Выбрать главу

Kien vi rapidas? - demandis li.

Sed mi diris al vi. Al Rosŝeper.

Ial mi memoras nenion. Kio okazis pri Rosŝeper?

Ja traŭmatigis li, - dirs Diana.

Ha, jes! - diris Viktor. - Jes-jes, vi diris ion. Li elfalis el io. Ĉu forte li difektig is?

Tiu ĉi stultulo, - diris Diana, - decidis subite pri suicido, kaj elĵetigis el la fenestro. Ĵetigis li kiel bovo, per la kapo antaŭen, trarompis la framon, sed ĉe tio forgesis li ke troviĝas sur teretaĝo. Difektis li la genuon, ekkriaĉis, kaj kuŝas nun.

Kial li? - indiferente demandis Viktor. - Ĉu alkohola deliro?

Io simila.

Momenton, - diris Viktor, - ĉu tio pro li, pro tiu ĉi kastrita bovo vi du tagoj ne venis al mi?

Ĝuste! La ĉefkuracisto ordonis al mi sidi apud li, ĉar li, tio estas Rosŝeper, ne povis sen mi. Nenion povis. Eĉ urini. Mi devis imiti lirlon de akvo, kaj rakonti al li pri pisujoj.

Kion vi komprenas pri tio? - elmurmuris Vik­tor. - Dum vi rakontis al li pri pisujoj, mi turmentis ĉi tie sola, kaj ankaŭ scipovis nenion, eĉ ne linion mi verkis. Vi ja scias, mi entute ne ŝatas verki, sed dum lasta tempo... Entute mia vivo, lastatempe... - Li haltis.

«Ĉu tio koncernas ŝin?» - pensis li. - «Ku- niĝis ni kaj diskuris»

Ha, aŭskultu... Kiam, vi diras, Rosŝeper difek- tiĝis?

Antaŭhieraŭ, - respondis Diana.

Ĉu vespere?

Jes, - diris Diana, ronĝante biskviton.

Je la deka vespere, - diris Viktor. - Inter la deka kaj dek-unua.

Diana ĉesis maĉi.

-Ĝuste, - diris ŝi. - Sed de kie vi scias? Ĉu vi akceptis lian telepatian krion?

Momenton, - diris Viktor. - Mi rakontos al vi

ion interesan. Sed komence - kion vi faris tiam?

Kion mi faris?... Ha, jen. Tiuvespere, memo- ras mi, atakis min psiĥozo. Kunvolvis mi la pans- bendojn, kaj subite tia angoro ekpremis min, kiel kapdoloro, suicida angoro. Enŝovis mi la vizaĝon en tiujn ĉi pansbendojn kaj ploregas, sed kiel! - mult- larme, de la infaneco mi ne ploris tiel...

Kaj subite ĉio pasis, - diris Viktor.

Diana enpensiĝis.

Jes... Ne... Tiam subite Rosŝeper ekkriaĉis ekstere, mi ektimis kaj elsaltis...

Ŝi volis diri ankoraŭ ion, sed oni ekfrapis la pordon, ekŝiris la manilon, kaj voĉo de Teddi el- raŭkis el la koridoro:

Viktor! Viktor, vekiĝu! Malfermu Viktor!

Viktor rigidiĝis kun la razilo en la mano.

Viktor! - raŭkis Teddi, - malfermu! - kaj li freneze turnadis la manilon.

Diana eksaltis, kaj turnis la ŝlosilon. La pordo vaste malfermiĝis, kaj enrompiĝis Teddi, malseka, fuŝvestita, en la mano li tenis fusilon.

Kie estas Viktor? - raŭke elbojis li.

Viktor eliris el la banĉambro.

Kio okazis? - demandis li. Ĉe li ekfrapis la koro... - Aresto... Milito...

Infanoj foriris, - peze spirante diris Teddi. - Vesti ĝ u, infanoj foriris!

Momenton, - diris Viktor. - Kiuj infanoj?

Teddi ĵetis la fusilon sur la tablon, sur amason

da skribita, strekita papero.

Forlogis ili la infanojn, bastardoj! - ekkriaĉis li. - Forlogis, serpentaĉoj! Nu, fino! Sufiĉas, toleris

ni... Sed nun fino!

Viktor komprenis ankoraŭ nenion, li vidis nur ke Teddi estas furioza. Tian li vidis Teddi nur unufoje, kiam dum granda skandalo en la restoracio oni, dum la tumulto, rompis la kason. Viktor konsterne palpebrumis, Diana kaptis de la brakseĝo la ves- taĵojn, englitis la banĉambron, kaj fermis post si la pordon. Kaj ĉi-momente akre kaj nerve ekknaris la telefono. Viktor kaptis la aŭskultilon. Tio estis Lola.

Viktor, - lamentis ŝi. - Mi komprenas nenion, Irma malaperis ien, lasis skribaĵon ke ŝi neniam revenos, kaj ĉirkaŭe oni diras ke infanoj foriris el la urbo... Mi timas! Faru ion... - Ŝi preskaŭ ploris.

Bone, bone, momenton, - diris Viktor. - Donu la pantalonon vesti.

Li ĵetis la aŭskultilon kaj turniĝis al Teddi. La koktelisto sidis sur la malordigita lito, kaj murmu- rante terurajn vortojn verŝis en glason restaĵojn el ĉiuj boteloj.

Momenton, - diris Viktor. - Sen paniko. Mi tuj...

