- Forigu la ŝtipojn! - kriis li. - Forigu la fajro- brigadistojn! Tio estas morto! Ne faru tion! Diana!
Ne estis sciate kiu kaj kion kriis en la homama- so, sed la homamaso ĝis tiam senmova, komencis egalritme balanciĝi, kaj la oficiro, ellasinte la mega- fonon, blanka, kun ruĝaj makuloj, ekis retroiri al pordo de la gardejo; vizaĝoj de la soldatoj sub la kaskoj hirtiĝis kaj bestiĝis, kaj supre, sur la turo, oni ne moviĝis plu, tie oni rigidiĝis kaj celis. Kaj tiam ekaŭdiĝis Voĉo.
Ĝi estis kiel tondro, ĝi venis de ĉiuj flankoj samtempe kaj ĝi tuj superis ĉiujn aliajn sonojn. Ĝi estis trankvila, eĉ melankolia, iu senmezura enuo aŭdiĝis en ĝi, senmezura indulgemo, kvazaŭ parolis iu grandega, malestimanta, tromemfida, staranta dorse al la bruanta homamaso, parolis trans la ŝul- tro, deŝiriĝinte por momento de siaj gravaj okupoj al tiu ĉi malgravaĵo, finfine incitinta lin.
- Ja ĉesu vi kriaĉi, - diris la Voĉo. - Ĉesu svin- gi la manojn kaj minacadi. Ĉu vere estas tiel mal- facile ĉesi la babiladon kaj dum kelkaj minutoj trankvile mediti? Ja vi perfekte scias ke viaj infanoj foriris de vi laŭ propra deziro, neniu devigis ilin, neniu tiris ilin je la kolumoj. Ili foriris ĉar vi ekestis netolereble malagrablaj al ili. Ne volas ili vivi plu tiel kiel vivas vi, kaj vivis viaj antaŭuloj. Vi tre ŝatas imiti la antaŭulojn, kaj opinias tion homa avantaĝo, sed ili - ne. Ne volas ili elkreski drinkuloj kaj malĉastuloj, ekesti hometoj, sklavoj, kon- formeculoj, ne volas ke oni faru el ili krimulojn, ne volas ili viajn familiojn kaj vian regnon.
La voĉo eksilentis por minuto. Kaj dum tuta tiu ĉi minuto oni aŭdis neniun sonon, - nur iun susuron, kvazaŭ susuris la nebulo, rampanta super la tero. Poste la voĉo ekparolis denove:
Vi povas esti tute trankvilaj pri viaj infanoj. Al ili estos bone - pli bone ol ĉe vi, kaj multe pli bone ol al vi mem. Hodiaŭ ili ne povas akcepti vin, sed de morgaŭa tago venu. En Ĉevala valeto estos ordigita domo por renkontoj, post dek-kvina horo venu eĉ ĉiutage. Ĉiutage de la urba placo deiros tri grandaj busoj. Tio estos malmulte, almenaŭ morgaŭ; via urbestro prizorgu la aldonajn transportilojn.
La voĉo denove eksilentis. La homamaso staris senmove kiel muro. Homoj kvazaŭ timis movigi.
Sed konsideru, - daŭrigis la voĉo. - De vi mem dependas ĉu volos la infanoj renkontigi kun vi. Dum unuaj tagoj ni ankoraŭ povos devigi la infanojn venadi por la renkontoj, eĉ se ili ne volos, sed poste... Do pripensu. Kaj nun disiru. Vi malhelpas kaj al ni, kaj al la infanoj, kaj al vi mem. Kaj mi tre rekomendas al vi: pensu, penu pripensi kion vi povas doni al la infanoj. Rigardu vin mem. Vi naskis kaj kripligas ilin, farante ilin konformaj al vi. Pripensu tion, kaj nun disiru.
La homamaso restis senmova, eblas ke gi penis pensi. Viktor ekpenis. Tio estis pensŝiraĵoj. Ne pen- soj eĉ, sed simple ŝiraĵoj de elmemoroj, pecoj de iuj konversacioj, stulte kolorigita vizago de Lola...
Sed eble pli bone estos abortigi? Por kio nun tio al ni... La patro kun tremantaj pro la furiozo lipoj... Mi faros el vi homon, hundido vi aĉa, mi haŭton de vi deŝiru... Ĉe mi aperis dek-du-jara filino, ĉu vi povas ŝin lokigi ien dece?... Irma scivole rigardas duonvestitan
199
Rosŝeper... Ne na Rosŝeper, sed min... al mi, fakte, estas honte, sed kion ŝi komprenas, nazmukulino?.. Huŝ sur sian lokon!.. Jen pupo al vi, bona pupo!.. Ankoraŭ estas frue, elkreskos - komprenos vi...
