Viktor eldrinkis kaj balancis la kapon.
Estas klare, - diris li. - Denove oni aĉetas
min.
Vi estas libera opinii tiel, - diris Zurzmansor. - Gravas ke vi konsciu: estas aro da legantoj, dume ne tro multnombra, kiu estas sufiĉe interesata pri via laboro. Vi estas bezonata al ni, Banev. Kaj vi estas bezonata al ni tia kia vi estas. Ni ne bezonas na Banev kiu estas nia aliancano kaj nia kantisto, tial ne meditu sur kies flanko vi estas. Estu sur via flanko, kiel decas al ĉiu kreema persono. Jen estas ĉio kion ni bezonas de vi.
Tre-e, tre favoraj kondiĉoj, - diris Viktor. - Blanketa pag-ordono kaj stakoj da marinitaj libroj en perspektivo. En perspektivo kaj en mustarda saŭco. "Ĉu ekzistas vidvin' kiu neus al li?"... Aŭskul- tu Zurzmansor, ĉu iam okazis al vi vendi la animon kaj la plumon?
Jes, certe, - diris Zurzmansor. - Kaj, ĉu vi scias, oni pagis aĉe malmulte. Sed tio estis antaŭ mil jaroj, kaj sur alia planedo. - Li denove silen- tetis. - Vi ne pravas, Banev, - diris li. - Ni ne aĉe- tas vin. Ni simple volas ke vi restu vi mem, ni timas ke oni ĉifos vin. Ja multaj jam estas ĉifitaj... Moralaj valoraĵoj ne estas vendataj, Banev. Oni povas ruinigi ilin, aĉeti ilin ne eblas. Ĉiu konkreta morala valoraĵo estas bezonata nur al unu flanko, ŝteli aŭ aĉeti ĝin ne havas sencon. Sinjoro prezidento opinias ke li aĉetis pentriston R.Kvadriga. Tio estas eraro. Li aĉetis fuŝulon R.Kvadriga, sed la pen- tristo trafluis inter la fingroj kaj mortis. Sed ni ne volas ke verkisto Banev trafluu inter ies fingroj, eĉ inter niaj, kaj mortu. Ni bezonas artistojn, sed ne propagandistojn.
Li leviĝis. Ankaŭ Viktor leviĝis, sentante em- barason kaj fieron, nekredemon kaj humiliĝon, dis- iluziiĝon kaj respondecon, kaj ankoraŭ ion, kion li ankoraŭ ne povis kompreni.
Estis tre agrable konversacii, - diris Zurzmansor. - Mi deziras al vi sukcesan laboron.
Ĝis revido, - diris Viktor.
Zurzmansor kurte kliniĝis kaj foriris, suprenĵet- inte la kapon, larĝe kaj firme paŝante. Viktor rigardis lin forirantan.
Ĝuste pro tio mi amas vin, - diris Diana.
Viktor falis sur la seĝon kaj etendiĝis al la bote-
lo.
Pro kio? - distriĝe demandis li.
Pro tio ke vi estas bezonata al ili. Pro tio ke vi, virhundo, alkoholulo, malpuremulo, skandalulo, ŝlimulo, estas tamen bezonata al tiaj homoj.
Ŝi kliniĝis trans la tablon kaj kisis lin je la van- go. Tio estis ankoraŭ unu Diana. Diana Enamiĝinta - kun grandegaj sekaj okuloj. Maria el Magdala, Diana Rigardanta de Supre Malsupren.
Jen kiel, - elbalbutis Viktor. - Intelektuloj... Novaj kalifoj por horo...
Tamen tio estis nur vortoj. Efektive ĉ io estis ne tiel simpla.
Ĉapitro deka
Viktor revenis en la hotelon sekvonttage, post matenmanĝo. Por ke li nutru sin Diana enŝovis en lian manon ujon: oni alsendis al Rosŝeper, el ĉefur- ba oranĝerio, dudek kilogramojn da frago, kaj Diana rezone decidis ke Rosŝeper, malgraŭ sia anomala voremo, ne sukcesos memstare venki tiun amason da beroj.
Moroza pordisto malfermis antaŭ Viktor la pordon. Viktor regalis lin per la frago. La pordisto prenis kelkajn berojn, metis ilin en la buŝon, maĉis kiel panon kaj diris:
Okazis ja ke mia hundido estis inicianto ĉe ili.
Nu, kial vi tiel, - diris Viktor. - Li estas sim- patia knabeto. Saĝulo, kaj edukita li estas bone.
Ja ne unufoje vergaĉis mi lin! - diris la
215
pordisto, vigliginte. - Penis mi... - Li denove mo- rozigis. - La najbaroj tedaĉas, - informis li. - Sed mi kio? Mi ja sciis nenion...
Kraĉu vi pri la najbaroj, - konsilis Viktor. - Tion ili pro envio. Knabeto ĉe vi estas ĉarmulo. Mi, ekzemple, tre gojas ke mia filino amikadas kun li.
Ha! - diris la pordisto, denove viglig inte. Do povas okazi ke iam parencigos ni, ĉu?
Kio ja, - diris Viktor. - Tre povas okazi. - Li imagis na Bol-Kunac. - Kial ne...
Ili ridis pri tiu ĉi ebleco, ŝercis.
Ĉu vi aŭdis hieraŭ pafadon? - demandis la pordisto.
Ne, - diris Viktor, streĉinte la atenton. - Sed
kio?
