Venis kelnero, iu nova, nekonata, amikece rekomendis preni ostrojn, akceptis la mendon, svingis la tuketon super la tableto, kaj malproksim- iĝis. Viktor demetis la ĵurnalojn, ekfumis, kaj, lok- iĝinte pli oportune, komencis pensi pri la laboro... Post bona drinkado li ĉiam plezure pensis pri la laboro.
Estus bone verki optimisman gajan novel- on... Pri unu homo, pri tio kiel li vivas, ŝatas sian laboron, ne stultulo, ŝatas siajn amikojn, kaj la amikoj aprezas lin, kaj pri tio kiel bone estas al li - simpatia tia homo, strangeta, spritulo... Forestas temo. Kaj se forestas temo, do enue. Kaj, entute, se verki tiun ĉi novelon, necesas kompreni kial al tiu ĉi bona homo estas bone, kaj senevite tio venigos al konkludo ke estas bone al li nur pro tio ke ĉe li estas ŝatata laboro, kaj ĉio alia estas in- diferenta al li. Sed tiam ĉu vere li estas bona homo se ĉio indiferentas al li krom la ŝatata laboro?... Eblas, certe, verki pri bona homo, vivsenco de kiu estas amo al la proksimuloj,
125
kaj tial estas bone al li ke li ŝatas la proksimu- lojn, kaj ŝatas sian laboron, sed pri tiu homo jam estas verkite antaŭ paro da miljaroj far sinjoroj Luko, Mateo, Johano, kaj ankoraŭ iu, entute kvaropo. Fakte ili estis signife pli mult- nombraj, sed nur tiu kvaropo verkis konforme, ceteraj estis senigitaj iu pri la nacia sinkon- scio, iu pri korespondrajto... Kaj homo, pri kiu ili verkis, estis, bedaŭrinde, duonfreneza... Sed, entute, estus interese verki kiel Kristo venas sur la teron hodiaŭ. Ne tiel kiel verkis Dostojevskij, sed tiel kiel verkis tiuj Luko kaj la kompanio... Kristo venas en la ĝeneralan stabon, kaj proponas: amu vi proksimulojn. Kaj tie, certe, sidas iu judofobo...
Ĉu vi permesas, sinjoro Banev? - murmuris super li agrabla vira voĉo.
Tio estis sinjoro urbestro mem. Ne tiu apoplek- sie-purpura virporko, ronkanta pro la nesana plezuro sur vasta kuŝejo de sinjoro Rosŝeper, sed elegante-rondeta, ideale razita kaj senriproĉe vesti- ta impona viro kun modesta ordena rubandeto, kaj kun ŝildeto de Legio de Libero sur la maldekstra ŝul- tro.
Mi petas vin, - diris Viktor sen iu ajn ĝojo.
Sinjoro urbestro eksidis, ĉirkaŭrigardis, kaj
metis la manojn sur la tablon.
Mi penos ne pezigi vin longe per sia ĉeesto, sinjoro Banev, - diris li. - Kaj penos ne malplezurigi al vi la manĝadon; tamen la problemo, kiun mi in- tencas prezenti al vi, maturiĝis jam sufiĉe por ke ĉiuj ni, kaj grandaj kaj etaj, al kiuj estas karaj hon-
126
oro kaj prospero de nia urbo, estu pretaj prokrasti ĉiujn niajn aferojn por ĝia plej rapida kaj plej efek- tiva solvo.
Mi aŭskultas vin, - diris Viktor.
Ni renkontiĝas ĉi tie kun vi, sinjoro Banev, en medio pli proksima al neoficiala, ĉar mi, konsider- ante vian okupitecon, ne riskas maltrankviligi vin en horoj de via laboro, precipe konsiderante specifaĵon de ĝi. Tamen mi rilatas nun al vi estiel persono ofi- ciala, de mi persone, kaj de la urbo entute...
La kelnero alportis ostrojn kaj botelon da blan- ka vino. La urbestro per levo de la fingro haltis lin.
