Infaneto, ĉu vi volas ke mi fordonu min al vi?
Viktor, rigidiĝante, ekis elgrimpi eksteren. Irma
scivole ĉirkaŭrigardis. Viktor forte prenis ŝin je la mano, kaj ekkondukis al la eniro. Sur la ŝtupetoj, sub la pluvo, sidis du virinaĉoj en subvestoj, kaj per strataj voĉoj kantis pri la kruela apotekisto: li ne donas heroinon. Vidinte na Viktor ili eksilentis, sed kiam li preteriris, unu el ili penis kapti lin je la kru- rumo. Viktor enpuŝis na Irma en la vestiblon. Ĉi tie estis mallume, la fenestroj estis kurtenitaj, fetoris tabakfumo kaj iu acid-aĉaĵo, kraketadis projekcia aparato, kaj sur la blanka muro saltadis pornografi- aj bildoj. Viktor, kunpreminte la dentojn, paŝis sur ies piedoj, trenante post si stumblantan Irma. Post ili aŭdiĝis koleraj maldecaĵoj. Ili elgrimpis el la vestiblo, kaj Viktor ekpaŝis triŝtupe sur la tapiŝita ŝtuparo. Irma silentis, kaj li ne kuraĝis rigardi ŝin. Sur la ŝtuparplaceto jam atendis lin, disvastiginte la brakoj, Rosŝeper Kant, blua kaj disblovita ano de la parlamento.
Viktuar, - elraŭkis li. - A-amiko! - tiam li ri- markis na Irma kaj raviĝis: - Viktuar! Kaj ankaŭ
vi!... kun la et-jarulinoj!..
Viktor fermis la okulojn, forte surpaŝis lian piedon, kaj puŝis lin je la brusto. Rosŝeper falis re- tren, faliginte rubujon. Kovriĝinte per ŝvito Viktor ekiris sur la koridoro. Irma per neaŭdeblaj saltoj kuregis apude. Li puŝis pordon de Diana, - la pordo estis fermita, la ŝlosilo forestis. Li freneze ekfra- padis, kaj Diana senprokraste ekreagis:
Iru al diabla patrino! - kriegis ŝi furioze. - Impotento fetoranta! Fekaĵo hunda!
Diana! - elbojis Viktor - malfermu!
Diana eksilentis, kaj la pordo malfermiĝis. Ŝi staris sur la sojlo, armita per la ombrelo. Viktor depuŝis ŝin, enpuŝis na Irma en la ĉambron, kaj batfermis post si la pordon.
Ha, tio estas vi, - diris Diana. - Mi pensis ke denove Rosŝeper, - ŝi odoris per alkoholo. - Dio! - diris ŝi. - Kiun vi alkondukis?
Tio estas mia filino, - pene diris Viktor. - Ŝia nomo estas Irma. Irma, tio estas Diana.
Li fikse rigardis na Diana kun timo kaj espero. Dank al Dio ŝi, ŝajne, ne estas ebria. Aŭ tuj so- briĝis.
Vi freneziĝis, - diris ŝi mallaŭte.
Ŝi malsekiĝis, - diris li. - Alivestu ŝin en sekan, enlitigu... Kaj entute...
Mi ne kuŝos, - deklaris Irma.
Irma, - diris Viktor. - Bonvolu obei, alie mi vergu nun iun...
Iun ajn oni devus vergi ĉi tie, - diris Diana senespere.
Diana, - diris Viktor. - Mi helpos al vi.
- Bone, - diris Diana. - Iru al vi. Ordigos ni.
Viktor eliris kun grandega malpezigo. Li direk- tigis rekte en sian ĉambron, sed ankaŭ tie li ne tro- vis trankvilon. Antaŭ ĉio li devis forĵeti en la kori- doron langvorigintan, tute nekonatan pareton, kaj la malpurigitajn tolaĵojn. Poste li ekfumis, ŝlosis la pordon, falis sur la nekovritan matracon, kaj komencis pensi kion ja li pe-faraĉis.
