Выбрать главу

Kutimiĝis eksteruloj ĉe la pordego amasiĝi, - informis la serĝento la soldateton, rigardante na Viktor. - Nu, en ordo, daŭrigu la servadon.

Li revenis en la gardejon, kaj la lentuga sol- dateto, poiome malvarmiĝante, kelkfoje iris tien- reen antaŭ la pordego. Atendinte kelkajn minutojn Viktor singarde informiĝis:

Mi petas pardonon, kio pri doktoro Golem?

Forestas li, - elgrumblis la soldateto.

Tre bedaŭrinde, - diris Viktor. - Do tiam foriru mi, ĉu?

Li ekrigardis la nebulon kaj pluvon, kie kaŝiĝis la policistoj.

Kiel tiel - foriru? - maltrankvile diris la sol- dateto.

Kio, ĉu ne permesatas?

Kial ne permesatas, - diris la soldateto. - Mi pri la kamiono. Se vi foriros, do kio pri la kamiono? Oni devas forveturigi kamionon de la pordego.

Sed kiel mi rilatas al tio? - demandis Viktor, eĉ pli maltrankvile.

Kiel tiel - rilatas? Vi alkondukis ĝin, do vi ĝin... tio. Ja ĉiam estas tiel, kiel alie?

«Diable», - pensis Viktor. - «kion mi faru pri ĝi?»...

De cent-metra distanco aŭdiĝis krakado de la motorcikla motoro, laboranta surloke.

Ĉu vi vere elkaptis ĝin? - demandis la sol­dateto scivole.

Jes, certe! Polico haltigis la ŝoforon, kaj mi, stultulo, decidis helpi...

Je-es, - kunsente eltiris la soldateto. - Eĉ ne scias mi kion konsili al vi.

Kaj kio se mi, ekzemple, ekiru nun? - flateme demandis Viktor. - Ĉu vi ne pafos?

Ne scias mi, - honeste konfesis la soldateto. - Ŝajne ne estas devigo fari tion. Ĉu mi demandu?

Demandu, - diris Viktor, - meditante ĉu sukcesos li forkuri al distanco de nevidebleco aŭ ne.

Ĉi-momente post la pordego ekaŭdiĝis hupo. La pordego vaste malfermiĝis, kaj el la zono malrapide elruliĝis la malbonŝanca tolkovrita kamiono. Ĝi haltis apud Viktor. La pordeto malfermigis, kaj Vik­tor ekvidis ke ĉe la stirilo sidas jam ne knabo, kiel li atendis, sed kalva gibeta malsekulaĉo kiu rigardas lin. Viktor ne movigis de la loko, kaj tiam la malsekulaĉo demetis de la stirilo la manon en nigra ganto, kaj invite frapetadis la sidlokon apud si.

«Bonvolis degni ili», - amare ekpensis Vik­tor.

La soldateto goje diris:

Jen kiel bone, ordigis ja ĉio, do veturu vi, je

Dio.

Ĉe Viktor preterbrilis penso ke se la malseku- laĉo intencas mem veturigi la kamionon en la urbon aŭ kien li volas, unuvorte se li intencas mem okupigi pri la polico, tial estus bone tuj adiaŭi kaj hasti rekte tra la kampo en la sanatorion, for de la embuskanta motorciklo.

Tie antaŭe estas polico, - diris Viktor al la malsekulaĉo.

Ne gravas, sidu, - diris la malsekulaĉo.

Temas pri tio ke mi ŝtelis tiun ĉi arestitan kamionon.

Mi scias, - tolere diris la malsekulaĉo. - Sidu.

La momento ekestis perdita. Viktor gentile kaj

tutkore adiaŭis la soldateton, engrimpis la sidlokon, kaj batfermis la pordeton. La kamiono ekmovigis, kaj post minuto ili ekvidis la motorciklon. Ĝi staris transverse, la ambaŭ policistoj staris apude kaj faris gestojn. - al la vojrando. La malsekulaĉo bremsis, malŝaltis la motoron kaj, elŝoviginte el la kajuto, diris:

Forprenu la motorciklon, vi baris la vojon.

Ek al la vojrando! - ordonis policisto kun malkontenta vizaĝo. - Kaj prezentu la dokumentojn.

Mi veturas en la polican administrejon, - diris la malsekulaĉo. - Eble ni konversaciu tie?

La policisto iom konsterniĝis kaj elgrumblis ion similan al "konas ni vin". La malsekulaĉo trankvile atendis.

Bone, diris fine la policisto. - Sed aŭton stiros mi, kaj tiu transiru en la motorciklon.

Bonvolu, sed, se eblas, en motorciklo veturu mi, - konsentis la malsekulaĉo.

Eĉ pli bone, - elgrumblis policisto kun malkontenta vizaĝo. Lia vizaĝo eĉ sereniĝis. - El- grimpu.

Ili interŝanĝis la lokojn. La policisto, malice rigardinte na Viktor, komencis ŝoviĝi kaj kurbiĝi sur la sidloko, ordigante la pluvmantelon, kaj Viktor, strabe rigardante la policiston, spektis kiel la malsekulaĉo, eĉ pli ĝibetante kaj mispaŝante, simila de la dorso grandegan malgrasan simion, iras al la motorciklo kaj engrimpas la kromĉaron. La pluvo denove ekverŝegis kiel el sitelo, tial la policisto funkciigis la glac-viŝilon. La transportiloj ekmoviĝis.

