Выбрать главу

135

tintadi...»

Viktor kvitiĝis, leviĝis en sian ĉambron, vestis la pluvmantelon, kaj eliris sub la pluvon. Subite li tre ekvolis denove ekvidi na Irma, konversacii kun ŝi pri progreso, klarigi al ŝi kial li tiel multe drinkas, (kaj vere, kial mi tiel multe drinkas?), kaj, eble, Bol-Kunac okazos tie, sed Lola certe forestos...

La stratoj estis malsekaj, humidaj, malplenaj, en apuddomaj terenoj silente pereadis pomarboj, pro la humideco. Viktor unuan fojon rimarkis ke iuj domoj estas najlitaj. La urbeto, tamen, forte ŝanĝiĝis - kliniĝis bariloj, sub fenestroj elkreskis blanka ŝimo, senkoloriĝis farboj, kaj sur stratoj to- tale regis pluvo. Pluvo falis simple, pluvo kribri ĝ is de tegmentoj per eta akva polvo, pluvo kolektiĝ is en trablovoj per blankaj nebulaj fostoj, treniĝantaj de muro al muro, pluvo kun muĝo fluegis el korodi- taj pluvtuboj, pluvo disverŝiĝis sur pavimoj kaj kuris inter pavimŝtonoj, en tralavitaj fluejoj. Nigre- grizaj nuboj malrapide rampis super la tegmentoj mem. Homo estis nevokita gasto sur la stratoj, do pluvo ne indulgis lin.

Viktor venis sur la urban placon, kaj ekvidis homojn. Ili staris sub alero sur perono de la polica administrejo - du policistoj en uniformaj pluvman- teloj, kaj eta malpurigita bubo en oleigita kombi- neo. Antaŭ la perono, - per livaj radoj sur la trotu- aro - staris malgracia kamiono kun tola kovraĵo. Unu el la policistoj estis policestro; eliginte la forte- gan makzelon li rigardis flanken, kaj la bubeto, fu- rioze gestante, pruvis al li ion per la plora voĉo. Alia policisto ankaŭ silentis kun malkontenta aspekto,

136

kaj suĉis la cigaredon. Viktor proksimiĝis al ili, kaj de distanco je malpli ol dudek paŝoj li komencis aŭdi kion diras la bubo. La bubo kriis:

Sed kiel tio koncernas min? Ĉu mi rompis la regulojn? Ne, ne rompis. Ĉu paperoj ĉe mi enordas? Enordas. La ŝarĝo estas ĝusta, jen la fakturo. Kio ja, ĉu mi unuan fojon veturas ĉi tien?

La policestro rimarkis na Viktor, kaj lia vizaĝo akceptis ekstreme malsimpatian esprimon. Li de- turniĝis kaj, kvazaŭ li ne vidas la bubeton, diris al la policisto:

Tiel do, ĉi tie vi staru. Observu ke ĉio estu en ordo. En la kajuton ne engrimpu, alie oni disŝtelos ĉion. Kaj al neniu permesu proksimiĝi al la aŭto. Ĉu vi komprenis?

Komprenis, - diris la policisto. Li estis tre malkontenta.

La policestro malleviĝis de la perono, ensidis sian aŭton, kaj forveturis. La malpurigita ŝofereto kraĉis kolere kaj rilatis al Viktor:

Nu eĉ vi diru, kulpas mi aŭ ne?

Viktor haltetis, kaj la bubon tio entuziasmigis.

Veturas mi normale. Transportas mi librojn en la zonon. Milfoje transportis mi. Sed nun, jen kiel, oni haltas min kaj ordonas veturi en policejon. Kial? Ĉu mi rompis trafikregulojn? Ne rompis. Ĉu la pap­eroj malordas? Enordas, jen la fakturo. La licencon oni forprenis, por ke mi ne forkuru. Sed kien mi forkuru?

Sufiĉas kriaĉi, - diris la policisto.

La bubo vigle turniĝis al li.

Do kion mi faris? Diru, ĉu mi superis la rapi- decon? Ne superis. Ja estos monpunata mi pro la prokrasto. Kaj jen oni la dokumenton forprenis.

Oni evidentigos, - diris la policisto. - Vere, kial vi ĉagrenas? Iru en la tavernon, ne vi estas re- spondeculo.

Jen estrare-etoj! - kriis la bubo, svinge ves- tante la vizierĉapon sur sian vilan kapon. - Nenie estas vero! Memprofite veturas mi - oni haltas, laŭleĝe veturas, - oni denove haltas, - li intencis malleviĝi de la perono, sed haltis kaj diris pete al la policisto: - Eble vi monpunon prenu, aŭ iel alie?

