For! - diris ŝi.
Nu, jen kio, - diris Viktor - Mi ne intencas malpaciĝi kun vi. Decidi tuj mi ankaŭ ne intencas. Mi pensos. Kaj vi...
Ŝi staris nun rektiĝinte, antaŭgustumante riproĉon, preta delice ĵetiĝi en kverelaĉon.
Kaj vi, - trankvile diris li, - penu ne nervumi. Ion ni elpensu. Mi telefonos al vi.
Li venis enirĉambron, kaj vestis la pluvman- telon. Ĝi estis ankoraŭ malseka. Viktor enrigardis ĉambron de Irma, por adiaŭi, sed Irma forestis. La fenestro estis vaste malfermita, la fenestran breton vipis pluvo. Sur la muro paradis afiŝo kun surskribo per grandaj belaj literoj: "Mi petas neniam fermi la fenestron". La afiŝo estis ĉifita, iom difektita, kovri- ta per grizaj makuloj, kvazaŭ ĝi ne unufoje estis deŝirita kaj tretita per piedoj. Viktor fermetis la pordon.
- Ĝis revido Lola, - diris li. Lola ne respondis.
Sur la strato estis jam mallume. La pluvo ekfra- padis la ŝultrojn, la kapuĉon. Viktor ĝibetis, kaj ŝo- vis la manojn en la poŝojn.
«En tiu ĉi skvaro ni unuafoje interkisis», - pensis li. - «Sed tiu ĉi domo forestis tiam, tie estis neuzita tereno, kaj post ĝi - rubejo. Tie ni, per katapultoj, ĉasadis katojn, sed nun mi vidis ial neniun. Kaj nenion ni legis tiam, sed ĉe Irma - plena ĉambro da libroj. Kio estis en mia tempo dek-du-jara knabino? Lentuga hihi- anta estaĵo, bantetoj, ŝtrumpoj, bildetoj kun kunikletoj kaj neĝulinoj, ĉiam duope-triope, sukeraĵoj, difektitaj dentoj. Pur-emulinoj, de- nuncinoj, kaj plej bonaj el ili - ĝuste samaj al ni: genuoj kun gratvundoj, sovaĝaj linkaj oku- loj, kaj ŝato al piedstumbligo. Ĉu vere nova tempo finfine venis? Ne», - pensis li, - «tio ne tempo. Kvankam, certe, ankaŭ la tempo... Sed ĉu ne povas okazi ke ŝi estas ĉe mi mirinfano? Ja okazas mirinfanoj. Mi - patro de mirinfano. Honore sed klopode, kaj ne tiom honore kiom
8
klopode, kaj, finfine, tute ne honore, sed tiel... Kaj tiun ĉi strateton mi ĉiam ŝatis, ĉar ĝi estas plej mallarĝa. Kaj jen pugnobatalo. Ĝuste, ĉe ni ne eblas sen tio, sen tio ni tute ne povas. Tio ĉe ni de antikveco. Kaj duopo kon- traŭ unuopulo...».
Sur la angulo staris lanterno. Ĉe limo de la lu- migita tereno malsekiĝis aŭto kun tola supro, kaj apud la aŭto duopo en brilantaj pluvmanteloj flek- sigis al la pavimo trian, - vestitan nigre, kaj malsekan. Ĉiuj tri streĉe kaj mallerte tretiĝis sur la pavimo. Viktor haltis, poste li venis pli proksimen. Ne estis klare kio fakte okazas ĉi tie. Pugnobatalon tio ne similas: neniu neniun batas. Baraktadon pro superfluo da junaj fortoj tio des pli ne similas, - ne aŭdiĝas entuziasmaj kriaĉoj kaj ĉevalida jeno... La tria, vestita nigre, subite elŝiriĝis, falis sur la dor- son, kaj la duopo en la pluvmanteloj tuj falis sur lin. Ĉi tie Viktor rimarkis ke pordetoj de la aŭto estas malfermitaj, kaj ekpensis ke tiun ĉi nigran oni aŭ elaŭtigis antaŭnelonge, aŭ penas enpuŝi tien. Li venis proksimen, kaj elbojis militiste:
- Ĉesu!
Duopo en la pluvmanteloj tuj turniĝis, kaj dum kelkaj sekundoj rigardis na Viktor el sub la surŝovi- taj kapuĉoj. Viktor rimarkis nur ke ili estas junaj, kaj ke iliaj buŝoj estas malfermataj pro la streĉiĝo, sed poste ili kun neverŝajna rapideco enplonĝis la aŭton, la aŭto ekbruegis kaj forimpetis en la mal- lumon. La homo vestita nigre malrapide leviĝis kaj, ekvidinte lin, Viktor faris retropaŝon. Tio estis mal- sanulo el la leprulejo - "malsekulaĉo" aŭ "okulvitru-
9
lo", kiel oni nomis ilin ĉi tie pro flavaj ringoj ĉirkaŭ la okuloj, - en strikta nigra tuko, kiu kaŝis suban parton de la vizaĝo. Li turmente peze spiris, sufere levante restaĵon de la brovoj. Sur lian kalvan kapon verŝiĝis akvo.
Kio okazis? - demandis Viktor.