Tiel do okazis, - diris la pordisto, - ke post kiam ĉiuj ni disiris de tie, iu ja ne disiris, trovigis ja kurageguloj, ili tranĉis la pikdraton, kaj - internen. Kaj sur ilin el mitraloj.
Jen diablaĵo, - diris Viktor.
Mi mem ne vidis, - diris la pordisto. - Homoj rakontas. - Li singarde ĉirkaŭrigardis, logis al si na Viktor kaj diris al li flustre en la orelon: - Teddi nia okazis tie, oni vundis lin. Tamen neniu dangero. Hejme li nun kuŝadas.
Bedaŭrinde, - balbutis Viktor, ĉagreniginte.
Li regalis per la frago la akceptiston, prenis la ŝlosilon, kaj levig is al si. Antaŭ senvestigi li telefo- nis al Teddi. Bofilino de Teddi informis ke ĉio entute ordigis, oni trapafis al li molaĵon, kuŝas li sur la ventro, sakras kaj suĉas vodkon. Kaj ŝi mem intencas veni nun en domon de la renkontoj, viziti la filon. Viktor petis transdoni al Teddi saluton, prome- sis veni, kaj metis la aŭskultilon. Estis necese tele- foni ankaŭ al Lola, sed li imagis tiun ĉi konversa- cion, riproĉojn, ekkriojn, kaj ne telefonis. Li demetis la pluvmantelon, rigardis la fragon, malleviĝis en la kuirejon kaj elpetis boteleton da kremo. Kiam li revenis, en la ĉambro sidis Pavor.
Bonan tagon, - diris Pavor, blindige sma- jlante.
Viktor venis al la tablo, enŝutis la fragon en va- zon, superverŝis ĝin per la kemo, surŝutis la suker- pulvoron, kaj eksidis.
Nu saluton, saluton, - diris li morne. - Kion vi diros?
Li ne volis rigardi na Pavor. Unue Pavor estis fa- traso, kaj, due, okazis ke estas malagrable rigardi homon kiun vi denuncis. Eĉ se il estas fatraso, eĉ se vi denuncis pro plej senriproĉaj kaŭzoj.
Aŭskultu, Viktor, - diris Pavor. - Mi estas pre- ta peti pardonon. Ni ambaŭ kondutis sin stulte, sed mi - aparte. Ĉio tio pro la oficaj malagrablaĵoj. Mi sincere petas pardonon. Al mi estus diable malagrable se ni diskverelus pro tiu ĉi stultaĵo.
Viktor miksetis la fragon per kulereto kaj komencis manĝi.
Je Dio, ĝis tiom mi lastatempe malsukcesas, - daŭrigis Pavor, - tutan mondon mi sakrus. Kaj neniu kunsento de iu ajn, kaj neniu subteno... urbestro tiu, bruto, enlogis min en la malpuran historion...
Sinjoro Summan, - diris Viktor. - Ĉesu vi mensogadi. Ŝajnigi vi scipovas bone, sed mi, feliĉe, komprenis vin, tial mi havas neniun plezuron ob- servi viajn aktorajn talentojn. Ne difektu al mi la apetiton, iru vi.
Viktor, - diris Pavor riproĉe. - Ni estas ja adoltaj homoj. Ne atribuu ni tian signifon al la ĉetabla babilado. Ĉu vere vi imagis ke mi predikas tiun stultaĵon kiun mi elbuŝigis? Kapdoloro, mala- grablaĵoj, nazkataro... Ja kion vi volas de homo?
Mi volus ke la homo ne batu mian kranion de la dorso per kaprompilo, - klarigis Viktor. - Sed se li batas - okazas la cirkonstancoj, - tiam li ne ludu poste amikon-kamaradon.
Ha, jen vi pri kio, - diris Pavor pripense. Lia vizaĝo kvazaŭ griziĝis. - Aŭskultu, Viktor, mi ĉion klarigos. Tio estis pura hazardaĵo... Mi tute ne sciis ke tio estas vi. Kaj krom tio... Ja vi mem diras ke okazas cirkonstancoj.
Sinjoro Summan, - diris Viktor, ĉirkaŭlekante la kulereton. - Mi ĉiam ne ŝatis homojn de via pro- fesio. Unun mi eĉ pafmortigis - li estis tre kuraĝa en la stabo, kiam akuzis oficirojn pri nelojaleco, sed kiam oni sendis lin al la fronto... Entute iru vi for.
Tamen Pavor ne ekiris for. Li ekfumis cigaredon, metis piedon sur la piedo kaj komfortiĝis en la brakseĝo.
«Kompreneblas ja - fortega viro, ĵudon verŝajne konas, kaj kaprompilon li havas... Estus bone ekkoleriĝi nun. Vere, kial li mala- grabligas al mi la frandaĵon...»
Mi vidas ke vi scias multe, - diris Pavor. - Tio malbonas. Mi konsideras - por vi. Tamen bone. Ĉi- uokaze vi ne scias ke mi plej sincere estimas kaj ŝatas vin. Nu ne ŝiriĝu kaj ne faru aspekton ke tio naŭzas vin. Mi diras serioze. Mi plezure pretas es- primi bedaŭron pro la incidento kun la kaprompilo. Mi eĉ konfesu ke sciis kiun mi frapas, sed mi ne havis alian eblecon. Post angulo kuŝaĉas unu ates- tanto, poste vi alvenaĉis... Do, entute, sola afero kiun mi povis fari estis frapi vin laŭeble delikate, kaj mi faris ĝuste tion. Akceptu plej sincerajn par- donpetojn. - Pavor faris aristokratan geston.