Выбрать главу

Satas mi plene, ĝis la laringo Ho kiel tedis drinka tornad' Funde mi kuŝus, funde kaŝiĝus

Kuŝus silente, sen signalad' [5]

Ĉio, - kriis li kaj ĵetis la banĝon sur la liton. Li eksentis grandegan faciliĝon, kvazaŭ io ŝanĝiĝis, kvazaŭ li ekestis subite ege bezonata tie, sur la tranĉea rando, videbla al ĉiuj, - deŝiris li siajn manojn de la fermitaj okuloj, kaj ĉ irka ŭ rigardis la ŝliman kampon, rustan pikdraton, grizajn sakojn, kiuj antaŭe estis homoj, enuegan malhonoran agadaĉon, kiu antaŭe estis vivo, kaj de ĉiuj flankoj sur la tranĉeajn randojn leviĝis homoj kaj ankaŭ ĉirkaŭrigardis, kaj iu demetis la fingron de la ellasi- lo...

Envias mi, - diris Golem. - Sed ĉu ne venis tempo verki la artikolon?

Neniokaze, - diris Viktor. - Vi ne konas min, Golem, - kraĉas mi pri ĉiuj. Ja sidu vi, diablo vin prenu! Mi estas ebria, kaj ankaŭ vi ebriiĝu! Demetu la pluvmantelon... Demetu, mi diras al vi! - ekkri- aĉis li. - Kaj sidu. Jen la glaso, drinku! Vi nenion komprenas, Golem, kvankam vi estas profeto. Kaj mi ne permesos al vi. Ne kompreni - tio estas mia prerogativo. En tiu ĉi mondo ĉiuj tro bone kompre­nas kio devas esti, kio estas kaj kio estos. Kaj ege mankas homoj kiuj ne komprenas. Kial, laŭ vi, mi estas valoraĵo? Nur tial ke mi ne komprenas. Antaŭ mi oni disvolvas perspektivojn - sed mi diras: ne, mi ne komprenas. Oni stultigas min per teorioj ek- streme simplaj - sed mi diras: ne, nenion mi kom­prenas... Ĝuste tial mi estas bezonata... Ĉu vi volas fragon? Tamen mi formanĝis ĉion. Tial fumu ni...

Li leviĝis, kaj promenis en la ĉambro. Golem kun glaso en la mano rigardis lin, ne turnante la kapon.

Tio estas mirinda paradokso, Golem. Estis tempo kiam mi komprenis ĉion. Mi estis dek-ses- jara, mi estis supra kavaliro de Legio, mi komprenis absolute ĉion, kaj mi estis bezonata al neniu. En unu pugnobatalo oni trarompis al mi kapon, dum monato kuŝis mi en malsanulejo, kaj ĉio iris siavice

Legio venke iris antaŭen sen mi, sinjoro preziden­to senkompate iĝis sinjoro prezidento ankaŭ sen mi. Ĉiuj bonege kontentiĝis sen mi. Poste ĝuste samo ripetiĝis en la milito. Mi oficiris, kaptis ordenojn, kaj dum tio, nature, komprenis ĉion. Oni trapafis mian bruston, mi trafis hospitalon, kaj kio - ĉu iu mal- trankviliĝis kie estas Banev, nia kuraĝa, ĉion kom- prenanta Banev? Diable, nenio simila! Tamen kiam

■ /V ■ I ■■ ■ I . ■ Л ■ Л Л i Л i

mi ĉesis kompreni ion ajn - ho, tiam ĉio ŝanĝiĝis. Ĉiuj ĵurnaloj rimarkis min. Amaso da departementoj rimarkis min. Sinjoro prezidento persone honorigis... Ha? Ĉu vi imagas kia maloftaĵo estas tio

nekomprenanta homo! Oni konas lin, lin prizorgas generaloj kaj mortint... E-e... koloneloj, li estas treege bezonata al malsekulaĉoj, oni opinias lin personeco, koŝmaro! Pro kio? Pro tio, gesinjoroj, ke li komprenas nenion. - Viktor eksidis. - Ĉu mi estas tre ebria? - demandis li.

Ne sen tio, - diris Golem. - Sed tio ne gravas,

daŭrigu.

Viktor disigis la brakojn.

Ĉio, - diris li kulpe. - Mi elĉerpigis... Ĉu mi kantu al vi?

Kantu, - konsentis Golem.

Viktor prenis la bangon, kaj komencis kanti. Li pe-kantis "Ni - kuragaj buboj", poste "Uraniaj ho­moj", poste "Pri paŝtisto, al kiu bovo elpikis unu okulon kaj kiu rompis ŝtatan limon pro tio", poste "Sata mi estas", poste "Indiferenta urbo", poste "Pri vero kaj mensogo", poste denove "Sata mi estas", poste li ekkantis la ŝtatan himnon per melodio "Kia- jn piedetojn havas la bubino!", sed forgesis la vor- tojn, konfuzis la strofojn kaj demetis la bangon.

Denove elĉerpigis mi, - diris li malgaje. - Do, diras vi, oni arestis na Pavor?... Sed mi scias tion. Li sidis ĉe mi, guste kie vi sidas... Ĉu vi scias kion li volis diri, sed ne sukcesis? Ke post dek jaroj la malsekulaĉoj ekposedos tutan terglobon, kaj ĉ iujn nin sufokos. Kion vi opinias?