Amiko mia, - diris li, - duonporcion da kitĉi- gana sturgo kaj pokaleton da menta. La sturgon sen saŭco... Do, mi daŭrigas, - diris li, denove turniĝinte al Viktor. - Mi timas, tamen, ke nian kon- versacion estos malfacile nomi ĉetabla, ĉar temos en ĝi pri aĵoj kaj cirkonstancoj ne nur malgajaj, sed eĉ, mi dirus, ne apetitaj. Mi intencis konversacii kun vi pri tiel nomataj malsekulaĉoj, pri tiu maligna tu- moro kiu ne unuan jam jaron korodas nian malfe- liĉan distrikton.
Jes-jes, - diris Viktor. Al li ekestis interese.
La urbestro prononcis nelaŭtan, bone pripensi- tan kaj stilistike perfektan parolaĵon. Li rakontis pri tio ke antaŭ dudek jaroj, tuj post la okupacio, en Ĉevala valeto estis kreita leprulejo, karantena kon- centrejo por personoj suferantaj pri tiel nomata fla- va lepro aŭ okulvitra malsano. Fakte tiu ĉi malsano, kio estas bone konata al sinjoro Banev, aperis en nia lando eĉ en nememorebla jam tempo, kaj dum tio, kion montras specialaj esploroj, precipe ofte ĝi trafis ial logantojn de guste nia distrikto. Tamen nur dank al penoj de sinjoro prezidento, sur tiun ĉi mal- sanon estis turnita atento plej serioza, kaj nur pro lia persona edikto la malfeliĉuloj, senigitaj pri medi- cina prizorgo, disĵetitaj antaŭe en la tuta regno, subigintaj nemalofte al nejustaj persekutoj de flanko de aliaj tavoloj de la logantaro, kaj de la okupantoj - eĉ al rekta ekstermo, tiuj malfeliĉuloj estis finfine kunveturigitaj en unu lokon, kaj ricevis eblecon de tolerebla ekzisto, koncerna al ilia stato. Ĉio tio elvokas neniujn oponojn, kaj la menciitaj rimedoj povas esti nur bonvenigitaj. Tamen, kio iam okazas ĉe ni, tiuj ĉi plej bonaj kaj noblaj agoj turnigis kontraŭ ni. Ne serĉu ni nun kulpulojn. Ne esploru ni agadon de sinjoro Golem, agadon eble sinoferan, sed venigintan tamen, kiel nun eviden- tigis, plej malagrablajn rezultojn. Ne okupigu ni ankaŭ pri antaŭtempa kritikado, kvankam pozicio de iuj, sufiĉe altaj instancoj, persiste ignorantaj niajn protestojn, al ni persone prezentigas enigma. Tran- siru ni al faktoj.
La urbestro pe-drinkis pokaleton da menta, bonguste postmangis per la sturgo, kaj lia voĉo ekestis eĉ pli velura - estis tute neeble imagi ke li aplikas kontraŭhomajn kaptilojn. Li multvorte es- primis deziron ne atentigi sinjoron Banev pri la oni- diroj, kaptintaj la urbon, kiuj, li devas rekte konfe- si, estas rezulto de nesufiĉe unuanima kaj preciza plenumo de ediktoj de sinjoro prezidento per ĉiuj niveloj de la administraro: ni konsideras ekstreme disvastigitan opinion pri fatala rolo de tiel nomataj malsekulaĉoj en abrupta ŝango de la klimato, pri ilia respondeco en pligrandigita kvanto da abortaĵoj, kaj procento da sterilaj geedziĝoj, pri totala foriro de kelkaj hejmaj bestoj, kaj pri apero de aparta speco de hejma cimo, - pli precize, - de cimo fluganta...
Sinjoro urbestro, - suspire diris Viktor. - Mi devas konfesi ke estas ekstreme malfacile al mi sekvi viajn longajn periodojn. Parolu ni simple, kiel bonaj filoj de la nacio. Ne parolu ni pri kio ni ne parolu, sed parolu pri kio ni jes parolu.
