Выбрать главу

Sur la ŝoseo, post la limkvartaloj, estis pli kaj pli multe da homoj. Iuj el ili iris piede, sufokiĝante en la pluvo, bedaŭrindaj, timigitaj, malbone kom- prenantaj kion ili faras kaj por kio. Aliaj ruliĝis per bicikloj, kaj ankaŭ ili perdis jam la fortojn, ĉar ili devis veturi kontraŭ la vento. Kelkfoje la kamiono preterveturis lasitajn aŭtojn, ĉu difektiĝintajn, ĉu senkarburaĵajn pro la hasto, kaj unu aŭto enveturis defluejon. Diana haltadis kaj prenis ĉiujn, do, post nelonge, la ŝarĝujo ekestis ŝtopita komplete. Viktor kaj Teddi ankaŭ relokiĝis en la ŝarĝujon, lasinte lokojn al virino kun eta bebo kaj al iu duonfreneza maljunulino. Poste restis neniu loko ankaŭ en la ŝarĝujo, kaj Diana jam ne haltis, kaj la kamiono hastis antaŭen, devancante kaj superverŝante per torentoj da akvo dekojn kaj centojn da homoj, tir- iĝantaj al la leprulejo. Kelkfoje la kamionon devan- cis leĝeraj aŭtoj, ŝtopitaj per homoj, motorcikloj, kaj ankoraŭ unu ŝarĝaŭto atingis ilin, kaj ekveturis post ili. Diana kutimiĝis veturigi konjakon por Rosŝeper aŭ peli la malplenan aŭton en ĉirkaŭaĵoj por propra plezuro, tial en la ŝarĝujo estis time. Sidi povis ne ĉiuj, ne estis loko, kaj la starantoj kroĉiĝ is unu je alia, kaj je kapoj de la sidantoj, kaj ĉiu penis ne esti proksima al la rando, kaj oni diris nenion - ĉiuj nur spiregis kaj sakris, kaj unu virino senĉese ploris, kaj iris pluvo - tia, kiun Viktor vidis neniam en sia vivo, li eĉ ne imagis ke en mondo okazas tiaj pluvoj - densa tropika pluvego, tamen ne varma sed frida, miksita kun hajlo, kaj forta vento pelis ĝin oblikve kontraŭ la trafiko. Videbleco estis aĉa - dek kvin metroj antaŭe kaj la dek kvin malantaŭe, kaj Viktor tre timis ke Diana, aldone al ĉio, renver- sos iun sur la ŝoseo aŭ frapiĝos je bremsintan aŭ - ton. Sed ĉio pasis bonorde, nur oni forte premis piedon de Viktor, kiam ĉiuj en la ŝarĝujo lastfoje falis unu sur alian, kaj la kamiono haltis abrupte antaŭ grandega kuniĝo da aŭtoj kontraŭ pordego de la leprulejo.

Verŝajne tuta urbo kolektiĝis ĉi tie. Pluvo forestis, kaj ŝajnis ke la urbo fuĝis ĉi tien saviĝante de diluvo. Dekstre kaj maldekstre de la ŝoseo, ĝ is kiom estis videble, distiriĝis laŭ la pikdrato milhoma amaso, en kiu dronis disĵetitaj, senorde starantaj malplenaj aŭtoj - luksaj longaj limuzinoj, eluzitaj personaŭtoj kun krudtolaj suproj, kamionoj, busoj, kaj eĉ unu aŭtogruo, sur levstango de kiu sidis kelkaj homoj. Super la homamaso pendis obtuza bruo, iam aŭdiĝis penetraj krioj.

