Выбрать главу

Pavor leviĝis kaj venis al la fenestro.

Jen kia vetereto, - diris li angore. - Forvetu- rus mi de ĉi tie kiom eble plej frue... Do ĉu vi donos al mi libron aŭ ne?

Ne estas ĉe mi libroj, - diris Viktor. - Ĉio kion mi kunveturis, ĉio en la sanatorio... Aŭskultu, sed por kio al malsekulaĉoj niaj infanoj?

Pavor levetis la ŝultrojn.

Tio ja estas malsanaj homoj, - respondis li. - De kie ni sciu, ja ni estas sanaj.

La pordon oni frapetis, kaj eniris Golem, peza kaj malseka.

Demandu ni na Golem, - diris Pavor. - Golem, por kio al malsekulaĉoj niaj infanoj?

Viaj infanoj? - demandis Golem, atente priri- gardante etikedon sur botelo da ĝino, - ĉu ĉe vi es­tas infanoj, Pavor?

Pavor asertas, - diris Viktor, - kvazaŭ viaj malsekulaĉoj incitas urbajn infanojn kontraŭ siaj gepatroj. Kion vi scias pri tio, Golem?

Hm, - diris Golem. - Kie ĉe vi estas puraj glasoj? Jen... Ĉu malsekulaĉoj incitas infanojn? Kio

108

ja... Ne ili estas unuaj, ne ili estas lastaj. - Li, ne formetante la pluvmantelon, faliĝis sur la kanapon, kaj ekflaris ĝinon en la glaso. - Kaj kial en nia tem­po oni ne incitu infanojn kontraŭ la gepatroj, se oni incitas blankulojn kontraŭ nigruloj, flavulojn oni in- citas kontraŭ blankuloj, kaj stultulojn - kontraŭ saĝuloj... Kio vin, propre, miras?

Pavor asertas, - ripetis Viktor, - ke viaj malsekulaĉoj vagaĉas en la urbo kaj instruas in­fanojn al diversaj strangaj aferoj. Ankaŭ mi rimarkis ion similan, kvankam dume mi asertas nenion. Do mi miras al nenio kaj demandas vin: ĉu tio estas vero aŭ ne?

Ĝis kiom mi scias, - diris Golem, - la malsekulaĉoj ĉiam havis tute liberan eniron en la urbon. Mi ne scias kion vi opinias kiam parolas pri instruo al diversaj strangaj aferoj, sed permesu al mi demandi vin, aborigenon de tiuj ĉi lokoj: ĉu es­tas konata al vi ludilo nomata "Kolera turbo"?

Certe jes, - diris Viktor.

Ĉu ĉe vi estis tia ludilo?

Ĉe mi ne... sed ĉe knaboj, memoras mi, estis... - Viktor konfuziĝis. - Jes, vere, - diris li. - la knaboj diris ke tiun ĉi turbon donacis al ili malsekulaĉo. Ĉu vi parolas pri tio?

Jes, ĝuste pri tio. Kaj ankaŭ pri "Veteraĵo", kaj pri "Ligna mano"...

Pardonu, - diris Pavor, - Ĉu povas mi, ĉefur- bano, ekscii pri kio parolas la aborigenoj?

Ne, - diris Golem. Tio estas ekster via aŭtori- tato.

De kie vi scias kio eniras mian aŭtoritaton? - demandis Pavor ofendmiene.

Konas mi, - diris Golem. - Mi konjektas, ĉar mi volas tion... Kaj ĉesu mensogi, ja vi marĉandis de Teddi na "veteraĵo", kaj bonege scias kio estas tio.

Iru al diablo, - diris Pavor kaprice. - Mi ne pri "veteraĵo"...

Momenton, Pavor, - senpacience diris Viktor. - Golem, vi ne respondis al mia demando.

Ĉu? Sed al mi, - diris Golem, - ŝajnis ke re­spondis... Vidu, Viktor, malsekulaĉoj estas profunde kaj senespere malsanaj homoj. Tio estas terura afero: genetika malsano. Tamen ili, dum tio, kon- servas bonanimecon kaj sagon, do oni ne devas ofendi ilin.

Sed kiu ofendas ilin?

Ĉu vi ne ofendas ilin?

Dume ne. Dume eĉ inverse.

Nu, tiam ĉio estas en ordo, - diris Golem kaj levig is. - Tiam veturu ni.

Viktor elstreĉis la okulojn. - Kien veturu ni?

En la sanatorion. Mi veturas en la sanatorion, vi, mi vidas, ankaŭ intencas viziti gin, sed vi, Pavor, enkuŝu la liton. Sufiĉas disvastigi gripon.

Viktor ekrigardis la horlogon.

Ĉu ne estas tro frue? - demandis li.

Laŭdezire. Sed sciu ke de hodiaŭa tago oni nuligis la busojn. Pro foresto de profito.

Ĉu eble ni antaŭe tagmangu?

Laŭdezire, - ripetis Golem. - Mi neniam tag- mangas. Kaj al vi ne rekomendas.

Viktor palpis sian ventron.

Jes, - diris li. Poste li alrigardis na Pavor. - Pli bone veturu mi.

Ĉu tio koncernas min? - diris Pavor. Li estis ofendita. - Nur librojn alveturigu.

Nepre, - promesis Viktor, kaj komencis vestiĝi.

