Выбрать главу

Rakontinte sian historion la soldateto volviĝis sur la brakseĝo, kaj tuj ekdormis. Turmente sobra Kvadriga denove komencis insisti ke necesas fuĝi, kaj tuj.

- Jen homo, - ripetis li, montrante per la forko la endormiĝintan militiston. - Ja komprenas la homo... Sed vi estas ŝtipo, Banev, nesentebla ŝtipo. Kial vi ne sentas, mi eĉ fizike sentas kiel io de nor- do min premas... Kredu al mi... Mi scias, vi ne kredas al mi, sed nun kredu, ja mi delonge diras al vi: ne decas resti ĉi tie... Tio estas Golem kiu ŝtopigis al vi la kapon, alkoholulo grandnaza... Komprenu vi, nun la vojo estas libera, ĉiuj atendas mateniĝon, kaj poste ĉiuj pontoj ekestos ŝtopitaj, kiel en la kvardeka... Ŝtipo vi estas obstina, Banev, kaj ĉiam vi estis tia, kaj en la gimnazio estis vi tia...

Viktor postulis ke li aŭ dormu aŭ iru al diablo. Kvadriga ofendiĝis, pe-manĝis la konservaĵojn, kaj surgrimpis la divanon, volviĝinte en litkovrilon. Iom da tempo li turniĝadis, grakĝemis, balbutis apokalipsajn avertojn, poste eksilentis. Estis la kvara.

Je la kvara kaj dek la lumo palpebrumis kaj es- tingiĝis definitive. Viktor etendiĝis en la brakseĝo, kovriĝis per iuj sekaj ĉifonoj, kaj kuŝis silente, rigardante en la malluman fenestron kaj aŭskul- tante. Ĝemetis dormante la soldateto, plorĝemetis laciĝinta doktoro honoris kauza. Ie, verŝajne en la aŭtostacio, ekhurladis motoroj, nekomprene kriis voĉoj. Viktor penis kompreni kio okazas, kaj venis al konkludo ke malsekulaĉoj malpaciĝis kun gener­alo Pferd, elpremis lin el la leprulejo, facilanime transigis sian rezidejon en la urbon, kaj imagas ke se ili scipovas transformi vinon je akvon kaj terurigi homojn, do ili kapablas kontraŭstari nuntempan armeon... Kio ja - nuntempan policon.

«Idiotoj. Ruinigos ili la urbon, mem pere- os, lasos homojn sen loĝejoj. Kaj infanoj... Ja pereigos ili la infanojn, kanajloj! Sed por kio? Kion ili bezonas? Ĉu denove batalo pro poten- co? Ho vi, superhomoj. Jen kiaj - saĝaj, talen- taj... Sama aĉaĵo kiel ni. Ankoraŭ unu nova ordo, kaj ju pli nova estas la ordo, des pli malbone, tio jam konatas. Irma, Diana...»

Li vigliĝis, alpalpis en la mallumo la telefonon, prenis la aŭskultilon. La telefono silentis.

«<Denove ili ne dividis ion, kaj ni, kiuj be­zonas nek tiujn nek aliajn, sed bezonas ke oni lasu nin trankvilaj, denove ni devas ŝiriĝi de la lokoj, treti unu alian, kuri, saviĝi, aŭ eĉ pli malbone - elekti la flankon, nenion kom- prenante, nenion sciante, kredante al vorto, kaj eĉ ne al vorto, sed diablo scias al kio... Pafi unu alian, ronĝi unu alian...»

