Sesan, sesan... - grumblis Viktor, perdinte fadenon de la konversacio. - Kaj kio gi estas en- tute, tiu ĉi okulvitra malsano?
Malsano.
Kio doloras pro gi? Aŭ, eble, tio estas sekre-
Ne, tio estas ĉie publikita.
Do rakontu, - diris Viktor. Nur sen terminoj.
Komence - ŝanĝoj de haŭto. Aknoj, vezikoj, precipe sur brakoj kaj gamboj, iam - pusaj ulceroj...
Aŭskultu, Golem, ĉu tio gravas?
Por kio?
Por la esenco.
Por esenco - ne, - diris Golem. - Mi opiniis ke tio interesas vin.
Mi volas kompreni la esencon! - diris Viktor plensente.
Sed la esencon vi ne komprenos, - diris Golem, iom laŭtiginte la voĉon.
Kial?
Unue ĉar vi estas ebria...
Tio ankoraŭ ne estas kaŭzo, - diris Viktor.
Kaj due ĉar tion tute ne eblas klarigi.
Tio ne povas okazi, - deklaris Viktor. - Vi simple ne volas diri. Sed mi ne ofendiĝas. Subskri- bo, diskonigo, milita tribunalo... Jen Pavor estas arestita... Dio kun vi. Sed mi ne komprenas kial in- fano devas konstrui novan mondon en leprulejo. Ĉu oni ne trovis alian lokon?
Oni ne trovis, - respondis Golem. - En la leprulejo loĝas konstrukciistoj. Kaj entreprenistoj.
Kun mitraletoj, - diris Viktor. - Vidis mi. Nenion mi komprenas. Iu el vi mensogas. Aŭ vi aŭ Zurzmansor.
Certe Zurzmansor, - senpasiece diris Golem.
Kaj eblas ke vi ambaŭ mensogas. Sed mi kredas al vi ambaŭ, ĉar estas en vi io... Vi nur diru
al mi, Golem, kion ili volas? Nur honeste.
Feliĉon, - diris Golem.
Por kiu? Por si?
Ne nur.
Sed je kies konto?
Por ili tiu ĉi demando ne havas sencon, - malhaste diris Golem. - Je konto de herboj, je konto de nuboj, je konto de fluanta akvo... Je konto de steloj.
Ĝuste kiel ĉe ni, - diris Viktor.
Tute ne, - oponis Golem. - Tute ne tiel.
Kial? Ankaŭ ni...
Ne tiel, ĉar ni eltretas herbojn, dispelas nubo- jn, bremsas akvon... Vi komprenis min sen- metafore, sed tio estas analogio.
Mi ne komprenas, - diris Viktor.
Mi avertis vin. Mi mem ne komprenas multon, sed mi konjektas.
Ĉu estas iu kiu komprenas?
Ne scias mi. Malverŝajnas. Eble la infanoj... Sed eĉ se ili komprenas, do si-maniere. Tre si- maniere.
Viktor prenis la banĝon kaj tuŝis la kordojn. La fingroj ne obeis lin. Li metis la banĝon sur la tablon.
Golem, - diris li. - Jen vi estas komunisto. Kion, diable, faras vi en la leprulejo? Kial vi ne sur barikado? Kial vi ne ĉe mitingo? Moskvo ne laŭdos vin.
Mi estas konstrukciisto, - trankvile diris Golem.
Kia konstrukciisto vi estas, se vi, diable, komprenas nenion? Kaj entute, kial vi miskondukas min? Ni penadas jam pli ol horo, kaj kion vi diris al mi? Voras vi ĝinon kaj venigas nebulon. Hontu, Golem. Kaj mensogas vi senhalte.
Ne tiom senhalte, kvankam ne sen tio. Ne okazas ĉe ili pusaj ulceroj.
Redonu la glason, - diris Viktor. - Jam ebri- iĝis vi. - Li plaŭdis el la botelo, kaj pe-drinkis. - Diablo vin komprenu, Golem. Ja por kio al vi tio ĉi? Se vi povas rakonti, - rakontu, sed se tio estas sekreto, - vi ne devis komenci.
