«Tamen kial, fakte, ili devas estimi min pro ĉio tio? Ĉu pro tio ke mi iris kontraŭ tankoj kun elingita sabro? Sed oni devas esti idioto por havi registaron kiu venigis la landon ĝis tiu stato».
Ĉi tie li ektremetis, imaginte kiun teruran sen- dankan laboron devis fari tiuj ĉi birdidoj por tute memstare veni al konkludoj, al kiuj adoltoj venas deŝirinte de si la tutan haŭton, ruiniginte sian ani- mon, kripliginte sian vivon, kaj multegon da na- jbaraj vivoj... Sed al tio venis ne ĉiuj, nur kelkaj, sed plimulto ankaŭ ĝis nun opinias ke ĉio estis ĝus- ta kaj tre brava, kaj, se necesos, - ili pretas denove komenci ĉion... Ĉu vere, malgraŭ ĉio, venis nova tempo? Li rigardis en la halon preskaŭ kun timo. Ŝajnas ke estonto jam vere sukcesis enigi la palpi- lojn en koron mem de la estanto, kaj tiu ĉi estonto
10. ĉirkaŭumo: dummilita stato de armeanoj, ĉirkauig- itaj per la malamikaro (PIV).
92
estis malvarma, senkompata, al gi estis tute in- diferentaj ĉiuj meritoj de estanto - kiel veraj tiel ŝajnaj.
- Geknaboj, - diris Viktor. - Vi verŝajne ne ri- markas tion, sed vi estas kruelaj. Vi estas kruelaj pro plej bonaj intencoj, sed krueleco - tio ĉiam estas krueleco. Kaj nenion gi povas alporti krom nova malfeliĉo, krom novaj larmoj kaj novaj malnoblaĵoj. Jen kion vi konsideru. Kaj ne imagu ke vi diras ion specife novan. Detrui malnovan mondon kaj kon- strui sur giaj ostoj la novan, - tio estas tre malnova ideo. Kaj neniam gis nun gi venigis deziratajn rezul- tojn. Ĝuste tio kio en malnova mondo elvokas pre- cipan deziron senkompate ruinigi, precipe legere adaptigas al procezo de ruinigo, al krueleco kaj senkompato, igas bezonata al tiu procezo, kaj nepre konservigas, igas mastro en la nova mondo kaj, fin- fine, mortigas la kuragajn detruantojn. Korvo al ko- rvo okulon ne elbekos, per krueleco oni ne neniigos kruelecon. Ironio kaj kompato, geknaboj! Ironio kaj kompato!
Subite la tuta halo levig is. Tio estis tute neat- endite, kaj ĉe Viktor preterbrilis freneza penso ke li sukcesis finfine diri ion tian kio trafis imagon de la aŭskultantoj. Sed li jam vidis ke de la pordo iras malsekulaĉo, facila, preskaŭ nemateria, kvazaŭ om- bro, kaj la infanoj rigardas lin, kaj ne nur rigardas, sed tirigas al li, sed li diskrete kapklinis al Viktor, elmurmuris pardonon, kaj eksidis flanke, apud Irma, kaj ĉiuj geknaboj ankaŭ eksidis, kaj Viktor rigardis na Irma kaj vidis ke ŝi estas feliĉa, ke ŝi penas ne montri tion, sed plezuro kaj gojo kvazaŭ ŝprucas el ŝi. Kaj antaŭ ol li sukcesis rekonsciiĝi ek- parolis Bol-Kunac.
Mi timas ke vi ne tiel komprenis nin, sinjoro Banev, - diris li. - Ni tute ne estas kruelaj. Tamen se ni, de via vidpunkto, estas kruelaj, do nur teorie. Ja ni tute ne intencas detrui vian malnovan mon- don. Ni intencas konstrui la novan. Sed vi vere estas kruela: vi ne imagas konstruon de novo sen ru- inigo de malnovo. Sed ni imagas tion tre bone. Ni eĉ helpos al via generacio krei tiun ĉi vian paradizon, drinku kaj postmanĝu plezure. Konstrui, sinjoro Banev, nur konstrui. Nenion detrui, nur konstrui.
Viktor, finfine, deŝiris la rigardon de Irma, kaj kolektis la pensojn.
Jes, - diris li. - Certe. Agu, konstruu. Mi estas tute kun vi. Vi konsternis min hodiaŭ, sed tute- gale mi estas kun vi... Kaj eble ĝuste pro tio mi estas kun vi. Se estos bezonate, mi eĉ rifuzos de drinkado kaj postmanĝado... Ne forgesu nur ke malnovajn mondojn estis bezonate detrui ĝuste pro tio ke ili malhelpis... Malhelpis konstrui novon, malŝatis la novon, tretis ĝ in...
Nuna malnova mondo, - enigme diris Bol- Kunac, - ne malhelpos al ni. Ĝi eĉ helpos. Oni ne devas jam konsideri antaŭan historion: ĝi ĉesis sian fluon.
