Jes, - diris Viktor. - Sed kiel tio koncernas min?
La urbestro apogis sin je dorso de la brakseĝo, elprenis el aluminia ujo komencitan cigaredon. Ek- fumis.
En mia stato, - diris li, - restas nur tio: premi ĉiujn levilojn. Bezonatas publikeco. La urbestraro verkis peticion en departementon de sanprotekto. Sinjoro Rosŝeper subskribos; vi, mi esperas, ankaŭ, sed tio ne estas io decida. Bezonatas publikeco! Bezonatas bona artikolo en ĉefurba ĵurnalo, subskribi- ta per konata nomo. Per via nomo, sinjoro Banev. Kaj la materialo estas aktualega - ĝuste por tia tri- bunuso estiel vi. Mi tre petas. Kaj de mi persone, kaj de la urbestraro, kaj de malfeliĉaj gepatroj... Ni devas obteni ke la leprulejon oni forprenu de ĉi tie al diabla avino. Kien ajn, por ke eĉ spuro de malsekulaĉoj forestu ĉi tie, de infektuloj ĉi tiuj. Jen kion mi intencis diri al vi.
Jes-jes, mi komprenas, - diris Viktor malrapi- de. - Mi tre bone komprenas vin.
«Kvankam vi estas bruto», - pensis li, - «Kvankam vi estas virporko, sed kompreni vin eblas. Tamen kio okazas pri malsekulaĉoj? Estis ili trankvilaj, kurbiĝintaj, kaŝiradis pretere, nenion tion oni ne diris pri ili, sed diris oni ke kvazaŭ odoraĉas ili, kvazaŭ infektuloj ili estas, kvazaŭ perfekte faras ili ludilojn kaj entute di- versajn aĵojn el ligno... Patrino de Fred diris, memoras mi, ke malic-okulaj estas ili, ke lakto pro ili fermentiĝas, kaj ke venigos ili militon al ni, epidemion kaj malsaton... Kaj nun sidas ili
131
post pikdrato, kaj kion ili faras tie? Oĥ, ial tro multe ili faras. Kaj veteron ili faras, kaj in- fanojn ili forlogas (por kio?), kaj katojn ili elurbigis (ankaŭ - por kio?), kaj cimoj ĉe ili ekflugadis...»
Vi, verŝajne, opinias ke ni sidas farante nenion, - diris la urbestro. - Neniokaze. Sed kion ni povas? Mi preparas jugaferon kontraŭ Golem. Sinjoro sanitara inspektisto Pavor Summan konsentas esti konsilisto. Ni insistos pri tio ke demando pri in- fekteco de la malsano ankoraŭ ne estas solvita, kaj Golem, estiel kaŝa komunisto, eluzas tion. Tio estas unue. Poste, ni penas respondi al la teroro per tero- ro. La urba Legio, nia fiero, buboj kolektigis forte- gaj, agloj... Sed ial tio estas ne tio. Ja ne venas in- strukcioj de supre... La polico okazas en malprivile- gia situacio... kaj entute... Do ni kontraŭagas laŭe- ble. Prokrastas ni kargojn kiuj iras al ili... la pri- vatajn certe, ne provianton kaj ne lit-tolaĵojn, sed librojn diversajn, ili mendas milte da ili... Jen ankaŭ hodiaŭ haltis ni kamionon, kaj iom malpezigis la an- imo. Sed tio estas malgravaĵoj, pro la angoro, sed bezonatas io pli radikala...
Tiel, - diris Viktor. - Agloj, do, oraj. Kiel oni nomas lin... Ĉu Flamenda?... Ja tiu, nevo...
Flamin Juventa, - diris la urbestro. - Ĝuste tiel - mia anstataŭanto pri la Legio, aglo! Ĉu vi jam konas lin?
Konas iomete, - diris Viktor. - Sed por kio vi librojn haltigas?
Kial por kio... Certe stultaĵo estas tio, sed ĉiuj ni estas ne pli ol homoj, - akumuligas ja. Kaj, krom
132
tio... - La urbestro ĝene eksmajlis. - Absurdo, certe, sed estas onidiroj kvazaŭ ili ne povas sen li- broj... Kiel normalaj homoj sen manĝo kaj cetere.
