Выбрать главу

Thiele, la 2-an de Septembro 1749.

Hodiaŭ forpasis kvindek-ses jaroj, de kiam mi vidis la lumon de la mondo! Sinjoro Dio! kie estas tiuj jaroj? tiuj multaj miloj da tagoj? Kie estas la ĝojoj de mia juneco? Ili estas ĉe miaj tiamaj amikoj. – Estis en ĉi tiu sezono; ni vere ĝuis la plezurojn de la ĉasado. Kiel ĝoje tio okazis, kiam ni eliris en la matenon! La ĉasistoj ekkriis, kaj la hundoj bojis, kaj la ĉevaloj piedfrapetadis tiel senpacience kiel ni mem. Ni serĉis jen perdrikojn sur la erikejo, jen la cervojn en la arbaro –, kun ludado kaj kantado ni iris hejmen. Nun ĉio estas tie ĉi silenta kiel en monaĥejo, la sinjoro tute ne sin okupas pri ĉasado. Silenteme kaj sole la ĉasisto eliras, kaj senparole li revenas: Tiu generacio estas malĝoja kiel mi mem.

Thiele, la 12-an de Januaro 1751.

Estas trankvila belega vintronokto! Ĉio, kion mi vidas, estas blua kaj blanka. La luno forpelis antaŭ si la stelojn, ĉar ĝi volas lumi sola. Tiel bele ĝi lumis ankaŭ foje – antaŭ multaj jaroj, kiam mi kondukis la veturilon de fraŭlino Sofia. Mia juna amo lumis tiel hele kaj ĝoje kiel la luno, kaj ŝia estis ankaŭ pura kaj nemakulita kiel la ĵus falinta neĝo. Nun mia amo estas malluma kiel la erikejo, kiam vintre la neĝo forfandiĝis, kaj ŝia – se ŝi vivas ankoraŭ – certe estas simila je valo de Siberujo post superakviĝo, plena je mallumaj serpentformaj riveretoj plenŝutitaj de altaĵetoj kaj renversitaj arboj.

"Jes, Sinjoro! Sinjoro! Se vi trafas iun per granda puno pro malbonaj faroj, tiam vi faras tion, por ke lia mizera korpo forfandiĝu kiel tineo; certege! Ĉiuj homoj estas vantaĵo!"

Føulum, la 12-an de Majo 1753.

Dimanĉon por la unua fojo mi funkciis kiel dekano de Thiele kaj Vinge. La favora sinjoro venigis min tien ĉi, kiam li estis mortonta. Nun mi loĝas en la domo de mia patro; sed mi loĝas tutsola. Ĉiuj amikoj de mia juneco jam delonge mortis; nur mi postrestis kiel senfolia arbo sur la erikejo, sed post mallonga tempo mi ripozos ĉe ili kaj estos la lasta de mia generacio. Ĉi tiuj paĝoj estos miaj postsignoj.

Se iu – kiam mi estos mortinta kaj for – legos ilin, tiam li ĝemos dirante:

"Kiel la herbo estas nia vivo, Kiel la flor' staranta sur la kampo En plena belegeco, sed sen forto. – Ĉar kiam vento blovas trans la floron, Rompiĝas la trunket', perdiĝas belegaĵo, Kaj oni eĉ ne scias, kie ĝi iam staris. – Sed la kompatemo de Dio estas de eterneco ĝis eterneco."

Maksimoj kaj Pensoj.

De Markizo de Maricá.

La aŭtoro, Markizo de Maricá (Mariká) estas la plej fama brazila moralisto.

* * * * *

La bonfarado estas ĉiam feliĉiga kaj ĝustatempa, se la prudento ĝin direktas kaj rekomendas.

* * * * *

La malŝparemulo povas esti bedaŭrata, sed la avarulo estas preskaŭ ĉiam malŝatata.

* * * * *

La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn de la socia vivo.

* * * * *

La sensaĝa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo.

* * * * *

Malriĉeco kaj mallaboremo loĝas kune.

* * * * *

La fantazio estas la paradizo de l' feliĉuloj kaj la infero de l' malfeliĉuloj.

* * * * *

Oni povas kunigi ĉiujn virtojn, sed ne kunamasigi ĉiujn malvirtojn.

* * * * *

Neniu registaro estas bona por la malbonaj homoj.

* * * * *

La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havaĵo de siaj heredontoj.

* * * * *

La sincereco estas multfoje laŭdata, sed neniam enviata.

* * * * *

La timo kaj la entuziasmo infektas.

* * * * *

Kiu al Dio fidas kaj esperas, tiu neniam malesperas.

* * * * *

La ĝentileco instruas: maski por ne ofendi.

* * * * *

La homa vivo sen religio estas vojaĝo sen direktilo.

* * * * *

Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn.

* * * * *

La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas.

* * * * *

Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas ĝenerala.

* * * * *

Kiel la spaco enhavas ĉiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas ĉiujn pasiojn.

* * * * *

La homoj plej multe respektataj ne ĉiuokaze estas la plej multe respektindaj.

* * * * *

El la portugala lingvo tradukis A. Couto Fernandes.