Kaj laŭ kiu indico intencas neniigi vi? - demandis Viktor.
Laŭ indico de nerimarkeblo, - respondis Pavor. - Se homo estas griza, nerimarkebla, estas necese neniigi ĝin.
Kaj kiu decidos pri la nerimarkebleco?
Lasu, tio estas detaloj. Mi formulas principon, sed kiu, kio, kaj kiel - estas detaloj.
Kaj por kio vi ligiĝis kun la urbestro? - demandis Viktor, al kiu Pavor jam tedis.
Pri kio vi?
Al kiu diablo por vi tiu ĉi juga proceso? Vi silentas, Pavor! Sed tio ĉiam okazas pri vi, pri su- perhomoj. Vi intencas replugi tutan mondon, ne konsentas vi pri malpli ol tri miliardo da kadavroj, tamen samtempe - jen maltrankviligas vi pri la ran- goj, jen kuracigas de ŝankro, jen, pro eta profito, helpas al dubindaj homoj ordigi dubindajn aferojn.
Vi, tamen, ne tiel forte, - diris Pavor. Videblis ke li furiozigis. - Ja vi mem estas alkoholulo kaj nenifarulo...
Ĉiuokaze mi ne iniciatas blufajn politikajn procesojn kaj ne iniciatas rekonstrui la mondon.
Jes, - diris Pavor. - Vi eĉ al tio ne kapablas, Banev. Vi estas nura bohemiano, unuvorte ŝlimulo, ĉipa frazemulo kaj merdo. Vi mem ne scias kion vi volas, kaj faras nur tion, kion oni deziras de vi. Vi kontentigas dezirojn de samaj ŝlimuloj kiel vi, kaj tial imagas ke vi estas skuanto de bazoj kaj libera artisto. Sed vi simple estas merda rimisto, el tiuj kiuj surskribas publikajn necesejojn.
Ĉio tio estas gusta, - konsentis Viktor. - Be- daŭrindas nur ke vi ne diris tion antaŭe. Ekestis necese ofendi vin por ke vi diru tion. Okazas do ke vi estas fieta personeco, Pavor! Nur unu el multaj aliaj. Kaj se oni komencos neniigi, ankaŭ vin oni neniigos. Laŭ principo de nerimarkebleco: filozofan- ta sanitara inspektisto, ĉu? En fornon lin!
«Interese, kiel ni aspektas de ekstere» - pensis li. - «Pavor estas aĉa... Jen kia smajle- to! Kio okazis al li hodiaŭ? Sed Kvadriga dor- mas, kio por li kvereloj, griza homamaso, kaj
164
ĉiu tiu ĉi filozofio... Kaj Golem duonkuŝas komforte, kiel en teatro, pokaleto en la fin- groj, la mano post la brakseĝa dorso, atendas li kiu kiun frapos, kaj per kio. Ial Pavor longe silentas... Ĉu argumentojn li serĉas?»
Nu bone, - diris fine Pavor. - Konversaciis ni, kaj sufiĉas.
La smajleto ĉe li malaperis, la okuloj denove iĝis kiel ĉe ŝturmbandfjurer. Li ĵetis sur la tablon monbileton, ĝisdrinkis la konjakon kaj foriris, ne adiaŭante. Viktor eksentis agrablan disiluziiĝon.
Tamen por verkisto vi tre malbone komprenas homojn, - diris Golem.
Tio ne estas mia tasko, - diris Viktor facile. - Homojn komprenu psikologoj el departemento de sekureco. Mia tasko estas elsenti tendencojn per plialtigita intuicio de artisto... Sed por kio vi diras tion? Ĉu denove "Viktuar, ĉesu tintadi"?
Mi avertis vin: ne tuŝu na Pavor.
Diable, - diris Viktor. - Unue mi lin ne tuŝis. Li tuŝis min. Kaj due li estas porko. Ĉu vi scias ke li helpas al la urbestro ekjuĝi vin?
Mi konjektas tion.
Ĉu vin ne maltrankviligas tio?
Ne maltrankviligas. Manoj iliaj estas mallon- gaj. Mi parolas pri la urbestro kaj pri la juĝistoj.
Kaj ĉe Pavor?
Sed ĉe Pavor ili estas longaj, - diris Golem. - Tial ĉesu tintadi ĉe li. Vi ja vidas ke mi ĉe li ne tin- tadas.
Interese, ĉe kiu vi tintadas, - elgrumblis Viktor.
Ĉe vi mi iam tintadas. Mi sentas simpation al vi. Verŝu al mi konjakon.
Bonvolu, - Viktor enverŝis. - Eble ni vekos na Kvadriga? Vere, kial li ne defendis min de Pavor!
Ne, ne veku lin. Eku ni konversacii. Por kio vi miksiĝas en tiujn ĉi aferojn? Kiu petis vin forkondu- ki la kamionon?
Tio estis mia deziro, - diris Viktor. - Estas porkaĵo deteni librojn. Krom tio min misagordis la urbestro. Li atencis mian liberon. Ĉiufoje kiam oni atencas mian liberon, mi komencas huligani... Bonokaze, Golem, ĉu povas generalo Pferd protekti min de la urbestro?
