Выбрать главу

Estos, - obstine diris Rosŝeper.

Ili ne estas infektaj, - falsete elbalbutis direk- toro de la gimnazio. - Se paroli de medicina vid- punkto.

Hej, gimnazio, - diris Rosŝeper, - ne forgesu la piszipon malfermi.

Kaj ĉu estas leĝo por ke oni bankrotigu hon- estajn homojn? - elblekis la urbestro.- Por ke oni bankrotigu, ĉu estas tiu leĝo?

Estos, mi diras al vi! - diris Rosŝeper, - Ĉu mi estas deputito aŭ ne?

«Per kio mi ilin?» - pensis Viktor.

Rosŝeper! - diris la policestro. - Ĉu vi estas al mi amiko? Mi vin, kanajlon sur la manoj portadis. Mi elektis vin, kanajlon. Sed nun ili, infektuloj, promenaĉas en la urbo, sed mi povas nenion. Forestas la leĝo, ĉu vi komprenas?

Estos, - diris Rosŝeper. - Mi diras al vi ke es­tos. Pro infektado de la atmosfero...

Morala! - enigis direktoro de la gimnazio. - De morala atmosfero.

Kio?..

Lige, mi diras, kun venenigo de la atmosfero, kaj kaŭze de la nesufiĉa fiŝigado de ĉeurbaj akve- joj... La infektejon oni likvidu kaj reestablu en fora loko. Ĉu taŭgas?

Donu al mi kisi vin, - diris la policestro.

Bravulo, - diris la urbestro. - Kapo. Donu

ankaŭ al mi...

Stultaĵo, - diris Rosŝeper, - simplegas la afero... Ĉu kantu ni? Ne, ne deziras mi. Iru ni, drinku ankoraŭ po glaseto.

Ĝuste. Po glaseto - kaj hejmen.

Denove ekkraketis la arbustoj, Rosŝeper diris jam el iu malproksimo: "Hej, gimnazio, ja forgesis vi la piszipon fermi!". Kaj ĉe la fenestro ekestis silente. Viktor denove ekdormetis, spektis iun ne- signifan sonĝon, kaj poste eksonoris la telefono.

Jes, - diris Diana raŭke. - Jes, tio estas mi... - Ŝi detusis. - Ne, nenio, mi aŭskultas... Ĉio bonor- das, li, ŝajne, estis kontenta... Kio?

Ŝi konversaciis, apoginte sin je Viktor, kaj subite li eksentis kiel streĉiĝis ŝia korpo.

Strange, - diris ŝi. - Bone, mi tuj rigardos... Jes... Bone... mi diros al li.

Ŝi metis la aŭskultilon, transgrimpis na Viktor, kaj ŝaltis la noktan lampon.

Kio okazis, - demandis Viktor dormeme.

Nenio. Dormu. Mi tuj revenos.

Tra la iom fermitaj palpebroj li rigardis kiel ŝi kolektas la disĵetitajn vestaĵojn, kaj vizaĝo ĉe ŝi es­tis tiel serioza ke li ekmaltrankviliĝis. Ŝi rapide vestiĝis kaj eliris, ordigante dumire la robon.

«Rosŝeper malbonstatas» - pensis li, aŭskultante. - «<Ĝisdrinkis li, olda kastrulo».

En la grandega konstruaĵo estis silente, kaj li klare aŭdis paŝojn de Diana en la koridoro, sed ŝi iris ne dekstren, al ĉambroj de Rosŝeper, kiel li atendis, sed liven. Poste knaris pordo, kaj la paŝoj silentigis. Li turnigis flanken, kaj provis denove ek- dormi, sed dormo ne venis, kaj li komprenis ke li atendas na Diana, kaj ke li ne povos ekdormi gis ŝi revenos. Tiam li eksidis kaj ekfumis. Ŝvelaĵo sur la nuko komencis pulsadi, kaj li sulkigis. Diana ne revenis. Ial li ekmemoris flavvizagan danculon kun agla profilo.

«<Sed kiel li povas koncerni min?» - pensis Viktor. - «<Aktoro, kiu ludas alian aktoron, kiu ludas la trian... Ha, jen kio: li eliris ĝuste de tie, de liva flanko, kien foriris Diana. Venis li ĝis la ŝtupara placeto, kaj transformiĝis je dandaĉo. Komence li ludis dandon, poste li ek- ludis virinloganton...» - Viktor denove ekaŭskultis. «<Nekutime trankvile, ĉiuj dormas... Ronkas iu...»

Poste denove knaris pordo, kaj ekaŭdigis proksimigantaj paŝoj. Diana eniris, ŝia vizago daŭre estis serioza. Nenio finigis, la aventuro daŭrigas. Diana venis al la telefono kaj kunmetis la numeron.

Li forestas, - diris ŝi. - Ne, ne, li foriris... Ankaŭ mi... Ne, nenio, pri kio vi... Bonan nokton.

Ŝi metis la aŭskultilon, iom da tempo staris, rigardante la transfenestran mallumon, poste ek­sidis sur la liton apud Viktor. En ŝia mano estis cilindra lanterneto. Viktor ekfumis cigaredon kaj donis al ŝi. Ŝi fumis silente, streĉe pensante pri io, kaj poste demandis:

Kiam vi ekdormis?

Ne scias mi, malfacilas diri.

Sed ĉu post mi?

Jes.