Li revenis en la banĉambron, kaj ekis haste ĝis- razi la sapumitan mentonon. Li tuj kelkfoje tranĉvundetis sin, al li forestis tempo akrigi la razilon, kaj Diana dum tio elsaltis el sub la duŝo, kaj eksusuris post lia dorso per la vestaĵoj; ŝia vizaĝo estis kruda kaj decida, kvazaŭ ŝi prepariĝis al pugnobatalo, sed ŝi estis tute trankvila...

...Kaj infanoj iris per senfina griza kolono sur grizaj disfluitaj vojoj, iris stumblante, gli- tiĝante kaj falante sub la pluvego, iris klin- iĝinte, malsekiĝintaj ĝisoste, enpremante en la

189

bluiĝintaj manetoj kompatindajn malsekiĝinta- jn pakaĵetojn, iris etaj, senhelpaj, nekom- prenantaj, iris plore, iris silente, retrorigar- dante, iris intertenante la manojn, sed sur flankoj de la vojo paŝadis morozaj nigraj fig- uroj sen vizaĝoj, kaj anstataŭ la vizaĝoj estis nigraj tukoj, kaj super la tukoj senkompate kaj fride rigards nehomaj okuloj; kaj manoj, vesti- taj en nigrajn gantojn, kunpremis mitraletojn, kaj la pluvo verŝiĝis sur la nigran ŝtalon, kaj gutoj tremis kaj ruliĝis sur la ŝtalo... «Stul~ taĵo», - ekpensis Viktor, - «stultaĵo, tio estas tute ne tio, tute ne nun, jes, mi vidis tion, tio estis tre delonge, sed nun tute ne tiel...»

... Ili foriris gaje, kaj la pluvo estis amiko por ili, ili gaje plaŭdis sur la flakoj per la varmegaj nudaj piedoj, ili gaje babilis kaj kan- tis, kaj ne retrorigardis, ĉar ili forgesis jam ĉion, ĉar ĉe ili estis nur estonto, ĉar ili por ĉiam forgesis sian ronkantan kaj snufantan an- taŭmatenan urbon, kuniĝon da cimaj kavoj, neston da etaj pasioj kaj etaj deziroj, ventre­gon gravedan per teruraj krimoj, senĉese eli- ganta krimojn kaj krimajn intencojn, same al formika reĝino kiu senĉese eligas la ovojn; ili foriris pepante kaj babilante, kaj malaperis en nebulo, dum ni, ebriaj, sufokiĝis en la premita aero, trafitaj per aĉaj koŝmaroj kiujn ili neni­am vidis kaj neniam vidos...

Li vestis la pantalonon, saltante sur unu piedo kiam la vitroj ektintadis, kaj densa mekanika mugo penetris la ĉambron. Teddi haste ĵetigis al la fene-

190

stro, ankaŭ Viktor alkuris la fenestron, sed post la fenestro estis sama ĉiama pluvo, malplena malseka strato, kaj nur preterveturis iu per biciklo, malseka krudtola sako, pene movanta la piedojn. Kaj la vit- roj daŭre tintadis kaj sonoretis, kaj la malalta ango­ra muĝo daŭriĝis, kaj post minuto al ĝi aldoniĝ is abruptaj plendaj fajfegoj.

Iru ni, - diris Diana. Ŝi estis jam en la plu- vmantelo.

Ne, atendu, - diris Teddi. - Viktor, ĉu vi havas armilon? Pistolon iun, aŭ mitraleton... ĉu?

Viktor ne respondis, li kaptis sian pluvmantelon, kaj ili triope enkuris per la ŝtuparo la vestiblon, tute jam malplenan, sen la pordisto kaj la akceptisto. Ŝajnis ke en la hotelo restis neniu, nur en la restoracio sidis ĉe la tablo R.Kvadriga, nekomprene turnanta la kapon kaj, ŝajne, delonge jam atendan- ta la matenmanĝon. Ili elsaltis sur la straton, kaj engrimpis ŝarĝaŭton de Diana - ĉiuj tri en la ŝo- foran kupeon. Diana eksidis ĉe la stirilo, kaj ili ekhastis en la urbo. Diana silentis, Viktor fumis, penante kolekti la pensojn, kaj Teddi daŭre eligis neverŝajnajn sakraĵojn, kaj eĉ Viktor ne komprenis signifon de multaj vortoj, ĉar tiujn vortojn povis scii nur Teddi - orfeja rato, edukito de havenaj mizerk- vartaloj, poste spekulisto pri narkotaĵoj, poste elĵetisto en bordelo, poste soldato de entombiga brigado, poste bandito kaj marodisto, kaj poste bufedisto, bufedisto, bufedisto kaj denove bufedis- to.

En la urbo homoj preskaŭ ne videblis, nur sur angulo de Suna strato Diana haltis por preni en la ŝarĝujon konsternitan geedzan paron. Basa muĝo de alarm-sirenoj kaj altsonaj fabrikaj fajfilegoj ne ĉesiĝis, kaj estis io apokalipsa en tiu ĉi ĝemo de la mekanikaj voĉoj super la senhoma urbo. Ĉio pre- miĝis interne, estis deziro kuri ien kaj ĉu kaŝiĝi, ĉu pafadi, kaj eĉ "Fratoj je racio", sur la stadiono, puŝadis la pilkon sen kutima entuziasmo, kaj kelkaj el ili, malferminte la buŝojn, ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ penante kompreni ion.