. - Mi parolas pri komuna koncepto de la verko. Eblas ke "pli grava" - ne estas ĝusta esp- rimo...
Ankaŭ mi ne konsideras fiziologion, - diris Viktor. - Mi volas diri ke okazas situacioj kiam nivelo de scioj signifas nenion.
Bol-Kunac akceptis el la halo kaj transdonis al li du skribaĵetojn: "Ĉu oni povas opinii honesta kaj bonkora homon kiu laboras por milito" kaj "Kio estas saĝa homo?" Viktor komencis de la dua deman- do - ĝi estis pli simpla.
Saĝa homo, - diris li, - tio estas homo kiu konscias neperfektecon, nesufiĉon de siaj scioj, pe- nas pligrandigi ilin kaj sukcesas pri tio... Ĉu vi kon- sentas kun mi?
Ne, - dirs leviĝinte beleta knabino.
Sed kio problemas?
Via difino ne estas funkcia. Ĉiu stultulo, uzante tiun ĉi difinon, povas opinii sin saĝa. Precipe, se ĉirkaŭantoj subtenas tiun ĉi lian opinion.
«Jes», - ekpensis Viktor. - Lin kaptis eta paniko. - «<Tio ne estas al vi konversacio kun fratoj- verkistoj».
Iugrade vi pravas, - diris li, neatendite por si transirante de "ci" al "vi". - Fakto estas tio ke, en- tute, "stulta" kaj "saga" estas konceptoj historiaj kaj, pli guste, subjektivaj.
Do vi, persone, ne estas preta distingi stul- tulon de sagulo? - Tio el malantaŭaj vicoj, - brun- haŭta gisnude tondita estaĵo kun belegaj bibliaj okuloj.
Kial ne, - diris Viktor, - mi pretas. Sed mi ne estas certa ke vi ĉiam konsentos kun mi. Estas an- tikva aforismo: stultulo - tio simple estas alipensu- lo...
Kutime tiu ĉi frazo elvokis ridon de la aŭskul- tantoj, sed nun la halo silentis kaj atendis daŭrigon. - Aŭ alisentulo, - aldonis Viktor.
Li akre sentis disiluziigon de la halo, sed li ne sciis kion aldoni. Kontakto ne okazadis. Kutime la ĉeestantoj legere transiras sur pozicion de la prele- ganto, konsentante liajn rezonojn, kaj al ĉiuj i g is klare kio estas stultulo, dum kio oni subkomprenis ke ĉi tie, en tiu ĉi halo, stultuloj forestas. Iam, mal- bonokaze, la aŭskultantaro ne konsentis, kaj agordigis malamike, sed ankaŭ tiam estis facile, ĉar restis ebleco sarkasmi kaj priridi. Kaj disputi sola kontraŭ multaj ne estas malfacile, ĉar la kontraŭuloj ĉiam kontraŭas unu al la alia, kaj inter ili ĉiam tro- vigas plej brua kaj plej stulta, sur kiu eblas danci al ĉies plezuro.
Mi ne plene komprenas, - prononcis beleta knabino. - Vi volas ke ni estu saĝaj, tio signifas, la ŭ via aforismo, ke ni pensu kaj sentu same al vi. Sed mi pe-legis ĉiujn viajn librojn, kaj trovis en ili nur neon. Neniu pozitiva programo. De alia flanko vi vo- lus ke ni laboru por bono de homoj. Tio estas, fak- te, por bono de tiuj malpuraj kaj malagrablaj homaĉoj per kiuj estas plenigitaj viaj libroj. Sed vi respegulas ja realon, ĉu?
Al Viktor ekŝajns ke li pe-palpis, finfine, fundon sub la piedoj.
Vidu, - diris li, - sub laboro por bono de homoj mi komprenas ĝuste transformon de homoj en purajn kaj agrablajn. Tamen tiu ĉi mia deziro havas neniun rilaton al mia verkado. En la libroj mi penas prezenti ĉion tia kia ĝi estas, mi ne penas instrui aŭ montri kion oni faru. En plej bona okazo mi montras objekton por apliko de fortoj, atentigas kontraŭ kio oni devas lukti. Mi ne scias kiel ŝanĝadi homojn, se mi scius, mi estus ne moda verkisto, sed elstara pedagogo aŭ fama psikosociologo. Al beletro, en- tute, ne decas instrui, gvidi, proponi konkretajn vo- jojn, kaj krei konkretan metodikon. Tion oni povas vidi per ekzemplo de plej elstaraj verkistoj. Mi ad- miras na Leo Tolstoj, sed nur ĝis kiam li estas origi- nala, unika talento, respegulanta realon. Sed tuj kiam li komencas instrui min paŝadi nudpiede kaj submeti la vangon, min kaptas kompato kaj angoro... Verkisto - tio estas aparato, montranta staton de la komunumo, kaj nur en sensignifa grado - ilo por ŝanĝi la komunumon. Historio montras ke komunumon oni ŝanĝas ne per beletro, sed per re- formoj kaj mitraloj, kaj nun ankaŭ per scienco. Beletro, en plej bona okazo, montras kiun oni devas pafi aŭ kio devas esti ŝanĝita... - Li faris paŭzon, elmemorinte ke estas ankaŭ Dostojevskij kaj Folkn- er (Faulkner). Sed dum li pripensis kiel ekparoli pri rolo de beletro en esploro de subkonscio de individ- uo, el la halo oni informis: