Выбрать главу

Pardonu, sed ĉio tio estas sufiĉe triviala, ĉar temas ne pri tio. Gravas tio ke prezentitaj per vi personoj tute ne deziras esti ŝanĝitaj. Kaj, krom tio, ili estas ĝis tiom malagrablaj, ĝis tiom neglektitaj, ĝis tiom senesperaj, ke forestas deziro ŝanĝi ilin. Ĉar ili, ĉu vi komprenas, ne valoras tion. Pli bone ĝisputru ili: ja ili tute ne ludas iun ajn rolon. Do, la ŭ vi, por kies bono ni devas labori?

Ha, jen vi pri kio! - malrapide diris Viktor.

Subite li komprenis: Dio mia, ja tiuj ĉi nazmukuloj serioze opinias ke mi verkas nur pri ŝlimuloj, ke mi ĉiujn opinias ŝlimuloj, sed ili nenion komprenis, kaj kial ili komprenu - ja tio estas infanoj, strangaj infanoj, malsanece saĝaj infanoj, kun infana vivsperto kaj kun in- fana kono de homoj plus amaso da pe-legitaj libroj, kun infana idealismo kaj kun infana strebo dismeti ĉion tion sur bretetoj kun avizoj "malbone" kaj "bone". Ĝuste kiel la fratoj- beletristoj.

Min trompis tio ke vi parolas kiel adoltoj, - diris li. - Mi eĉ forgesis ke vi ne estas adoltoj. Mi komprenas ke estas nepedagogie diri tion, sed diri tion estas necese, alie ni neniam elkomplikiĝos. Ja temas pri tio ke vi, ŝajne, ne komprenas kiel nerazi- ta, histeria, ĉiam ebria viro povas esti bonega homo, kiun ne eblas malŝati, kiun oni admiru, kaj opiniu ke estas honoro premi lian manon, ĉar li trairis tiun inferon, ke teruras eĉ pensi, sed tamen restis homo. Ĉiujn protagonistojn de miaj libroj vi opinias malpuraj ŝlimuloj, tamen tio estas duonpla- go. Vi opinias ke ankaŭ mi rilatas al ili same kiel vi. Sed tio estas jam vera plago. Plago en tiu senco, ke tiel ni neniam komprenos unu la alian...

Diablo scias kiun reagon li atendis al sia bonan- ima riproĉo. Ĉu ili komencos konfuze interrigardi, ĉu iliaj vizaĝoj eklumiĝos per kompreno, aŭ iu suspiro de faciliĝo traflugos la halon, montranta ke la miskompreno bonorde klariĝis, kaj nun oni povas ĉion komenci sur nova, pli reala bazo... Tamen okazis nenio tia. En la malantaŭaj vicoj denove lev- iĝis knabo kun bibliaj okuloj, kaj demandis:

Ĉu vi povus diri al ni kio estas progreso?

Viktor eksentis sin ofendita.

«Nu certe», - pensis li, - «kaj poste ili demandos ĉu povas maŝino pensi, kaj ĉu estas vivo sur Marso. Ĉio revenas sur rondojn siajn».

Progreso, - diris li, - tio estas movo de ko- munumo al tiu stato kiam homoj ne mortigas, ne tretas kaj ne turmentas unu alian.

Sed pri kio ili okupiĝas? - demandis dika kn­abo dekstre.

Drinkas kaj postmanĝas kvantum satis (ĝis- sate) - elgrumblis iu maldekstre.

Sed kial ne? - diris Viktor. - Historio de homaro konas ne tiom multajn epokojn kiam homoj povis dirnki kaj postmangi kvantum satis. Por mi progreso - tio estas movo al stato kiam oni ne tre- tas kaj ne mortigas. Sed per kio ili okupigos tie, - tio, laŭ mi, ne tiom gravas. Por mi, se vi volas scii, antaŭ ĉio gravas necesaj kondiĉoj por progreso, sed aldonaj - ili venos poiome...

Permesu al mi, - diris Bol-Kunac. - Pririgardu ni la skemon. Aŭtomatigo disvolvigas samrapide kiel nun. Tiam, post kelkdeko da jaroj, plimulto da akti- va logantaro de Tero ekestos elĵetita el sfero de produktado kaj priservo pro nebezono. Estos tre bone: ĉiuj estas sataj, ne estos por kio treti unu alian, neniu malhelpas al aliaj... Kaj neniu estas be- zonata al iu. Estas, certe, kelkaj cent-miloj da ho­moj kiuj garantias senmankan funkcion de malnovaj maŝinoj kaj kreon de la novaj, sed aliaj miliardoj simple ne estos bezonataj unu al alia. Ĉu tio estas bone?

Mi ne scias, - diris Viktor. Entute tio estas ne tre bone. Tio estas iel ofende... Sed mi devas diri al vi, ke tio, tamen, estas pli bona ol tio kion ni vidas nun. Do iugrada progreso jam videblas.

Kaj vi mem, ĉu vi volus vivi en tia mondo?

Viktor pensis.

Ĉu vi scias, - diris li, - mi iel malbone imagas gin, sed, se paroli honeste, estus tute ne malbone provi tion.

Sed ĉu vi povas imagi homon kiu absolute ne volas vivi en tia mondo?

Certe povas. Estas homoj, kaj mi konas tiajn, kiuj ekenuus tie. Potenco tie ne bezonatas, ne estas kiun komandi, ne estas por kio treti. Tamen malverŝajnas ke ili rifuzos - ja tio estas maloftega ebleco transformi paradizon je porkejon... aŭ en kazernon. Ili plezure ekruinigos tiun ĉi mondon...

Kaj viaj protagonistoj, kiujn vi tiel ŝatas, ĉu ili konsentos pri tia estonto?

Certe jes. Ili akiros tie merititan trankvilon.

Bol-Kunac eksidis, sed leviĝis la akna knabo

kaj, ĉagrene kapjesante diris:

Problemas ĝuste tio. Ne tio gravas komprenas ni realan vivon aŭ ne, sed gravas tio ke por vi kaj por viaj protagonistoj tia estonteco estas tute ak- ceptebla, sed por ni - tio estas tombejo... Fino de esperoj. Fino de homaro. Sakstrato. Ĝuste tial ni di­ras ke forestas deziro perdi la fortojn por labori je bono de viaj trankvil-dezirantoj kaj uloj ĝis la oreloj malpurigitaj. Jam ne eblas enspiri en ilin energion por vera vivo. Do kiel ajn vi volas, sinjoro Banev, sed vi, en viaj libroj, - en interesaj libroj, mi estas plene "pro" - vi montris al ni ne objektojn por apliki la fortojn, sed ke en homaro forestas objektoj por apliki fortojn, apenaŭ en via generacio... Vi pe-voris vin, bonvolu pardoni min, vi elspezis vin por inter- batiĝo, por mensogo kaj lukto kontraŭ mensogo, kiun vi gvidas elpensante novan mensogon... Jen kiel ĉe vi sonas tio:

Ver' kaj mensogo ne tiom malsamas: ver' hieraŭa okazas mensogo; isan mensogon novtago proklamas: ver', ne cedanta eĉ al Dekalogo

Jen tiel vi ĵetiĝas de mansogo al mensogo. Vi simple ne povas kompreni ke vi estas kadavroj, ke vi per propraj manoj kreis mondon kiu ekestis por vi surtomba ŝtono. Vi putris en tranĉeoj, vi eksplodiĝ is sub tankoj, sed al kiu pro tio ekestis pli bone? Vi in- sultis la registaron kaj la ordojn, kvazaŭ vi ne scias ke pli bonan registaron kaj pli bonajn ordojn via generacio... ja simple ne meritas. Oni batis vin, pardoni, je la vizaĝon, sed vi obstine balbutis ke homo, laŭ la naturo, estas bona... aŭ eĉ pli aĉe, ke homo - tio sonas honore. Kaj kiun ja vi ne nomis homo!..

La akna oratoro svingis la manon, kaj eksidis. Venis silento. Poste li denove levi ĝ is kaj informis:

Kiam mi diris "vi", mi ne opiniis persone vin, sinjoro Banev.

Mi dankas vin, - kolere diris Viktor.

Li sentis agacon: tiu ĉi akna nazmukulo ne raj- tas paroli tiel kategorie, tio estas impertinento kaj aroganteco... Frapi lin je la nuko kaj forkonduki je la orelo el la halo. Li sentis inciton - multo el la dirita estis vero, li mem pensis same, kaj nun li trafis pozicion de homo kiu estas devigata defendi tion kion li malamas. Li sentis konfuziĝon - estis nekomprene kiel konduti sin, kiel daŭrigi la konver- sacion, kaj ĉu valoras, entute, daŭrigi. Li ĉirkaŭri- gardis la halon, kaj ekvidis ke oni atendas lian re- spondon, ke Irma atendas lian respondon, ke ĉiuj tiuj ĉi ruĝvangaj kaj aknaj monstoj opinias same, kaj ke la akna impertinentulo eldiris komunan opin­ion, kaj formulis ĝin sinceranime, kun profunda konvinko, sed ne ĉar li pe-legis hieraŭ malpermesa- tan broŝuron; ke ili vere sentas neniun dankemon aŭ eĉ elementan estimon al li, Banev, pro tio ke li libervole ekiris esti husaro, kaj iradis kontraŭ "Re- jnmetal"-oj en ĉevala vicaro, kaj preskaŭ mortaĉis pro disenterio, trafinte ĉirkaŭumon10, kaj tranĉis gardistojn per memfarita tranĉilo, kaj poste, es- tante jam civilulo, frapis vizaĝaĉon de unu special- rajtigito, proponinta al li subskribi denuncon, kaj restis sen laboro kun truo en la pulmo, kaj speku- ladis fruktojn, kvankam oni proponis al li tre profi- tajn postenojn...