Выбрать главу

Kaj nun ni pridrinku tion, - diris la altstatura.

Ĉiuj eksidis. La altstatura disverŝis viskion kaj

prenis al si glaseton por krajonoj.

Je la kavaliro de "Trifolio"! - deklaris li.

Ĉiuj denove ekstaris, interŝanĝis la smajlojn, eldirnkis kaj denove eksidis. La juna homo kun okulvitroj tuj prenis la ĵurnalon kaj ŝirmiĝis per ĝi.

La trian gradon vi, ŝajne, jam havas, - diris la altstatura. - Nun se vi havos ankaŭ la unuan, do esos vi plena kavaliro. Senpaga veturado kaj tiel plu. Pro kio vi kaptis la trian?

Mi ne memoras, - diris Viktor. - Estis io tia, verŝajne murdis mi iun... Ha, memoras. Tio pro Kitĉigana atakejo.

Ho! - diris la altstatura, kaj denove disverŝis viskion. - Sed mi ne militis. Ne sukcesis mi.

Vi prosperis - diris Viktor. Ili eldrinkis. - Inter ni parolate mi ne komprenas pro kio oni donis al mi tiun ĉi aĵon.

Ja mi diris: pro apartaj servoj.

Ĉu pro Summan? - prononcis Viktor, ĉagrene smajlante.

Ĉesu vi! - diris la altstatura. - Ja vi estas grava persono. Ja vi estas tie, en rondoj... - li nekonkrete svingis la fingron ĉe la orelo.

En kiuj ja rondoj... - diris Viktor.

Scias ni, scias! - ruzete kriis la altstatura. - Ĉion ni scias! Generalo Pferd, generalo Pukki, kolonelo Bambarĥa... Vi estas bravulo.

Unuafoje mi aŭdas, - diris Viktor nervoze.

Komencis tiun ĉi aferon la kolonelo. Neniu, vi mem komprenas, kontraŭis - ja ne eblis! Nu, kaj poste generalo Pferd estis kun raporto ĉe la prezi­dento kaj alŝovis al li dokumenton pri vi... - La longstatura ekridis. - Amuzaĵo, onidire, okazis. La maljunulo ekkriaĉis: "Kiu Banev? Ĉu la versaĵisto? Neniam!" Sed la generalo diris al li tiel strikte: "necesas, via ekscelenco!". Unuvorte ordigis ĉio. La maljunulo kortuŝigis, bone, diras, pardonas mi. Kio okazis inter vi??

Tiel ja, - nevolonte diris Viktor. - Pri liter- aturo disputis ni.

Ĉu vi vere verkas librojn? - demandis la alt­statura.

Jes. Kiel kolonelo Lourens (Lawrence).

Ĉu oni bone pagas?

Ne malbone. Eblas vivi.

Ankaŭ mi devus provi, - diris la altstatura. - Sed forestas libera tempo. Ĉu tio, ĉu alio...

Jes, forestas tempo, - konsentis Viktor. Ĉe ĉiu lia movo la medalo balancigis kaj frapis la ripojn. Li sentis ke gi kvazaŭ bruligas la haŭton. Estis deziro demeti, kaj tiam tuj venos faciligo.

Ĉu vi scias, mi iru, - diris li levigante. - Venis

jam tempo.

La longstatura tuj saltleviĝis.

Certe, - diris li.

Ĝis revido.

Adiaŭ, - diris la altstatura.

La juna homo kun la okulvitroj mallevetis la ĵurnalon kaj klinis la kapon.

Viktor eliris en la koridoron kaj tuj deŝiris de si la medalon. Ĉe li estis forta deziro ĵeti ĝin en bal- aaĵujon, sed li katenis sin, kaj en ŝ ovis ĝ in en la poŝon. Li sobiĝis en la kuirejon, prenis botelon da ĝino, kaj kiam li iris reen, lin vokis la akceptisto:

Sinjoro Banev, sinjoro urbestro telefonis al vi. Jam dufoje. En via ĉambro vi forestis, do mi...

Kion li deziras? - malserene demandis Viktor.

Li petis ke vi tuj telefonu al li. Ĉu vi iras al vi? Se li telefonos ankoraŭfoje...

Sendu lin en pugon, - diris Viktor. - Mi nun malŝaltos la telefonon, kaj se li telefonos al vi, do transdonu ĝuste tion: sinjoro Banev, kavaliro de "Trifolio de Dua Grado" sendas vin, sinjoro urbestro, en pugon.

Li ŝlosiĝis en la ĉambro, malŝaltis la telefonon kaj, ial kovris ĝin per kuseno. Poste li eksidis ĉe la tablo, enverŝis ĝinon, kaj, ne diluante, eldrinkis un- uglute la tutan glason. La ĝino bruligis la gorĝon kaj la ezofagon. Tiam li kaptis la kuleron, kaj komencis vori fragon kun la kremo, ne rimarkante la guston, ne rimarkante kion li faras.