Estas tre simple klarigi tion, - bonanime diris Golem, etendante la gambojn, - Ja mi estas profeto, vi mem nomis min tia. Sed ĉiuj profetoj estas en tia situo: ili scias multe, kaj ili volas rakonti - in- formi agrablan konversacianton, fanfaroni por altigi sian staton. Sed kiam ili komencas rakonti, aperas iu sento de maloportuneco, embaraso, - do ili zu- madas kiel Dio, kiam oni demandis lin pri la ŝtono.
Laŭdezire, - diris Viktor. - Veturos mi en la leprulejon kaj ekscios ĉion sen vi... Sed jen kio, profetu vi ion.
Li kun intereso observis kiel la manoj kaj la piedoj perdas sentemon, kaj pensis ke estus bone drinki ankoraŭ glason por kompleto, ekkuŝi dormi, kaj poste vekiĝi kaj veturi al Diana. Ĉio okazos ne tiel malbone. Kaj entute ĉio estas ne tiel malbona. Li imagis kiel li kantos al Diana pri la submara ŝipo, kaj al li ekestis tute bone. Li prenis malsekan remilon, kiu kuŝis sur la poŭpo, kaj depuŝiĝis de la bordo, kaj la boato tuj ekbalanciĝis. Estis neniu pluvo, eĉ nuboj forestis, estis ruĝa sunsubiro, kaj li ekremis rekte al la sunsubiro, kaj la remiloj deŝir- igis de la ondaj suproj. Kuŝus mi sur la fundo... Kaj li ekkuŝus, sed estis maloportune, ĉar super la orelo maldiligente zumis voĉo de Golem:
...Ili estas tre junaj, ĉio ĉe ili estas antaŭe, sed ĉe ni antaŭe - nur ili. Certe homo ekposedos kosmon, sed tio ne estos rugvanga atleto kun muskoloj, kaj certe homo venkos sin mem, sed komence li ŝangos sin mem... Naturo ne trompas, gi plenumas la promesojn, sed ne tiel kiel ni opiniis, kaj ofte ne tiel kiel ni volus...
Zurzmansor, kiu sidis sur la pruo, turnis la kapon, kaj ekestis videble ke li ne havas vizagon, la vizagon li tenis en la manoj, kaj la vizago rigardis na Viktor - bona vizago, honesta, sed gi venigis naŭzon, sed Golem daŭre ne ĉesis, kaj daŭre zumis...
Kuŝu vi dormi, - elbalbutis Viktor, etendigante sur fundo de la boato. La boatripoj dolorigis liajn flankojn, kaj estis maloportune, sed li tre volis dormi. - Kuŝu vi dormi, Golem...
Ĉapitro dek-unua
Vekiginte li trovis ke ku ŝ as en lito. Estis mal- lume, en la fenestron kun tambura krakado torentis pluvo. Li pene levis la manon kaj etendigis al la noktolampo, sed la fingroj stumblis je malvarman glatan muron.
«Strange» - pensis li. - «sed kie estas Diana? Aŭ ĉu tio ne estas sanatorio?»
Li penis leki la lipojn, sed la dika raspa lango ne obeis lin. Li tre volis fumi, sed fumi
eblis neniokaze... «Ha, fakte, mi volas trinki».
- Diana, - vokis li.
«<Sed tio ne estas sanatorio. En la sanatorio nokta lampo estas dekstre, sed ĉi tie dek- stre estas muro... Ja tio estas mia hotelĉam- bro!» - ekpensis li jubile. - «<Kiel mi trafis ĉi tien?» - Li kuŝis sub litkovrilo, kaj estis sen- vestita ĝis la tolaĵoj. - «<Ial ne memoras mi ke mi senvestiĝis», - pensis li. - «<Iu senvestigis min. Tamen eblas ke mi senvestiĝis mem... Se sur mi estas la botetoj, do mi senvestiĝis mem... Li frotis piedon je piedo. Aha, nudpie- da. Diable, la manoj jukas, vezikoj iuj, bredis oni cimojn en la hotelĉambroj. Ŝanĝu mi la hotelon. Kien mi veturis en la boato... Ha, tio Pavor bredadis ĉi tie cimojn...»
Subite li ekmemoris pri Pavor kaj eksidis, sed eksentis vomemon, kaj denove ekkuŝis sur la dor- son.
«<Tamen delonge mi ne drinkaĉis tiel. Pavor... "Arĝenta trifolio"... Kiam okazis tio? Ĉu hieraŭ?»
Li grimaciĝis, kaj komencis grati per la ungoj la maldekstran manon.
«<Kio estas nun - mateno aŭ vespero? Verŝajne mateno... sed povas esti ke vespero. Golem!» - elmemoris li. - «<Mi kaj Golem el- suĉis plenan botelon. Kaj ne diluis. Kaj ĝis tio - duonbotelon kun la altstatura. Kaj ĝis tio mi ankoraŭ ie suĉis... Aŭ tio estis hieraŭ? Momenton, sed nun - hodiaŭ aŭ hieraŭ? Leviĝi mi de- vus, trinki, kaj tiel plu... Ne», - pensis li obs- tine. - «Komence mi evidentigu. Golem rakon- tis al mi ion interesan, li decidis ke mi estas ebria kaj komprenas nenion, do eblas paroli kun mi sincere. Jes, mi vere estis ebria, sed, laŭmemore, komprenis ĉion. Kion mi komprenis?»
Li furioze ekfrotis dorsan flankon de la dekstra mano je la lana litkovrilo.
«Malfacilaj tempoj proksimiĝas...» Ne, tio el Pavor... Ha, tio el Golem: «ĉe ili ĉio estas antaŭe, kaj ĉe ni antaŭe estas nur ili». Kaj genetika malsano... Kio ja, tute eblas. Iam tio devis okazi. Eblas ke delonge okazis jam. Ene de speco naskiĝas nova speco, sed ni nomas tion genetika malsano. Malnova speco - por ĝisnunaj kondiĉoj, nova speco - por aliaj. An- taŭe estis bezonataj potencaj muskoloj, fekundeco, frostrezisteco, agresemo kaj, tiel dirite, praktika inĝenieco... Fakte ankaŭ nun tio bezonatas, sed precipe pro inercio... Oni povas neniigi milionon kun praktika inĝenieco, kaj okazos nenio esenca. Tio ja ĝustas, mult- foje elprovite. Kiu diris ke se oni elprenus el historio kelkajn dekojn... Nu kelkajn centojn da homoj, tiam ni tuj okazus en ŝtona epoko. Nu, estu tio kelkaj miloj... Kio ili estas, tiuj ĉi homoj? Tio, frato, estas tute aliaj homoj. Kaj tute eblas: Njuton (Newton), Ejnŝtejn (Einstein), Aristotel - ili estis mutantoj. Kondiĉoj, certe, estis ne tro favoraj, kaj tre eblas ke amaso da tiaj mutantoj pereis, ne elmontrante sin, kiel tiu knabeto el rakonto de Ĉapek... Ili certe estis specifaj: ili havis nek praktikan sagacon, nek normalajn homajn bezonojn... Aŭ, eble, tio nur ŝajnas? Simple spirita flanko estas tiel hipertrofiita ĉe ili, ke ĉio cetera ne rimarkeblas. - Nu, tion vi vane, - diris li. - Ejnŝtejn diris ke plej bone estas labori prizor- gante lumturon. - Tio ja mem montras multon... Kaj entute, interese estus imagi kiel en niaj tagoj naskiĝas homo supera. Bona temo... Diable, la brakoj jukas netolereble... Estus bone verki tian utopion en stilo de Orvel (Orwell) aŭ Bernard Volf (Wolff). Tamen estas malfacile imagi tiun superhomon: grandega kalva kranio, malfortaj manetoj-piedetoj, im- potento... banalaĵo. Sed, entute, devas esti io simila al tio. Entute - deŝoviĝo de bezonoj. Vodko ne bezonatas, voraĵo ne devas esti iel specifa, neniu lukso, ankaŭ inoj, entute... Tiel nur, por la trankvilo kaj pli bona koncentriĝo. Ideala objekto por ekspluatado: apartan kabi- neton al li, tablon, paperon, amason da libroj... Aleeton por altaj meditoj, kaj kontraŭ tio li produktas ideojn... Ne, neniu utopio oka- zos - kaptos lin militistoj, jen tuta utopio. Faros ili sekretan instituton, ĉiujn tiujn super- homojn alveturigos tien, metos la gardiston, kaj jen la fino.»