Malverŝajnas, - diris Golem. - Por kio oni su- foku nin? Ni mem pe-sufokos unu la alian.

Kaj malsekulaĉoj?

Eble ili ne donos al ni pe-sufoki unu la alian... Malfacilas diri.

Ĉu eble ili helpos? - diris Viktor kun ebria rido... - Ĉar ni eĉ sufoki ne scipovas. Dek mil jaroj sufokas ni kaj ne venas la fino... Aŭskultu, Golem, sed kial vi mensogis al mi ke vi kuracas ilin? Ili tute ne estas malsanaj, ili ĉiuj estas samaj al vi kaj mi, sed ial flavaj...

Hm, - diris Holem. - De kie ĉe vi tiu informo?

Mi ne sciis tion.

Bone, bone, vi ne trompos min plu. Mi kon- versaciis kun Zur... kun Zu... kun Zurzmansor. Li rakontis al mi ĉion: sekreta instituto... Ili volviĝis per la tukoj por konservi... Ĉu vi scias, Golem, ili imagas tie ke povos uzadi generalon Pferd senfine. Sed en realo - nur kalifoj por horo. Voros li ilin kune kun la tukoj kaj gantoj, kiam ekmalsatos... Uf, diable, ĝis kiom mi estas ebria - ĉio naĝas...

Sed li ruzetis. Li bone vidis antaŭ si la dikan ruĝetan vizaĝon kaj etajn, nekutime atentajn okule- tojn.

Kaj Zurzmansor diris al vi ke li estas sana?

Jes, - diris Viktor. - Fakte ne, ne memoras mi... Plej verŝajne ne. Sed videblas ja...

Golem gratetis la mentonon per rando de la glaso.

Bedaŭrindas ke vi estas ebria, - diris li. - Tamen eblas ke tio estas bone. Ĉ e mi hodia ŭ estas bona humoro. Ĉu vi volas ke mi rakontu al vi ĉion kion mi konjektas kaj kion mi pensas pri la malsekulaĉoj?

Agu, - konsentis Viktor. - Sed ne mensogu

plu.

La okulvitra malsano, - diris Golem, - tio es­tas tre kurioza afero. Ĉu vi scias kiun trafas la okul­vitra malsano? - Li eksilentis. - Ne, nenion mi rakontu al vi.

Lasu, - diris Viktor. - Vi jam komencis.

Do stultulo mi estas ke komencis, - oponis Golem. Li alrigardis na Viktor kaj eksmajletis. - Demandu, - diris li. - Se la demandoj estos stultaj, mi volonte respondos... Demandu, demandu, se ne, mi denove ŝanĝos la opinion.

Oni frapis la pordon.

Iru al diablo! - elkrieĝis Viktor. - Mi estas okupata!

Pardonu, sinjoro Banev, - diris timema voĉo de la akceptisto. - Al vi telefonas la edzino.

Mensogo! Mi havas neniun edzinon... Tamen, pardonon. Mi forgesis. Bone, mi tuj telefonos al ŝi, dankon. - Li kaptis glason, plenigis ĝisrande, ŝovis al Golem kaj diris: - drinku kaj pensu pri nenio. Mi tuj.

Li ŝaltis la telefonon, kaj kunmetis numeron de Lola. Lola parolis tre seke:

Pardonu ke mi malhelpis, sed mi intencas ve- turi al Irma, ĉu vi bonvolos partopreni?

Ne! - diris Viktor. - Ne bonvolos. Mi estas okupata.

Tamen tio estas via filino! Ĉu vere vi falis ĝis tiu grado...

Mi estas okupata! - elbojis Viktor.

Kaj ĉu vin ne maltrankvilas kio okazas pri via filino?

Ĉesu aspektigi, - diris Viktor. - Vi, ŝajne, vo­lis liberiĝi de Irma. Vi liberiĝis. Kion ankoraŭ vi be- zonas?

Lola komencis plori.

Ĉesu, - diris Viktor, grimacante. - Al Irma es­tas bone tie. Pli bone ol en plej bona edukpensiono. Veturu vi kaj konvinkiĝu...

Vi estas kruda senanima egoisma virporko, - deklaris Lola kaj metis la aŭskultilon.

Viktor sakris flustre, denove malŝaltis la tele- fonon, kaj revenis al la tablo.

Aŭskultu, Golem, - diris li, - kion vi faras tie pri miaj infanoj? Se vi preparas tie alternaron, do mi ne konsentas.

Kiun alternaron?

Nu, kiun... Ankaŭ mi demandas: kiun?

Ĝis kiom mi estas informita, - diris Golem, - la infanoj estas tre kontentaj.

Ne tio gravas... Ankaŭ sen vi mi scias ke ili estas kontentaj. Sed kion ili faras tie?

Ĉu ili ne diris al vi?

Kiu?

Infanoj.

Kiel ili povis diri al mi se mi estas ĉi tie, kaj ili - tie?

Ili konstruas novan mondon... - diris Golem.

Ha... Jes, tion ili diris al mi. Sed tio estas nur vortoj, filozofio... Kial vi denove mensogas al mi, Golem? Kiu nova mondo povas esti post pika drato? Ĉu nova mondo sub komando de generalo Pferd?.. Kaj kio se ili infektigos tie?

Per kio? - demandis Golem.

Per okulvitra malsano, nature!

Mi jam sesan fojon ripetas ke genetikaj mal- sanoj ne estas infektaj.