Ŝi turnis al li sian vizaĝon.

Ĉu vi aŭdis ion? Iun interbatiĝon, skandalon...

Ne, - diris Viktor. - Laŭ mi ĉio estis tre paca. Komence ili kantis, poste Rosŝeper kun la kompanio urinis ĉe nia fenestro, poste mi ekdormis... Ili in­tends jam disveturi.

Ŝi ĵetis la cigaredon trans la fenestron, kaj lev-

iĝis.

Vestiĝu, - diris ŝi.

Viktor smajlis kaj etendis la manon por preni la kalsoneton.

«<Aŭskultas kaj obeas» - pensis li. - «<Bona afero estas tio, obeado. Nur demandu mi pri nenio».

Li demandis:

Ĉu ni iru aŭ veturu?

Kio?... Komence ni iru, kaj poste vidos ni.

Ĉu iu perdiĝis?

Ŝajnas ke jes.

Ĉu Rosŝeper?

Subite li kaptis sur si ŝian rigardon. Ŝi rigardis lin kun dubo. Ŝi iom bedaŭris jam ke vokis lin. Ŝi demandis sin: kio li fakte estas por preni lin kun si?

Mi estas preta, - diris li.

Ŝi daŭre dubis, pripense ludante per la lanter- neto.

Nu bone... iru ni, - ŝi jam ekmoviĝis.

Ĉu mi forrompu piedeton de seĝo? - proponis Viktor. - Aŭ, ekzemple, de la lito...

Ŝi ekvigliĝ is.

Ne, piedeto ne taŭgas. - Ŝi malfermis keston de la tablo, kaj elprenis grandegan nigran pistolon.

Prenu, - diris ŝi.

Viktor jam streĉiĝis, sed okazis ke tio estas etkalibra sporta pistolo. Krom tio sen kartoĉujo.

Donu kartoĉojn, - diris Viktor.

Ŝi nekomprene alrigardis lin, poste rigardis la pistolon kaj diris:

Ne, kartoĉoj ne estos bezonataj. Iru ni. Viktor levetis la ŝultrojn, kaj ŝovis la pistolon en

la poŝon. Ili malleviĝis en la vestiblon, kaj eliris sur la peronon. La nebulo maldensiĝis, gutis pluveto. Aŭtoj ĉe la perono forestis. Diana turnis sin en ale- on inter la malsekaj arbustoj, kaj ŝaltis la lanterne- ton.

«<Stulta situacio» - pensis Viktor. - «<Ege dezirindas demandi pri kio temas, sed ne eblas demandi. Estus bone elpensi kiel demandi. Ne demandi, sed eligi rimarkon kun kaŝita de- mando. Eble necesos interbatiĝi? Ne volas mi. Hodiaŭ mi ne volas... Batos mi per la tenilo. Rekte inter la okuloj... Sed kiel fartas tie mia ŝvelaĵo?» La ŝvelaĵo okazis sur sia loko, kaj doloretis. - «<Strangaj, tamen, taskoj estas ĉe flegistino en tiu ĉi sanatorio... Tamen mi ĉiam opiniis ke Diana - ino kun mistero. De la unua rigardo kaj ĉiujn kvin tagojn... Jen kia hu- mideco, engluti mi devis antaŭ la foriro. Tuj mi glutos kiam revenos... Sed mi estas bravulo»,

pensis li. - «<Neniujn demandojn. Aŭskultas kaj obeas».

Ili ĉirkaŭiris la alon, trapuŝiĝis tra la siringo-ar- bustoj, kaj okazis antaŭ la barilo. Diana lumigis. En la barilo forestis unu fera stango.

Viktor, - diris ŝi nelaŭte. - nun ni iru sur pado. Vi iru post mi. Rigardu sub la piedojn kaj eĉ ne paŝon flanken. Ĉu vi komprenas?

Komprenas, - humile diris Viktor. - Paŝo dekstren, paŝo maldekstren - pafas mi9.

Diana tragrimpis unua kaj lumigis al Viktor. Poste ili tre malrapide ekmoviĝis malsupren. Tio es­tis orienta deklivo de la holmo sur kiu staris la sanatorio. Ĉirkaŭe bruis sub pluvo nevideblaj arboj. Foje Diana ekglitis, kaj Viktor pene sukcesis kapti ŝiajn ŝultrojn. Ŝi malpacience elturniĝis, kaj ekiris pluen. Ĉiuminute ŝi ripetis: "Rigardu sub la piedojn... Tenu vi vin post mi"... Viktor obeeme rigardis soben, sur piedojn de Diana, kiuj intermitis en la saltanta luma rondo. Komence li atendis frapon je la nukon, ĝuste sur la ŝvelaĵon, aŭ ion similan, sed poste decidis: malverŝajnas. Simple forkuris, eble, iu psikozulo - na Rosŝeper, ekzem- ple, trafis alkohola deliro, kaj necesos konduki lin reen, timigante per la senkartoĉa pistolo...

Diana neatendite haltis, kaj diris ion, sed ŝiaj vortoj ne trafis konscion de Viktor, ĉar dum sekva sekundo li ekvidis apud la padeto ies brilajn okulo- jn, senmovajn, grandegajn, atente rigardantajn el sub la malseka konveksa frunto - nur okulojn kaj frunton, kaj nenion pli, nek buŝon, nek la korpon, nenion. Humida peza mallumo, kaj en la lumigita