En la sekvontaĵoj la Leganto vidos, kiom granda problemo estis al mi la kazoo, kies esenco mem estas sufiĉe konfuza kaj ŝajnis al mi senkonsekvenca, kaj tiom pli mi ne komprenis, kio tamen konservas tiel firme tiun mondkoncepton en iliaj spiritoj.
La afero estis tiom pli stranga, ĉar ili mem ne rigardis ĝin mondkoncepto, sed asertis, ke la kazoo estas la efektivo de la ekzistanta mondo. Kaj inverse, la kazi signifas ne malmoralon, pekon au maldecon, eĉ ne malĝustan mondkoncepton, sed ion tiaspecan, kian ĉe ni la vorto: "absurdo" do, kio kontraŭdiras al la fizikaj faktoj. Mi povas diri, ke la tuto estis tre stranga, ĉefe, kiam mi konatiĝis kun la ceteraj reguloj de la kazoo, ĉar, – la Leganto vidos, – la kazoo etendiĝas trans la justema vivmaniero al multaj ceteraj aferoj, kiujn mi jam rigardis maljustaj kaj ŝokaj.
Post tio jam estas pli komprenebla ilia opinio pri la tria grupo, pri la behinoj, do, kiuj scias la natursciencajn efektivaĵojn kaj tamen faras kaziajn aferojn. La hinoj rigardas behino ne nur tiun, kiu manĝas vitron, sed ankaŭ tiun, kiu starigas pli lacan homon desur la benko, aŭ kiu eĉ lace stariĝas de la benko por transdoni sian lokon al malpli laca homo. Same behino estas, kiu laboras pli multe, aŭ malpli multe, ol li povas sen sia malutilo, kiu formanĝas la manĝajon de la alia aŭ donas sian al alia, kvankam li mem estas pli malsata ktp.
La Leganto nepre rimarkos el ĉi tio, ke la vorto "behin" unuigas en si du konceptojn. Ĉar tiu, kiu formanĝas alies manĝaĵon, ĉe ni estas pekulo kaj kiu la sian transdonas al nemeritulo, tiun oni rigardas frenezulo. Ili siaflanke esprimas ambaŭ konceptojn per unu vorto: "behin", sendiference, ĉu la behino malprofitigas sin mem, aŭ la alian.
Do, ni vidas, ke ili dividas la homojn laŭ iliaj kvalitoj en tri klasojn. Tamen la diverseco de la vortoj signifas ne nur tion, ke la behinojn ili rigardas alispecaj homoj, sed ili fakte rigardas ilin nehomoj, kvazaŭ temus ne pri homoj, sed pri alispecaj naturkreaĵoj.
La behinoj estis cetere fermitaj tute aparte, kiun lokon mi ne scias kiel nomi: interniga lagero, aŭ frenezulejo, el kie ili neniam rajtis elveni al la homa publika vivo.
Feliĉe mi estis rigardata nek frenezulo, nek pekulo, sed nur instruota belohino.
La Leganto jam povas kompreni ankaŭ la nomon de ilia lando. Kazohinio signifas: la lando de la homoj, kiuj konas la puran esencon de la homa estado.
KVARA ĈAPITRO
La aŭtoro estas ellasita al la urbo, kie li spertas tre strangajn aferojn. – La hinoj absolute ne konas la monon, tamen ili estas riĉuloj. – La diskuto de l'aŭtoro pri la mono kaj pri la produktado. – Li ekkonas la stratojn, parkojn, la manĝejon kaj la bibliotekon. – Lia fiaska esploro pri la historio kaj moralo de la hinoj.
Do mi, kiel modesta lernanto, aŭ laŭ ili "belohin", estis minacata de la danĝero, ke malgraŭ mia diplomo, ricevita de la oksforda universitato, mi estos, por mia honto, envicigita al iu malsupra lernejo.
Kvankam mi devis sperti ilian pli perfektan natursciencon, tamen mi, kiel fidela filo de mia patrio, bone sciis, ke en la mondo ekzistas ne nur rigidaj faktoj, sed ankaŭ patriotaj devoj kaj tiel mi singardeme evitis antaŭ ili rekoni ilian pli vastan scion, por ke mi ne donu senbazan kaŭzon al ilia vana nacia fierego.
Do, por eviti tian maljustaĵon, mi ĝentile menciis al Zatamon mian diplomon, kiu malgraŭ mia tuta modesteco, tamen pruvas iom da lernado kaj scio. Kaj mi ne forgesis mencii, ke la ignoro de tio signifus ankaŭ malestimon al mia patrio.
Sed Zatamon respondis, ke la lernado estas ĉies privata afero: ĉiu scias mem, kian sciencon li ne konas. Mia belohina stato signifas nur tion, ke mi povas ion ajn demandi de iu ajn, kaj la demandito respondos.
Tiel mi eksciis, ke mi eĉ ne estas ligita al la hospitalo. Mi povas iri ien ajn en la urbo, nur mi devas kunporti la legitimaĵon pri mia belohina stato, ĉar sen tiu mi ne ricevus respondon al ĉiu mia demando.
