«<Infanakcelado», - ripetadis li mense, deĵetante la malsekan pluvmantelon senpere sur la plankon, alivestiĝante, sekigante la kapon per la bantuko. - «<Tio estas ne pli ol in- fanakcelado», - trankviligis li sin, bruligante la cigaredon kaj farante unuajn avidajn en- spirojn. - «<Jen ĝi estas, akcelado aganta», - kun teruro pensis li, memorante la konvinkajn infanajn voĉojn, asertantajn al li neeblaĵojn. - «<Dio, savu adoltojn, Dio, savu gepatrojn de tiuj ĉi infanoj, edifu kaj saĝigu ilin, ĝuste nun... Por via ja utilo mi petas vin, Dio, alie konstruos ili babilonan turon al vi, tomban monumenton al ĉiuj stultuloj kiujn vi enlasis sur tiun ĉi teron por ke ili multiĝu, ne pripensinte, kiel decus, sekvojn de infanakce- lado... Simplulo vi estas, frateto...»
Viktor elkraĉis la cigaredstumpon sur la tapiŝon, kaj ekbruligis novan cigaredon.
«<Sed kial mi ekmaltrankviliĝis?» - pensis li. - «<La fantazio ekfuriozis... Nu, infanoj, nu, akcelado, nu, disvolviĝintaj ne kongrue kun la aĝo. Ĉu mi ne vidis infanojn disvolviĝintajn tro frue? Kial mi opinias ke ĉion tion ili elpensis mem? Spektadis ili diversajn kotaĵojn en la urbo, satlegis librojn, ĉion simpligis kaj, nature, venis al konkludo ke oni devas konstrui novan mondon. Kaj tute ne ĉiuj ili estas tiaj. Estas ĉe ili gvidantoj, kriuloj: Bol-Kunac... Aknulo tiu... Kaj tiu beleta knabineto. Ini- ciantoj. Kaj ceteraj - ordinaraj infanoj. Sidis ili, aŭskultis kaj enuis...». Li sciis ke tio ne estas vero. Nu, fakte, ili ne enuis, aŭskultis kun intereso: malgraŭ ĉio - provinco, fama verk- isto... Sed nenio igus min en ilia aĝo legi mia- jn nunajn verkojn. Diablo prenu min se mi en ilia aĝo ekirus ien krom al kinofilmo kun pafa- do, kaj en migrantan cirkon, spekti femurojn de ŝnurdancistinoj. Tute indiferentaj estis al mi malnova kaj nova mondoj, absolute neniun imagon havis mi pri tio. Futbalon ĝis plena senfortiĝo, elŝraŭbi elektran lampon kaj frapi ĝin sur muron, aŭ embuski iun dandaĉon kaj purigi lian muzelon...»
Viktor apogis sin al la brakseĝa dorso, kaj etendis la piedojn.
«Ĉiuj ni elmemoras okazaĵojn de la feliĉa infaneco kun kortuŝo, kaj estas certaj ke de tempo de Tom Sojer estis, estas kaj estos ĝuste tiel. Devas esti. Se estas ne tiel, do la infano ne estas normala, elvokas en eksteruloj ioman kompaton, kaj ĉe senpera kunpuŝiĝo - pedagogian indignon. Sed la infano rigardas vin milde kaj pensas: vi, certe estas adolta, fortega, jes, vi povas min vergi, tamen kiel vi estis stultulo de la infaneco mem, tia vi restis, ankaŭ mortos vi estiel stultulo, sed tio al vi ne sufiĉas, vi ankaŭ min volas stultigi...».
Viktor alverŝis al si ankoraŭ ĝinon, kaj komen- cis elmemori kiel ĉio okazis, kaj li devis fari hastan gluton por ne ekhurli pro la honto.
Kiel li venaĉis al tiuj ĉi geknaboj, mema- ma, memfida stultulo, rigardanta desupre, disblovita ŝtipo, moda idioto, kiel li tuj komencis de banalaĵoj, edukstultaĵoj kaj pseŭ- doheroa lispado, kaj kiel ili haltis lin, sed li ne trankviliĝis, kaj daŭrigis demonstri sian akran intelektan nesufiĉon; kiel ili honeste penis venigi lin sur bonan vojon, ili ja avertis lin, sed li daŭre diris banalaĵojn kaj trivialaĵojn, daŭre imagis ke elturniĝos li - kio ja, ankaŭ tion ili akceptos, - sed kiam, perdinte finfine la toleremon, ili ekfrapadis lian muzelon, li etanime ekploris, kaj komencis plendi ke ili malbone rilatas lin; kaj kiel honte li ekjubilis kiam ili, pro la kompato, komencis preni de li aŭtografojn... »
Viktor ekgraŭlis, kompreninte ke pri la hodiaŭo li, malgraŭ tuta sia pena honesteco, kuraĝos rakonti al neniu kaj neniam, kaj ke post ne pli ol duonhoro li, por konservi la animan ekvilibron, ruze transfor- mos ĉion tiel, kvaza ŭ la malbonago, kiun li toleris hodiaŭ, estis plej alta triumfo en lia vivo, aŭ, ĉi- uokaze, sufiĉe kutima kaj ne tro interesa renkonto kun periferiaj mirinfanoj kiuj, - kion atendi de ili? - estas infanoj, kaj tial malbone komprenas beletron kaj vivon...
