Выбрать главу

«<Kio ja estas ĉi tie por ili, ĉu cirko? Je kiu ili misopinias min?..»

Kvadriga daŭ re knaris.

- Ĉesu! - ekbojis Viktor malame. - Ĉu vi

kvadratojn ne vidis? Pentristaĉo merda! Servutulo!

Li kaptis na Kvadriga je la litkovrilo kaj skuis tutforte. Kvadriga falis sur la plankon, kaj rigidi g is.

- Bone, - diris li neatendite per tre klara voĉo. - Por mi sufiĉas.

Li kvarpiedigis, kaj de tiu ĉi pozicio, kiel sprint- ulo, ĵetigis for. Viktor denove ekrigardis el la fene- stro. En profundo de la animo li esperis ke tio nur ŝajnis al li, sed ĉio restis sama, kaj li eĉ distingis en la deksta suba angulo etan steleton, preskaŭ dron- intan en la luna brilo. Bonege videblis malsekaj ar- bustoj de siringo, kaj nefunkcianta fontano kun ale- goria marmora fiŝo, kaj ornamaĵe plektita pordego, kaj post la pordego - nigra strio de la ŝoseo. Viktor eksidis sur la fenestran breton, kaj ekfumis, zor- gante ke la fingroj ne tremu. Pretere li rimarkis ke la soldateto forestas en la halo - ĉu fug is la sol­dateto, ĉu kaŝigis sub la divanon kaj mortis pro la timo. La mitraleto, tamen, kuŝis sur la sama loko, kaj Viktor histerie hihiis, komparante tiun ĉi feraĉon kun fortoj kiuj faris kvadratan puton en la nuboj.

«Jen kiaj trukuloj. Ne-e, eĉ se la nova mondo pereos, al la malnova ankaŭ tute ne es­tos simple... Tamen estas bone ke ekzistas la mitraleto. Stulte, sed kun ĝi estas iel pli trankvile. Kaj se pripensi, - tute ne stulte. Klaras ja - antaŭvideblas majesta fuĝo, tio ja pendas en la aero, kaj kiam okazas majesta fuĝo, ĉiam estas pli bone stari flanke, kaj havi ĉe si armilon...

En la korto ekmugis motoro, el post la angulo elĵetiĝis grandega, senfine longa limuzino de Kvadriga (persona donaco de sinjoro prezidento pro la neprofitema servo per la sindona peniko), kaj, ne elektante vojon, ekimpetis al la pordego, forbatis ĝin kun krakado, elflugis sur la ŝoseon, turniĝis kaj ĉesis esti videbla.

- Do fuĝis la bruto, - elbalbutis Viktor ne sen envio.

Li degrimpis de sur la fenestra breto, pendigis sur la ŝultron la mitraleton, supren surĵetis la plu­vmantelon, kaj vokis la soldateton. La soldateto ne respondis. Viktor rigardis sub la divanon, sed tie es­tis nur griza volvaĵo de uniformo. Viktor ekfumis ankoraŭ unu cigaredon, kaj eliris en la korton. En arbustoj de siringo, apud la forbatita pordego li tro- vis benkon de stranga formo, sed tre oportunan kaj, grave, - kun bona vido sur la ŝoseon. Li eksidis, metinte gambon sur gambo, kaj pli strikte volviĝis en la mantelon. Komence la ŝoseo estis malplena, sed poste preteriris aŭto, dua, tria - kaj li kompre­nis ke la fuĝo komenciĝis.

La urbo kreviĝis kiel absceso. Antaŭe fuĝis eli- to, fuĝis urbestraro kaj polico, fuĝis industrio kaj komerco, fuĝis juĝo kaj akcizo, financoj kaj popolk- lerigo, poŝto kaj telegrafo, fuĝis oraj ĉemizoj - ĉiuj, ĉiuj en nuboj da benzina fetoro, en krakado de ek- splodoj, taŭzitaj, agresaj, malicaj, stultaj, korup- tuloj, akaparuloj, servistoj de la popolo, patroj de la popolo, kun hurlo de aŭtaj sirenoj, kun histeria ĝemo de signaloj - hurlego regis sur la ŝoseo, kaj la kolosa furunko daŭre elpremiĝis kaj elpremiĝis, kaj kiam eliris la puso, ekfluis sango: popolo mem - sur plenŝtopitaj kamionoj, en kliniĝintaj aŭtobusoj, en plenpakaĵitaj etaj aŭtoj, en motorcikloj, sur bicikloj, sur ĉaregoj, piede, puŝante manĉarojn, piede, klin- iĝante sub pezo da ligaĵoj, piede kun malplenaj manoj, malserenaj, silentemaj, perdiĝintaj, lasantaj post si la domojn, siajn cimojn, sian neabundan fe- liĉon, la aranĝitan vivon, sian pasinton kaj sian es- tonton. Post popolo ekretiriĝis la armeo. Malrapide preterrampis ĉieira aŭto kun oficiroj, kirasigita transportilo, preterveturis du kamionoj kun solda­toj, niaj plej bonaj en mondo transpoteblaj kuiriloj, kaj plej lasta moviĝis duonraŭpa kirasaŭto kun mi- traloj, turnataj malantaŭen.