Ĉi tiu respondo iome surprizis min kaj ĵetis antaŭ mi ankoraŭ pli da mallumo al mia, jam eĉ sen tio ne tro delikata ĝentileco. Zatamon ĉi koncerne diris nur, ke la superflue demandantan la hinoj rigardas behino.
Pro tio mi ankoraŭ pli miradis, kaj mi demandis ĝian kaŭzon, sed lia respondo min trankviligis.
– Nome la behinoj – li diris – ofte haltigas la preterirantojn kaj ekparolas pri la plej diversaj neestantaj, do kaziaj aferoj.
Nun li elprenis sian notlibron kaj el tiu legis kelkajn partojn:
– Ekzemple iu behino asertis, ke ni ne rajtas manĝi la prunon, sed ni devas ĝin meti sur la ŝrankon kaj rigardadi. Kiam aliaj demandis la kaŭzon, li respondis: "Ĉar ĝi estas blua." Iu alia asertis, ke la arboj kutimas paroli, kiun lingvon komprenas nur la adeptoj. Tria diris, ke la homo devas suferi, ĉar tio kvietigas la malsaton. La kvara postulis, ke tiuj, kiuj lin renkontas, metu siajn manojn sur siajn ventrojn. Kvina portis sur sia kapo dratan ringon anstataŭ ĉapo kaj al ĉiuj deklaris, ke ĝi estas al li pli konvena, ĉar li estas tiamaniere pli alta ol la aliuloj.
Mi gaje ridetis pri la stultaĵoj kaj trankviliĝis. Mi jam vidis, kion li celas kaj ankaŭ mi trankviligis lin, ke mi neniam havis inklinon al la frenezo.
Li skribis la legitimaĵon, kaj mi decidis eliri al la urbo.
La unua surprizo estis de tiu ekskurso, ke la hinoj ne havas monon.
Mi jam rimarkis dum mia unua vojaĝo per ilia fervojo, ke mia gvidanto ne pagis, sed tiam mi ankoraŭ ne povis imagi, ke la mono povas tute manki.
Nu, tion mi tuj eksciis, kiam mi venis al la stacio de la subtera fervojo.
Mi estis konvinkita, ke la fervojoj de tia kulturita urbo akceptas ankaŭ la fremdan valuton, do, miaj okuloj serĉis la kason. Kiam mi ĝin nenie vidis, mi intencis demandi la unuan hinon, sed mi devis ekscii, ke malgraŭ mia fervora lernado, mi ne konas la nomon de la mono kaj de la kaso. Interese estas, ke tiu manko ĝis nun ne sentiĝis al mi.
Tamen mi sciis, ke mia patrio ĉiam ludis gravan rolon en la disvastigo de la kulturo kaj humaneco, kies brila pruvo estas niaj kolonioj kaj la internacia disvastiĝo de niaj tiafakaj vortoj, do mi turniĝis al la unua hino kaj diris:
– Money! Business!
Je mia plej granda miro, li ne komprenis. Do, mi elpreninte mian monujon, montris al li metalmonon kaj klarigis en lia lingvo, ke mi intencas ĝin ŝanĝi je la ilia, sed li respondis, ke ili ne havas tian.
Mi staris senkonsile kaj demandis, kiel mi povas tamen envagoniĝi, sed li simple turniĝis kaj min forlasis. Mi jam volis kolere protesti kontraŭ la senbaza fierego, kian eĉ en Hispanio mi ne vidis, sed mi subite ekmemoris pri la vortoj de Zatamon kaj elprenante mian legitimaĵon, mi montris ĝin al li.
La hino tuj ŝanĝiĝis kaj detale, preskaŭ trobabilante rakontis ĉiun teknikan detalaĵon de la envagoniĝo. Ke post la malfermiĝo de la pordoj, mi devas enpaŝi, sidiĝi, ktp. Mi deklaris, ke mi ne estas idioto, mi demandas, ĉu mi devas doni al iu tiaspecajn metaldiskojn, por ke la vagonaro min portu.
Sed li respondis, ke kiu ne konas la detalaĵojn de la envagoniĝo, tiu ne estas nepre idioto, sed kiu scias, ke la vagonon movas elektro kaj tamen intencas ĝin ekmovi per metaldiskoj, ties sana menso jam estas iome duba kaj de tiu konvinko lin retenas nur mia belohina legitimaĵo.
Mi devas konfesi, ke mi multe penis, ĝis mi komprenis la absolutan mankon de la mono. Mi sciis ilian lingvon kaj tamen mi ne povis konversacii kun ili, ĉar iliaj sociaj rilatoj tiom diferencas de la niaj, ke je miaj demandoj ili parolis kutime pri tute aliaj aferoj.
La trajno alvenis, ni enpaŝis, kaj mia unua demando estis, kiamaniere ili faras la trafikon de la varoj.
Evidentiĝis, ke ĉio okazas sen mono. La fabrikoj kaj la agronomio produktas la varojn, sed neniu ricevas salajron. La varoj kuŝas en la magazenoj, kiel publika rabaĵo, el kiu ĉiu forportas tiom multe, kiom li volas. Mi tute ne imagis, kiel ili povas subteni la ordon en tiu anarkio.