Venis silento. Viktor sen apetito fosis la bif- stekon kaj meditis:
«Malmulte mi scias pri malsekulaĉoj, kaj tio kion mi scias elvokas en mi neniun simpa- tion al ili. Eble pro tio ke mi ne tro ŝatis ilin de la infaneco. Sed la urbestron kaj lian bandon mi scias bone - graso kaj ŝinko de la nacio, prezidentaj proksimulaĉoj... pogromuloj... Jes, se vi kontraŭ malsekulaĉoj, do en ili estas io... Tamen, de alia flanko, eblas verki la artikolon, eĉ plej senbridan, ĉar tutegale neniu riskos publikigi min, sed la urbestro estus kontenta, kaj ricevus mi de li flokon da lano, kaj povus mi vivi ĉi tie tre prospere... Kiu el veraj verk- istoj povas fanfaroni ke li vivas prospere? Eblus establiĝi ĉi tie, ricevi profitan loketon, ekesti iu inspektisto pri urbaj plaĝoj, kaj verki trankvilege... pri tio kiel bona estas vivo de bona homo, kiun entuziasmigas la ŝatata laboro... Kaj elpaŝi pri tiu ĉi temo antaŭ mirin- fanoj... Temas fakte pri tio ke oni lernu viŝi
я -л ш а УУ я V V Л Л я я я * Л * Л
sin. Oni kraĉis vian vizaĝaĉon, kaj vi viŝiĝas. Komence viŝiĝas vi honte, poste embarase, kaj poste, vidu, komencos vi viŝi vin digne, kaj eĉ ricevi plezuron de tiu ĉi procezo...»
- Ni, certe, nenikaze rapidigas vin, - diris la urbestro. - Vi estas homo okupata kaj tiel plu. Ion en kadroj de semajno, ĉu? Ni prezentos al vi ĉiujn materialojn, povas prezenti eĉ skemeton, planeton pri la deziraĵoj... Kaj vi tuŝos per la sperta mano, kaj ĉio ekludos. Kaj subskribus la artikolon tre el- staraj filoj de nia urbo: ano de la parlamento Rosŝeper Kant, fama verkisto Banev, kaj ŝtata laŭreato doktoro Rem Kvadriga...
«Bonege laboras li», - pensis Viktor. - «Sed ĉe ni, ĉe maldekstruloj, tia persisto tute forestas. Oni balbutus, ĉirkaŭirus, - por ne ofendi la homon, ne apliki al li superfluan premon, por ke, gardu Dio, oni ne suspektu memprofitan celon... Elstaraj filoj!... Ja li, kanajlo, estas tute certa ke la artikolon mi verkos kaj subskribos, ke elturniĝi mi ne povas, kaj ke estos vi devigata, malfavora Banev, levi la manetojn, kaj ŝvite perlabori sian kvietan troviĝadon en la intima urbeto... Jen ankaŭ pri la skemeto li enigis... konas mi kio estas tiu skemeto, kaj kia devas esti tia skemeto por ke na Banev, ŝprucitan per la prezidenta salivo, ankaŭ nun oni publikigu. Je- es, sinjoro Banev... Ŝatas vi konjaketon, kn- abinojn, lampridojn marinitajn kun cepo, do ŝatu vi ankaŭ pripagi tion...».
Mi pripensos vian proponon, - diris li smajlante. - La koncepto prezentiĝas al mi sufiĉe interesa, sed la plenumo postulos ioman streĉon de la konscien- co. Vi ja scias ke ni, verkistoj, estas popolo ne sub- aĉetebla, agas ni ekskluzive laŭ postulo de la kon- scienco. - Li aĉe, maldece okulumis al la urbestro.
La urbestro kurte ekridis.
Certe! "Konscienco de la nacio, preciza spegu- lo" kaj tiel plu... Ja memoras mi... - Li denove klin- igis al Viktor kvazaŭ konspire. - Mi petas vin mor- gaŭ al mi, - elmurmuris li. - Ekskluzive niaj venos, sed, petas mi, sen edzinoj, ĉu?
Sed ĉi tie, - diris Viktor, eKstarante, mi estas devigata rekte kaj decide deflankigi vian proponon. Min atendas la aferoj. - Li denove maldece okulu- mis. - Sanatorio.
Ili disigis preskaŭ amike. Verkisto Banev estis enlistigita en anojn de la urba elito, kaj por ordigi la nervojn, skuitajn per tiu ĉi honoro, li devis lekdrinki pokalo n da konjako tuj kiam dorso de la urbestro malaperis post la pordo.
«<Eblas, certe, forveturi al diabla patrino de ĉi tie» - pensis li. - «<Eksterlanden oni min ne ellasos, kaj ne volas mi eksterlanden, kion mi faros tie - ĉie estas samo. Sed ankaŭ en nia lando troviĝas pli ol deko da lokoj kie eblas kaŝiĝi kaj ĝisatendi». Li imagis sunan lokon, fagajn boskojn, ebriigan aeron, silentemajn kamparanojn, odorojn de lakto kaj mielo... kaj de sterko, kaj kuloj... Kaj kiel fetoras elĉerpa kavo, kaj enuego, ĉiutaga enuego... Antikvaj televidiloj kaj loka intelektularo: vigleta pas- tro-inŝatanto, kaj drinkulo instruisto... Jes, estas, entute, kien veturi. Ja ili volas ĝuste tion... Por ke forveturu, malaperu, engrimpu mi teran neston, kaj mem, sen devigo, ĉar ekzili min estas klopode, aperos bruo, konver- sacioj... kaj jen kio prblemas: ili estos tre kontentaj - forveturis, ŝtopiĝis, ĉesis