Ha-a! - diris R.Kvadriga. - Ĉio tio estas men- sogo. - Ĝuste tion mi diris al la esploristo. Hodiaŭ matene vizitis min esploristo. Ĉu vi komprenas, pirozo besteca, la kapo doloregas, sidas mi, rigar- das en fenestron, kaj jen aperas tiu ŝtipo kaj komencas kudri krimaferon...
Kiel vi diris? - demandis Golem. - Ĉu kudri?
Jes, kudri, - diris R.Kvadriga, - trapikante per imagita nadlo imagitan ŝtofon. - Tamen ne pan- talonon sed krimaferon... Mi diris al li rekte: ĉio tio estas mensogo, hieraŭ mi tutan vesperon sidis en la restoracio, ĉio estis trankvila, deca, kiel ĉiam, neni- uj skandaloj, unuvorte enuego... Elturniĝos vi, - kuraĝige diris li al Viktor. - Nenio terura. Sed pro kio vi faris tion? Ĉu vi ne ŝatas lin?
Pli bone ni ne parolu pri tio, - proponis Viktor.
Sed pri kio ni parolu? - demandis R.Kvadriga ofende. - Tiu ĉi duopo ĉiam disputas kiu kiun ne en- lasas en la leprulejon. Jen, okazis finfine io intere- sa, kaj tuj - ne parolu.
Viktor formordis duonon de la porcio, maĉis, el- drinkis la bieron, kaj demandis:
Kio estas generalo Pferd?
Ĉevalo, - diris R.Kvadriga. - Virĉevalo. Der pferd. Aŭ das.
Tamen, - diris Viktor. - Ĉu konas iu tiun ĉi generalon?
Kiam mi servis en armeo, - diris doktoro R.Kvadriga, - nian divizion komandis infanteri-generalo Arŝmann.
Kaj kio? - diris Viktor.
Arŝ - germane - postaĵo, - informis silentan- ta ĝis tiam Golem. - La doktoro ŝercas.
Sed kie vi aŭdis pri generalo Pferd? - demandis Pavor.
En kabineto de la policestro - respondis Viktor.
Kaj kio?
Jen ĉio. Do neniu scias? Bone. Simple mi volis demandi.
Kaj nomo de la serĝento estis Battoks, - deklaris R.Kvadriga. - Serĝento Battoks.
Ĉu ankaŭ la anglan vi konas? - demandis Golem.
Jes, en tiuj ĉi limoj, - respondis R.Kvadriga.
Drinku ni, - proponis Viktor. - Kelnero, botelon da konjako.
Sed por kio botelon? - demandis Pavor.
Por sufiĉu al ĉiuj.
Denove vi ordigos iun skandalon.
Lasu vi, Pavor, - diris Viktor. - Jen kia absti- nentulo.
Mi ne estas abstinentulo, - oponis Pavor. - Mi ŝatas drinki, kaj neniam preterlasas okazon drinki, kiel decas al vera viro. Sed mi ne komprenas por kio perdi la racion. Kaj tute jam ne valoras, laŭ mi, perdi la racion ĉiuvespere.
Denove li estas ĉi tie, - diris R.Kvadriga des- pere. - Sed kiam li sukcesis?
Ni ne perdos la racion, - diris Viktor, dis- verŝante al ĉiuj la konjakon. - Ni simple drinkos. Same al duono de la nacio kiu faras tion nun. Alia duono drinkaĉas ĝis perdo de la racio, kaj Dio kun ĝi, sed ni simple drinku.
Ĝuste tio problemas, - diris Pavor. - Kiam en la lando okazas totala drinkado, kaj ne nur en la lando, sed en tuta mondo, ĉiu deca persono devas konservi la prudenton.
Ĉu vi sincere opinias nin prudentaj homoj? - demandis Golem.
Ĉiuokaze civilizitaj.
Laŭ mi, - diris Viktor, - ĉe civilizitaj homoj estas pli da kaŭzoj ebriigi ol ĉe necivilizitaj.
Eble, - konsentis Pavor. - Tamen civilizita homo devas teni sin en kadroj. Civilizeco devigas... Jen sidas ni ĉi tie preskaŭ ĉiun vesperon, babilas, drinkas, ludas ĵetkubojn. Sed ĉu diris iu el ni dum tiu ĉi tempo ion, eĉ ne sagan, sed almenaŭ seri- ozan... Sole hihioj kaj ŝercetoj...
Sed kial - seriozan? - demandis Golem.
Tial ke ĉio falas en abismon, sed ni hihias kaj ŝercas. Dum pesto festenas ni. Laŭ mi tio estas honte, sinjoroj.
Nu bone, Pavor, - pacige diris Viktor, - diru vi ion seriozan. Eĉ ne sagan sed seriozan.
Ne deziras mi seriozan, - deklaris doktoro R.Kvadriga. - Hirudoj, terbuloj. Fi!
Ĉit! - diris Viktor al li. - Dormaĉu vi... Ĝuste, Golem, konversaciu ni eĉ unufoje pri io serioza. Komencu, Pavor, rakontu al ni pri la abismo.
Denove vi hihias? - diris Pavor amare.
Ne, - diris Viktor. Honeste - ne. Mi estas iro- nia - eble. Sed tio okazas ĉar tutan vivon aŭdas mi babilaĉon pri abismoj. Ĉiuj certigas ke homaro ruligas en abismon, sed pruvi ili povas nenion. Kaj, se kontroli, ĉiam okazas ke tuta tiu ĉi filozofia pes- imismo - rezulto de la familiaj problemoj aŭ de ne- sufiĉo da bankbiletoj...
Ne, - diris Pavor. - Ne... Homaro ruligas en abismon ĉar homaro bankrotigis...