Nu, kial vi staras? - diris la tondra Voĉo. - Disiru!
Atakis rigida malvarma vento, ĝi frapis la viza- ĝon kaj trankviliĝ is.
Iru ja! - diris la Voĉo.
Kaj denove atakis vento, jam tute kompakta, kiel peza malseka manplato - ĝi apogis la vizaĝon, ekpuŝis kaj malaperis. Viktor sekigis la vangojn, kaj ekvidis ke la homamaso ekis retroiri. Iu vokis laŭte, ekaŭdiĝis krioj, sonantaj nekonvinke, ĉirkaŭ aŭtoj kaj busoj aperis etaj vorticoj. En ŝarĝujon de la kamiono oni ekgrimpis de ĉiuj flankoj, kaj ĉiuj ekrapidis, depuŝante unu la alian, grimpis en pordetojn de la aŭtoj, netolereme distiris biciklojn, kunkroĉitajn per la stiriloj; ekkrakadis la motoroj, kaj multaj foriris piede, ofte retrorigardante, sed ne la soldatojn, ne mitralon sur la turo, ne la blendaŭ - ton, kiu alruliĝis kun fera klakado kaj ekstaris vide- bla al ĉiuj. Viktor sciis kial ili retrorigardas kaj kial rapidas, ĉe li brulis la vangoj, kaj se li timis ion, do tion ke la Voĉo denove diros: "Iru!" kaj denove la malseka peza manplato abomenmaniere puŝos lian vizaĝon. Grupeto da stultuloj en la oraj ĉemizoj ĝ is nun nedecide tretiĝis surloke antaŭ la pordego, sed ili ekestis jam malpli multaj, kaj al la restintoj venis la oficiro kaj bojis sur ilin, impona, decida, plenu- manta sian devon, kaj ankaŭ ili ekretroiris, poste
200
turniĝis kaj ektiriĝis for, dum la iro levante de la tero la grizajn, bluajn, malhelajn pluvmantelojn, kaj jen restis jam eĉ ne unu ora makulo, kaj pretere ruliĝis busoj, leĝeraj aŭtoj, kaj homoj en la ŝarĝujo, maltrankvile-senpacience ĉirkaŭrigardis, demandis unu la alian: "Sed kie estas la ŝoforo?"
Poste de ie elplonĝis Diana, Diana Furioza. Ŝi leviĝis sur la ŝtupeton, enrigardis la ŝarĝujon, ekkriis kolere:
- Nur ĝis la vojkruciĝo! La aŭto iras en la sana- torion! - kaj neniu kuraĝis oponi, ĉiuj estis neku- time kvietaj kaj konsentaj pri ĉio. Teddi ne aperis. Verŝajne lin prenis alia aŭto. Diana turnis la kamionon, kaj ili ekveturis sur la konata betona ŝoseo, devancante grupojn da piedirantoj kaj bicik- listojn, kaj ilin devancis troŝarĝitaj personaŭtoj, peze kaŭrantaj sur la amortiziloj. Pluvo forestis, estis nur nebulo kaj ŝutiĝis etetaj gutoj. Pluvo komen- ciĝis nur kiam Diana venigis la kamionon al la vo- jkruciĝo; la homoj elgrimpis el la ŝarĝujo, kaj Viktor residis en la kajuton.
Ili silentis ĝis la sanatorio mem. Diana tuj foriris, laŭ ŝiaj vortoj al Rosŝeper, kaj Viktor, liber- iĝinte de la pluvmantelo, falis en sia ĉambo sur la liton, ekfumis, kaj ekrigardis la plafonon. Dum horo aŭ du li senĉese fumis, turniĝis, leviĝis, vagadis en la ĉambro, sensence transrigardis la fenestron, kunŝovis kaj denove disŝovis la kurtenojn, trinkis akvon el la krano, ĉar lin turmentis soifo, kaj denove falis sur la liton.
«... Humiligo», - pensis li. - «Jes, certe. Oni vangofrapis, nomis ŝlimulo, forpelis kiel
201
tedan almozulon; tamen tio estis patroj kaj patrinoj, kaj ili amis siajn infanojn, batis ilin, sed estis pretaj fordoni la vovojn por ili, malĉastigis ilin per sia ekzemplo, tamen ne speciale, sed pro la malklereco... La patrinoj naskis ilin en turmentoj, kaj la patroj nutris kaj vestis ilin, kaj fieris pri siaj idoj, fanfaro- nis pri ili, ofte malbenante ilin, sed ne ima- gante sian vivon sen ili... kaj vere ilia vivo tute malpleniĝis nun, restis tute nenio. Do ĉu decas rilati ilin tiel kruele, tiel malestime, tiel malvarme, tiel racie, kaj eĉ bati, adiaŭe, la vizaĝaĉojn...