Kallundborg, la 4-an de Februaro 1711.
Nun mi scias, kio estas milito – mi ĉeestis batalon kaj – glorata estu la Sinjoro de Zeboat! – ni venkis. Estis svedaj kaperistoj, kiel diris la ŝipestro. Matene, tuj kiam tagiĝis, ni vidis ilin je distanco de duona mejlo; oni estis dirinta, ke ili nin persekutis.
"Ĉu estas inter la pasaĝeroj kelkaj, kiuj havas la kuraĝon batali kontraŭ la svedaj gastoj?" diris la ŝipestro.
"Mi havas bonan pafilon," respondis junkro Kresten, "kaj mia servisto havas ankaŭ unu; ĉu ni foje klopodos la ĉasadon, Morten?"
"Kiel ordonas la junkro!" mi diris, kurante kajuton, kie mi ŝarĝis niajn pafilojn; tiam mi portis ilin kun pulvo kaj kugloj sur la ferdekon. Du jutlandaj soldatoj venis el la ŝipkelo, ĉiu havis sian muskedon kaj la ŝipestro hispanan pafilon, tiel longan kiel li mem; la direktisto kaj la maristoj alportis hakilojn kaj hokstangojn.
"Ĉu ni ne povas velforkuri de ili, mia kara kapitano?" mi demandis.
"Ne, pro la diablo," li respondis. "Vi ja vidas, ke ili velatingas nin tiom, kiom ili povas; vi aŭdos baldaŭ iliajn kanonojn; sed se vi timas, vi povos iri hejmen kaj kuŝiĝi antaŭ la komodo de via patrino."
Subite strio da fumo rulis de la sveda ŝipo, kaj tuj poste ni aŭdis teruran bruadon kaj krakadon super niaj kapoj. Baldaŭ nova ekpafo aŭdiĝis kaj refoje unu, kaj la lasta kuglo forŝiris spliton de nia masto. Mi sentis min tre stranga, mia koro ekbatis, kaj ĉio krakis ĉirkaŭ mi. Sed la sveda ŝipo tiom alproksimiĝis al ni, ke la kugloj de niaj pafiloj povus atingi la kaperojn, kaj kiam mi pafis por la unua fojo, estis al mi, kvazaŭ mi partoprenis pelĉasadon. La svedoj alproksimiĝis pli kaj pli, kaj ni staris post la kajuto kaj pafis al ili je ĉiuj niaj fortoj. Multaj kaperistoj falis precipe per la kugloj de la junkro kaj de mi.
"Se ni povas trafi skolopon, Morten, ni povas ankaŭ trafi svedon, kiam li staras senmove!" li diris.
"Viglaj knabegoj!" ekkriis la kapitano. "Ĉu vi vidas la svedan kapitanon, kiu iras tien kaj reen kun tiu granda glavo? Pafu lin, kaj ni gajnos la ludadon!"
Tiam mi lin celis kaj pafis, kaj kiam mi formetis la pafilon de mia vango, mi vidis lin rulfali kaj trafi per la nazo sur la ferdekon. "Hura!" ekkriis nia ŝipestro, kaj ni ĉiuj imitis lin; sed la kaperistoj deflankiĝis kaj veliris for. Kun la dana flago sur la masto ni veliris en la fjordon de Kallundborg kaj estis fieraj kaj ĝojaj, ĉar neniu el la niaj estis vundita, kvankam la kugloj flugis trans kaj tra nia ŝipo. La provizadministranto, sinjoro Hartman, estis la ununura, kiu vidis sian sangon kaj eĉ laŭ mirinda maniero. Li kuŝis en la lito de la ŝipestro kaj fumis pipon, kiam la batalo komenciĝis. Tuj poste mi supreniris al li por preni tolon por la kugloj.
"Morten!" li diris: "quid hoc sibi vult? "[9] Sed antaŭ ol mi respondis, kuglo trairis la fenestron de la kajuto, ekprenis kun si la pipon – kiu elstaris el la lito – kaj la pipekstremaĵo faris truon en lia palato. Nun ni estas ekster danĝero kaj en la haveno. Kiel dolĉa estas la ripozo post tia batalo!
Kopenhago, la 2-an de Junio 1711.
Mia kapo estas plenplena je ĉiuj strangaj aferoj, kiujn mi aŭdis kaj vidis. Mi ne povas ordigi miajn pensojn, ĉar unu forpelas la alian kiel nuboj dum ventego. Sed la plej stranga el ĉio estas, ke mi estas senigota de mia enamiĝo. Ju pli longe mi restas tie ĉi, des pli malmulte mi sopiras je fraŭlino Sofia, kaj mi preskaŭ povus kredi, ke estas ankaŭ belaj knabinoj en Kopenhago. Se mi verkus notaĵojn pri Ovidii remedium amoris , tiam mi rekomendus ekskurson al la ĉefurbo kiel unu el la plej belaj rimedoj kontraŭ tiu danĝera malsano.
Ankrita apud Kronborg, la 1-an de Septembro 1711.