Mateniĝis, paliĝis luno, la terura kvadrato dis- naĝis, nuboj degelis; venadis mateno. Viktor atendis kvaronhoron, ĝisatendis neniun plu, kaj eliris el la pordego. Sur la asfalto kuŝaĉis malpuraj ĉifonoj, iu dispremita valizo - bona valizo, laŭ ĉio videblis ke iu el estroj ellasis, rado de ĉaro, kaj sur la vojrando, iom malpli proksime, ankaŭ la ĉaro mem, kun malnova ŝirita divano kaj fikuso. Ĉirkaŭe estis malplene. Viktor ekrigardis flankon de la aŭ - tostacio. Ankaŭ tie estis jam eĉ ne unu aŭto, eĉ ne unu homo. En ĝardenoj ekfajfis birdoj, leviĝis suno, kiun Viktor ne vidis jam dum duonmonato, kaj la urbo - kelkajn jarojn. Sed nun ĉi tie estis neniu por rigardi ĝin. Denove ekaŭdiĝis zumo de motoro, kaj el post vojturniĝo elplonĝis aŭtobuso. Viktor deiris sur la vojrandon. Tio estis "Fratoj je racio" - ili preterflosis, sammaniere turninte al li la in- diferentajn sensencajn vizaĝojn.

«<Jen ĉio», - pensis Viktor. - «<Bone estus

283

drinki. Sed kie estas Diana?»

Li malrapide ekiris reen en la urbon.

Suno staris dekstre, iam ĝi kaŝiĝis post tegmentoj de apartaj domoj, iam elrigardis el inter ili, iam ĝi aspergis la varman lumon tra branĉoj de duonputriĝintaj arboj. Nuboj malaperis, kaj ĉielo es­tis mirinde pura. De tero leviĝis malpeza nebulo. Estis tute silente, kaj Viktor turnis la atenton al strangaj, apenaŭ aŭdeblaj sonoj, venintaj kvazaŭ el sub tero - iun malfortan kraketadon, murmuron, susurojn. Sed poste li kutimiĝis kaj forgesis pri ili. Mirinda sento de trankvilo kaj sendanĝero kaptis lin. Li iris kiel ebria, kaj preskaŭ ĉiam rigardis ĉielon. Sur avenuo de prezidento apud li haltis ĝipo.

Sidu, - diris Golem.

Golem estis griza pro laciĝo, kaj ia premigita, kaj apud li sidis Diana, ankaŭ laca, tamen malgraŭ ĉio bela, plej bela el ĉiuj laciĝintaj virinoj.

Suno, - diris Viktor, smajlante al ŝi. - Rigardu kia suno!

Li ne veturos, - diris Diana. - Mi avertis vin, Golem.

Kial ne veturos? - miris Viktor. - Veturos mi. Sed por kio hasti? - Li ne eltenis kaj denove alri- gadis ĉielon. Poste li ekrigardis malantaŭen, la malplenan straton, ekrigardis antaŭen la malplenan straton. Ĉio estis verŝita per suno.

Ie en kampo tiriĝis rifuĝintoj, bruegis retiriĝan- ta armeo, fuĝis estruloj, tie estis ŝtopiĝoj, tie pendis damnado, oni kriaĉis sensencajn ordonojn kaj minacojn, kaj de nordo sur la urbon alŝoviĝ is venkintoj, sed ĉi tie estis malplena strio da trankvi-

284

lo kaj sendanĝero, kelkaj kilometroj da malpleno, kaj en la malpleno la aŭto kaj la tri homoj.

Golem, ĉu tio venas nova mondo?

Jes, - diris Golem. Li fiksrigardis na Viktor el sub la ŝvelitaj palpebroj.

Kaj kie estas viaj malsekulaĉoj? Ĉu ili iras piede?

Malsekulaĉoj forestas, - diris Golem.

Kiel tiel forestas? - demandis Viktor. Li ekri- gardis na Diana. Diana silente deturniĝis.

Malsekulaĉoj forestas, - ripetis Golem. Lia voĉo estis premita, kaj al Viktor subite ekŝajnis ke li tuj ekploros. - Vi povas opinii ke ili ne estis. Kaj ne estos.

Bonege, - diris Viktor. - Iru, promenu ni.

Ĉu vi veturos aŭ ne? - senemocie diris Golem.

Mi veturus, - diris Viktor, smajlante, - sed mi devas eniri la hotelon, preni la malneton... Kaj en­tute rigardi... Ĉu vi scias, Golem, al mi plaĉas ĉi tie.

Ankaŭ mi restas, - diris subite Diana, kaj el- grimpis el la aŭto. - Kion mi faros tie?

Kaj kion vi faros ĉi tie? - demandis Golem.

Mi ne scias, - diris Diana. - Ja ĉe mi estas jam neniu krom tiu ĉi homo.

Nu bone, - diris Golem. - Li ne komprenas. Sed vi komprenas...

Sed li devas rigardi, - oponis Diana. - Ja ne povas li forveturi ne rigardinte...

Ĝuste tiel, - subkaptis Viktor. - Al kiu diablo estas mi bezonata se mi ne rigardos? Ja tio estas mia profesio - rigardi.

Aŭskultu, infanoj, - diris Golem. - Ĉu vi kom- prenas al kio vi iras? Viktor, ja oni diris al vi: restu sur via flanko, se vi volas esti utila. Sur via flanko!