"Ĝis nun neniam estis mi en koncentrejoj" - kantis Viktor, - "sed vi ne diru vane: dank al Dio".
Viktor lasis la akcelilon, kaj bremsis antaŭ la pordego. La soldato eliris el la gardejo kaj alvenis lin - juneta tia soldateto, lentuga, ne pli ol dek-ok- jara.
Saluton, - diris li. - kial vi malfruiĝis tiel?
Tiaj jen cirkonstancoj, - diris Viktor, mirante al tia liberalismo.
La soldateto ĉirkaŭrigardis lin kaj subite streĉiĝ is.
Viajn dokumentojn, - diris li seke.
Kiuj ja dokumentoj, - diris Viktor gaje. - Ja diras mi - cirkonstancoj!
La soldato kunpremis la lipojn.
Kion vi altransportis? - demandis li.
Librojn, - diris Viktor.
Ĉu estas enirpermeso?
Certe ne!
Ha, - diris la soldato, kaj lia vizaĝo sereniĝis. - Jen kial, ja vidas mi... Tiam atendu. Tiam vi de- vos atendi.
Sed sciu, - diris Viktor, levinte la montran fingron, - povas okazi ke mi estas persekutata.
Ne gravas, mi rapide, - diris la soldato kaj, altenante sur la brusto la mitraleton, ekfrapis per la botoj al la gardejo.
Viktor elgrimpis el la kajuto kaj, starante sur la ŝtupeto, ekrigardis malantaŭen. Post la pluvo videb- lis nenio. Tiam li revenis al la stirilo, kaj ekfumis. Estis sufiĉe krepuske. Antaŭe, post la pikdrato kaj post la pordego, ankaŭ turniĝis nebulo, diveniĝis iuj malhelaj konstruaĵoj - ĉu domoj, ĉu barakoj, ne eblis distingi tion konkrete.
«Ĉu vere ili ne invitos rigardi?» - pensis Viktor. - «Tio estos porkaĵo se ili ne invitos. Eblas, fakte, peti na Golem, nun li estas ie ĉi tie... Tiel mi faros», - pensis li. - «Ja ne vane
141
mi heroadis...»
La soldateto denove eliris el la gardejo, kaj post li - malnova konatulo, alta akna knabo-nihilisto, en nura kalsoneto, tre gaja nun, sen iu ajn spuro de tutmonda angoro. Devancante la soldaton li sur- saltis la ŝtupeton, enrigardis la kajuton, rekonis, aĥis, ekridis.
Saluton, sinjoro Banev! Ĉu tio estas vi? Jen kiel bone... Ja vi la librojn altransportis, ĉu? Sed ni atendas, atendas...
Nu kio, ĉu ĉio estas en ordo? - demandis la alveninta soldateto.
Jes, tio estas nia maŝino.
Tiam enigu ĝin, - diris la soldateto. - Kaj vi, sinjoro, devos eliri kaj atendi.
Mi volus vidi doktoron Golem, - diris Viktor.
Eblas voki lin ĉi tien, - proponis la soldateto.
Hm, - diris Viktor, kaj esprime alrigardis la knabon.
La knabo kulpe disigis la manojn.
Ĉe vi enirpermesilo forestas, - klarigis li. - Kaj sen la permesilo ili enlasas neniun. Ni estus ja ĝojaj...
Restis nenio alia ol elgrimpi sub la pluvon. Viktor sursaltis la vojon kaj, levinte la kapuĉon, rigardis kiel ovriĝis la pordego, la kamiono ŝiriĝis, kaj puŝmove ekrampis post la barilon. Poste la pordego fermiĝis. Tra bruo de la pluvo Viktor iom da tempo aŭdis hurlon de la motoro, siblon de la brem- silo, poste ekaŭdeblis nenio krom susuro kaj plaŭ - dado.
«Do al diablo ilin», - pensis li. Li rigardis la betonvojon. Ĝis la vojkruciĝo ses kilo- metroj, kaj de la vojkruciĝo ĝis la urbo preskaŭ dudek. Eblas, certe, de la vojkruciĝo ĝis la sanatorio - du kilometroj. Porkoj sen- dankaj... Sub la pluvo... Ĉi tie li rimarkis ke la pluvo malpliiĝis. «Ankaŭ pro tio dankon», - pensis li.
Do ĉu voki al vi sinjoron Golem? - demandis la soldato.
Na Gol em? - Viktor vigli g is.
Entute estus nemalbone irigi la maljunulaĉon sub la pluvo ĉi tien kaj reen, krom tio ĉe li estas aŭto. Kaj la botelo.
Kial ne, elvoku.
Tio eblas, - diris la soldateto. - Elvoku ni. Sed malverŝajnas ke li eliros, nepre diros li ke estas okupata.
Ne gravas, - diris Viktor. - Vi diru al li ke Banev vokas.
Banev? Bone, mi diros. Tamen tutegale li ne eliros. Sed al mi ne estas malfacile. Banev do... - kaj la soldateto foriris, simpatia tia soldateto, kare- sema, tute lentuga sub la kasko.
