Pasis precize naŭ monatoj post la granda aŭtuna festo. Estis nokto. La Tundro mistere silentis. Timeme staris are la cervoj de Umka, senboje kuŝis liaj Kolima-hundoj. En la polog liaj kvar edzinoj premante sin unu al la alia timis eĉ movetiĝi. Malhela kaj minaca sidis Umka: al li naskiĝis filo. La tuta Tundro ekhaltigis la spiradon: la filo de Umka naskiĝis blinda. Kaj nur li, la novnaskita blinduleto, kriadis kaj baraktadis kuŝante antaŭ la patro. Ĉiuj atendis, ke Umka tuj metos la fingrojn sur gorĝeton de la blinda etulo kaj igos lin reiri tien, de kie li venis — en la eternecon. Ĉar kion povus fari blindulo en la Tundro? Kion devos fari kun blindulo la malfeliĉa cervobredisto? Ĉiuj senmoviĝis en atendado: la cervoj, la hundoj, la kvar edzinoj. Nur la blinda knabeto kriis ĉiam pli laŭte; li ŝajnis postuli atenton por si. Fine Umka ekmoviĝis kaj klinis sin super la filo. La naskintino, falinte sur la manojn de siaj kunedzinoj, ekkonvulsiis pro sensonaj ploregoj. Penseme kaj fikse rigardis Umka la etulon kaj konstante ion flustradis al si mem. Kion li flustris, pri kio li pensis en tiu momento? Pri tio neniu povis iam ĝuste sciiĝi, sed la edzinoj kredigas, ke ili aŭdis lin flustri ion pri la juna belega cervido. «Plitkur» (sufiĉas), — vokis fine Umka al siaj edzinoj. — «Prenu la knabon: li estas destinita vivi. Lia nomo estos Kejgin» (nigra urso). Kaj Kejgin komencis vivi, kaj la tuta Tundro scivoleme observis ĉiun paŝon de la destinita vivi.
4.
Fuŝirante kaj faletante, ĉiam venante en la neatenditajn embuskojn de la Tundro, senkonsole ploris la malgranda Kejgin sur la malluma vojo de blindula vivo. Ĉie li renkontis nur malamikojn, eĉ en la gepatra jaranga. Ĉie aperadis sur lia vojo ĉu nebezonitaj stangoj, ĉu malicaj fosoj, ĉu insidemaj ŝtonoj aŭ terbuloj — Ĉie malamikoj, eĉ en la patrina polog. La fajro ĉiam serĉis okazon brulvundi al li la fingrojn; la murmuranta super la fajro tekruĉo ĉiam provis ekŝprucigi sur lin per bolanta akvo. Kudriloj kaj najloj ĉie kaŝiĝis en la felmuroj de la polog por subite ekpiki lin. Ĉie nur malamikoj. Kejgin timis ĉion, eĉ la kolimajn hundojn, kiuj sindoneme lekis al li la manojn. Kaŝinte sin en felajn kovrilojn, la knabo amare ploris, kaj liaj kvar patrinoj, pensante, ke la destinita vivi devas ĉiam plori, ploris kun li.
Sed Umka opiniis alie. Lasinte la cervaron al siaj fidelaj kolima-hundoj, kaj transdoninte la tutan mastrumadon al la edzinoj, li ekokupis sin nur pri la blinda fileto. Umka diris al li, ke la fajro ne estas malamiko. Male, ĝi estas la plej bona amiko de la homo en la Tundro. Kaj la murmuranta tekruĉo estas ankaŭ fidela kamarado en la malvarmega nordlando. Sed en la interrilato kun ili oni bezonas singardemon. La destinita vivi devas antaŭ ĉio lerni la singardemon.
Umka instruis al la knabo, kiel ekbruligi la fajron, kiel meti surfajren la tekruĉon kaj kiel forpreni ĝin, se ĝi ekbolas. Li konatigis lin kun la jaranga kaj kun la apuda Tundro. Li klarigadis al li: «La stangoj estas bezonataj por apogi la jaranga-n, por ke oni povu ankaŭ pendigi sur ili cervaĵon, haŭtojn, rimenojn, pendigi alte, por ke la hundoj ne povu atingi. La fosoj estas necesaj, por ke forfluu for de la jaranga malbezona akvo; kaj sur la ŝtonoj aŭ la terbulegoj oni povas stari kaj ĉirkaŭrigardante la Tundron observi bonege la cervojn». Li prezentis al la fileto la kolimajn hundojn kaj instruis lin rekoni ilin laŭ ilia bojado, lano, oreloj, piedegoj kaj vostoj, kaj baldaŭ malgranda Kejgin rajdante sur eĉ la plej timiga el ili sentis sin en plena sekureco.
Nun Kejgin ĉesis plori; li komencis ridi. Li ekkomprenis, ke la homo en la Tundro estas ĉirkaŭita de amikoj, kaj nur dank' al tiuj ĉi amikoj la homo povas vivi sana kaj feliĉa tie. De nun Kejgin eklernis ami kaj estimi tiujn amikojn de la homo.
