Выбрать главу

Dankon, - reeĥis Viktor aŭtomate.

Li prenis la kuleron kaj komencis mangi, ne sentante guston. Zurzmansor ankaŭ manĝis, rigardetante na Viktor el sub la frunto - sen smajlo, sed kun iu humura esprimo. La gantojn li ne depre- nis, sed en tio kiel li agis per la kulero, kiel ele­gante rompis la panon, kiel uzis la buŝtukon, sen- tiĝis bona eduko.

Do vi estas, tamen, sama Zurzmansor, - diris Viktor. - Filozofo...

Mi timas ke ne, - diris Zurzmansor, viŝante la lipojn per la buŝtuko. - Mi timas ke al tiu fama filo­zofo mi havas nun sufiĉe malproksiman rilaton.

Viktor ne trovis kion diri, kaj decidis prokrasti la konversacion.

«Ja ne mi estas inicianto de la renkonto, tio estas li kiu volis min vidi, do li komencu...»

Oni alportis duan pladon. Penante konduti sin digne Viktor komencis atente tranĉi la viandon. Ĉe la longaj tabloj akorde kaj simpleanime ŝmacis "Fratoj je racio", tondrante per la tranĉiloj kaj forkoj.

«<Sed mi estas ĉi tie stulta stultulo», - pensis Viktor. - «<Frateto je racio. Ŝi, verŝa- jne, ĝis nun amas lin. Li ekmalsanis, do ili de- vis disiĝi, sed ŝi ne volis disiĝi, alie por kio ŝi alvenaĉus tiun ĉi truon, kaj elportus fekujojn post Rosŝeper... Kaj ili renkontiĝas ofte, li en- penetras la sanatorion, demetas la tukon, kaj dancas kun ŝi...» - Li ekmemoris kiel ili dancis - intime... - «<Ne gravas. Ŝi amas lin. Kaj kiel tio koncernas min? Tamen iel ajn koncernas.

Certe koncernas. Sed kio okazas? Ili forprenis de mi la filinon, sed mi ĵaluzas pri tio ne kiel patro. Ili forprenis de mi virinon, sed mi ĵaluzas pri Diana ne kiel viro... Diable, kiuj vortoj! Forprenis virinon, forprenis filinon... Filinon kiu ekvidis min unuafoje post dek du jaroj da vivo... Aŭ ŝi estas jam dek-tri-jara? Virinon, kiun mi konas kelkajn tagojn... Tamen, rimarku, ĵaluzas mi, - sed ne estiel patro aŭ viro. Jes, estus multe pli simple se li dirus nun: «Estimata sinjoro, mi scias ĉion, vi makulis mian honoron. Kio pri la satisfakcio?»

Kiel statas laboro pri la artikolo? - demandis Zurzmansor.

Viktor malserene ekrigardis lin. Ne, tio ne estis moko. Kaj ne monduma babilado por komenci kon- versacion. Ŝajnis ke tiu ĉi malsekulaĉo vere volas scii kiel progresas laboro pri la artikolo.

Neniel - diris li.

Estus interese legi ĝin, - informis Zurzman­sor.

Ĉu vi scias kia ĝi, tiu ĉi artikolo, devas esti?

Jes, ni imagas. Sed vi ne verkos tian.

Kaj kio se oni igos min? Min generalo Pferd ne defendos.

Ĉu vi scias, - diris Zurzmansor, - artikolo kiun atendas sinjoro urbestro tutegale ne sukcesos al vi. Eĉ se vi tre penos. Ekzistas homoj kiuj aŭto- mate, sendepende de siaj deziroj transformas laŭ si iun ajn taskon kiun oni donas al ili. Vi apartenas al tiaj homoj.

Ĉu tio estas bone aŭ malbone? - demandis

209

Viktor.

De nia vidpunkto - bone. Pri homa personeco estas sciate tre malmulte, se ne prikalkuli tiun par- ton de ĝi kiu prezentas kolekton da refleksoj. Fakte amasa personeco enhavas en si preskaŭ nenion alian. Do des pli valoras tiel nomataj kreemaj per- sonecoj, prilaborantaj informojn pri la estanto indi- vidue. Komparante konatan kaj bone pristuditan fenomenon kun respegulo de tiu fenomeno en kreaĵoj de tiu ĉi personeco ni povas multe ekscii pri la psika aparato, kiu prilaboris la informon.

Ĉu ne ŝajnas al vi ke tio sonas ofende? - diris Viktor.

Zurzmansor ekrigardis lin, strange grimacinte la vizaĝon.

Ha, mi komprenas, - diris li. - Kreanto, sed ne eksperimenta kuniklo... Sed vidu, mi informis vin nur pri unu cirkonstanco, kiu valorigas vin en niaj okuloj. Aliaj cirkonstancoj estas vaste konataj - tio estas vereca informo pri objektiva realo, aparato da emocioj, rimedo por eksciti fantazion, kontentigi bezonojn pri kunsento... Fakte mi volis flati al vi.