«Jen kiel» - pensis Viktor. - «Kaj mi?»
Nur nun li komprenis ke senprofite, ke li esperis kompreni... Penetri, tiel
Li eksentis disiluziigon. okazigis siajn heroaĵojn ne multon ekvidi kaj multon dirite, en epicentron.
Viktor ekfumis cigaredon, kaj tiam ekaŭdigiskrakado de motorcikla motoro. El la nebula vualo frenezrapide elsaltis motorciklo kun kromĉaro, alflugis kontakte la pordegon, kaj haltis. En la selo sidis sama policisto kun malkontenta vizaĝo, kaj en la kromĉaro sidis ankoraŭ unu, ĝis okuloj volvita en krudtolon.
«Komenciĝas», - ekpensis Viktor, pli alŝo- vante la kapuĉon. Sed tio ne helpis.
Policisto kun malkontenta vizaĝo degrimpis de la motorciklo, venis al Viktor kaj elbojis:
Kie estas la kamiono?
Kiu kamiono? - mire demandis Viktor, por gajni tempon.
Sed vi ne ŝajnigu, - kriaĉis la policisto. - Mi vidis vin! Vi estos juĝata! Forveturigo de arestita maŝino!
Vi ne kriaĉu min, - oponis Viktor digne. - Kial vi vulgaras? Mi plendos.
Dua policisto, devolvante dum la iro la krudto- laĵon, venis kaj demandis:
Ĉu tiu?
Certe tiu! - diris la policisto kun malkontenta vizaĝo, elprenante el la poŝo mankatenojn.
No-no-no, diris Viktor, retropaŝante. - Tio estas arbitreco. Kial vi aŭdacas?
Ne pligrandigu vian kulpon per la kontraŭs- taro, - konsilis la dua policisto.
Sed mi pri nenio kulpas, - impertinente deklaris Viktor, kaj ŝovis la manojn en la poŝojn. - Vi misdistingas min, knaboj.
Vi forveturigis kamionon, - diris la dua poli- cisto.
Kiun kamionon? - kriis Viktor. - Pri kiu kamiono vi parolas? Mi venis ĉi tien gasti ĉe sinjoro Golem, ĉefkuracisto. Demandu la gardistojn. Kiel ri- latas iu kamiono?
Eble ne tiu? - dubis la dua policisto.
Kial ne tiu? - oponis policisto kun malkon- tenta vizaĝo. Tenante la mankatenojn li iris al Viktor.
Nu, donu la manojn! - diris li afereme.
Sammomente pordo de la gardejo frapiĝis, kaj
alta penetra voĉo elkriis:
Ĉesu la kuniĝon!
Viktor kaj la policistoj ektremis. Sur sojlo de la gardejo staris la lentuga soldateto, elŝovinte el sub la pluvmantelo sian mitraleton.
Deiru de la pordego! - penetre elkriis li.
Vi tie, silenton! - diris policisto kun malkon- tenta vizaĝo. - Ĉi tie estas polico.
Kuniĝo ĉe pordego de la speciala zono je pli ol unu ekstera homo estas malpermesata! Post la tria averto mi pafas! Foriru de la pordego.
Foriru, foriru, - zorgeme diris Viktor, puŝe- tante brustojn de la ambaŭ policistoj.
Policisto kun malkontenta vizaĝo konsterne rigardis lin, deigis lian manon, kaj paŝis al la solda- to.
Aŭskultu, bubo, ĉu vi freneziĝis? - diris li. - Tiu ĉi ulo ŝtele forveturigis kamionon...
Neniuj kamionoj! - tire kaj orelbore elkriaĉis la simpatia karesema soldateto. - La-asta averto! Duopo foriru je cent metroj de la pordego!
Aŭskultu, Roĥ, - diris la dua policisto. Deiru ni, je Dio. Nenien li malaperos de ni.
Policisto kun malkontenta vizaĝo, ruĝa pro la indigno, preskaŭ malfermis la buŝon, sed tiam en pordo de la gardejo aperis dika serĝento kun ĉirkaŭmordita sandviĉo en unu mano, kaj kun glaso en la alia.
Soldato Ĝura, - diris li maĉante, - kial vi ne pafadas?
Sur la lentuga vizaĝo, sub la kasko, aperis esp- rimo de bestiĝo. La policistoj ĵetiĝis al la motorcik- lo, eksidis ĝin, turniĝis, kaj preter Viktor, kiu akcep- tis pozon de trafikregulisto, ĵetiĝis for. Ruĝvizaĝa policisto elkriis al li ion neaŭdeblan pro krakado de la motoro. Forveturinte je kvindek paŝoj ili haltis.
Proksime, - diris la serĝento malaprobe. - Kial vi rigardas? Ja estas proksime.
Pli malproksimen! - penetre kriaĉis la sol- dateto, svingante la mitraleton.
La policistoj forveturis plien, kaj ekestis nev- ideblaj.