Выбрать главу

«Ne miru, Kakume», — diris patrine mia ĉiam gardema protektantino. — «Mi parolis kun nia malsanuleja flegistino pri ia kuracilo por vi kontraŭ la sendormeco, kaj ŝi responde aludis multsignife, ke eble la plej bona kuracilo por vi estus manĝi sola en via ĉambro. Ŝi diris plu nenion, sed mi nun suspektas, ke la eŭrope edukita ĉarlatano ĉiutage, nerimarkite por ĉiuj, kaj utiligante vian blindecon, miksadis ion en viajn manĝaĵojn, por kaŭzi al vi sendormecon. Kiel ajn, ni nenion perdos, se vi dum kelkaj tagoj manĝos ĉe vi sola. Ĉiujn klopodojn mi prenos sur min. Neniun oni povas konfidi nun».

Mi interrompis ŝin: «Hodiaŭ estas tago de paciĝo: Nerulteng, mia blinda amiko, jam mortis, kiel tion postulis viaj planoj de sendanĝereco. Nun li povas preni sur sin ĉiujn kulpojn kaj pekojn de la bazo».

Ŝi diris nenion.

La bazo festis, karnavalis. La eŭrope edukita finfine trovis la solvon por la trimova problemo: la reĝon matis la simpla soldato iĝante ĉevalo. Li ricevis la premion, du botelojn da bonega konjako kaj multajn aldonajn je sia propra kalkulo por celebri sian venkon, kaj la bazo festenis brue, ebrie, sobre.

La kuiristino alportis al mi la vespermanĝon. «Imagu!» — Ŝi kriis: «Kia implikaĵo! Kia saltomortalo! Anstataŭ la senpeke pura folio, la eŭrope edukita friponego subŝovis al la GPU la nomliston de la tundraj amikoj. Inter ili mi vidis la nomon de la bazestro, la vian kaj la mian. En GPUejo nepriskribebla tumulto; denove oni planas amasajn arestojn. Sed mi volas finigi por ĉiam ĉi tiun arlekenadon».

La bazo festenis, karnavalis. Ekdormante mi havis ĝojan certecon, ke la kuracisto mismezuris la dozon por mi, kaj mi estis tre dankema al li, ĉar tiamaniere estis farita la lasta movo kaj la problemo solviĝis tiel simple. Tra la dolĉega duonsonĝo, mi aŭdis ankoraŭ la kuiristinon senbrue engliti mian ĉambron. Sin sekvis ankaŭ senbrue la bazestro kaj la GPUestro. Mia ĉiam bonkora protektantino nun flustris: «Mi ĉiam suspektis, sed nun mi estas certa». Pri kio ŝi estis certa, mi jam ne aŭdis, ĉar mi endormiĝis... Mi malestiĝis... Mi mortis.

(El aldono al «Esperanta Ligilo», decembro, 1947)

Ĉukĉa idilio

(Rakonto de ĉukĉo)

Sub la suno dormas granda maro; ĉe la maro dormas mi malgranda... La granda maro sonĝas — kaj ĝian sonĝon sonĝas ankaŭ mi.

La maro sonĝas: bajdaro [8] flosas sur la maro, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo. En la bajdaro sidas homo. Li fumas pipon kaj ridetas. Ne plaĉas al la maro — sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo, kaj la homo ridetas...

Ekplaŭdis ĝi per ondo kolera. La homo fumas kaj ridetas — ekmontras li perfingre dekstren, — bajdaro lia flosas dekstren; ekmontras li maldekstren, — maldekstren turniĝas ĝi, sen veloj, sen remiloj, sen ia direktilo.

La maro ekkoleris: ĝi sendas ondon post ondo, ondegon post ondego. La homo fumas pipon kaj ridetas, bajdaro lia flosas pluen.

La maro sendas nun glacian monton. Premiĝas la bajdaro al la monto kaj kune ili flosas pluen, maldekstren, se maldekstren montras fingro estra, kaj dekstren, se ĝi montras dekstren.

Ekŝaŭmis, ekbolegis nun la maro, kaj jen aperas grandrosmaro. Buŝego ĝia estas malfermita, dentegoj estas pretaj disŝiri la bajdaron. La homo nur ridetas. Ekkraĉas li fumeton el la pipo kaj la rosmaro iras funden.

La maro nun ekfuriozis kaj el profundaj akvoj aperas balenego. Eksvingas ĝi terurvostegon, tuj subakviĝas la bajdaro...

Surfunde kuŝas la bajdaro, sed ĝia estro kie estas li?

Ne estas li surfunde, ne estas sur la akvo — nur dormas mi ĉe l' maro.

La maro ekspiris kaj vekiĝis; vekiĝis ankaŭ mi kaj ekĝemis: bajdaro mia ne vidiĝas plu ĉe l' bordo, libere flosas ĝi en la libera malproksimo kun veloj, kun remiloj, kun bona direktilo, nur mankas mi, la mastro.

Ektimis mi, ekkuris laŭ la bordo, antaŭen, malantaŭen, sed la bajdaro ĉiam flosas for.

