Kaj ludos vi mem?
Jes, - suspiris Viktor, - tio veras. Mi havas nenion por allogi ilin, tion mi komprenis. Interese, per kio ili allogas? Vi ja scias, Golem.
Viktuar, ĉesu tintadi, diris Golem.
Laŭdezire, - diris Viktor. - Vi tre pene kaj pli- malpli lerte deflankigas de miaj demandoj. Mi re- markis tion. Stulte. Tutegale mi ekscios, sed vi per- dos eblecon doni profitan por vi emocian koloron al tiu ĉi informo.
Konservo de medicina sekreto! - diris Golem. - Kaj, krom tio, mi scias nenion. Mi povas nur kon- jekti.
Li bremsetis. Antaŭe, post vualo de la pluvo, aperis iuj figuroj starantaj sur la vojo. Tri grizaj fig- uroj kaj griza voja fosto kun montriloj: "Leprulejo - 6 km." kaj "San. 'Varmaj fontoj' - 2.5 km". La figuroj surpaŝis la vojrandon: adolta viro kaj du infanoj.
Haltu, - diris Viktor, tuj raŭkiginte.
Kio okazis? - Golem bremsis.
Viktor ne respondis. Li rigardis homojn ĉe la fosto, altan malsekulaĉon en sporta kostumo, satu- rita per akvo; knabon, kiu ankaŭ estis sen pluvman- telo, en malsekiginta kostumo kaj en sandaloj; kaj la knabinon, nudpiedan, en la robo, gluiginta al ŝia korpo. Poste li bate malfermis la pordeton, kaj el- saltis sur la vojon.
Pluvo kaj vento ekfrapis lian vizaĝon, li eĉ su- fokiĝis, sed ne rimarkis tion. Li eksentis paroksis- mon de netolerebla furiozo, kiam aperas deziro rompi ĉion, kiam oni ankoraŭ konscias ke intencas fari stultaĵojn, sed tiu ĉi penso nur gajigas. Sur la neflekseblaj gamboj li kontakte venis la malseku- laĉon.
Kio okazas ĉi tie? - elpremis li tra la dentoj. Kaj poste al la knabino, rigardanta lin mire: Irma, tuj iru en la aŭton! - Kaj poste denove al la malsekulaĉo: - Diablo vin prenu, kion vi faras? - Kaj denove al Irma: - Irma, tuj en la aŭton, ĉu vi aŭdas?!
Irma ne moviĝis de la loko. Ĉiuj tri staris, kiel antaŭe, okuloj de la malsekulaĉo palpebrumetis super la nigra tuko. Poste Irma diris kun nekomprena intonacio: "Tio estas mia patro", kaj li subite komprenis, per la spina mjelo eksentis ke ĉi tie oni ne kriaĉu kaj ne batminacu, ne kaptu je la kolumo kaj ne tiru... Kaj entute ne furiozu. Li diris tre trankvile:
Irma, iru en la aŭton, vi tuta malsekiĝis. Bol- Kunac, sur via loko ankaŭ mi irus en la aŭton.
Li estis certa ke Irma obeos, kaj ŝi obeis. Ne tute tiel kiel li volus. Ne, ŝi eĉ ne per la rigardo petis de la malsekulaĉo permeson foriri, sed ĉe li restis ombro de impreso ke io okazis, iu interŝanĝo per opinioj, iu mallonga konsiliĝo, rezulte de kiu la problemo estis solvita pozitive al li. Irma suprenigis la nazon, kaj direkti ĝ is al la a ŭ to, kaj Bol-Kunac
diris ĝentile:
Mi dankas vin, sinjoro Banev, sed vere, pli bone mi restu.
Laŭdezire, - diris Viktor. Bol-Kunac ne tro maltrankvilis lin. Nun estis necese diri ion adiaŭe al tiu ĉi malsekulaĉo. Viktor antaŭsciis ke tio estos io sufiĉe stulta, sed kion fari? - li ne povis simple foriri. El pure prestiĝa vidpunkto. Kaj li diris:
Vin, estimata sinjoro, - diris li aroge, - mi ne invitas. Vi, ŝajne, sentas vin ĉi tie kiel fiŝo en akvo.
Poste li turniĝis kaj, forĵetinte imagitan ganton, ekiris for.
«Prononcinte tiujn ĉi vortojn» - kun abomeno pensis li, - «la grafo digne mal- proksimiĝis...».
Irma, engrimpinte kun la piedoj sur la antaŭan sidlokon, elpremis la harplektaĵetojn. Viktor grimpis la malantaŭan, grakante pro la honto. Kaj kiam Golem ekveturigis la aŭton, li diris:
Prononcinte tiujn ĉi vortojn la grafo mal- proksimiĝis... Enŝovu ĉi tien la krurojn, Irma, mi masaĝos ilin.
Por kio? - scivole demandis Irma.
Ĉu vi volas ricevi pulm-inflamon? Metu ĉi tien la krurojn!
Bonvolu, - diris Irma kaj, turniĝinte sur la sidloko, etendis al li unu piedon.
Antaŭgustumante ke jen li faros, finfine, ion naturan kaj utilan, Viktor prenis per la ambaŭ manoj tiun ĉi magran knabinan kruron, malsekan kaj kortuŝan, kaj ekintencis masaĝi ĝin - ĝis ruĝa koloro, per la bonaj severaj patraj manoj, tiun ĉi malpuran, ostecan glacieton, ĉiaman kondukilon de nazkataroj, gripoj, kataroj de spiraj vojoj kaj du- flankaj pneŭmonitoj, - kiam trovis ke liaj manplatoj estas malpli varmaj ol ŝiaj piedoj. Laŭ inercio li faris kelkajn masagmovojn, kaj poste delikate lasis la piedon.
