Выбрать главу

La policestro renkontis ilin severe. La malseku- laĉon li rigardis malplezure, kaj na Viktor li tute evi- tis rigardi.

Kion vi bezonas? - demandis li.

Ĉu vi permesos eksidi? - informigis la malsekulaĉo.

Jes, mi petas, - devige diris la policestro post ioma paŭzo.

Ĉiuj eksidis.

Sinjoro policestro, - diris la malsekulaĉo. - Mi estas rajtigita deklari al vi proteston kontraŭ dufoja nelega halto de transportaĵoj adresitaj al la leprule- jo.

Jes, mi aŭdis pri tio, - diris la policestro. - La ŝoforo estis ebria, do ni estis devigataj deteni lin. Mi opinias ke dum la proksimaj tagoj ĉio klarigos.

Vi detenis ne ŝoforon sed la transportaĵon, - oponis la malsekulaĉo. - Tamen tio ne estas tiel grava. Dank al afableco de sinjoro Banev la trans- portaĵo venis nur post negranda malfruigo, kaj vi devas esti danka al troviĝanta ĉi tie sinjoro Banev, ĉar signifa malfruo de la transportaĵo pro via, sin­joro policestro, kulpo, povus okazi por vi fonto de gravaj malagrablaĵoj.

Tio estas amuze, - diris la policestro. - Mi ne komprenas kaj ne deziras kompreni pri kio temas, ĉar estiel persono ofica mi ne toleros minacojn. Kio koncernas sinjoron Banev, do ekzistas krimleĝaro, en kiu estas antaŭviditaj tiuj ĉi okazoj.

Li evidente rifuzis rigardi na Viktor.

Mi vidas ke vi vere ne komprenas vian staton, - diris la malsekulaĉo. - Sed mi estas rajtigita in- formi vin ke en okazo de nova haltigo de niaj trans- portaĵoj vi devos respondeci ĉe generalo Pferd.

Venis silento. Viktor ne sciis kio estas generalo Pferd, tamen al la policestro tiu ĉi nomo evidente estis konata.

Al mi ŝajnas ke tio estas minaco, - diris li necerte.

Jes, - konsentis la malsekulaĉo. - Kaj la mi- naco pli ol reala.

La policestro impete leviĝis. Viktor kaj la malsekulaĉo ankaŭ.

Mi konsideros ĉion kion mi ekaŭdis ĉi tie, - deklaris la policestro. - Via tono, sinjoro, lasas dez- iron esti pli bona, tamen al personoj, rajtigintaj vin, mi promesas ke mi evidentigos la aferon kaj, se troviĝos kulpuloj, mi punos ilin. Tio tutplene kon­cernas ankaŭ sinjoron Banev.

Sinjoro Banev, - diris la malsekulaĉo. - Se ĉe vi estos malagrablaĵoj kun polico okaze de tiu ĉi in- cidento, senprokraste informu sinjoron Golem... Ĝ is

revido, - diris li al la policestro.

Ĉion bonan, - respondis tiu.

Ĉapitro oka

Je la oka vespere Viktor malleviĝis en la restoracion, kaj direktiĝis al sia tableto, kie sidis jam la kutima kompanio, kiam alvokis lin Teddi.

Saluton, Teddi, - diris Viktor, premiĝinte al la vendobreto. - Kiel vi fartas? - Tiam li ekmemoris. - Ha! Kontresumo... Ĉu multon mi kulpas pro hieraŭ?

Kontresumo, - elgrumblis Teddi, - ne estas tro granda: rompis vi spegulon kaj demovis lavabon. Sed jen la policestro, ĉu vi memoras lin?

Sed kio okazis? - miris Viktor.

Ĝuste tion mi sciis ke vi ne memoros, - diris Teddi. - Okuloj ĉe vi, frato, estis kiel ĉe kuirita porkido. Nenion vi komprenis... Do jen kiel, - li al- metis al brusto de Viktor la montran fingron, - ŝlo- sis vi lin, bedaŭrindan, en neceseja ĉelo, kontraŭa- pogis la pordon per balailo, kaj ne ellasis lin. Sed ni ne sciis kiu estas tie, li ĵus alveturis, do ni opiniis ke tie estas Kvadriga. Nu, - pensis ni, - bone, iom sidu li... Sed poste vi eltiris lin de tie, kaj komencis krii: "Ho bedaŭrinda, tuta vi malpuriĝis!" - kaj puŝi lian kapon en la lavabon. Deŝovis vi la lavabon, kaj ni, frato, penadis detirante vin.

Ĉu serioze? - diris Viktor. - Jen kial li la tutan tagon rigardas min lupe.

Teddi kunsente klinadis la kapon.

Jes, diable malagrablas, - diris Viktor. - Par- donpeti mi devus... Sed kiel li permesis al mi? Ja li estas ankoraŭ viro forta.