«Volus mi scii per kio tio ĉi finiĝos», - kun ioma maltrankvilo pensis Viktor.

Neklaran esperon, tamen, donis intenco de la malsekulaĉo prezentiĝi en la polica administrejo.

«Arogantiĝis nuna malsekulaĉaro, imperti- nentiĝis... Sed monpunon oni ĉiuokaze deŝiros de mi, tion mi ne evitos. Ne povas okazi ke polico preterlasos eblecon deŝiri de homo monpunon. Tamen kraĉas mi pri tio, malgraŭ ĉio devas mi malaperi de ĉi tie. Ĉio statas bone. Almenaŭ plezurigis mi mian animon...»

Li eltiris skatoleton da cigaredoj, kaj proponis ĝin al la policisto. La policisto indigne gruntis, sed prenis. La bruligilo ĉe li ne funkciis, do li devis ankoraŭfoje grunti, kiam Viktor proponis la sian.

Entute oni povis kompreni lin, tiun ĉi neju- nan viron, kvardek-kvin-jaran, verŝajne, kiu ĝis nun estas nur malaltranga policisto, eble el iamaj fi-kunlaborantoj: ne tiujn prizonigis kaj ne tiun pugon lekis, sed kiel li distingu la pu- gojn - ĉu tia ĝi estas aŭ ne tia...

La policisto fumis, kaj lia aspekto ekestis jam ne tiel malkontenta: liaj aferoj iĝis pli bonaj.

«Ho, se havus mi botelon ĉi tie», - pensis Viktor. - «Donus mi eldrinki, rakontus paron da irlandaj anekdotoj, insultus estrulojn, kiuj nur ŝatulaĉojn altigas, priridus studentojn, - kaj, certe, degelus la homo...»

Jen kiel pluvego frapas, - diris Viktor.

La policisto gruntis sufiĉe neŭtrale, sen malico.

Sed kia ja antaŭe estis klimato ĉi tie, - daŭ- rigis Viktor. - Ĉi tie ĉe li ekbrilis ideo. - Kaj jen, ri- marku, ĉe ili tie, en leprulejo, forestas pluvo, sed kiam alveturas homo la urbon, do tuj pluvegas.

Kio ja, - diris la policisto. - Bone ili komfor- tiĝis tie, en la leprulejo.

La kontakto aranĝadis. - Ili konversaciis pri la vetero - kia ĝi estis, kaj kia, diable, ekestis. Trovis ili komunajn konatojn en la urbo. Paroladis pri ĉe- furba vivo, pri mini-jupoj, pri ulcero de samsekse- mo, pri importa brando kaj kontrabandaj narkotaĵoj. Nature menciis ke ekforestis ordo - ne tio kio estis ĝis la milito, aŭ, diru ni, tuj poste. Ke esti policisto

hunda profesio, kvankam oni skribas en ĵurnaloj: bonkoraj kaj severaj gardantoj de ordo, senŝanĝe- bla rado de la ŝtata mekanismo. Sed pensian aĝon oni pligrandigas, pensiojn malpliigas, pro dumserva vundo oni donas groŝojn, kaj nun eĉ armilojn for- prenis - kiu do penados ĉe tiuj kondiĉoj... Unuvorte aperis tiaj cirkonstancoj ke, se aldoni paron da glu- toj, la policisto dirus: "Jen kio, knabo, je Dio. Mi vin ne vidis, kaj vi min ne vidis". Tamen paro da glutoj forestis, kaj momento por prezenti ruĝan mon- bileteton ankoraŭ ne maturiĝis, tial kiam la kamiono alruliĝis al enirejo de la polica administrejo, la poli­cisto denove malsereniĝis, kaj seke proponis al Vik­tor sekvi lin, kaj rapide.

La malsekulaĉo rifuzis konversacii kun la deĵo- ranto, kaj postulis ke oni tuj konduku ilin al la po- licestro. La deĵoranto respondis al li ke la polices- tro, verŝajne, akceptos lin, sed kio koncernas tiun ĉi sinjoron, do li estas akuzata pri aŭtoŝtelo, tial li ne havas kaŭzon iri al la estro, sed oni devas pride- mandi kaj protokoli lin.

Ne, - firme kaj trankvile diris la malsekulaĉo,

okazos nenio tio. Sinjoro Banev ne devos respondi al iuj ajn demandoj kaj subskribi iujn ajn protokolo- jn, pri kio ekzistas cirkonstancoj, koncernantaj nur sinjoron policestron.

La deĵoranto, al kiu estis indiferente, levetis la ŝultrojn, kaj ekiris raporti. Dum li raportis, aperis la ŝofereto en la oleigita kombinvesto, kiu sciis ne­nion, kaj estis sufiĉe ebria, pro kio li tuj komencis krii pri justeco, nekulpo, kaj ceteraj teruraĵoj. La malsekulaĉo singarde prenis de li la fakturon, kiun tiu svingadis, lokigis ĉe la bariero kaj subskribis gin. La ŝoforo, pro la mirego, eksilentis, kaj tiam na Viktor kaj la malsekulaĉon oni invitis al la estro.