La okulvitrulo rigardis ne lin sed preter, liaj okuloj eliĝis. Viktor volis retrorigardi, sed tiam oni kun kraketo frapis lin je la nukon, kaj kiam li rekon- sciiĝis, okazis ke li kuŝas sub pluvtubo per vizaĝo supren. La akvo torentis en lian buŝon, ĝi estis flaveta kaj rusta laŭguste. Dekraĉante kaj tusante li deŝoviĝis kaj eksidis, apoginte la dorson al brika muro. La akvo, kolektiĝinta ĉe la kolumo, ekrampis sur lia trunko. En la kapo bruis sonoriloj, trumpetoj, kaj krakadis tamburoj. Tra tiu ĉi bruo Viktor ekvidis antaŭ si magran malhelan vizaĝon. Knaban vizaĝon. Konatan.
«Ie mi vidis lin. Antaŭ ol ĉe mi klakis la makzeloj».
Li movis la langon kaj la makzelon. La dentoj estis en ordo. La knabo prenis manplenon da akvo el sub la pluvtubo, kaj ŝprucis ĝin en liajn okulojn.
Kara, - diris Viktor, - sufiĉas.
Al mi ŝajnis, - diris la knabo serioze, - ke vi ankoraŭ ne rekonsciiĝis.
Viktor singarde enŝovis la manon sub la ka- puĉon, kaj palpis la nukon. Tie estis tubero - neniuj rompitaj ostoj, eĉ sango forestis.
Kiu ja min tiel? - enpensiĝe demandis li. - Espereble ne vi, ĉu?
Ĉu vi povas iri, sinjoro Banev? - demandis la knabo, - aŭ mi voku iun? Ja vi estas tro peza por mi.
Viktor elmemoris kiu estas tio.
Mi konas vin, - diris li. - Vi estas Bol-Kunac, amiko de mia filino.
Jes, - diris la knabo.
Jen kiel bone. Ne estas bezonate voki iun kaj diri al iu, sed sidu ni iom kaj rekonsciiĝu.
Nun li rimarkis ke ankaŭ ĉe Bol-Kunac ne ĉio estas en ordo, sur lia vango malhelis freŝa grataĵo, kaj la supra lipo iom ŝvelis kaj sangis.
Tamen mi vokos iun, - diris Bol-Kunac.
Ĉu valoras?
Vidu, sinjoro Banev, al mi ne plaĉas kiel kon- vulsias via vizaĝo.
Ĉu vere? - Viktor palpis la vizaĝon. La vizaĝo ne konvulsiis...
Tio nur ŝajnas al vi... Kaj nun ni ekstaru. Kio bezonatas por tio? Por tio bezonatas subtiri la piedojn... - Li subtiris la piedojn, kaj la piedoj ekŝa- jnis al li malpropraj. - Poste, iom depuŝinte sin de la muro, transigi ĉi-maniere la gravitcentron...
Li neniel sukcesis transigi la gravitcentron, ĉar io malhelpis.
«Per kio oni min?» - pensis li, - «kaj kiel lerte...».
Vi piedpremis vian pluvmantelon, - sciigis la knabo, sed Viktor jam mem distingis siajn manojn kaj piedojn, sian pluvmantelon kaj orkestron en sub la kranio. Li ekstaris. Komence li devis teni sin je la
muro, sed poste la afero pliboniĝis.
Do, - diris li, - tio signifas ke vi tiris min ĝis tiu ĉi tubo. Dankon.
La lanterno staris sur sia loko, sed estis nek aŭto nek okulvitrulo. Nenio estis. Nur Bol-Kunac singarde karesis sian gratvundon per la malseka manplato.
Kien ili ĉiuj malaperis? - demandis Viktor.
La knabo ne respondis.
Ĉu mi kuŝis ĉi tie sola? - demandis Viktor. - Ĉu ĉirkaŭe estis neniu?
Permesu al mi akompani vin, - diris Bol- Kunac. - Kien vi iru prefere? Ĉu hejmen?
Momenton, - diris Viktor. - Ĉu vi vidis ke ili volis kapti okulvitrulon?
Mi vidis kiel oni frapis vin, - diris Bol-Kunac.
Kiu?
Mi ne distingis. Li staris dorse.
Kaj kie estis vi?
Mi kuŝis ĉi tie post la angulo...
Nenion mi komprenas, - diris Viktor. - Ĉu pro mia kapo... Kial vi kuŝis post la angulo? Ĉu vi loĝas tie?
Vidu, mi kuŝis ĉar oni frapis min eĉ pli frue. Ne tiu kiu frapis vin, sed alia.
Ĉu okulvitrulo?
Ili iris malrapide, penante teni sin sur la pavimo, por ke sur ilin ne fluu de la tegmentoj.
N-ne, - respondis Bol-Kunac, pripense. - Laŭ mi ili ĉiuj estis sen okulvitroj.
Ho Dio, - diris Viktor. - Li ŝovis la manon sub la kapuĉon, kaj tuŝis la tuberon. - Mi parolas pri la leprulo, oni nomas ilin okulvitruloj. Vi scias ja, el la leprulejo. Malsekulaĉoj...
Ne, mi ne scias, laŭ mi ili ĉiuj estis tute sanaj, - diskrete diris Bol-Kunac.
Nu-nu! - diris Viktor. Li eksentis iun mal- trankvilon, kaj eĉ haltis. - Ĉu vi volas certigi min ke tie ne estis leprulo? Kun nigra tuko, vestita nigre...
Tio tute ne estas leprulo! - kun neatendita emocio diris Bol-Kunac. - Li estas pli sana ol vi... Unuafoje en tiu ĉi knabo evidentiĝis io knaba, kaj tuj malaperis. - Mi ne tute komprenas kien ni iras,