Kiam ili engrimpis la aŭton, sub la malsekan krudtolon, en la malsekan karoserion, fetorantan per tabako, benzino kaj medikamentoj, Golem diris:

Ĉu vi komprenas aludojn?

Iam, - diris Viktor. - Kiam mi scias ke tio es­tas aludoj. Sed kio?

Jen kio, turnu vian atenton - aludo: ĉesu ba- bilaĉi.

Hm, - murmuris Viktor. - Kaj kiel vi ordonas kompreni tion?

Estiel aludon. Ĉesu babilaĉi.

Plezure, - diris Viktor, kaj eksilentis pen- sante.

Ili traveturis la urbon, preteris la konservaĵan fabrikon kaj senhoman urban parkon - senprizor- gan, duonputrintan pro la malsekeco, preterhastis la stadionon, kie striigitaj pro la koto "Fratoj je racio" persiste batadis ŝvelitajn pilkojn per siaj ŝvelitaj futbalbotetoj, kaj ekruliĝis sur ŝoseo gvidanta al la sanatorio. Ĉirkaŭe, post la pluvstrioj, vastiĝis malseka stepo, glata kiel tablo, iam seka, forbruligi- ta, pika, kaj nun poiome transformiĝanta je dronigeblan marĉon.

Via aludo, - diris Viktor, - memorigis al mi unu el la konversacioj kun lia ekscelenco sinjoro referendario de sinjoro prezidento pri ŝtata ideolo- gio... Lia ekscelenco vokis min en sian modestan kabineton: tridek je dudek, kaj informiĝis: "Viktuar, ĉu vi volas kiel antaŭe havi pecon da pano kun butero?". Mi, nature, respondis pozitive. "Tiam ĉesu tintadi!" - elkriis lia ekscelenco, kaj forlasis min per la mansigno.

Golem smajletis. - Sed per kio vi, fakte, tin- tadis?

Lia ekscelenco aludis miajn ekzercojn kun banĝo en junularaj kluboj.

Golem strabe alrigardis lin per dionfermitaj oku- loj. - Kial vi, propre, tiel certas ke mi ne estas spi- ono?

Sed mi ne estas certa pri tio, - oponis Viktor. - Simple kraĉas mi pri tio. Krom tio oni ne diras nun "spiono". "Spiono", tio estas arĥaikaĵo. Ĉiuj kulturaj homoj diras nun "pego".

Mi ne sentas diferencon, - diris Golem.

Ankaŭ mi, praktike, - diris Viktor. - Do ne babilu mi. Ĉu via paciento resaniĝis?

Miaj pacientoj neniam resaniĝas.

Vi havas bonegan reputacion. Sed mi deman- das vin pri tiu malfeliĉulo kiu trafis en kaptilon. Kio pri lia piedo?

Golem silentetis, kaj poste diris:

Pri kiu el ili vi parolas?

Mi ne komprenas, - diris Viktor. - Pri tiu, na­ture, kiu trafis en kaptilon.

Ili estis kvaropaj, - diris Golem, rigardante la vojon. - Unu trafis en la kaptilon, duan vi portis sur via dorso, trian mi forveturis per la aŭto, kaj pro la kvara vi, antaŭnelonge, iniciatis aĉan interbatiĝon en la restoracio.

Viktor konsterniĝe silentis. Ankaŭ Golem silen- tis. Li tre lerte stiris la aŭton, ĉirkaŭveturante mult- nombrajn kavetojn sur la malnova asfalto.

Nu, nu, ne streĉiĝu tiel, - diris li fine. - Mi ŝercis. Li estis unuopa. Kaj lia piedo resaniĝis sam- nokte.

Ĉu ankaŭ tio estas ŝerco? - Informiĝis Viktor.

Ĥa-ĥa-ĥa, nun mi komprenas kial viaj pacientoj neniam resaniĝas.

Miaj pacientoj, - diris Golem, - neniam re- saniĝas pro du kaŭzoj. Unue mi, same al ĉiu hones- ta kuracisto, ne scipovas kuraci genetikajn malsano- jn. Kaj, due, ili ne volas resaniĝi.

Amuze, - murmuris Viktor, - mi jam tiom aŭdis pri tiuj malsekulaĉoj, ke, je Dio, mi pretas jam kredi pri ĉio: kaj pri pluvoj, kaj pri katoj, kaj pri tio ke dispecigita osto povas resaniĝi dum unu nokto.

Pri katoj? - demandis Golem.

Jes, - diris Viktor. - Kial en la urbo ekforestis katoj? Malsekulaĉoj kulpas. Teddi pro musoj suferas... Estus bone se vi konsilus al la malseku- laĉoj forkonduki el la urbo ankaŭ musojn.

Ĉu same al ratkaptisto el Hameleno? - diris Golem.

Jes, - facilanime diris Viktor. - Ĝuste tiel. - Poste li elmemoris kiel finiĝis historio pri ratkaptisto el Hameleno. - En tio estas nenio ridinda, - diris li.

Hodiaŭ mi elpaŝis en la gimnazio, vidis la infane- tojn. Kaj mi vidis kiel ili renkontis iun malsekulaĉon. Nun mi neniom miros se iutage sur ĉefan placon de la urbo venos malsekulaĉo kun akordiono, kaj forkondukos ien la infanetojn.

Vi ne miros, - diris Golem. - Kaj kion ankoraŭ vi faros?

Mi ne scias... Eble forprenos de li la akor- dionon.