Ĉiuj elsaltis el la ŝarĝujo, kaj Viktor tuj perdis el la vido na Diana kaj na Teddi, ĉirkaŭe estis nur nekonataj vizaĝoj, mornaj, senkompataj, embara- sitaj, plorantaj, kriantaj, kun suprenĵetitaj pro sveno okuloj, nuddentaj... Viktor penis trabatiĝi al la pordego, sed post kelkaj paŝoj li senespere ŝtopiĝis. Homoj staris per densa muro, kaj neniu deziris cedi sian lokon, oni povis puŝi ilin, piedbati, ili eĉ ne retrorigardis, ili nur entiris la kapojn en la ŝultrojn, kaj ĉiam penis ŝoviĝi antaŭen, pli proksi- men al la pordego, pli proksimen al siaj infanoj. Ili leviĝis sur la piedfingroj, ili eltiris la kolojn, sed post la ondiĝanta amaso da kapuĉoj kaj ĉapeloj videblis nenio.

Dio, pro kio? Pri kio ni pekis, Dio?

Kanajloj! Delonge oni devis fortranĉi ilin. Ja diris saĝaj homoj...

Sed kie estas la urbestro? Pri kio, diable, li okupiĝas? Kie estas polico? Kie estas ĉiuj tiuj ĉi grandventruloj?

Sim, oni pe-premos min... Sim, mi sufokiĝas! Ho Sim...

Kion ni rifuzis al ili? Pri kio avaris? De ni deŝiris ni pecon, vivis kiel trampoj por vesti ilin...

Premu ni ĉiuj samtempe - kaj la pordego al diablo...

Sed mi lin neniam eĉ per la fingro tuŝis. Mi vidis kiel vi la vian vergis, sed ĉe ni en la domo tio ne okazis...

Ĉu vi vidis la mitralojn? Kion tio signifas, ĉu en propran popolon ili pafos? Pro niaj ja infanoj?

Munĉjo! Munĉjo! Munĉjo! Munĉjo mia! Munĉjo!

Sed kio estas tio, Dio? Ja tio estas frenezaĵo! Kie oni vidis tion?

Ne gravas, la legianoj montros al ili... Ili de malantaŭe, ĉu vi komprenas? Malfermos ili la pordegon, kaj tiam ni ekpremos...

Sed ĉu vi vidis la mitralojn? Jen kia afero...

Enlasu! Ja enlasu vi min! Mia filino estas tie!

Ili delonge intencis, ja vidis mi, sed time estis demandi.

Sed eble tio ne estas terura? Kio, ĉu ili vere estas bestoj? Ja malgraŭ ĉio ili ne estas okupantoj, ja ne por mortpafi oni kondukis la infanojn, ne por en fornojn...

S-sangon! Per la dentoj ŝiros mi!

Jes, ŝajne ni vere merdigis, se niaj propraj in­fanoj foriris de ni al la infektuloj...

Ĉesu, ili memvole foriris, neniu pelis ilin per- forte...

Hej, ĉe kiu estas fusiloj? Eliru! Ĉe kiu fusiloj estas, mi diras? - Eliru al mi, ĉi tien, jen mi estas!

Tio estas miaj infanoj, estimata sinjoro, mi ilin naskis, do mi komandos pri ili laŭ mia deziro!

Sed kie estas polico, ho Dio!

Oni devas sendi telegramon al sinjoro prezi­dento! Kvin mil subskriboj - tio ne estas ŝerco!..

Virinon vi premis! Deŝovigu, bastardo! Ĉu ne vidas vi?

Munĉjo mia! Munĉjo, Munĉjo!

De tiuj peticioj, diable, estas tute neniu utilo. Ĉe ni oni ne ŝatas peticiojn. Frapos ili per tiu peticio la cerbojn...

Malfermu je kukolo la pordegon!.. Malseku- laĉoj favaj, serpentaĉoj!

Pordego!

Malfermu la pordegon!

Viktor ekgrimpis malantaŭen. Tio estis mal- facile, kelkfoje oni lin batis, tamen li elgrimpis, penetris al la kamiono, kaj denove engrimpis la

ŝarĝujon.

Super la leprulejo staris nebulo, je dek metroj trans la barilo videblis jam nenio. La pordego estis fortike fermita. Antaŭ ĝi restis malplenejo, kaj en tiu ĉi malplenejo staris ĉirkaŭ deko da soldatoj de interna servo en la kaskoj, ŝovitaj sur la okulojn. Ili dismetis la piedojn, kaj celis la mitraletojn en la homamason.