Ĉapitro sepa
Sekvonttage Viktor vekigis malfrue, venis jam tempo tagmangi, la kapo doloretis, sed la humoro, neatendite, estis bona. Hieraŭ vespere, li pe-fumis pakaĵeton da cigaredoj, mallevigis, per ina harping- lo malfermis ies aŭton, elkondukis na Irma tra la ofica elirejo, kaj forveturis ŝin al la patrino. Komence ili veturis silente. Li konvulsiis pro la malagrablegaj travivaĵoj, sed Irma sidis apude, pureta, kun laŭmoda hararango - sen la harplek- taĵoj, - kaj, ŝajne, eĉ kun rugigitaj lipoj. Li tre volis komenci konversacion, tamen necesus komenci de konfeso pri sia senlima stulteco, kio ŝajnis al li nepedagogia. Finigis per tio ke Irma, subite, perme- sis al li fumi (kondiĉe ke ĉiuj fenestroj estu malfer- mitaj), kaj komencis rakonti kiel interese estis al ŝi, kiel tio similas al tio pri kio ŝi legis antaŭe, sed ne tre kredis; kia li estas bravulo ke ordigis al ŝi tiun ĉi neatenditan kaj altgrade instruan aventuron, ke li, entute, estas sufiĉe bona, ne enuigas, kaj ne babi- las stultaĵojn, ke Diana estas "preskaŭ nia", ĉiujn ŝi malamas, bedaŭrindas nur ke ĉe ŝi estas malmulte da scioj, kaj ke ŝi tro ŝatas drinki, sed tio finfine ne
122
estas terure, ĉar ankaŭ vi ŝatas drinki, sed al la geknaboj vi ekplaĉis, ĉar parolis vi honeste, sen ŝa- jnigi ke vi estas gardanto de iu supera scio, kaj ĝuste, ĉar vi tute ne estas iu ajn gardanto, kaj eĉ Bol-Kunac diris ke en la urbo vi estas sola valora homo, certe se ne kalkuli doktoron Golem, sed Golem, fakte, neniel rilatas al la urbo, kaj, krome, li ne estas verkisto, ne esprimas ideologion, kaj kion vi opinias, ĉu estas bezonata ideologio, aŭ pli bone sen ĝi, nun multaj opinias pri senideologia estonto...
Rezultiĝis bonega konversacio, la konversa- ciantoj estis plenaj per estimo de unu al la alia, kaj reveninte en la hotelon (la aŭton li enpelis en iun fatrasplenan korton), Viktor jam opiniis ke patreco estas ne tro sendanka okupo, precipe se oni komprenas vivon, kaj scias eluzi eĉ ombrajn ĝiajn flankojn por edukaj celoj. Tiukaŭze li drinkis kun Teddi, kiu anka ŭ estas patro, kaj anka ŭ interesi ĝ as pri edukado, ĉar lia unuanaskito estas jam dek- kvar-jarulo - "malfacila rompa aĝo - vi ankoraŭ ploros pro via filino..." Fakte tio estis aĝo de lia unua nepo, sed pri eduko de la filo li ne okupiĝis, ĉar la filo pasigis la infanecon en germana koncen- trejo.
"Oni ne batu infanojn", - asertis Teddi. - "Ankaŭ sen vi batados ilin ĉiu kiu ne estas maldili- genta, kaj se vi volos bati la infanon, frapu prefere sian vizaĝaĉon, tio estos pli utile".
Tamen post iu glaseto Viktor elmemoris ke Irma eĉ ne per unu vorto diris pri lia sovaĝa konduto ĉe la vojkruciĝo, kaj li venis al konkludo ke la knabino estas ruza, kaj ke entute ne estas honeste uzi ĉiufo- je helpon de la amorantino, kiam ne estas sciate kiel elgrimpi el malfacila stato en kiun li enpelis sin mem. Tiuj ĉi meditoj ĉagrenis lin, sed tiam venis doktoro R.Kvadriga, kaj mendis sian kutiman botelon da rumo, kaj ili eldrinkis tiun ĉi botelon, post kio ĉio denove ekaspektis irize, ĉar ekestis klare ke Irma simple ne volis ĉagreni lin, kaj tio signifas ke ŝi estimas la patron, kaj, eble, eĉ ŝatas... Poste venis ankoraŭ iu kaj mendis ankoraŭ ion. Poste, verŝajne, Viktor ekiris dormi... Tamen konserviĝis memoro: kahela planko, tute verŝita per akvo. Sed ne eblis elmemori kiu planko kaj kiu akvo estis tio. Kaj ne bezonatas tio...
Ordiginte sin Viktor malleviĝis, prenis ĉe la ak- ceptisto freŝajn ĵurnalojn, kaj konversaciis kun li pri la malbenita vetero.
Kiel mi hieraŭ? - demandis li malzorge. - Ĉu en ordo?
Entute ne malbone, - diris la akceptisto ĝen- tile. - Teddi transdonos al vi la konton.
Ha, - diris Viktor kaj, decidinte precizigi nenion, ekiris en la restoracion.
Al li ekŝajnis ke en la halo estas jam malpli da starlampoj.
Diable, - ektimis li.
Teddi ankoraŭ forestis. Viktor kapklinis al juna homo kun okulvitroj, kaj al ties kunulo, eksidis ĉe sia tableto, kaj malfermis la ĵurnalon. En la mondo ĉio statis same. Unu regno haltigis komercajn ŝipojn de la alia, kaj tiu alia regno sendis memorandojn. Regnoj, kiuj plaĉis al sinjoro prezidento, militis jus- tajn militojn por bono de siaj nacioj kaj demokra- tioj. Regnoj kiuj ial ne plaĉis al sinjoro prezidento, militis uzurpe, kaj eĉ ne militis sed simple okazigis bandecajn malicajn agresojn. Kaj sinjoro prezidento mem dum du horoj parolis pri neceso unufoje kaj por ĉiam neniigi koruptadon, kaj estis bonorde op- eraciita pri forigo de adenoidoj. Konata al li kritik- isto - granda kanajlo, - laŭdegis novan libron de Rec-Tusov, kaj tio estis enigme, ĉar la libro okazis bona...