Ternis li pri vi kaj pri la urbestro, - diris Golem. - Al li sufiĉas siaj problemoj.
Sed vi diru al li, ke li protektu. Se ne, mi verkos frakasan artikolon kontraŭ via leprulejo, pri tio ke vi uzas sangon de kristanaj beboj por kuraci okulvitran malsanon. Ĉu vi opinias ke mi ne scias por kio malsekulaĉoj allogas infanetojn? Ili, unue, suĉas sangon el ili, kaj, due, stupras ilin. Mal- honorigos mi vin antaŭ tuta mondo. Sangsuĉisto kaj stupranto sub masko de kuracisto, - Viktor kaj Golem intertuŝis la pokaletojn kaj eldrinkis. - Par- enteze, mi diras tion serioze. La urbestro igas min verki tian artikolon. Al vi, certe, ankaŭ tio estas sciata.
Ne, - diris Golem. - Sed tio ne estas esenca.
Mi vidas ke al vi ĉio ne estas esenca, - diris Viktor. - La tuta urbo estas kontraŭ vi - tio ne estas esenca. Oni intencas juĝi vin, - ne esenca. Sanitara inspektisto Pavor estas incitita per via konduto - ne estas esenca. Moda verkisto Banev ankaŭ estas in- citita, kaj pretigas la koleran plumon - ankaŭ ne estas esenca. Eble generalo Pferd - estas pseŭdonimo de sinjoro prezidento? Parenteze, ĉu tiu ĉi ĉiopova generalo scias ke vi estas komunisto?
Sed kial estas incitita verkisto Banev? - trankvile demandis Golem. - Nur ne kriaĉu tiel, Teddi turni ĝ as.
Teddi estas nia homo, - oponis Viktor. - Tamen anka ŭ li estas incitita - lin turmentas musoj. - Li kuntiris la brovojn kaj ekfumis. - Momenton, pri kio vi demandis min... Ha, jes. Mi estas incitita ĉar vi ne enlasis min en la leprulejon. Malgraŭ ĉio mi efektivigis honoran agon. Eĉ se ĝi estas stulta, ja ĉiuj honoraj agoj estas stultaj. Krom tio, pli frue, mi portis malsekulaĉon sur mia dorso.
Kaj batalis pro li, - aldonis Golem.
Ĝuste. Kaj batalis.
Kun faŝistoj, - diris Golem.
Ĝuste, kun faŝistoj.
Sed ĉu vi havas enirpermeson? - demandis Golem.
Enirpermeson... Jen ankaŭ na Pavor vi ne en- lasas, do li, antaŭ niaj okuloj, iĝis homofobo.
Jes, al Pavor ne prosperas ĉi tie, - diris Golem. - Entute li estas kapabla servanto, sed ĉi tie nenio prosperas al li. Mi daŭre atendas kiam li komencos fari stultaĵojn. Ŝajnas ke li komencas jam.
Doktoro R.Kvadriga levis la vilan kapon, kaj diris: - Fortike. Jen iru mi, kaj tie ni vidu. Animon for. - Lia kapo denove falis kun frapo sur la tablon.
Tamen, Golem, - diris Viktor, mallaŭtiginte la voĉon. - Ĉu tio veras ke vi estas komunisto?
Laŭ mia memoro komunista partio estas malpermesata ĉe ni, - rimarkis Golem.
Dio mia, - diris Viktor. - Sed kiu partio estas ĉe ni permesata? Ja mi demandas ne pri partio, sed pri vi...
Mi, - kiel vi vidas, estas permesata, - diris Golem.
Laŭdezire, - diris Viktor. - Al mi tio in- diferentas. Sed la urbestro... Tamen kraĉis vi je la urbestro. Sed kio se pri tio ekscios generalo Pferd...
Sed ni ja nenion diros al li, - kredeme flus- tretis Golem. - Por kio la generalo okupigu pri tiuj malgravaĵoj? Li scias ke estas leprulejo, en la lep- rulejo - iu Golem, malsekulaĉoj iuj, do sufiĉas.
Stranga generalo, - pripense diris Viktor. - Generalo de leprulejo... Tamen verŝajnas ke li, post nelonge, havos malagrablaĵojn pro la malsekulaĉoj. Mi sentas tion per plialtigita sentemo de artisto. En nia urbo ĉio akrigis kontraŭ malsekulaĉoj.
Se nur en nia urbo, - diris Golem.
Sed kial? Ja tio estas simple malsanaj homoj, kaj eĉ, ŝajne, ne infektaj.
Ne ruzadu, Viktor. Vi bonege scias ke tio estas ne simple malsanaj homoj. Eĉ infekteco ilia estas ne tute simpla.
Kiusence?
Teddi, ekzemple, ne povas infektigi de ili. Kaj la urbestro ne povas, mi ne diras eĉ pri la policestro. Sed iu alia povas.