Viktor rigardis lin kun iu eĉ scivolo. Io en tiu ĉi situacio estis freŝa, neelprovita kaj mafacile imaga- ta.
- Tamen peti pardonon pro tio ke mi estas ano de konata al vi departemento, - daŭrigis Pavor, - mi ne povas kaj, fakte, ne volas. Bonvolu ne imagi ke tie, ĉe ni, kolektiĝis nur sufokantoj de libera pensa- do kaj ŝlimuloj-karieristoj. Jes, mi estas kontraŭs- pionulo. Jes, laboro ĉe mi estas malpura. Tamen laboro ĉiam estas malpura, pura laboro ne ekzistas. Vi, en viaj romanoj, elverŝas subkonscion, tiel no- matan libidon vian, sed mi - alimaniere... Detalojn mi ne povas rakonti al vi, sed vi, verŝajne, mem konjektas ĉion ĉi tion. Jes, observas mi la leprule- jon, malamas mi tiujn ĉi malsekulaĉojn, timas mi ilin, kaj timas mi ne nur pri mi, pri ĉiuj mi timas, kiuj eĉ ion valoras. Pri vi, ekzemple. Ja vi komprenas nenion. Vi estas libera artisto, emociulo... aĥ, oĥ, - kaj nur konversacioj. Sed temas pri sorto de la sistemo. Se vi volas, - pri sorto de homaro. Jen insultas vi sinjoron prezidenton - diktatoro, tirano, stultulo... Sed alŝoviĝas tia diktatoreco pri kiu vi, liberaj artistoj, eĉ ne sonĝis. Tiam, en la restoracio, mi multe da stultaĵoj elparoladis, sed ĉefa grajno estas gusta: homo estas besto anarkia, kaj anarkio pe-voros gin se la sistemo ne estos sufiĉe kruda. Do jen kio: viaj ŝatataj malsekulaĉoj promesas tian kruelecon, ke por ordinara homo jam ne restos loko. Vi ne komprenas tion. Vi opinias ke se homo citas na Zurzmansor aŭ na Gegel, do tio estas - ho! Sed tiu homo rigardas vin kaj vidas amason da merdo. Li ne kompatas vin, ĉar vi estas merdo kiel la ŭ Zurzmansor, tiel laŭ Gegel. Merdo laŭ difino. Kaj tio kio estas preter limoj de tiu ĉi difino - lin ne interesas. Sinjoro prezidento, pro sia natura limigeco - nu, bojos sur vin, nu, ekstremokaze, ordonos pri- zonigi, kaj poste, antaŭ festo, amnestios vin pro pleneco da sentoj, kaj eĉ invitos al si tagmangi. Sed Zurzmansor rigardos vin per lupeo, kaj klasifikos: fekaĵo hunda, por nenio taŭga, kaj pripense, pro la grandega menso, pro komuna filozofio, forsvingos vin en rubujon kaj forgesos pri tio ke vi ekzistis...
Viktor eĉ ĉesis mangi. Stranga spektaĵo estis tio, neatendita. Pavor nervozigis, liaj lipoj ŝirigetis, la vizagon lasis la sango, li eĉ sufokigis. Li sendube kredis tion pri kio parolis, en liaj okuloj fi ksi g is timega vidaĵo de la terura mondo.
«Nu, nu», - diris al si Viktor. - «Ja tio estas malamiko, aĉulo. Aktoro li estas, aĉetas li vin...» - Subite li komprenis ke li perforte depuŝiĝas de Pavor. - «Ne forgesu ke tio estas burokrato. Ĉe li ne povas esti ideaj konsideroj - la estraro ordonis, do perlaboras li sian kompoton. Se oni ordonos al li defendi malsekulaĉojn - li defendos ilin. Konas mi tiun
220
ĉi kanajlaron, vidis jam...»
Pavor ekposedis sin kaj smajlis.
Scias mi kion vi pensas, - diris li. - Laŭ viza- ĝo via videblas ke vi penas diveni: kial tiu ĉi ulaĉo algluiĝis, kion li bezonas de mi; sed imagu, nenion mi bezonas de vi. Mi sincere volas averti vin, mi sincere volas ke vi komprenu, por ke elektu vi ĝus- tan flankon... - Li malsane nudigis la dentojn - Mi ne volas ke vi estu perfidulo de homaro. Poste vi bedaŭros, sed estos malfrue... Mi jam ne diras pri tio ke entute vi devas malaperi de ĉi tie, fakte mi venis por insisti pri tio. Proksimiĝas malfacila tempo, ĉe estraro - atako da servemo, al iu oni aludis jam ke malbone vi laboras, sinjoroj, ke forestas ja ordo... Sed tio ne tiel gravas, tio estas malgravaĵo, pri tio ni ankoraŭ konversacios. Mi volas ke vi komprenu plej gravan. Sed gravas ne tio kio okazos morgaŭ. Morgaŭ ili ankoraŭ sidos ĉe si post la pik- drato sub gardo de tiuj kretenoj... - Li denove nudigis la dentojn. - Sed kiam pasos deko da jaroj...