Ho, indulgema ĉielo! Kiom mi travivis! Kiom da ĉagreno kaj mizeraĵo mi vidis proprokule! Dio nin punis pro niaj pekoj kaj ulcerfrapis sian popolon. Ili falis kiel muŝoj ĉirkaŭ mi, sed mi malindulo estis savata de la morto. Ve, mia kara junkro! Kion mi diros, kiam mi rehejmiĝos sen li? Sed mi ne lin forlasis, antaŭ ol li elspiris sian lastan elspiron; mi donus por li mian vivon, sed Dio ĝin indulgis – glorata estu lia nomo! Dum mi pensas pri tiuj teruraj tagoj, mia koro rompiĝas.
Kun timo kaj senparole ni sidis de l' mateno ĝis la vespero en nia izolita domo, rigardis unu la alian kaj ĝemadis. Nur malofte ni rigardis malsupren en la senhomajn stratojn, kie antaŭe ŝvarmadis multaj homoj; de tempo al tempo ia triste figure ŝanceliĝis sur la pavimo kiel fantomo; sed post la fenestroj ni vidis sidadi la homojn kiel arestitojn; la plej multaj sidis senmove, kvazaŭ ili estus pentritaj portretoj. Kiam la rulado de la pestveturiloj aŭdiĝis, tuj ĉiuj forkuris de la fenestroj, por ne vidi la teruran vidaĵon. Mi vidis ĝin nur unu fojon; neniam mi tion forgesos. Jen veturis tiu nigra mortanĝelo kun la longaj veturiloj plenaj je mortintoj; ili kuŝis ĵetitaj unu sur la alian kiel bestoj. De malantaŭ la veturilo pendis la kapo kaj brakoj de juna virino; ŝiaj okuloj elstaris el la nigre-flava vizaĝo, kaj la longaj kapoharoj balais la straton.
Tiam la junkro tremis por la unua fojo; li ŝancelis en sian dormejon kaj kuŝiĝis sur sian mortliton; sed mi ĝemis en mia koro: "Ili estos ĵetataj en la tombon kiel bestoj, la morto forkonsumis ilin; sed Dio savis mian animon de la tomba potenco, ĉar li akceptis min, Sela!"
Thiele, la 29-an de Septembro 1711.
Fine mi rehejmiĝis. Kiam mi eniris la pordegon, mia koro batis preskaŭ kiel en la tago, kiam ni ekbatalis kontraŭ la Svedo. Kaj kiam mi eniris en la ĉambron kaj vidis la gesinjorojn, vestitajn nigre, mi ekploris kiel infano, kaj ili ĉiuj ploris. Pro plorado mi preskaŭ ne povis paroli, kaj antaŭ ol mi finrakontis tiun teruran okazintaĵon, la sinjoro foriris kaj eniris en sian ĉambron – Dio konsolu lin laŭ sia kompatemo, Amen!
Thiele, la 8-an de Oktobro 1711.
Hodiaŭ por la unua fojo post mia alveno ni iris ĉasadi. Ve! tio ne estis kiel en pasintaj tagoj, kaj ĝi donis nur malgrandan kontentecon.
"Morten," diris la sinjoro multfoje al mi, "mankas al ni junkro Kresten." Kaj tiam li ĝemis tiom, ke ĝi tratranĉis al mi la koron. Ni revenis hejmen longe antaŭ la vespero kaj kun malgrasa leporo.
Thiele, la 2-an de Novembro 1711.
Ekreviviĝas en la bieno; ni atendas tre altrangajn fremdulojn: lian ekscelencan moŝton Guldenlö ve kun sekvantaro. Li intencas resti kelkajn semajnojn, kaj li sin distros per ĉasado. Hieraŭ la sinjoro parolis multe pri tio ĉetable.
"Li devenas de reĝa familio kaj estas perfekta kavaliro," diris la sinjorino, rigardante fraŭlinon Sofia'n.
Ŝi ruĝiĝis, mallevis la okulojn teleren kaj ridetis, sed mia tuta korpo malvarmiĝis kiel glacio. Ve! ve! mi pensis, ke mi estu senigita je mia malsaĝa amo, sed mi sentas, ke la malsano revenis en terura maniero. Mi baraktas kiel perdriko en reto, sed tio tute ne helpas – ho ke mi estu mil mejlojn for de tie ĉi!
Thiele, la 14-an de Novembro 1711.
Fine alvenis lia ekscelenca moŝto kun la plej granda pompo kaj beleco; du kurieroj kun altaj arĝent-ornamitaj ĉapeloj venas kuretante en la korton, centon da paŝoj antaŭ li. Ili stariĝas kun siaj longaj multkoloraj bastonoj ĉe ambaŭ flankoj de la granda pordo. La sinjorino sin movas kaj sin ŝovas de unu pordo al alia, neniam antaŭe mi ŝin vidis tiel facilmova. Fraŭlino Sofia staris en la salonego, rigardante jen en la spegulon jen el la fenestro. Ŝi tute ne min vidis, kiam mi trairis la salonegon.
Fine li venis mem kun ses fieraj ĉevaloj antaŭ sia veturilo, li estas bela sinjoro! Li aspektis eminenta kaj indulga, tamen ŝajnis al mi, ke io malplaĉa estas videbla je li. Li ridetis tiel fidolĉe kaj palpebrumis, kvazaŭ li rigardis al la suno. Li sin klinis antaŭ ĉiu el la gesinjoroj, sed ŝajnis, kvazaŭ li sin klinis nur por restariĝi pli alte. Venante ĉe fraŭlino Sofia, la sango supreniris en lian palan vizaĝon, kaj li flustris longan francan komplimenton.