La urbestro ĉirkaŭrigardis lin per la rapida rigardo, ion prikalkulis, ion komparis, diablo scias kion li tie komparis, sed, verŝajne, utilis ĉio - kaj tio ke Viktor drinkadis kun Rosŝeper, kaj tio ke li entute drinkadis, brue kaj vaste, je la tuta regno, kaj tio ke Irma estas mirinfano, kaj tio ke ekzistas Diana, kaj, verŝajne, multajn aliajn aferojn, - do ĝentlemaneco ĉe sinjoro urbestro signife malpliiĝis, kaj li kriis doni pokaleton da konjako. Ankaŭ Viktor kriis doni pokaleton da konjako. La urbestro kurte elridis, ĉirkaŭrigardis la malpleniĝintan jam halon, leĝere frapetis la tablon per la pugno, kaj diris:
Bone, kial ni zigzagu. Loĝi en nia urbo ekestis neeble, diru dankon al via Golem. Parenteze, ĉu vi scias ke Golem estas kaŝa komunisto?... Jes, jes, mi certigas vin, estas materialoj... Li sur fadeneto pendas, via Golem... Do mi diras: oni aperte malĉastigas infanojn. Tiuj infektuloj penetris la lernejon, kaj plene difektis la infanetojn... voĉdo- nantoj malkontentas, iuj lasas la urbon, disvastiĝas ekscitiĝo, povas okazi eĉ linĉoj. La distrikta admin- istraro senagas, jen kia stato. - Li pe-drinkis la pokaleton. - Devas mi diri al vi ke mi tiel malamas tiujn ĉi fiulojn ke eĉ per la dentoj ŝirus ilin, sed vo- mos mi. Vi ne kredos, sinjoro Banev, venis ĝis tio ke kaptilojn mi metas kontraŭ ili... Nu, malĉastigis ili la infanojn, bone. Infanoj estas infanoj, kiom oni malĉastigu ilin, - al ili ne sufiĉas. Sed komprenu vi mian staton. Tiuj ĉi pluvoj, malgraŭ ĉio, estas ilia laboro. Ne scias mi kiel tio okazas ĉe ili, sed estas tiel. Konstruis ni sanatorion, kuracaj akvoj, luksa klimato, monon oni per ŝovelilo amasigu. Ĉi tien oni eĉ el la ĉefurbo veturis, kaj per kio finiĝis tio? Plu- vo, nebuloj, ĉe klientoj - nazkataro, poste eĉ pli malbone: venis ĉi tien konata fizikisto... forgesis mi lian nomon, sed vi verŝajne konas... Loĝis li ĉi tie du semajnoj - prete: okulvitra malsano, en leprule- jon lin. Beleta reklamo por la sanatorio! Poste anko- raŭ unu okazo, poste alia, kaj fino - klientojn tio fortranĉis kiel per tranĉilo. La restoracio brulas, la hotelo brulas, la sanatorio apenaŭ spiras. - Dank al Dio eltroviĝis stultulo - trejnisto, venigis li ĉi tien siajn "Fratoj je racio". Trejnas li altkvalitan teamon por ludi en pluvaj landoj... Ankaŭ sinjoro Rosŝeper, certe, helpas iugrade... Ĉu vi kunsentas min? Penis mi interkonsenti kun tiu ĉi Golem - senrezulte, ruĝa estas ruĝa. Skribis mi supren - neniuj rezultoj. Pli alte - oni respondas ke akceptis la informon kaj transdonis soben, laŭ la instancoj... Malamas mi ilin, sed venkis mi min, ekveturis en la leprulejon. Enlasis. Petis mi, pruvis... Ĝis kiom aĉas la uloj! Palpebrumas ili per senharaj siaj palpebroj kiel sur iun paseron, kvazaŭ forestas mi ĉi tie.... - Li klin- iĝis al Viktor kaj flustris: - Ribelon mi timas, sango verŝiĝos. Ĉu vi kunsentas min?