Kiam la knabo iom pliaĝiĝis, Umka prezentis al li pluajn amikojn de la homo: tranĉilon, hakilon, martelon, borilon, alenon. Komence tiuj ĉi novaj amikoj ŝajnis al Kejgin tute nefidindaj: la tranĉilo jam ĉe la unua konatiĝo dolore ekgratis al li la manon; la hakilo vundis la piedon, la martelo preskaŭ frakasis la fingron, la borilo eniĝis la genuon, aleno trapikis la manplaton — la amikoj de la homo estis tute nefidindaj. Sed Umka diris: «La amikoj estas bonegaj kaj tute fidindaj, sed oni devas konduti kun ili ĝentile, atenteme kaj tre pacience. La destinita vivi devas lerni la ĝentilecon, atentemon kaj pli ol ĉion, paciencon».
La patrinoj instruis al Kejgin dum siaj nomadaj vagadoj, kiel disigi kaj rekunmeti la jaranga-n, kiel enpaki ĝin en la glitveturilon kaj ree malpaki ĝin sur la nova haltejo; instruis al li prilabori permane cervajn haŭtojn, por ke ili iĝu molaj kaj delikataj, eltranĉi el haŭtoj rimenojn, prepari fadenojn el bestaj tendenoj, tordi ŝnurojn. La patro fine instruis al li fari glitveturilojn.
La ĉukĉa glitveturilo (narta) estas tre longa (ĉirkaŭ tri metrojn kaj pli) kaj tre mallarĝa (trionon de metro). En ĝi ne estas eĉ unu fernajlo nek iu alia feraĵo, ĝi devas esti malpeza, elasta, fleksebla. Pro tio ĝiaj lignaj partoj estas kunligitaj kaj intervinditaj per rimenoj kaj rimenetoj. Kejgin ekŝategis tiun ĉi laboron, kaj, dediĉante al ĝi ĉiun liberan momenton, li baldaŭ iĝis la plej lerta glitveturil-faristo en la Tundro. El plej malproksimaj lokoj venas al li ĉukĉoj kaj apudmaraj ĉukĉoj, eskimoj kaj rusoj por riparigi siajn malnovajn aŭ mendi novajn glitveturilojn. Tiel la blindulo trovis okupon en la Tundro — la Tundro donis laboron al sia blinda filo.
5.
Kejgin evoluis je brava, forta dudekjara junulo. Ĉiuj laŭdis lian diligentecon, ĉiuj admiris liajn kapablojn. Sed ĝuste en tiu ĉi tempo li subite ekmalĝojis, eksopiris, malheliĝis. La patrinoj maltrankviliĝis: «Kio okazis al vi, fileto?»
La junulo konfuziĝis: «Mi mem ne scias, patrinetoj».
Iufoje li flustris al sia plej parenca patrino: «Mi ne volas plu vivi...»
Umka denove observis sian filon tre atente. Li ree forlasis ĉiujn zorgojn pri la cervaro al la fidelaj kolimaj hundoj, ĉiujn klopodojn pri la mastrumado al siaj edzinoj. De malproksime li observis sian sopirantan filon, observis kaj baldaŭ komprenis: «La destinita vivi devas havi edzinon...»
Umka veturigis sian filon al unu el siaj malnovaj amikoj, kiu loĝis ses- aŭ sepcent kilometrojn de tie, apud la maro mem.
Laŭ la kutimo de la Tundro, ĉiu fianĉo, antaŭ ricevi konsenton pri sia edziĝo, devas servi kaj labori por sia estonta bopatro iafoje kelkajn monatojn, iafoje du-tri jarojn.
La amiko de Umka havis filinon, la junan belan Vingeut, pri kiu fieras la apudmara Tundro. Umka lasis junan Kejgin ĉe la amiko, por ke li fianĉiĝu tie kaj restu tie ĝis la edziĝo, kaj mem li reveturis hejmen.
Neniam laboris Kejgin tiel diligente, kiel nun, ĉar neniam li atendis tian rekompencon. Li ekamis Vingeut-on, kaj ĉiuj liaj pensoj kaj revoj estis nur pri ŝi. Unufoje li ekkaptis la belulinon — laŭ kutimo — en malluma angulo: «Ĉu vi longe turmentos min, ho Vingeut, ĉu via koro iam moliĝos?» — demandis li, pasie premante ŝian manon.
Fiere ekridis la belulino kaj diris al li ĝentile sed senhezite: «Iru hejmen, Kejgin, ne laboru vane por mia patro: mi neniam iĝos edzino de blindulo. Li ja ne povas danci la dancon de rosmaro [4]. Li ja ne povas kuri rapide, ne povas kauri [5]. Dum la rusaj festoj, neniam li ricevos premie primus-on [6], nek vekhorloĝon kun muziko... Iru hejmen, Kejgin, ne malŝparu vane la forton nek tempon, vi ja ne povas danci la dancon de rosmaro».