«Ŝufiĉas, sufiĉas por mi», - pensis li. - «Nenion mi volas, nek ordenojn, nek generalo- jn, nek honorariojn, nek donacaĉojn viajn,

226

vian atenton, vian koleron, kaj nek ŝaton vian. Lasu min sola, ĝis gorĝo mi estas sata per mi mem, kaj ne enmiksigu vi min en viajn afero- jn... »

Li kaptis la kapon per la manoj por ne vidi an- taŭ si blank-bluan vizaĝon de Pavor, kaj tiujn senkolorajn senkompatajn muzelojn en samaj plu- vmanteloj.

«Generalo Pferd estas kun vi, generalo Battoks. Generalo Arŝmann kun siaj ordenpor- tantaj brakumoj, kaj Zurzmansor kun degluan- ta vizaĝo...» Li daŭre penis kompreni al kio tio ĉi similas. Li elsuĉis ankoraŭ duonglason, kaj komprenis ke li kaŝiĝas konvulsiante sur fundo de tranĉeo, kaj sub li turniĝadas tero, tutaj geologiaj tavoloj, gigantaj masoj da granito, bazalto, lafo, ili fleksas unu la alian, rompas unu la alian, ĝemante pro la streĉiĝo, ŝveliĝas, elĝibiĝas, kaj, interalie, elpremas lin supren, pli kaj pli alten, elpremas lin el la tranĉeo, levas sur pli altan ĝian randon, sed la tempo estas malfacila, ĉe la estraro estas atako de servemo, oni aludis al iu ke malbone laboras vi, sed li - jen li estas, sur la tranĉea rando, nudeta, la okulojn li kovris per la manoj, sed tuta li estas videbla.

«Ho se mi povus fundiĝi», - pensis li. - «Ekkuŝi sur fundo mem, por ke oni ne aŭdu kaj ne vidu min. Kuŝus mi kiel submara ŝipo» - ekpensis li, kaj iu sugestis al li: - «kuŝus silente, sen signalad». Jes, jes, kuŝus mi kiel ŝipo submara, sen kri' pri helpo, sen signalad'. Kaj neniun mi informu pri mia lokiĝo. Forestas, forestas mi. Silentas. Penu vi mem kompreni kio okazas kaj kion fari. Dio, kial mi neniel povas ekesti cinikulo?.. «<Kuŝus mi kiel ŝipo submara, kuŝus silente, sen signalad'. Kuŝus mi kiel ŝipo submara» - ripetadis li, - «<sen kri' pri helpo, sen signalad'». Li jam eksentis la ritmon, kaj tuj aperis: «<Sata mi estas ĝis la mentono... Eĉ por kantado venis blokad'...»

Li enverŝis ĝinon, kaj drinkis.

«Ne volas mi kanti kaj skribi. Kie estas la banĝo», - ekpensis li. - «Kien mi enŝovis la banĝon?» - Li grimpis sub la liton, kaj eltiris la banĝon. - «Kraĉas mi pri vi ĉiuj», - pensis li. - «Ho, ĝis kiu grado indiferentas al mi ĉio! Kuŝus mi kiel ŝipo submara, kuŝus silente sen signalad'».

Li ritme batis la kordojn, kaj dum tio komence la tablo, poste la tuta ĉambro, kaj poste ankaŭ tuta mondo komencis pied-bati akorde kaj moveti la ŝul- trojn. Ĉiuj generaloj kaj koloneloj, ĉiuj malsekaj homoj kun defalantaj vizaĝoj, ĉiuj departementoj pri sekureco, ĉiuj prezidentoj, kaj Pavor Summan, al kiu oni tordas la brakojn kaj batas la muzelon...

«Sata mi estas ĝis la mentono, tedis drinkaĵoj, tedis kantad'». Ne tedis, fakte, sed tedas, sed "te­dis" - tio estas bone, do estas tiel... «Kuŝus mi kiel ŝipo submara, kuŝus silente, sen dissendad'». Ŝipo submara... vodko amara... Estu ĉi tie iu virino... Kaj

koncentrejo ne estas onklino... Jen kiel, jen kiel.

En la pordon oni jam delonge frapis, pli kaj pli laŭte, kaj Viktor finfine ekaŭdis, sed li ne ektimis, ĉar tio estis ne tia frapo. Tio estis ordinara gajiga frapado de paca homo, kiu koleras ĉar oni ne malfermas al li. Viktor malfermis la pordon. Tio es- tis Golem.

Gaju vi! - diris li. - Oni arestis na Pavor.

Scias mi, scias, - diris Viktor gaje. - Sidu, aŭskultu...

Golem ne eksidis, sed Viktor tutegale ekfrapis la kordojn kaj ekkantis:

Sata mi estas ĝis la mentono Tedis drinkaĵoj, tedis kantad' Kuŝus mi kiel ŝipo submara Kuŝus surfunde, sen signalad'

Daŭrigon mi ankoraŭ ne verkis, - kriis li. - Poste estos vodko, juna virino... Koncentrejo ne es­tas onklino... Kaj poste - aŭskultu:

Inoj, drinkaĵoj, tute ne helpas: Postebriiĝo, kaj degradad'... Kuŝus mi kiel ŝipo submara Sen kri' pri helpo, sen signalad'