Выбрать главу

Diable, - diris Pavor, pririgardante la malsekan naztukon, - nenion, vidas mi, vi scias. - Kiel juste asertas sinjoro prezidento, ĉefa kvalito de niaj verkistoj - tio estas kronika nescio de la vivo kaj deŝirigo de interesoj de la nacio... Jen trovigas vi ĉi tie jam pli ol semajno. Ĉu estis vi ie krom tav- ernaĉo kaj sanatorio? Ĉu konversaciis vi kun iu krom tiu ebria bruto Kvadriga? Diablo scias kontraŭ kio oni al vi monon pagas...

Nu bone, ĉesu, - diris Viktor. - Sufiĉas por mi ankaŭ ĵurnaloj. Jen kia kritikanto, tuta en mukoj, instruisto sen piszipo!

Ha, ne ŝatas vi, ĉu? - diris Pavor kontentiĝe. - Do estu tiel, ĉesu mi... Rakontu kiel vi renkon- tadis kun la mirinfanoj.

Ja kion rakonti, - diris Viktor, - Mirinfanoj kiel mirinfanoj...

Sed tamen?

Nu, venis mi. Prezentis ili al mi kelkajn de- mandojn. Interesajn demandojn, tute adoltajn... - Viktor silentis. - Entute, se diri honeste, ili forte draŝis min tie...

Sed kiujn demandojn? - demandis Pavor. Li rigardis na Viktor kun sincera intereso kaj, ŝajne, kun kompato.

Gravas ne demandoj, - suspiris Viktor. - Se diri honeste, plej konsternis min tio ke ili estas kiel adoltoj, sed ne simple kiel adoltoj, sed kiel adoltoj de alta klaso... Iu diable malsana nekonformeco...

Pavor kunsente klinadis la kapon.

Unuvorte malbone estis al mi tie, - diris Vik­tor. - Malagrablas elmemori.

Komprenas mi, - diris Pavor. - Ne vi estas unua, ne vi estas lasta. Mi devas diri al vi ke gepa- troj de dek-du-jara infano estas kutime estaĵoj su- fiĉe mizeraj, pezigitaj per amaso da zorgoj. Sed ĉi- lokaj gepatroj - tio estas io specifa. Ili memorigas al mi malfronton de okupacia armeo en regiono de aktiva partizana agado... Sed, tamen, pri kio ili de- mandis vin?

Nu, demandis ili kio estas progreso, - diris Viktor ĉagrene. - Sed progreso, laŭ ili - tio estas tre simple. Enpeli nin ĉiujn en rezervejojn, por ke ni ne malhelpu al ili, kaj poste, liberiĝinte, studi na Zurzmansor kaj Ŝpengler. Tia, ĉiuokaze, estas mia impreso.

Kio ja, tio tute povas esti, - diris Pavor. - Kia pastro, tia la paroĥo... Jen vi diras akcelado, Zurz­mansor... Sed ĉu vi scias kion diras pri tio la nacio?

Kiu-kiu?

La nacio!... Ĝi diras ke ĉiuj malfeliĉoj - pro malsekulaĉoj. La infanoj freneziĝis pro malseku- laĉoj...

Tio ĉar en la urbo forestas judoj, - rimarkis Viktor.

Poste li elmemoris kiel la infanoj leviĝis, kiam en la halon venis la malsekulaĉo, kaj kiu vizaĝo es­tis ĉe Irma. - Ĉu vi tion serioze? - demandis li.

Tio ne mi, - diris Pavor. - Tio estas voĉo de la nacio. Vojs populi. Katoj forkuris el la urbo, kaj in- fanetoj adoras malsekulaĉojn, iraĉas al ili en la lep- rulejon, pasigas tie tagojn kaj noktojn, obeas neni- un. Ŝtelas monon de la gepatroj, kaj aĉetas librojn... Gepatroj, onidire, tre ĝojis komence ke la infanoj ne ŝiras la pantalonojn, grimpante barilojn, sed sidas trankvile hejme kaj legas librojn. Des pli ke la vetero estas malbona. Sed nun ĉiuj jam vidas al kio tio venigis, kaj kiu iniciatis ĉi tion. Nun neniu jam ĝojas. Tamen, kiel antaŭe, malsekulaĉojn oni timas, nur graŭlas post ili...

«Voĉo de nacio», - pensis Viktor. - «Voĉo

104

de Lola kaj de sinjoro urbestro. Aŭdis ni tiun ĉi voĉon... Katoj, pluvoj, televidiloj. Sango de kristanaj beboj...»

Mi ne komprenas, - diris li. - Ĉu vi diras tion serioze, aŭ pro la enuo?

Tio ne mi! - diris Pavor kortuŝe. - Tiel oni di­ras en la urbo.

Kiel oni diras en la urbo estas klare al mi, sed vi mem, kion vi pensas pri tio?

Pavor levetis la ŝultrojn.

Tempofluo, - diris li nebule. Babilado kun duono da vero. - Li alrigardis na Viktor de super la naztuko. - Ne opiniu min idioto, - diris li, - pli bone ekmemoru infanojn, kie ankoraŭ vidis vi tiajn in- fanojn? Aŭ, almenaŭ, tiom da tiaj infanoj?