Tiuokaze mi estas flatita, - diris Viktor. - Tamen ĉ iuj ĉ i paroloj havas neniun rilaton al skribo de pamfletoj. Oni prenas lastan paroladon de sin­joro prezidento kaj reskribas ĝin tutan, anstataŭante vortojn "Malamikoj de libero" per "Tiel nomataj malsekulaĉoj", aŭ "Pacientoj de sanga dok­toro", aŭ "Vampiroj el sanatorio"... do mia psika aparato ne partoprenos en tiu ĉi afero.

Tio nur ŝajnas al vi, - oponis Zurzmansor. Vi legos tiun ĉi artikolon, kaj antaŭ ĉio trovos ke ĝi es- tas malbela. Stilistike malbela, mi konsideras. Vi komencos korekti la stilon, serĉos pli precizajn esp- rimojn, eklaboros la fantazio, naŭzigos la mucidaj vortoj, venos deziro fari la vortojn vivaj, ŝanĝi la fiskan mensogon per aktualaj faktoj, kaj vi mem ne rimarkos ke komencis verki veron.

Povas esti, - diris Viktor. - Ĉiuokaze mi ne volas nun skribi tiun ĉi artikolon.

Sed verki ion alian - ĉu vi volas?

Jes, - diris Viktor, rigardante okulojn de Zurzmansor. - Mi plezure verkus kiel infanoj foriris el la urbo. Pri nova Gammel-urba ratkaptisto.

Zurzmansor kontentiĝe klinis la kapon.

Bonega ideo. Verku.

«<Verku», - pensis Viktor amare. - «<Sed kiu publikigos tion? Ĉu vi publikigos?»

Diana, - diris Viktor. - Ĉu eblas ĉi tie drinki

ion?

Diana silente leviĝis kaj foriris.

Krom tio mi plezure verkus pri kondamnita urbo, - diris Viktor. - Kaj pri la nekomprena barak- tado ĉirkaŭ la leprulejo. Kaj pri malicaj sorĉistoj.

Ĉu ĉe vi forestas mono? - demandis Zurz­mansor.

Dume estas.

Konsideru ke vi, verŝajne, estos laŭreato de literatura premio de la leprulejo por pasinta jaro. Vi venis en lastan rondon kune kun Tusov, sed ĉe Tusov estas malpli da ŝ ancoj, tio estas evidente. Do vi havos monon.

Jen kiel, - diris Viktor. - Tio ankoraŭ ne

okazis al mi. Ĉu multe da mono?

Proksimume tri mil... Mi ne memoras ĝuste...

Revenis Diana, kaj same silente metis sur la

tablon botelon kaj unu glason.

Ankoraŭ unu glason, - petis Viktor.

Mi, fakte... Hm... - diris Zurzmansor.

Ankaŭ mi ne drinkos, - diris Diana.

Ĉu tio pro "Plago"? - demandis Viktor, verŝante.

Jes. Kaj pro "Katino". Do por ĉirkaŭ tri mona- toj vi estos provizita. Aŭ malpli?

Por ĉirkaŭ du monatoj, - diris Viktor. - Sed mi ne pri tio... Jen kio: mi volus viziti la leprulejon.

Nepre, - diris Zurzmansor. - La premion oni enmanigos al vi ĝuste tie. Sed vi disiluziiĝos. Mirak- loj forestos. Estos libertago. Deko da dometoj kaj kuraceja konstruaĵo.

Kuraceja konstruaĵo, - ripetis Viktor. - Sed kiun oni kuracas tie?

Homojn, - diris Zurzmansor kun stranga voĉ- modulado.

Li eksmajlis, kaj subite io terura okazis pri lia vizaĝo. La dekstra okulo malleviĝis ĝis la mentono, la buŝo ekestis triangula, kaj liva vango kun la orelo departiĝis de la kranio kaj ekpendis. Tio daŭriĝis nur momenton. Diana ellasis la teleron, Viktor aŭ - tomate retrorigardis, kaj kiam li denove ekis fiksri- gardi na Zurzmansor, tiu estis jam kiel antaŭe - fla- va kaj ĝentila.

«Kio okazis?» - pensis Viktor. - «Aŭ nur ekŝajnis al mi?..»

Li haste elpoŝigis paketon da cigaredoj, ekfumis kaj komencis rigardi en la glason.

"Fratoj je racio" kun granda bruo levig is de ĉe la tabloj, kaj ekti rig is al la eliro laŭte interkriante. Zurzmansor diris:

Entute ni volus ke vi sentu vin trankvile. Vi devas timi nenion. Vi verŝajne konjektas ke nia or- ganizaĵo havas konkretan staton kaj disponas konkretajn privilegiojn. Ni faras multon, kaj pro tio oni multon permesas al ni: estas permesataj eksperimentoj pri klimato, permesatas preparo de la anstataŭanta generacio... kaj tiel plu. Ne valoras tro multe paroli pri tio. Kelkaj sinjoroj imagas kvazaŭ ni laboras por ili, kaj ni ne penas ŝangi ilian opinion. - Li silentetis. - Verku pri kio vi volas kaj kiel vi volas, Banev, ne turnu la atenton sur hundojn bo- jantajn. Se ĉe vi estos malfacilaĵoj pri eldonejoj, aŭ monaj malfacilaĵoj, ni subtenos vin. Ekstremokaze ni mem eldonados vin. Por ni, certe. Do viaj lampri- doj estos por vi garantiitaj.