Viktor ne sukcesis ekscii kio okazos post deko da jaroj. Pordo de la ĉambro malfermiĝis sen frapa- do, kaj eniris duopo en samaj grizaj pluvmanteloj, kaj Viktor tuj komprenis kio estas ili. Ĉe li kutime premiĝis interne, kaj li obeeme leviĝis, sentante naŭzon kaj senfortecon. Sed ili diris al li "sidu", kaj al Pavor diris "leviĝu".
Pavor Summan, vi estas arestita.
Pavor blanka, kaj eĉ ia bluete-blanka, kiel lakta separaĵo, leviĝis kaj raŭke diris:
Mandaton.
Ili donis al li rigardi iun paperon, kaj dum li rigardis ĝin per nevidantaj okuloj, ili prenis lin je la brakoj, elkondukis, kaj fermis post si la pordon. Viktor restis sidi, tuta moliĝinta, rigardanta la tablon kaj ripetanta mense: ili manĝegu unu la alian, ili manĝegu unu la alian... Li atendis ke sur la strato ekbruos aŭto, frapiĝos la pordetoj, sed ne ĝisatendis. Poste li ekfumis, kaj, sentante ke ne povas plu sidi ĉi tie, sentante ke necesas konversacii kun iu, iel malstreĉiĝi aŭ, almenaŭ, drinki kun iu vodkon, li eliris en la koridoron.
«Interese, kiel ili eksciis ke li estas ĉe mi. Ne, tute ne estas interese...»
Sur la ŝtupara placeto promenadis la altstatura profesiulo. Estis tiel nekutime vidi lin sola, ke Viktor ĉirkaŭrigardis - kaj vere: en angulo, sur divano, sidis la juna homo kun la teko kaj malfermadis ĵur- nalon.
- Ha, kaj jen li mem, - diris la altstatura. La juna homo ekrigardis na Viktor kaj komencis faldi la ĵurnalon. - Ni ĝuste al vi, - diris la altstatura. - Sed se okazis tiel, iru al ni, tie estas pli trankvile...
Al Viktor estis indiferente kien iri, kaj li obeeme ektiriĝis sur trian etaĝon. La altstatura longe malŝlosis pordon de tricent-dek-dua ĉambro. Ĉe li estis ligaĵo da ŝlosiloj kaj li, ŝajne, provis ilin ĉiujn; dume Viktor kaj la juna homo kun la okulvitroj staris apude, kaj la juna homo havis enuantan viza- ĝesprimon, kaj Viktor pensis kio okazus se li frapus nun lian kapaĉon, elkaptus la tekon, kaj ekhastus sur la koridoro. Poste ili eniris la ĉambrojn, kaj la juna homo tuj foriris en dormoĉambron maldek- stran, kaj la altstatura diris al Viktor: "Momenton", kaj foriris en dormoĉambron dekstan. Viktor eksidis ĉe la ruĝligna tablo kaj komencis movi la fingrojn sur raspetaj ringoj, kiujn lasis glasoj kaj pokaloj sur ĝia polurita surfaco. Tiuj ĉi ringoj estis multegaj, oni ne ceremoniis pri la tablo, kaj ne aprezis ke la ligno estas ruĝa, sur lin oni metis brulantajn ciga- redojn kaj, almenaŭ unufoje, deskuis la fonto- plumon. Poste el la dormoĉambro denove eliris la juna homo, ĉi- foje sen la teko kaj sen la jako, en hejmaj pantofloj, kun ĵurnalo en unu mano kaj kun plena glaso en la alia. Li eksidis sian brakseĝon sub la planka lampo, kaj tuj, el sia dormoĉambro, aperis la altstatura kun pleto kiun li tuj metis sur la tablon. Sur la pleto staris komencita jam botelo da viskio, glaso, kaj kuŝis granda kvadrata skatolo, te- gita per blua marokeno.
Komence formalaĵojn, - diris la altstatura. - Kvankam ne, atendu, komence dua glaso. - Li ĉirkaŭrigardis, prenis de la skribtablo glaseton por krajonoj, enrigardis ĝin, enblovis, kaj metis sur la pleton. - Do, formalaĵoj, - diris li.
Li rektiĝis, soldate mallevis la manojn kaj severe elstreĉis la okulojn. La juna homo demetis la ĵurnalon, kaj leviĝis, enue rigardante muron. Tiam ankaŭ Viktor leviĝis.
Viktor Banev! - deklaris la altstatura per fiske-multsignifa voĉo. - Estimata sinjoro! De nomo kaj laŭ speciala ordono de sinjoro prezidento mi havas honoron enmanigi al vi medalon "Arĝenta Tri- folio de Dua Grado" estiel rekompencon pro spe- cialaj meritoj okazigitaj per vi al departemento, kiun mi havas honoron prezenti ĉi tie!
Li malfermis la bluan skatolon, solene elprenis el ĝi medalon sur blanka muara rubando, kaj komencis alpingli ĝin al brusto de Viktor. La juna homo ĝentile ekaplaŭdis. Poste la altstatura en- manigis al Viktor la atestilon kaj la skatoleton, premis manon de Viktor, repaŝis, admiris, kaj ankaŭ ekaplaŭdis. Aplaŭdetis ankaŭ Viktor, sentante sin idioto.