Sur perono de la gardeja budo staris oficiro. Leviĝante pro la streĉiĝo sur la piedfingrojn li plen- voĉe kriis ion en la homamason, sed li ne estis aŭdebla. Super tegmento de la gardeja budo altiĝis en la nebulon ligna turo, kiel grandega etaĝero. Sur ĝia supra placeto staris mitralo kaj moviĝis homoj vestitaj grize. Poste tie, trans la pikdrato, preter- ruliĝis laŭ la barilo duonraŭpa blendaŭto, preskaŭ neaŭdeble tintante per la fero; ĝi saltetis kelkfoje sur la terbuloj, kaj malaperis en la nebulo. Ĉe vido de la blendaŭto la homamaso silentiĝis ĝis tiom ke ekestis eĉ aŭdeblaj penaj kriaĉoj de la oficiro: "...Trankvilo... Mi havas ordonon... En la hejmojn...", poste la homamaso denove ekzumis, ekgrumblis, ekmuĝis.

Antaŭ la pordego komenciĝis moviĝo. Inter malhelaj, bluaj, grizaj pluvmanteloj ekbrilis konataj ĝ is naŭzo kupraj kaskoj kaj oraj ĉemizoj. Ili aperadis en la homamaso kiel makuloj da lumo, tra- puŝiĝis en la malplenejon, kaj tie kunverŝiĝis en flav-oran amason. Fortegaj buboj en oraj ĝis-la- genuaj ĉemizoj, zonigitaj per armeaj oficiraj pez- bukaj zonoj, en la poluritaj kupraj kaskoj, pro kiuj la legiulojn oni nomis simple fajrobrigadistoj, kun kurtaj masivaj klaboj, kaj ĉiu estas makulita per emblemoj de la Legio - emblemo sur la buko, em- blemo sur la liva maniko, emblemo sur la brusto, emblemo sur la klabo, emblemo sur la vizaĝaĉo, sur sporteca muskola muzelo kun lupaj okuloj... kaj ĵetonoj, konstelacioj da ĵetonoj, ĵetono de Avangar- da Pafanto, ĵetono de Avangarda Paraŝutisto kaj Avangarda Subakvisto, kaj ankoraŭ ĵetonoj kun portretoj de sinjoro prezidento kaj de lia bofilo, fondanto de la Legio, kaj de lia filo, superĉefo de la Legio... Kaj en ĉies poŝo - bombo kun larmiga gaso, kaj se eĉ unu el tiuj ĉi ŝtipoj ĵetos la bombon, pro impeto de huligana entuziasmo, - ekfrapos mitralo sur la turo, ekfrapos mitraloj de la blendaŭto, ek­frapos mitraletoj de la soldatoj, kaj ĉiuj sur la homamason, sed ne sur la orajn ĉemizojn. Legiuloj liniiĝis spalire antaŭ la soldatoj, kaj antaŭ la spaliro impetis Flamin Juventa, la neveto, kaj Viktor komencis jam malespere ĉirkaŭrigardi, ne sciante kion fari, sed tiam al la oficiro oni elportis el la gardejo megafonon, kaj la oficiro ege ekĝojis, eks- majlis eĉ, kaj ekmuĝis per tondra voĉo, sed li sukcesis elmuĝi nur: "Mi petas atenton! Mi petas la kuniĝintojn..." Sed poste la megafono, ŝajne, den­ove difektiĝis; la oficiro, paliĝante, komencis kun duobla fervoro kuradi kaj svingadi per la megafono, sed subite la homamaso minace ekmuĝis - ŝajnis ke ekkriis ĉiuj kune, kaj tiuj kiuj jam kriis antaŭe, kaj tiuj kiuj antaŭe silentis aŭ simple konversaciis aŭ ploris, aŭ preĝis, kaj ankaŭ Viktor ekkriis, teruriĝin- ta pro penso kio okazos.