«Kutimaj pensoj en kutima fluejo. Milfoje mi pensis jam tiel. Kutimigitaj ni estas. De in- faneco. Aŭ hura-hura, aŭ iru vi al diablo, al neniu mi kredas. Ne scipovas vi pensi, sinjoro Banev, jen kio. Kaj tial simpligas vi. Renkon- tinte sur la vojo kiom ajn komplikan socian movadon vi strebas, antaŭ ĉio, simpligi ĝin. Ĉu per kredo, ĉu per nekredo. Kaj se kredas vi, tiam eĉ ĝis sindono, ĝis fidelega hundida jelpo. Kaj se vi ne kredas, tiam kraĉas vi volupteme per la bruliga galo sur ĉiujn idealojn, kaj mis- ajn kaj verajn. Perri Mejson (Perry Mason) di- radis: Krimpruvoj ne estas timigaj, timigas malĝusta interpreto de ili. Same pri politiko: friponoj interpretas tiel kiel estas profite al ili, kaj ni, simpluloj, subkaptas la pretan interpre- ton. Ĉar ne scipovas kaj ne volas ni pensi memstare. Kaj kiam simplulo Banev, vidinta en la vivo nenion krom politika friponaro, komen- cas interpreti mem, tiam denove li fuŝas, ĉar ne estas li legoscia, ne estas instruita pensi kiel decas kaj, nature, komprenas neniun ter- minologion krom la fripona. Nova mondo, mal­nova mondo... Kaj tuj asocioj: noje ordnung, alte ordnung... Bone, sed simplulo Banev ekzistas ne unuan jam tagon, ion ajn vidis li, ion ellernis. Ne estas li plena marasmulo. Ja ekzistas Diana, Zurzmansor, Golem. Kial mi devas kredi al tiu faŝisto Pavor, al iu ajn naz- muka vilaĝa junulaĉo, aŭ al sobra Kvadriga? Kial nepre sango, puso, koto? Ĉu malsekulaĉoj elpaŝis kontraŭ Pferd? Bonege! Pelu lin for. Delonge jam tempas... Kaj ne permesos ili ofendi la infanojn, ne similas ke ili kapablas al tio... Kaj ne ŝiras ili veŝtojn sur si, ne vokas al nacia sinkompreno, ne malligas antikvajn in- stinktojn... Kio estas plej natura, tio malplej decas al homo - ĝuste, Bol-Kunac, bravulo... Kaj tute eblas ke tio vere estas nova mondo sen nova ordo. Time? Nekomforte? Sed ĝuste tiel devas esti. "Estonton kreas ni, sed ne por ni". Jen kiel mi ekemociiĝis kiam mi ekestis kovrita per makuloj de estonto! Kiel mi ekpetegis reen, al lampridoj, al vodko... Aĉas rememori, sed ĝuste tiel devis esti... Jes, malamas mi malnovan mondon. Stultecon ĝian malamas mi, indiferentecon, kovardecon, faŝismon... Tamen kio mi estas sen ĉio tio? Tio estas pano mia kaj akvo mia. Purigu oni la mondon ĉirkaŭ mi, faru ĝin tia kia mi volas ĝin vidi, kaj venos fino al mi. Laŭdi mi ne scipo- vas, malamas mi laŭdadon, sed estos nenio por insulti, estos nenio por malami - angoro, morto... Nova mondo, - severa, justa, saĝa, sterile pura - ne estas mi bezonata al ĝi, en ĝi mi estas nulo. Mi estis bezonata nur kiam mi batalis por ĝi... kaj se mi ne estas bezonata al ĝi, do ankaŭ ĝi ne estas al mi bezonata, sed se ĝi ne estas al mi bezonata, do kial mi batalas por ĝi?.. Ho, malnova bona tempo, kiam eblis fordoni sian vivon por konstruo de nova mon- do, sed morti en la malnova. Akcelado, ĉie la akcelado... Sed ne eblas batali kontraŭ, ne batalante pro! Do tio signifas ke kiam vi hakas arbaron, plej multe toleras la branĉo sur kiu sidas vi mem...»

...Ie, en grandega malplena mondo ploris knabino, plende ripetante: «Ne volas, ne volas mi, maljuste, kruele, ĉu gravas ke estos pli bone, tiam ne estu pli bone, sed restu ili; ĉu vere ne eblas fari tiel ke ili restu kun ni, kiel stulte, kiel sensence... Ja tio estas Irma», - pensis li.

- Irma! - kriis Viktor, kaj vekiĝis.

Ronkis Kvadriga, pluvo post la fenestro ĉesiĝis, kaj, ŝajne, ekestis pli lume. Viktor alportis la hor- loĝon al la okuloj. La lumiĝantaj montriloj montris kvaronon antaŭ la kvina. Sentiĝis malseka malvar- mo, estis necese leviĝi kaj fermi la fenestron, sed li envarmiĝis, forestis deziro moviĝi, kaj la palpebroj memvole surrampis la okulojn.

Ĉu en sonĝo, ĉu en realo, ie apude preteriris aŭtoj, la aŭtoj tiriĝis sur kota vojo, tra senfina kota kampo, sub griza malpura ĉielo, preter oblikviĝintaj telegrafaj fostoj kun disŝiritaj dratoj, preter dispremita kanono kun suprenigita tubo, preter ĉirkaŭbruligita forna tubo, sur kiu sidis sataj korvoj, kaj malsekeco penetris sub la krudtolon, sub la uniforman palton, kaj estis terura deziro dormi, sed dor- mi ne decas, ĉar devas preterveturi Diana, sed pordeto de la pordego estas ŝlosita, en la fen- estroj mallume, ŝi pensis ke mi ne estas ĉi tie, kaj ekveturis pluen, do li elsaltis el la fene- stro, kaj ĉiuforte ekkuris post la aŭto, kaj kriis tiel ke ŝiriĝis la tendenoj, sed ĝuste tiam iris apude tankoj, ili tondris kaj bruegis, li aŭdis eĉ ne sin mem, kaj Diana forruliĝis tien, al la vadejo, kie ĉio brulas, kie oni mortigos ŝin, kaj li restos sola, kaj tiam aperis kruela penetra jelpo de bombo, rekte en la kapon, rekte en la cerbon... Viktor ĵetiĝis en la vojdefluejon, kaj elfalis el la brakseĝo.

Jelpis R.Kvadriga. Li staraĉis antaŭ malfermita fenestro, rigardis ĉielon kaj jelpis kiel virinaĉo. Estis lume, sed tio ne estis taga lumo. Sur la fatrasita planko kuŝis diversaj klaraj rektanguloj. Viktor alkuris la fenestron, kaj elrigardis. Tio estis luno - glacia, eta, blindige hela. En ĝi estis io netolereble terura. Viktor ne tuj komprenis - kio. Ĉielo estis kiel antaŭe tegita per nuboj, sed en tiuj nuboj iu el- tranĉis ĝustan akuratan kvadrateton, kaj en centro de la kvadrateto estis luno.

Kvadriga jam perdis eblecon jelpi, kaj eligis nur malfortajn knarajn sonojn. Viktor malfacile kaptis la spiron, kaj subite eksentis koleron.