Mi timas ke ili alkudros krimaferon al vi, - diris Teddi. - Hodiaŭ matene jam iradis ĉi tie unu policistaĉo, pridemandis li... Sesdek-tria artikolo es­tas garantiita al vi - ofendaj agoj ĉe plipezigaj cirkonstancoj. Kaj eble eĉ pli malbone. Terorisma ago. Ĉu vi komprenas per kio odoras? Mi, sur via loko... - Tedi balancis la kapon.

Kio? - demandis Viktor.

Onidire urbestro venis al vi hodiaŭ, - diris Teddi.

Jes.

Nu, kaj kion li?

Stultaĵo. Li volas ke mi verku artikolon. Kon- traŭ malsekulaĉoj.

Ha! - diris Teddi, kaj vigliĝis. - Nu, tiam vere stultaĵo. Verku vi al li tiun ĉi artikolon, kaj ĉio estos en ordo. Se la urbestro estos kontenta, la policestro

Л I ■ 1 I 1 I Л ■ /V /V ■ . Л ■ I ■

eĉ kviviti ne kuraĝos, vi povos eĉ ĉiutage enpuŝi lin en necesabon. La policestro estas ĉe la urbestro jen kie... - Teddi montris la grandegan ostecan pugnon. - Do ĉio enordas. Tial verŝu mi al vi je kosto de la entrepreno. Ĉu la rafinitan?

Eblas rafinitan, - diris Viktor penseme.

La vizito de la urbestro prezentiĝis al li jam en tute alia lumo.

«Jen kiel ili min», - pensis Viktor. - «Je- s... Aŭ malaperu vi de ĉi tie, aŭ faru kion oni ordonas, alie ni ĉirkaŭligos vin. Fakte, ankaŭ malaperi ne estos facile. Terorisma ago, oni trovos. Kia estas vi, frateto, alkoholulo, eĉ rigardi aĉas. Kaj ne iun ajn, sed policestron. Se diri honeste, planite kaj plenumite estas ne

155

malbone».

Li memoris nenion krom la kahela planko, verŝi- ta per akvo, sed tre bone imagis tutan tiun ĉi scenon.

«Jes, Viktor Banev, porkido vi mia kuirita, opoziciulo kuireja, kaj eĉ ne kuireja sed apud- baneja, ŝatato de sinjoro prezidento... Jes, ŝa- jnas ke venis al vi tempo, tiel dirite, vendi vin. Rec-Tusov, homo sperta, ĉi-okaze diras: vendiĝi oni devas leĝere kaj multekoste - ju pli honesta estas via plumo, des pli multe kos- tu ĝi al potenculoj, do ankaŭ vendante vin vi okazigas malprofiton al la kontraŭulo, kaj oni devas peni ke la malprofito estu maksimuma»

Viktor unuglute eldrinkis pokaleton da rafinita, sentante ĉe tio neniun plezuron.

Bone, Teddi, - diris li. - Dankon. Donu la kon- tresumon. Ĉu multe?

Via poŝo eltenos, - smajletis Teddi.

Li prenis el la kaso paperfolion.

Ŝuldas vi: pro la spegulo neceseja - sepdek sep, pro la lavabo fajenca granda - sesdek kvar, re­sume, vi ja komprenas, cent kvardek unu. La plan- klampon ni forskribis je tiun pugnobatalon... Sed jen kion mi ne komprenas, - daŭrigis li, observante kiel Viktor elkalkulas la monon. - Per kio vi la speg- ulon disrompis? Fortika spegulo, je du fingroj dika. Ĉu vi per la kapo batis gin?

Per kies? - malgaje demandis Viktor.

Bone, ne malgoju, - diris Teddi, akceptante la monon. - Verkos vi la artikoleton, rerajtiĝos, la honorarieton elkaptos, kaj ĉio profitiĝos... Ĉu verŝi ankoraŭfoje?

Ne, sufiĉas, poste... Mi ankoraŭfoje alvenos, post la vespermanĝo, - diris Viktor kaj ekiris al sia loko.

En la restoracio ĉio estis kiel kutime - duonmal- lumo, odoroj, tintado de manĝilaro en la kuirejo, okulvitra juna homo kun la teko, kunulo, kaj botelo da minerala akvo; ĝibiĝinta doktoro R.Kvadriga; Pa­vor, rekta kaj ordigita, malgraŭ la nazkataro; Golem kun malkompakta nazo de profeto-alkoholulo, dis- fluiĝinta en la brakseĝo. Kelnero.

lampridojn, - diris Viktor. - Botelon da biero kaj ion viandan.

Ĝisludis vi, - diris Pavor riproĉe. - Diris mi al vi - ĉesu drinkaĉi.

Kiam vi diris tion? Mi ne memoras.

Sed al kio vi ĝisludis? - informiĝis doktoro R.Kvadriga. - Ĉu murdis, finfine, iun?

Ĉu ankaŭ vi memoras nenion? - demandis lin Viktor.

Ĉu vi pri hieraŭo?

Jes, pri hieraŭo... - Drinkis mi ĝis diabletoj en la okuloj, - diris Viktor, turniĝante al Golem, - en- pelis mi sinjoron policestron en la necesejon...