Ĉu veras, al diablo, ke ĉio animal-devena estas aĉa? Eĉ patrineco, eĉ smajlo de madonoj, iliaj karesaj molaj manoj, prezentan- taj mamon al la bebo... Jes, certe, instinkto, kaj tuta religio, konstruita sur instinkto... verŝajne problemas tio ke tiun ĉi religion oni penas disvastigi ankaŭ pluen, sur edukon, kie laboras jam neniuj instinktoj, kaj se laboras, do nur por malutili... ĉar lupino diras al siaj lupidoj: «Mordu kiel mi», kaj tio sufiĉas, kaj leporino instruas la leporidojn: «Forkuru kiel mi», kaj ankaŭ tio sufiĉas, tamen homo instruas homidon: «Pensu kiel mi», sed tio estas jam krimo... Sed tiuj ĉi - malsekulaĉoj, infektuloj, serpentaĉoj, kio ajn sed ne homoj, min- imume superhomoj - kiel ĉe ili? Komence: «Rirgardu kiel oni pensis antaŭ vi, rigardu kio okazis pro tio, ja tio malbonas ĉar tio kaj tio, dum devis esti tiel kaj tiel. Ĉu rigardis vi? Kaj nun komencu pensi mem, pensu kiel fari por ke ne okazu tio kaj tio sed okazu tiel kaj tiel. Sed mi ne scias kio estas tiuj ĉi "tio-tio" kaj "tiel-tiel" kaj, entute, ĉio tio jam estis, ĉion tion oni jam elprovis; jes, rezultiĝis apartaj bonaj homoj, sed ĉefa amaso marŝaĉis malno- van vojon, turniĝante nenien, niamaniere, simplamaniere... sed kiel li eduku sian idon se lia patro ne edukis lin sed instruaĉis: «Mordu kiel mi, kaŝiĝu kiel mi», kaj same instruaĉis avo de lia patro, kaj la avon - la praavo, kaj tiel ĝis profundo de kavernoj, ĝis harkovritaj pikileg-portantoj kiuj voris mamutojn. Jes, mi kompatas ilin, tiujn ĉi senharajn posteulojn, kompatas ilin ĉar mi kompatas min mem. Sed al tiuj, - al tiuj ni estas indiferentaj, tute ne estas ni bezonataj al ili, kaj ne intencas ili reeduki nin, ne intencas ili eĉ eksplodi malno- van mondon, ne interesiĝas ili pri la malnova mondo, ĉe ili estas siaj problemoj, kaj de malnova mondo ili postulas nur tion - ke oni ne tedu ilin. Nun tio ekeblis, nun oni povas komerci ideojn, nun estas potencegaj aĉetan- toj de ideoj, kaj ili gardos vin, tutan mondon enpelos ili post pikdraton, por ke ne malhelpu al vi malnova mondo, oni nutros vin, oni pri- zorgos vin... Oni per plej antaŭvida maniero akrigos la hakilon, per kiu vi hakas branĉon sur kiu ili pompe sidaĉas, brilante per la pasamentoj kaj ordenoj...
...Kaj, diablo prenu, tio estas si-maniere grandioze - oni provis jam ĉion, nur tion oni ne provis: malvarman edukon sen rozaj naz- mukoj, sen larmoj... kvankam kion mi balbu- tas, de kie mi scias kiu eduko estas tie ĉe ili... tamen tutegale - krueleco, malestimo... ja videblas tio. Nenion ili sukcesos, ĉar bone, - racio, meditu, lernu, analizu, sed kio pri patri- naj manoj, karesaj manoj kiuj forigas doloron kaj faras mondon varma? Kaj pika hararo de patro, kiu ludas pri milito kaj tigro, instruas bokson kaj estas plej forta, kaj scias plej multe en la mondo? Ja ankaŭ tio estis! Ne nur akutkriaj (aŭ silentaj) kvereloj de la gepatroj, ne nur leda zono kaj ebria balbuto, ne nur senorda orelŝirado, kiun subite kaj nekom- prene anstataŭas konvulsia donacado de bom- bonoj kaj kupro por kino... Tamen de kie mi scias - eble ĉe ili estas ekvivalento al ĉio bona kio estas en patrineco kaj patreco... Kiel Irma rigardis tiun malsekulaĉon!.. Kia do oni devas esti por ke oni rigardu onin tiel... Tamen ĉi- uokaze nek Bol-Kunac, nek Irma, nek la akna nihilisto-akuzanto vestos iam orajn ĉemizojn. Ĉu tio estas malmulte? Ne, diablo prenu, - de homoj mi bezonas nenion pli!..»
