Viktor levig is gemetante, paŝante per la nudaj piedoj sur la malvarma planko. Li venis en la banĉambron, malfermis la kranon, kaj kun plezurego sattrinkis, ne ŝaltante la lumon. Timigis eĉ penso - ŝalti la lumon. Poste li denove revenis sur la liton, kaj iom da tempo gratigis, sakrante cimojn.
«Entute por la temo tio estas eĉ bone: sekreta instituto, gardistoj, spionoj... Patrio- tismo de patrioteca purigistino Klara... Malica fuŝaĵo. Malfacilas imagi ilian laboron, ideojn, eblecojn - ne taŭgas mi por tio... Tio tute ne eblas. Ĉimpanzo ne povas verki romanon pri homoj. Kiel mi povas verki romanon pri homo ĉe kiu estas neniuj bezonoj krom la spiritaj? Certe ion ajn mi povas imagi. Atmosferon, sta- ton de senĉesa krea ekstazo. Sento de sia ĉiopoveco, independeco... foresto de komplek- soj, absoluta sentimeco. Jes, por verki tian aĵon oni devas leki LSD. Entute emocia sfero de superhomo imagiĝus, al ordinara homo, kiel patologio. Malsano... Vivo - malsano de mate- rio, racio - malsano de vivo. Okulvitra malsano», - pensis li.
Kaj subite ĉio prenis siajn lokojn.
«Do jen kion li konsideris!» - ekpensis Viktor pri Golem. - «Saĝaj kaj ĉiuj senescepte talentaj. Kio do okazas? Okazas ke ili jam ne estas homoj. Zurzmansor simple mensogis al mi. Do komenciĝis jam... Nenion oni eblas kaŝi», - pensis li kun kontentiĝo. - «<Kaj tiun ĉi aferon - des pli. Iru mi al Golem, sufiĉas al li aspektigi profeton. Ili verŝajne multe rakon- tis al li... Diable, ja tio estas estonto, tiu sama estonto kiu enigas siajn palpilojn en koron de hodiaŭa tago! Ĉe ni antaŭe - nur ili...»
Lin kaptis febra ekscitiĝo. Ĉiu sekundo estis his- toria, kaj bedaurindas ke li ne sciis tion hieraŭ, ĉar hieraŭ, antaŭhieraŭ, kaj antaŭ semajno ĉiu sekundo ankaŭ estis historia.
Li saltleviĝis, ŝaltis lumon kaj, grimacante pro ĝi, komencis palpe serĉi siajn vestaĵojn. La vestaĵoj forestis, sed poste la okuloj kutimiĝis al la lumo, li kaptis la pantalonon, pendantan sur la litokapo, kaj subite ekvidis sian brakon. La brako ĝis la kubuto estis kovrita per ruĝa ekzantemo kun morte-blankaj tuberetoj. Kelkaj tuberetoj sangis pro la gratado. Sur alia mano estis samo.
«Diable», - pensis li, malvarmiĝante, ĉar li jam sciis kio estas tio. Li ekmemoris: ŝanĝoj de la haŭ - to, ekzantemo, vezikoj, iam pusaj ulceroj... Pusaj ulceroj ankoraŭ forestis, sed li kovriĝis per malvar- ma ŝvito kaj, ellasinte la pantalonon, eksidis sur la liton.
«Ne povas esti», - pensis li. - «Ankaŭ mi. Ĉu vere ankaŭ mi?»
Li singarde karesis per la manplato la haŭton kovritan per la buletoj, poste fermis la okulojn kaj, detenante la spiron, ekaŭskultis sin. Brue kaj mal- ofte batis la koro, en la oreloj alte sonoris la sango, la kapo ŝajnis grandega, malplena, estis neniu do- loro, forestis vata pezeco en la cerbo.
244
«Stultulo», - pensis li smajlante. - «Kion mi esperas rimarki? Tio devas esti kiel morto - antaŭ sekundo vi estis homo, preterbrilis kvanto da tempo - kaj ekestas vi dio, sed vi ne scias tion kaj scios neniam, same kiel stultulo ne scias ke li estas stultulo, kiel saĝulo, se li vere estas saĝa, ne scias ke li estas saĝu- lo... Tio verŝajne okazis kiam mi dormis. Ĉi- uokaze, ĝis kiam mi ekdormis, esenco de malsekulaĉoj estis por mi ekstreme nebula, sed nun mi vidas ĉion kun ega precizeco, kaj atingis tion per pura logiko, eĉ nerimarke...»
Li feliĉe ekridis, surpaŝis la plankon, kaj, krakante per la muskoloj, venis al la fenestro.
«Mia mondo», - pensis li, rigardante tra la verŝita per la akvo vitro, kaj la vitro mala- peris. En malproksima subo dronis en la pluvo la urbo, rigidiĝinta en la teruro, kaj la grande- ga malseka lando, kaj poste ĉio demoviĝis, forflosis, kaj restis nur eta blua globeto kun longa blua vosto, kaj li ekvidis grandegan lent- similan galaksion, oblikve kaj morte pendan- tan en pulsanta senfundaĵo, ŝiraĵojn da luman- ta materio, torditajn de fort-kampoj, kaj sen- fundaĵojn kie forestis lumo; tiam li etendis la manon kaj enigis ĝin en pufan blankan kernon, kaj eksentis malpezan varmon, kaj kiam li streĉis la pugnon, la materio trairis inter la fingroj kiel sapa vezikaro.
Li denove ekridis, klakis perfingre sian respegu- lon en la vitro, kaj karese movis la manplaton sur tuberetoj de sia haŭto.
- Pro tiu okazo necesas drinki! - diris li laŭte.
En la botelo restis ankoraŭ iom da ĝino, be- daŭrinda olda Golem ne sukcesis ĝisdrinki, be- daŭrinda olda misprofeto...
«Ne pro tio li estas misprofeto ke profe- taĵoj liaj ne estas veraj, sed ĉar li estas ne pli ol parolanta marioneto. - Mi ĉiam ŝatos vin, Golem», - pensis Viktor, - «vi estas bona homo, vi estas saĝa homo, sed vi estas nur homo... »
Li verŝis la restaĵon en la glason, per kutima movo enverŝis la alkoholaĵon en la gorĝon kaj, ankoraŭ ne sukcesinte pe-gluti, ĵetiĝis en la banĉambron. Li vomis.
«Diable», - pensis li, - «kia aĉaĵo».
En la spegulo li ekvidis sian vizaĝon - ĉifitan, iom velke ŝvelintan, kun nenature grandaj kaj nena- ture nigraj okuloj.
«Do venis la fino», - pensis li, - «do venis la fino, Viktor Banev, drinkulo kaj fanfaronulo. Ne drinkos vi plu kaj ne kriaĉos kantojn, ne ridegos pro stultaĵoj kaj ne balbutos vi gajajn sensignifaĵojn per la ligna lango, ne pugnobat- alos, ne diboĉos kaj ne huliganos, ne timigos pasantojn, ne konfliktos kun polico, ne mal- paciĝos kun sinjoro prezidento, ne enrompiĝos en noktajn drinkejojn kun bruanta akompanaro
da junaj admirantoj...»
Li revenis sur la liton. Deziro fumi forestis. Li volis nenion, ĉio naŭzis, kaj venis melankolio. Sento de perdo, komence malpeza, nur iomete rimarkinda, kiel tuŝo de araneaĵo, diskreskis, morozaj vicoj da pika drataro ekstaris inter li kaj la mondo, kiun li tiel amis.