Iru, iru, - diris la policisto.

Sed al mi oni premion promesis pro la urĝeco! La tutan nokton mi hastis.

Iru, mi diras! - ripetis la policisto.

La bubo denove sputis, venis al sia aŭto, dufoje kalcitris la antaŭan pneŭon, poste subite ĝibetiĝis kaj, enŝovinte la manojn en la poŝojn, ekimpetis trans la placon.

La policisto rigardetis na Viktor, rigardetis la kamionon, rigardetis la ĉielon, lia cigaredo es- tingiĝis, li elsputis la stumpon kaj, demetante dum la iro la kapuĉon, foriris en la polican administrejon.

Viktor staris iome, poste malrapide ekmoviĝis ĉirkaŭ la kamiono. La kamiono estis grandega, po- tenca, sur tiaj oni veturigis ise motorizitan infante- rion. Viktor ĉirkaŭrigardis.

Je kelkaj metroj antaŭ la kamiono staris kaj malsekiĝis sub la pluvo polica motorciklo, turninte flanken la antaŭan radon; aliaj maŝinoj forestis proksime.

«Certe ili atingos min», - pensis Viktor, -

138

«sed halti min ili sendube ne sukcesos».

Al li ekestis gaje.

«Diable», - pensis li: - «fama verkisto Banev, denove ebriiĝinta, forveturigis, por dis- triĝi, malpropran aŭton. Feliĉe la okazaĵo pa- sis sen viktimoj...».

Li komprenis ke ĉio statas ne tiel simple, ke tio estas li kiu prezentas al regantoj bonaspektan oka- zon enprizonigi la maltrankviligan homon, sed li ne volis pensi, li volis obei la impulson.

«Ekstremokaze verkos mi la artikolon al la serpentaĉo», - pensis li.

Li rapide malfermis la pordeton, kaj eksidis ĉe la stirilo. La ŝlosilo forestis, do ekestis necese forŝiri dratojn de la sparkado kaj kunigi ilin. Kiam la mo- toro jam ekfunkciis, Viktor, antaŭ ol fermi la pordeton, ekrigardis malantaŭen, sur peronon de la polica administrejo. Tie staris sama policisto kun same malkontenta mieno sur la vizaĝo, kaj kun cig- aredo sur la lipo. Estis evidente ke li vidas ĉion, sed komprenas nenion.

Viktor frape fermis la pordeton, akurate surve- turis la pavimon, ŝanĝis la rapidumon, kaj ĵetiĝis en plej proksiman straton. Estis tre bone hasti sur malplenaj, sendube malplenaj stratoj, suprenigante per la radoj akvofalojn de profundaj flakoj, turnadi tutkorpe la malfacilan stirilon, - preter la konser- vaĵa fabriko, preter la parko, preter la stadiono, kie "Fratoj je racio" kiel malsekaj mekanikaĵoj senĉese piedbatis siajn pilkojn, kaj daŭre sur la ŝoseo, saltante sur la sidaĵo pro la kavoj, kaj aŭdante kiel ĉiufoje peze frapigas en la ŝargujo la malbone alligi-

. Л л

ta ŝargo.

En speguleto de malantaŭa vido persekuto ne videblis, kaj malverŝajnis ke eblas tiel rapide rimar- ki gin post tia pluvo. Viktor sentis sin tre juna, tre bezonata al iu, kaj eĉ ebria. De plafono de la kajuto lin okulumis belulinoj, eltranĉitaj el revuoj, kaj en la gantujo li trovis paketon da cigaredoj, kaj estis al li tiel bone ke li preskaŭ preterveturis la vojkrucigon, sed gustatempe bremsetis, kaj turnigis laŭ montrilo "Leprulejo - 6 km". Ĉi tie li eksentis sin eltrovanto, ĉar neniam antaŭe li veturis aŭ paŝadis sur tiu ĉi vojo. Kaj la vojo okazis bona, ne simila al municipa ŝoseo: komence tre glata prizorgita asfalto, kaj poste eĉ betonaĵo, kaj kiam li ekvidis la betonaĵon, li tuj ekmemoris pikdraton kaj soldatojn, kaj post kvin minutoj li ekvidis ĉion ĉi tion.

Unu-linia pikdrata barilo tirigis ambaŭflanke de la betonaĵo, kaj malaperis post la pluvo. La vojon baris alta pordego kun garda budo, pordo de la budo estis ovrita, kaj sur la sojlo staris jam soldato en kasko, botoj kaj pluvmantelo, el kiu elŝovig is tubo de la mitraleto. Ankoraŭ unu soldato, sen kasko, rigardis el la fenestreto.