«<Momenton», - diris li al si. - «<Trovu vi plej gravan. Ĉu vi pro aŭ kontraŭ ili? Ekzistas ankaŭ tria eliro: indiferento, sed mi ne in- diferentas. Ho kiel mi volus esti cinikulo, kiel simple kaj lukse vivi cinike!.. Kaj jen kio - tu- tan vivon oni faras el mi cinikulon, oni penas, elspezas gigantajn rimedojn, elspezas kuglojn, florojn da elokvento, paperon, ne avaras pug- nojn, ne avaras homojn, nenion avaras, nur por ke mi ekestu cinikulo, - sed mi neniel... Nu bone, bone. Tamen: pro aŭ kontraŭ? Certe kontraŭ, ĉar mi ne toleras neglekton, malamas ĉiujn elitojn, malamas ĉiun netoleremon, kaj ne ŝatas, ho kiel mi ne ŝatas kiam oni batas mian vizaĝaĉon kaj pelas for... Kaj mi - pro, ĉar mi ŝatas homojn saĝajn, talentajn, kaj malamas stultulojn, malamas senintelektulojn, malamas orajn ĉemizojn, malamas faŝistojn... Kaj estas klare, certe, ke tiel mi difinos nenion, mi tro malmulte scias pri ili, kaj el tio kion mi scias, el tio kion mi vidis mem, plej bone videblas flankoj malbonaj - krueleco, malestimo, senhomeco, kaj fizika kripleco, kio ankaŭ gravas... Kaj jen kio okazas: pro ili - Diana, kiun mi amas, kaj Golem, kiun mi ŝatas, Irma, kiun mi amas, kaj Bol-Kunac, kaj la akna nihilisto... Kaj kiu kontraŭ? La urbestro estas kontraŭ, olda kanajlo, faŝisto kaj demagogo, kaj la policestro, koruptulo, kaj Rosŝeper Kant, kaj stultulino Lola, kaj bando da oraj ĉemizoj, kaj Pavor... Tamen, de alia flanko, pro ili - altstatura profesiulo kaj ankaŭ iu generalo Pferd - ne toleras mi generalojn, sed kontraŭ - Teddi kaj, verŝajne, multaj aliaj samaj al Teddi. Jes, per plimulto da voĉoj oni ĉi tie decidos nenion. Tio similas demokratiajn balotojn: plimulto ĉiam pro bastardoj...»
Je la dua venis Diana, Diana Gaja Ordinara, en strikte zonigita blanka robo, kosmetigita kaj hararanĝita.
Kiel la laboro? - demandis ŝi.
Brulas, - respondis li. - Forbrulas mi, lumante al aliaj.
Jes, fumo multegas. Kial vi ne malfermis la fenestron... Ĉu vi volas vori?
Jes, diablo prenu! - diris Viktor. Li ekmemoris ke ne matenmanĝis.
Tiam, diablo prenu, iru ni!
Ili malleviĝis en la sanatorian manĝejon. "Fratoj je racio", malhelaj pro la fizika laciĝo, dece kaj silente glutis ĉe longaj tabloj la dietan supon. La dika trejnisto, vestita en striktan bluan ĵerzon, iradis post iliaj dorsoj, frapetis la ŝultrojn, taŭzis la hararojn, kaj atente enrigardis la telerojn.
Nun mi konatigos vin kun unu homo, - diris Diana. - Li tagmanĝos kune kun ni.
Kio li estas? - malplezure informiĝis Viktor. Li preferus silenti dum la manĝado.
Mia edzo, - diris Diana. - Mia estinta edzo.
Kio ja, - diris Viktor. - Kio ja... tre agrablas.
«Kial tio venis al ŝi», - pensis li malgaje. - «Kaj kiu bezonas tion».
Li plende ekrigardis na Diana, sed ŝi jam rapide kondukis lin al ofica tableto en la malproksima an- gulo. La edzo leviĝis renkonten al ili - flavvizaĝa, ĝibnaza, en malhela kostumo kaj en nigraj gantoj. Li ne donis al Viktor la manon, sed simple klini ĝ is kaj nelaŭte diris:
Saluton, mi estas ĝoja vidi vin.
Banev, - prezentiĝis Viktor kun falsa bonko- reco, kiu atakis lin ĉe vido de edzoj.
Ni, fakte, estas jam konataj, - diris la edzo. - Mi estas Zurzmansor.
Ha jes! - eksklamaciis Viktor. Jes, certe. Mia memoro, devas mi diri al vi... - Li eksilentis. - Mo- menton, - diris li. - Kiu Zurzmansor?
Pablo Zurzmansor. Vi, verŝajne, legis min, kaj antaŭnelonge vi eĉ sufiĉe energie defendis min en la restoracio. Krom tio ni ankoraŭfoje renkontigis en unu loko, ankaŭ ĉe malfeliĉaj cirkonstancoj... Sidu ni. Viktor eksidis.
«Nu, bone», - pensis li. - «Estu tiel. Do sen la tuko ili aspektas tiel. Kiu povis imagi? Pardonu, sed kie estas la "okulvitroj"? Ĉe Zurzmansor, kiu estas ial edzo de Diana, kaj ankaŭ ĝibnaza dancisto, ludanta danciston kiu ludas danciston, kiu efektive estas malseku-
I /V I/ Л I III Л Ж I/ Л I .
laĉo, aŭ eĉ kvar malsekulaĉoj, aŭ eĉ kvin, enkalkulante la restoracian, - ne estas ĉe Zurzmansor "okulvitroj", ili kvazaŭ disfluis sur la tuta vizaĝo kaj farbis la haŭton en flavetan sudamerikan koloron.
Diana kun stranga, iel patrina smajlo rigardis jen lin, jen sian edzon. La estintan edzon. Kaj tio estis malagrable, Viktor eksentis ion, kvazaŭ ĵalu- zon, kion li neniam sentis antaŭe, renkontante ed- zojn. Kelnerino alportis supon.
Irma transdonas saluton al vi, - diris Zurzmansor, rompante pecon da pano. - Ŝi petas ne maltrankviligi.