«Sed mi ja sciis tion», - ekpensis li subite, - «<mi sciis tion eĉ kiam mi staris antaŭ ili, sciis ke ĉi tie estas iu insido, ke al la infanoj mi- nacas nenio, neniuj kataroj kaj pulminflamoj, tamen mi volis ne tion, mi volis savi, elŝiri ŝin el la ungoj, juste koleri, plenumi sian devon, sed denove mi okazis trompita; mi ne scias kiel ili faras tion, sed ili denove trompis min, kaj mi denove estas stultulaĉo, jam duan fojon en tiu ĉi tago...»
Forprenu la piedon, - diris li al Irma.
Irma forprenis la piedon kaj demandis:
Ni kien, ĉu en la sanatorion veturas?
Jes, - respondis Viktor, kaj ekrigardis na Golem: ĉu rumarkis li la malhonoron. Golem sen- emocie rigardis la vojon, peze disfluinte sur la ŝofo- ra sidloko, griza, malpureta, gibeta kaj ĉionscianta.
Sed por kio? - demandis Irma.
Alivestigos vi je seka, kaj kuŝos en liton, - diris Viktor.
Jen kio! - diris Irma. Kion ja vi elpensis!
Bone, bone... - murmuris Viktor, - Mi donos al vi libron, kaj vi legos.
«Vere, je kiu diablo mi veturigas ŝin tien?» - ekpensis li. - «Diana... Nu, tion ni vidu. Ne- niujn drinkadojn, kaj tute nenion tian, sed kiel mi reveturigos ŝin? Diable, prenu mi ies ajn aŭton, kaj forveturigu... Estus bone gluti nun ion».
Golem... - komencis li, sed tuj rememoris. Diablo, ne eblas, maloportunas.
Jes? - diris Golem, ne turniĝante.
Ne, nenio, - suspiris Viktor, fiksrigardante gorĝeton de boteleto, elstaranta el pluvmantela poŝo de Golem.
Irma, - diris li lace. - Kion vi faris tie, sur tiu vojkruciĝo?
Ni pensis nebulon, - respondis Irma.
Kion?
Ni pensis nebulon, - ripetis Irma.
Pri nebulo, - korektis Viktor.
Por kio - pri nebulo? - diris Irma.
Pensi estas netransitiva verbo, - klarigis Viktor. - Ĝi postulas prepozicion. Ĉu vi lernis jam tran- sitivajn verbojn?
Tio dependas, - diris Irma. - Pensi nebulon - tio estas unu afero, kaj pensi pri nebulo, - tio estas io tute alia... Kaj kiu bezonas tion: pensi pri nebulo, ne estas sciate.
Viktor elprenis cigaredon kaj ekfumis.
Momenton, - diris li. - Pensi nebulon - tiel oni ne diras, tio estas malkleraĵo. Ekzistas tiaj ver- boj, netransitivaj: pensi, kuri, iri. Ili ĉiam postulas prepozicion. Iri sur strato. Pensi pri... io...
Pensi stultaĵojn... - diris Golem.
118
Nu, tio estas escepto, - diris Viktor, iom kon- sterniĝinte.
Iri rapide, - diris Golem.
Rapide - tio ne estas substantivo, - ekscite diris Viktor. - Ne konfuzu la infanon, Golem.
Patro, ĉu vi povas ne fumi? - informiĝis Irma.
Ŝajnas ke Golem eligis iun sonon, sed eblas ke
tio la motoro ternis ĉe la ascendo. Viktor ĉifis la cigaredon kaj distretis ĝin per la kalkanumo. Ili lev- iĝis al la sanatorio, kaj de flanko, el la stepo, renkonten al la pluvo tiriĝis kompakta blanketa muro.
Jen nebulo al vi, - diris Viktor. - Vi povas pensi ĝin. Kaj ankaŭ flari, kuri kaj iri.
Irma volis diri ion, sed Golem interrompis ŝin.
Interalie, - diris li,- verbo "pensi" agas kiel transitiva ankaŭ en subordigitaj frazoj. Ekzemple: mi pensas ke... Kaj tiel plu.
Tio estas tute alia afero, - oponis Viktor. La konversacio jam tedis al li. Li tre volis fumi kaj drinki. Li volupte rigardetis gorĝeton de la botelo.
Ĉu vi ne sentas malvarmon, Irma? - demandis li kun espero.
Ne. Kaj vi?
Malvarmetas, - konfesis Viktor.
Necesas drinki ĝinon, - rimarkis Golem.
Jes, ne malbonus... Ĉu vi havas?
Havas, - diris Golem. - Sed ni jam preskaŭ venis.
La ĵipo enruliĝis la pordegon, kaj komenciĝis tio pri kio Viktor ial ne pensis. Unuaj stri-fluoj da nebulo nur komencis penetri tra kradoj de la barilo, do videblo estis bonega. Sur la alporda vojeto kuŝis korpo en malsekiĝinta piĵamo, kuŝis tielaspekte, kvazaŭ ĝi troviĝis ĉi tie jam multajn tagojn kaj nok- tojn. Golem singarde preterveturis ĝin, preteris gip- san vazon, plibeligitan per ne tro decaj desegnoj kaj konvenaj surskriboj, kaj aliĝis al grego da aŭtoj, amasiĝintaj antaŭ pordoj de la dekstra alo. Irma ĵete malfermis la pordeton, kaj tuj iu drinkulaĉa muzelo elŝoviĝis el fenestro de plej proksima aŭto kaj elblekis: