Vi, ekzemple, ĉu?
Golem prenis la botelon, plezure rigardis ĝ in kontraŭ lumo, kaj disverŝis la konjakon. - Ankaŭ mi ne povas. Jam.
Kaj mi?
Mi ne scias. Ĉio tio, entute, estas hipotezo. Ne turnu la atenton.
Mi ne turnas, - malgaje diris Viktor. Kaj per kio krom tio ili estas nekutimaj?
Per kio ili estas nekutimaj? - ripetis Golem. - Vi povis mem rimarki, Viktor, ke ĉiuj homoj aparte- nas al tri grandaj grupoj. Pli ĝuste al du grandaj kaj unu malgranda... Estas homoj kiuj ne povas vivi sen estinto, ili plene troviĝas en estinto, pli-malpli mal- proksima. Ili vivas per tradicioj, kutimoj, sanktaĵoj, ili ĉerpas el estinto ĝojon kaj ekzemplon. Prenu ni sinjoron prezidenton. Kion li farus se ĉe ni forestus nia majesta estinto? Kion li citus kaj de kie li, entute, aperus. Krome estas homoj kiuj vivas per estanto, kaj ne deziras scii estonton kaj estinton. Jen vi, ekzemple. Tutan imagon pri estinto difektis al vi sinjoro prezidento, en kiu ajn estinto vi enrigardas, ĉiam ŝajniĝas al vi sama sinjoro prezidento. Kio koncernas estonton, vi havas pri ĝi tute neniun imagon kaj, laŭ mi, timas havi ĝin... Kaj, fine, estas homoj kiuj vivas per estonto. Signifaj kvantoj da ili aperis antaŭnelonge. De estinto ili, tute juste, atendas nenion bonan, kaj estanto por ili - tio estas nur materialo por konstrui estonton, krudmaterialo... Sed ili, fakte jam vivas en estonto... Sur insuletoj de estonto, kiuj aperis ĉirkaŭ ili en estanto... - Golem iel strange sma- jlante levis la okulojn al la plafono. - Ili estas saĝaj, - diris li tenere, - ili estas diable saĝaj, - kontraste al plimulto da homoj. Ili ĉiuj, kvazaŭ elek- tite, estas talentaj, Viktor. Ĉe ili estas strangaj deziroj, kaj tute forestas deziroj ordinaraj.
Ordinaraj deziroj - tio, ekzemple, virinoj...
Iusence - jes.
Vodko, spektaĵoj?
Sendube.
Terura malsano, - diris Viktor - Ne volas mi... Sed tutegale nekomprene... Nenion komprenas mi. Tion ke saĝajn homojn oni enigas post pikdrataron, - tion mi komprenas. Sed kial oni ellasas ilin, kaj al ili oni ne enlasas...
Eble ne ili sidas post pikdrato sed vi.
Viktor smajlis. - Momenton, - diris li. - Tio anoraŭ ne tute kompreneblas. Kiel rilatas al tio, ekzemple, Pavor? Nu bone, - oni ne enlasas min, mi estas eksterulo. Sed devas iu inspekti staton de lita tolaĵo kaj de necesejoj? Eble ĉe vi tie estas kon- traŭsanitaraj kondiĉoj.
Kaj kio se lin interesas ne sanitaraj kondiĉoj?
Viktor konsterne rigardis na Golem.
Ĉu vi denove ŝercas? - demandis li.
Denove ne, - respondis Golem.
Kio do, ĉu li, laŭ vi, estas spiono?
Spiono estas tro voluma koncepto, - oponis Golem.
Momenton, - diris Viktor. - Parolu ni rekte. Kiu metis la pikdraton kaj la gardantojn?
Ho tiu ĉi drato, - suspiris Golem. - Kiom da vestaĵoj estas ŝiritaj pro ĝi, kaj tiuj ĉi soldatoj kon- stante suferas pro diareo. Ĉu vi konas plej bonan rimedon kontraŭ lakso? Tabako kun portovino. Pli ĝuste, portovino kun tabako.
Bone, - diris Viktor. - Do generalo Pferd. Aha!.. - diris li. - Kaj tiu juna homo kun la teko... Jen kio! Do tio estas simple milita labo. Kom- preneble... Kaj Pavor, do, ne estas militisto. El alia do departemento. Aŭ, eble, spiono li estas ne nia sed alilanda?
Gardu dio! - diris Golem kun teruro. - Nur tio mankas al ni.
Jen kiel... Ĉu scias li kio estas tiu bubo kun teko?
Mi opinias ke jes, - diris Golem.
Kaj tiu bubo, ĉu li scias kio estas Pavor?
Mi opinias ke ne.
Ĉu vi nenion diris al li?
Kiel tio koncernas min?
Kaj al generalo Pferd vi ne diris?
Eĉ ne pensis pri tio.
Tio ne estas juste, - diris Viktor. Oni devas
diri.
Aŭskultu, Viktor, - diris Golem. - Mi permesis al vi babili pri tiu ĉi temo nur por ke vi ektimu kaj ne ŝoviĝu en malpropran ludon. Por vi tio tute ne estas bezonate. Sen tio vi estas jam rimarkita, oni povas estingi vin, kaj vi eĉ kviviti ne sukcesos.
Ne estas problemo timigi min, - diris Viktor suspire. - Mi de infaneco estas timigita. Tamen mi neniel povas kompreni: kion ili ĉiuj bezonas de la malsekulaĉoj?