«Oni devas sendi min en departementon de klerigado», - pensis li kun malamo - tiaj ĉiam estas bezonataj tie... Unu konsolo», - pensis li. - «Tiaj infanetoj estas dume tre malmultaj, kaj eĉ se la akcelado iros per nuna ritmo, do ĝis tempo kiam ili ekestos multaj, mi, donu Dio, bonstate jam mortos. Ĝis kiom tio estas bone, morti ĝustatempe!».
Oni frapis je la pordo. Viktor kriis "Jes!", kaj eniris Pavor en vatigita robo, taŭza, kun ŝvelinta nazo.
Finfine, - diris li per nazkatara voĉo, eksidis kontraŭe, elprenis grandan malsekan naztukon, kaj komencis purigi la nazon kaj terni. Kompatinda vi- daĵo - nenio restis de antaŭa Pavor.
Kio - finfine? - demandis Viktor. - Ĉu vi volas ĝinon?
Oĥ, eĉ ne scias mi... - resonis Pavor, hihiante kaj ronkante. - Finigos min tiu ĉi urbo... R-r-rum- ĉiĥ! Oĥ...
Estu sana, - diris Viktor.
Pavor ekrigardis lin per la larmantaj okuloj.
Kien vi malaperadas? - demandis li kaprice. - Mi trifoje puŝiĝis al vi, volis preni ion por legi. Ja pereas mi, unu okupo ĉi tie - legi kaj purigi la nazon... La hotelo estas malplena, mi turnis min al la pordisto, kaj li, olda stultulo, proponis al mi telefon- libron kaj malnovajn prospektojn... "Vizitu nian
sunan urbon"... - Ĉu vi havas ion por legi?
Malverŝajnas, - diris Viktor.
Sed kial, diable, ja vi estas verkisto! Jes, mi komprenas, verkojn de aliuloj vi legas neniam, sed siajn verkojn vi sendube foliumas... Ĉirkaŭe nur tion diras: Banev, Banev... Kiel ĉe vi nomiĝas tio? "Morto post la tagmezo"? "Tagmezo post la morto"? Ne memoras mi...
"Malfeliĉo venas tagmeze", - diris Viktor.
Jen-jen. Donu legi.
Ne donos mi. Forestas, - decide diris Viktor. - Sed, se estus, tutegale ne donus mi. Vi ĝin tutan nazmukus, kaj komprenus en ĝi nenion.
Kial ja - ne komprenus? - indigne informiĝis Pavor. - Tie ĉe vi, onidire, el vivo de samseksemu- loj, do kion eblas ne kompreni ĉi tie?
Vi mem... - diris Viktor. - Pli bone drinku ni ĝinon. Ĉu al vi kun akvo?
Pavor ternis, grumblis, malespere pririgardis la ĉambron, retroklinis la kapon kaj denove ternis.
Kapaĉo doloras, - plendis li. - Jen ĉi tie... Sed kie vi estis? Onidire renkontiĝis vi kun legantoj. Kun lokaj samseksemuloj.
Pli malbone, - diris Viktor. - Mi renkontiĝis kun lokaj mirinfanoj. Ĉu vi scias kio estas in- fanakcelado?
Infanakcelado? Ĉu io ligita kun antaŭtempa matureco? Aŭdis mi. Pri tio oni bruis iom da tempo, sed poste en nia departemento oni kreis komision, kaj ĝi pruvis ke tio estas rezulto de persona zorgo de sinjoro prezidento pri kreskanta generacio de leonoj kaj revuloj, do ĉio venis al siaj lokoj. Sed mi, persone, mi scias pri kio vi parolas, vidis mi tiujn ĉi lokajn mirinfanojn. Gardu Dio de tiaj leonoj, ĉar ilia loko estas en muzeo de kuriozaĵoj.
Ĉu eble nia loko estas en muzeo de kurioza- ĵoj? - oponis Viktor.
Eble, - konsentis Pavor. - Sed infanakcelado tute ne kulpas ĉi tie. Infanakcelado - tio estas afero biologia kaj foziologia. Kreskas pezo de novnaskitoj, poste ili elkreskas je du, proksimume, metroj, kiel girafoj, kaj je dek-dua vivjaro pretas jam reproduk- tigi. Sed ĉi tie - eduksistemo. La infanoj estas tute ordinaraj, sed instruistoj ĉe ili...
Kio - instruistoj?
Pavor ternis. - Sed instruistoj - neordinaraj, - diris li nazkatare.
Viktor ekmemoris direktoron de la gimnazio.
Kio neordinara estas en ĉi-lokaj instruistoj? - demandis li. - Ĉu tio ke ili piszipon forgesas fermi?
Kiun piszipon? - demandis Pavor, mire rigardinte na Viktor. - Ĉe ili estas ja neniuj piszipoj.
Kaj kio ankoraŭ? - demandis Viktor.
En kiu senco?
Kio ankoraŭ estas nekutima ĉe ili?
Pavor longe purigis la nazon, kaj Viktor drin- ketis la ginon kaj kompate rigardis lin.