Finfine mi decidis la maron alparoli.

Vi, maro, estas granda, mi, homo — nur malgrandulo; Vi, maro, estas forta, mi, homo, nur malfortulo; Vi, maro, estas riĉa, mi, homo, estas malriĉulo. Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? La tutan jaron tenis vi en glaciegoj viaj la rusan ŝipon «Kolima» [9], al la glacitranĉa ŝipgiganto «Litke» [10] la vojon baris Vi al la insulo Vrangel; al «Stavropol» [11] la vojon baris Vi al Niĵnekolimsk; la skunon de l' amerikano Svensen [12] Vi disrompis kaj forglutis kun ĉiuj ĝiaj komercaĵoj; Vi ĉiujare subakvigas multegon da kungasoj [13] kaj kateroj de la AKO [14]... Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon? Por kio la granda devas neboni? Por kio la forta devas krueli? Por kio la riĉa devas avidi? Por kio Vi bezonas mian bajdaraĉon?..

La maro enpensiĝis. La maro meditas:

Jes, jes, Vi, homo, ŝajnas fine diri veron. Mi, maro, estas grandegulo, Vi, homo, estas malgranda; mi, maro, estas fortegulo, Vi, homo, malforta; mi, maro, estas riĉegulo, Vi, homo, malriĉa. Por kio mi bezonas vian bajdaraĉon?

Ekplaŭdis iomete — kaj jen, miraklo okazas: bajdaro mia flosas al la bordo. Jes, jes, miraklo el mirakloj: la granda estis bona, la forta ne estis kruela, la riĉa ne avidis. Bajdaro mia albordiĝas kaj flustras: «letti (saluton)!» Kaj ĉi ĉio okazis ne en sonĝo, ĉi ĉio estas realaĵo. Vi ridas, Vi ne kredas? Mi ĵuras al Vi per la beko de korvo, mi ĵuras per la blankursa kapo! Vi scias, ili pendas en jarango mia, ĉe la eniro mem, maldekstre.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 4, 1933)

La ĉukĉa elegio

Mi kuŝas ĉe l' maro. Apude dormas mia Kolima-hundo.

Surmare dormetas mia bajdaro. Super ni estas blua ĉielo, sub ni — belkoloraj ŝtonetoj, antaŭ ni — maro netransnaĝebla, malantaŭ ni — Tundro netranskurebla. Delikate murmuras malgranda rivereto, premante sin al la sino de la granda maro. Senfina estas la tago somera; la suno aŭgusta varmigas la arktan teron, varmigas min, la Kolima-hundon, la dormetantan bajdaron.

Ĉio dormetas sub la ĉielo karesplena sur la varma tero. Sed ne! Tiel nur ŝajnas. Jen de ie ekaŭdiĝas pafo, ankoraŭ pafo! La homa avido maldormas, nur ĝi. Surmare ekkrias kun timo anasoj; kun granda ekscito aroj da gagaroj leviĝas; malĝoje ekploras marmevo. Ie, proksime, ekgrakas korvo. — Korvo, ho korvo, kial vi vokas malbonon surborden?

Dormeme spiradas la maro, sonĝeme sopiras la Tundro-patrino.

Ho homa avido, ĉu iam VI ekdormos ankaŭ?

Zumadas moskitoj, sidiĝas surmanen al mi, suĉas la sangon. — Sen sango ne povas ja vivi moskitoj, — sen sango ne vivas la homo. — Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

Mi palpe karesas malgrandajn ŝtonetojn: vi estis ja iam rokego, vi baldaŭ iĝos marsablo, kaj poste vi iĝos nur polvo. — Ni ĉiuj iĝos ja polvo, mi, mia hundo, mia bajdaro. — Korvo, ho korvo, vi estas malbona nigra birdo.

(El «Esperanta Ligilo», n-ro 3, 1933)

вернуться

8

 bajdaro — ĉukĉa boato

вернуться

9

 «Kolima» estas la nomo de vaporŝipo entrepreninta arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk somere en 1928, sed revenante ĝi trafis netraireblajn glaciegojn kaj devis travintri ĝis aŭgusto de la sekvanta jaro (1929)

вернуться

10

 «Litke» estas glacitranĉa ŝipo, kiun la Soveta registaro sendis al la insulo Vrangel, la plej malproksima punkto en la nordo de la Sovetunio, por ke ĝi provizu la loĝantaron de l' insulo (aŭg. 1929)

вернуться

11

 «Stavropol» estas la ŝipo, al kiu oni komisiis, en la j. 1929, la arktan vojaĝon al Niĵnekolimsk, urbeto ĉe l' enfluo de la rivero Kolima en la Arktan Oceanon

вернуться

12

 Svensen — amerika milionulo (de norvega deveno), kiu ricevis ĉaskoncesion ĉe l' arktaj bordoj

вернуться

13

 kungaso — granda ŝarĝoboato

вернуться

14

 AKO — Akcia Kamĉatka Kompanio