«Jes», - pensis Viktor, - «tiajn infanojn... Katoj tio estas katoj, sed tiu ĉi malsekulaĉo en la halo - tio ne estas kato kun duono da plu­vo... Estas tia diraĵo: vizaĝo lumigita de in­terne. Ĝuste tia vizaĝo estis ĉe Irma, sed kiam ŝi konversacias kun mi, ŝia vizaĝo estas lu­migita nur de ekstere. Kaj kun la patrino ŝi tute ne konversacias, sed tradentas ion males- time-indulgan... Sed se estas tiel, se tio estas ne stulta babilado sed vero, do tio aspektas ekstreme malpure. Kion ili volas de la infanoj? Ja ili estas homoj malsanaj, destinitaj... Kaj, entute, tio estas porkaĵo - inciti infanojn kon- traŭ la gepatroj, eĉ por tiaj gepatroj kiel mi kaj Lola. Sufiĉas al ni sinjoro prezidento: na­cio estas super gepatraj ligoj, Legio de Libero estas via patro kaj via patrino, kaj knabo iras en proksiman stabon, kaj informas ke la patro nomis sinjoron prezidenton stranga homo, kaj ke la patrino nomis kamp-iron de Legio bankrotiga entrepreno. Kaj nun, aldone, aperas nigra malseka onklo, kaj klarigas ke via patro estas ebria sencerba bruto, kaj la patri­no - stultulino kaj ĉiesulino. Supozu ni ke tio estas vero, tamen tutegale porkaĵo, ĉion tion ili devas fari ne tiel, kaj tio estas ne ilia hunda afero, ne ili respondecas pri tio, kaj neniu petas ilin okupiĝi pri tiu ĉi klerigado... Iu pa- tologio estas tio... Se tio estas nur klerigado. Sed kio se io malpli bona? Bebo komencas balbuti pri progreso per siaj ruĝaj lipetoj, komencas diri terurajn kruelaĵojn, ne sciante kion ĝi balbutas, tamen de la infaneco mem kutimiĝante al intelekta krueleco, al plej teru- ra krueleco kiun oni povas elpensi, kaj ili, kovrante la skvamantajn vizaĝaĉojn per nigraj tukaĉoj, staras post la muro kaj tiradas la fadenetojn... Do, sekve, estas neniu nova generacio, sed estas sama malnova kaj malpu- ra ludo je marionetoj, kaj mi estis do duobla azeno kiam turmentiĝis hodiaŭ sur la podio... Ĝis kiom aĉa estas tiu ĉi entrepreno - nia civi- lizacio»...

- ...havanta okulojn - vidu, - diris Pavor. - Oni ne enlasas nin en la leprulejon. Pikdrato, soldatoj, bone. Sed ion oni povas vidi ankaŭ ĉi tie, en la urbo. Mi vidis kiel malsekulaĉoj konversacias kun knaboj, kaj kiel kondutas ĉe tio la knaboj, kiaj

106

anĝeletoj ili iĝas, sed demandu lin kiel veni al la fabriko, kaj li superverŝos vin per malestimo...

«Oni ne enlasas nin en la leprulejon», - pensis Viktor. - «<Pikdrato, sed la malsekulaĉoj promenas en la urbo libere. Sed ja ne Golem elpensis tion... Jen kanajlo», - pensis li, - «<patro de la nacio. Jen fiulo. Sekve ankaŭ ĉi tie - lia agado. Plej bona amiko de infanoj... Tre povas esti ke similas al tio. Sed ĉu vi scias, sinjoro prezidento, sur via loko mi penus varii viajn metodojn. Ekestis tro simple distingi vian voston de ĉiuj aliaj vostoj. Pik- drato, soldatoj, paspermesiloj - do, sinjoro prezidento; do, nepre iu aĉaĵo...»

Por kio, diable, la pikdrato? - demandis Vik­tor.

Sed de kie mi sciu? - diris Pavor. - Neniam antaŭe estis tie pikdrato.

Do vi estis tie?

Kial? Ne, ne estis. Sed ne mi estas ĉi tie unua sanitara inspektisto... Tamen gravas eĉ ne la pikdra­to, ĉu malmulte da pikdrato estas en la mondo! Oni senobstakle enlasas tien infanetojn, oni senobstakle ellasas de tie malsekulaĉojn, sed vin kaj min oni ne enlasos tien, - jen kio vere mirigas.

«<Ne, tio tamen ne estas ago de la prezi­dento», - pensis Viktor. - «Prezidento kaj lego de Zurzmansor, kaj eĉ de Banev - tio iel ne kongruas. Kaj tiu ĉi ruiniga ideologio... Se tion verkus mi, oni krucumus min. Nekomprene, nekomprene... Kaj nepure. Demandu ja mi na Irma, - pensis li. - Simple demandu kaj rigar- du kion ŝi faros... Cetere ankaŭ Diana devas scii ion... »

Vi ne aŭskultas min, ĉu? - demandis Pavor.

Jes, pardonu, enpensiĝis mi.

Mi diras ke ne estus mirinde se la urbo ap- likus rimedojn, kaj, kiel decas, kruelajn.

Ankaŭ mi ne mirus, - elbalbutis Viktor. - Mi ne miros eĉ se mi mem volos apliki iujn rimedojn.