Nesufiĉo da bankbiletoj, - elmurmuris Golem.
Pavor ne atentis lin. Li parolis ekskluzive al Viktor, parolis, klininte la kapon kaj rigardante el sub la frunto.
- Homaro bankroti ĝ is biologie - naski ĝ oj malpliiĝas, disvastiĝas kancero, demenco, neŭritoj, homoj transformiĝis je narkomaniuloj. Ili ĉiutage englutas cent-tunojn da alkoholo, nikotino, da simple narkotaĵoj, ili komencis de haŝiŝo kaj kokaino, kaj finis per LSD. Ni simple degeneras. Naturon ni neniigis, kaj imita naturo neniigos nin. Daŭre, ni bankrotiĝis ideologie - ni elprovis jam ĉiujn filozofi - ajn sistemojn, kaj diskreditis ilin ĉiujn, ni elprovis ĉiujn eblajn sistemojn de moralo, sed restis samaj malmoralaj brutoj kiel trogloditoj. Plej terura estas tio ke tuta griza homa biomaso restas en niaj tagoj sama kanajlaro kia ĝi estis ĉiam. Ĝi konstante pos- tulas kaj deziregas diojn, gvidantojn, ordon, kaj ĉi- ufoje kiam ĝi ricevas diojn, gvidantojn kaj ordon, ĝi iĝas malkontenta, ĉar reale ĝi bezonas nenion, nek diojn, nek ordon, sed volas ĝi ĥaoson, anarĥion, panon kaj spektaĵojn; nun ĝi estas katenita per fera neceso ĉiusemajne ricevi koverteton kun la salajro, sed tiu ĉi neceso estas abomena al la biomaso, kaj ĝi ĉiuvespere foriras en alkoholon kaj narkotaĵojn... Sed diablo kun ĝi, kun tiu ĉi amaso da putranta fekaĵo, ĝi fetoras jam dek mil jaroj, kaj al nenio alia ĝi taŭgas, krom fetori. Teruras alio - la putro kap- tas nin, homojn majuskle, personecojn. Ni vidas tiun ĉi malkomponadon kaj imagas kvazaŭ tio ne koncernas nin, sed ĝi, tamen, venenas nin per senespero, subfosas nian volforton, enmarĉigas... Kaj jen al vi ankaŭ tiu ĉi malbeno - demokratia eduko: egalite, fraternite, ĉiuj homoj - fratoj, ĉiuj - el sama pasto... Ni konstante identigas nin kun ple- bo, kaj insultas nin se okazas al ni malkovri ke ni estas pli saĝaj ol ĝi, ke ĉe ni estas aliaj interesoj, aliaj celoj en vivo. Venis jam tempo kompreni tion kaj fari konkludojn - venis jam tempo saviĝi.
Venis tempo drinki, - diris Viktor.
Li jam bedaŭris ke konsentis pri serioza konver- sacio kun la sanitara inspektisto. Estis malagrable rigardi na Pavor. Pavor tro ekscitiĝis, ĉe li eĉ la oku- loj strabiĝis. Tio elfalis el lia personeco, sed parolis li, same al ĉiuj adeptoj de abismoj, terurajn ba- nalaĵojn. Aperis eĉ deziro diri al li: ĉesu mal- honoriĝi, Pavor, pli bone turniĝu vi profile, kaj eks- majlu ironie.
Ĉu tio estas ĉio kion vi povas respondi? - In- formiĝis Pavor.
Mi povas ankaŭ konsili. Pli da ironio, Pavor. Ne ekscitiĝu tiel. Tutegale vi povas nenion. Kaj se povus, tiam ne scius kion.
Pavor ironie eksmajlis.
Eraro. Mi scias, - diris li.
Do?
Estas nur unu rimedo ĉesi la diskomponiĝon...
Konas ni, konas, - facilanime diris Viktor. - Vesti ĉiujn stultulojn je oraj ĉ emizoj, kaj lasi ilin marŝi. Tuta Eŭropo sub niaj piedoj. Estis jam.
Ne, - diris Pavor. - Tio estas nur prokrasto. Sed solvo estas unusola: neniigi la amason.
Ĉe vi hodiaŭ estas bonega humoro, - diris Viktor.
Neniigi naŭdek procentoj de loĝantaro, - diris Pavor. - Eble eĉ naŭdek kvin. Homa biomaso plen- umis jam sian destinon - ĝi naskis el siaj profundoj eliton, kiu kreis civilizacion. Nun ĝi estas morta, kiel putra terpoma tubero, doninta vivon al nova vege- taĵo. Sed kiam mortinto komencas putri, venas tempo enterigi ĝ in.
Dio, - diris Viktor. - Kaj ĉio ĉi tio nur ĉar ĉe vi estas nazkataro, kaj forestas enirpermeso en la lep- rulejon, ĉu? Aŭ eble familiaj malagrablaĵoj?
Ne ŝajnigu stultulon, - diris Pavor. - Kial vi ne volas primediti aĵojn kiuj estas perfekte konataj al vi? Kial oni perversas plej brilajn ideojn? Pro stulte- co de griza homamaso. Pro kio militoj, ĥaoso, aĉaĵoj? Pro stulteco de griza homamaso, kiu promo- cias registarojn valorantajn ĝin. Kial ora epoko same senespere malproksimas de ni kiel en antikva tempo? Pro stulteco, inerteco kaj malklereco de griza homamaso. Principe Hitler estis prava, sub- konscie prava, li sentis ke sur Tero estas tro multe da superfluaĵoj. Sed li estis naskita per griza homamaso, kaj difektigis ĉion. Iniciati neniigon la ŭ rasa indico estis stultaĵo. Kaj, krome, li ne posedis verajn neniig-rimedojn.