Kio do, des pli bone, - diris Viktor lace. - Mi estas tre ĝoja ke ĉe vi ĉio ordiĝas tiel sukcese...
«Simpatiaj geknaboj», - pensis li. - «Strangaj, sed simpatiaj. Bedaŭras mi ilin, jen kio... Pe-kreskos ili, ekgrimpos unu sur la alian, plimultiĝos, kaj komenciĝos laboro por
94
pano ĉiutaga... Ne, ekpensis li despere. Eble ili evitos tion. Ja ili estas tute ne tiaj kiel ni. Eblas ke ili elturniĝos...»
Li forprenis de la tablo la skribaĵetojn. Aku- muliĝis sufiĉe multe da ili: "Kio estas fakto?", "Ĉu oni povas opinii honesta kaj bona homon kiu labo- ras por milito?", "Kial vi drinkas tiel multe?", "Kion vi opinias pri Ŝpengler?"...
Ĉi tie estas ĉe mi kelkaj demandoj, - diris li. - Ne scias mi, ĉu valoras nun?...
La akna nihilisto leviĝis kaj diris:
Vidu, sinjoro Banev, mi ne scias kiuj demandoj estas tie, sed, entute, tio ne gravas. Ja ni simple volis konatiĝi kun nuntempa konata verkisto. Ĉiu fama verkisto esprimas ideologion de la ko- munumo aŭ de parto de la komunumo, kaj ni devas scii ideologion de nuntempa socio. Nun ni scias pli ol sciis ĝis renkonto kun vi. Dankon.
En la halo oni ekmoviĝis, ekparolis samtempe: "Dankon... Dankon, sinjoro Banev...". Oni komencis leviĝi, elgrimpi el siaj lokoj, kaj Viktor staris, pre- megante en la pugno la skribaĵetojn, li sentis sin ŝtipo kaj sciis ke estas ruĝa, ke aspekton li havas konfuzitan kaj bedaŭrindan, sed li ekposedis sin, enŝovis la skribaĵetojn en la poŝon, kaj malleviĝis de la podio.
Plej malfacila estis tio ke li ne sukcesis kom- preni kiel decas rilati al tiuj ĉi infanetoj. Ili estis ne- realaj, ili estis neeblaj, iliaj eldiroj, ilia rilato al tio kion li verkis kaj kion li diris, havis neniun ligon al iliaj elstaraĉaj harplektaĵoj, hirtaj hararanĝoj, kun nesufiĉe lavitaj koloj, kun multaj difektetoj sur haŭ -
95
toj de iliaj magraj brakoj, kaj kun pepa bruo kiu regis ĉirkaŭe. Kvazaŭ iu forto, amuzante, koincidis en la spaco infanĝardenon kaj disputon en scienca labo. Koincidis nekoincideblan. Verŝajne ĝuste tion sentis tiu eksperimentita katino al kiu oni donis peceton da fiŝo, karesis je post la orelo, kaj samtempe frapis ĝin per elektra kurento, eksplodis sub la nazo pulvoron, kaj blindigis per lumĵetilo.
«Jes», - kompate diris Viktor al la katino, staton de kiu li imagis nun tre bone. - «Niaj psikoj ne estas adaptitaj al tiaj ŝokoj, pro tiaj ŝokoj ni eĉ morti povas...».
Ĉi tie li trovis ke estas kaptita. Oni ĉirkaŭigis lin, kaj ne donis iri. Por momento lin kaptis panika teruro. Li ne mirus se ili silente kaj afereme renver- sus lin kaj komencus sekci por esplori la ideologion... Sed ili ne intencis sekci lin. Ili etendis al li malfermitajn librojn, ĉipajn notlibretojn, paper- foliojn. Ili balbutetis: "Aŭtografon, bonvolu!" Ili pepis: "Ĉi tie, bonvolu!" Ili raŭkis per rompiĝintaj voĉoj: "Estu bonvola, sinjoro Banev!"
Kaj li elprenis la fontoplumon, komencis deŝraŭbi la ŝirmilon, kun intereso de eksterulo kon- trolante siajn sentojn. Kaj li ne miris ke eksentis fieron. Tio estis fantomoj de estonto, kaj agrablis esti konato ĉe ili.
Ĉapitro sesa
Veninte sian ĉambron li tuj malfermis la vinŝranketon, verŝis ĝinon, kaj pe-drinkis ĝin unug- lute, kiel kuracilon. Sur la vizagon kaj post la kolu- mon verŝigis de sur la haroj akvo - okazis ke li for- gesis surmeti la kapuĉon. La pantalono malsekigis gis la genuoj, kaj gluigis al la kruroj - verŝajne li paŝis sur la flakoj ne rimarkante la vojon. Deziro fumi estis besteca, ĉar li eĉ ne unufoje fumis dum tiuj ĉi pli ol du horoj...