Kiu - ili? - lace kaj riproĉe demandis Golem.
Pavor. Pferd. Bubo kun la teko. Ĉiuj tiuj ĉi
krokodiloj.
Dio mia, - diris Golem. - Nu kion, en nia tempo, bezonas krokodiloj de sagaj kaj talentaj homoj? Sed mi ne komprenas kion volas de ili vi. Kial vi enŝovigas en tiujn ĉi aferojn? Ĉu ne sufiĉas al vi viaj propraj malagrablaĵoj? Ĉu ne sufiĉas al vi sinjoro prezidento?
Sufiĉas, - konsentis Viktor. - Mi estas sata gis la gorgo.
Do bonege. Veturu vi en la sanatorion, prenu kun vi paketon da papero... Ĉu vi volas ke mi donacu al vi tajpilon?
Mi verkas laŭ malnova sistemo, - diris Viktor - Kiel Heminguej (Hemingway).
Jen kiel bone. Mi donacos al vi stumpon da krajono. Laboru, amu na Diana. Eble mi donu al vi ankaŭ temon? Eble vi jam elĉerpig is?
Temoj naskigas el cirkonstancoj, - digne diris Viktor. - Mi pristudas vivon.
Je Dio, - diris Golem. Pristudu vi vivon kiom vi volas. Nur ne enmiksigu en procezojn.
Tio ne eblas, - oponis Viktor. - Aparato senevite influas rezultojn de la eksperimento. Ĉu vi forgesis fizikon? Ja ni observas ne mondon, kia gi estas, sed mondon plus influon de la observanto.
Oni jam frapis vin unufoje per pugna kaprompilo, sed alifoje oni povas vin simple pafmor- tigi.
Nu, - diris Viktor. - Unue povas esti ke tute ne per kaprompilo sed per briko, kaj due, ĉu mal- multas lokoj kie oni povas frapi min je la kranio? Oni ĉiumomente povas pendigi min, kio do, - ne
eliru mi nun el la ĉambro?
Golem mordetis la suban lipon. Ĉe li estis flavaj ĉevalaj dentoj.
Aŭskultu vi, aparato, - diris li. - Tiam vi en- miksiĝis en la eksperimenton hazarde, kaj sen- prokraste ricevis je la kapaĉo. Sed nun vi enmik- siĝas konscie...
Mi enmiksiĝis neniun eksperimenton, - diris Viktor. - Mi trankvile iris de Lola, kaj subite vidas...
Idioto, - diris Golem. - Li iras kaj vidas. Vi devis transiri sur alian flankon, korvo vi sencerba.
Kial mi transiru alian flankon?
Tial, ke unu via bona konato okupiĝis tiam per plenumo de siaj rektaj devoj, sed vi enrompiĝis tien kiel virŝafo.
Viktor rektiĝis. - Kiu tiu bona konato? Tie estis neniu konato.
La konato alrapidis de malantaŭe kun la kaprompilo. Ĉu estas ĉe vi konato kun kaprompilo?
Viktor unuglute ĝisdrinkis sian konjakon. Kun mirinda klareco li ekmemoris: Pavor kun ruĝiĝinta pro la gripo vizaĝo eltiras el la poŝo la naztukon, kaj la kaprompilo kun bruo falas sur la plankon - peza, nebrila, oportuna.
Ĉesu vi, - diris Viktor, kaj detusis. - Absurdo. Ne povis Pavor...
Mi nomis neniun, - oponis Golem.
Viktor metis la manojn sur la tablon kaj priri- gardis siajn streĉitajn pugnojn.
Kiel koncernas ĉi tie liaj devoj? - demandis li.
Al iu, ŝajne, ekestis bezonata viva malseku- laĉo. Kidneping.
Kaj mi malhelpis?
Penis malhelpi.
Do, malgraŭ ĉio, ili kaptis lin?
Kaj forveturigis. Diru dankon ke ankaŭ vin oni ne prenis - por evito de informa liko. Sorto de liter- aturo ja ne interesas ilin.
Do Pavor, - malrapide diris Viktor.
Neniujn nomojn, - memorigis Golem severe.
Hunda filo, - diris Viktor. - Bone, rigardu ni... Sed por kio al ili la malsekulaĉo?
Nu kial - por kio? Informo... Kie preni la in- formon? Vi ja mem scias - drato, soldatoj, generalo Pferd...
Do oni nun pridemandas lin tie? - diris Viktor.
Golem silentis longe. Poste li diris:
Li mortis.
Ĉu oni pe-batis lin?
Ne. Inverse. - Golem denove silentadis. - Ili, ŝtipoj, ne donis al li legi, kaj li mortis pro la mal- sato.
Viktor rapide alrigardis lin. Golem malgaje sma- jlis. Aŭ ploris pro la ĉagreno. Viktor eksentis subite teruron kaj angoron, sufokan angoron. Lumo de la surplanka lampo paliĝis. Tio similis koratakon. Viktor sufokiĝis, kaj pene detiris nodon de sia kravato.
«Dio mia», - pensis li, - «kia do fiaĵo li estas, kia aĉaĵo, bandito, malvarma murdisto... Kaj post horo lavis li la manojn, parfumis sin, prikalkulis kiujn dankojn ricevos li de la es- troj, kaj eksidis apude, intertuŝis la pokalojn, smajlis al mi, konversaciis, malnoblulo, kun mi, kiel kun kamarado, kaj mensogis, smajlis