– Ĉu senbaza kriado? – mi demandis mirege. – Kial senbaza kriado, se la domo brulas?
– Interne de la kona la domo neniam povas bruli, ĉar tiuj estas el ŝtalo kaj konstruiĝis sur roko!
Mi ne komprenis, kiel povas diri tion ĝuste behino, kiu jam povis sperti, kiajn mizerajn kabanaĉojn ili konstruas el koto kaj lignotabuloj, kiuj estas veraj fajroĝermoj. Sed kiam mi asertis, ke mi ĉeestis kaj vidis la kanan tegmenton kaj la fajron, li jam severe minacis min, ke mi ne rajtas aserti tion, ĉar mia aserto jam estas renverso de la publika ordo, bruligado, kaj li atentigis min pri iu leĝoparagrafo, kiu severe punas la bruliganton.
Mi konvinkiĝis pri la sensenco de la plua disputo. Mi simple encerbigis al mi, ke bruligisto estas tiu, kiu krias incendion.
Sed per tio iluminiĝis en mia kapo la tezo, kiun mi jam menciis. Nome, la bruliganto kaj estinganto estas unusolaj kontrastoj unu de la alia, do, en ĉi tiu okazo la behina pensmaniero estas elkalkulebla.
Mi demandis Zemokan, ĉu ekzistas libro, kiu temas pri la pensmaniero de la behinoj.
Lia vizaĝo ekbrilis, li laŭdis min, ke mi finfine interesiĝas pri la sancerba pensado, kaj li proponis tralegi la verkojn de kelkaj fozofoj, el kiuj mi ekscios tre seriozajn kaj gravajn aferojn.
Post tio min vere interesis la verkoj de la fozofoj. Kvankam mi konjektis, ke mi spertos nur frenezaĵojn, sed mi tamen pensis, ke mi povas servi al la scienco jam nur per la kompleta kono de la simptomoj de la behina malsano, do mi ekkomencis pristudi la fozofajn skribaĵojn.
Mi povas firme aserti, ke mi neniam devis penti mian pristudon. Ĉiuj humoristoj de Eŭropo kune, ne povas eltrovi tiom amuzajn stultaĵojn, kiom la fozofoj.
La unua libro, kiun mi enmanigis, estis tre malnova verko sed ĝia aŭtoro estas ankaŭ nun altestimata, ĉar, – kiel ili diras, – li konstruis la bazojn de la sana pensado.
La libro asertis, ke la behinon levas lia cerbo mem super la bestojn, kiuj senemocie englutas la muŝon anstataŭ pripensadi, kiom da piedoj la muŝo havas, sed la behinon la laŭregula pensado senerare kondukas eĉ al ties elkalkulado.
Lian metodon li nomis paŝadismo kaj li asertis ĝin senerara, per kiu oni povas solvi ĉiun tian problemon, kiun ni per niaj limigitaj sentorganoj neniam ekkonus.
Ekzemple la nombron de la muŝpiedoj tiel eblas elkalkuli:
paŝo: La muŝo estas besto.
paŝo: La besto moviĝas.
paŝo: La moviĝo bezonas piedojn.
paŝo: La destino de la piedoj estas malhelpi la renversiĝon.
paŝo: La muŝo ne renversiĝas.
paŝo: Por ke iu korpo ne renversiĝu, necesas tri fiksaj punktoj.
paŝo: Do, la muŝo havas tri piedojn.
Traleginte ĉi tiun parton, mi rimarkigis al Zemoki, ke la nombro de la muŝpiedoj estas ekkonebla simple per la maniero, ke ni ekkaptas la muŝon kaj kalkulas ĝiajn piedojn.
Zemoki priridis mian proponon, nomis min bivag kaj aldonis:
– Similajn proponojn faris eĉ aliaj, sed ili tute ne havis koncepton pri la fozofologio kaj estas tre ordinaraj homoj kion prŭvas tiu nura fakto, ke iliaj konkludoj estis tute eraraj. Preskaŭ senescepte ili asertis, ke la muŝo havas ses piedojn, kio, – kiel vi legis – estas tute kontrasta al la scienca rezulto, deduktita per la sana cerbo.
Poste mi legis la libron de alia fozofo, nome de Zum.
Lia baza tezo sonis jene:
"La behino ne havas menson."
La kulturita Leganto eble inklinus al la supozo, ke ĉi tiu behino escepte tamen havis menson. Tial mi rapidas komuniki lian originalan spiritan produktaĵon. Nome, li klarigis sian tezon jene:
– La ĵus naskiĝinta behino nenion scias pri la mondo. Nur ekvidante la unuan ŝrankon aŭ hundon, li ekscias pri ĝia ekzisto. Li devas enflamigi sian fingron, por ke li ne plu manetendu en la fajron. Do, la tuta menso estas nura konglomerato de memoraĵoj, kolektiĝinta el la ekstera mondo, kaj nenia penso estiĝas el la behino mem. Do, evidente estas, ke la behino ne havas menson.
Zemoki plej emfaze rekomendis al mi iun alian fozofon, nome Zantimon, kiu plej profunde konis la puran intelekton. Li deklaris – tute kontraŭe al Zum, – ke la behino havas nure menson, sed nek manon, nek piedon, nek kapon. Eĉ pluirante, li starigis sian tezon, kiu sonas jene:
Mi devas peti la Leganton, ke li ne troŝarĝu jam antaŭe siajn ridmuskolojn, ĉar la pruvo nur nun sekvos.
– Niaj sentorganoj – diras Zantim, – estas falsemaj, kaj ni ekkonas la mondon tamen tra tiuj. Sed ĉi tiel ni neniam ekkonos, ĉu la glacio estas vere malvarma, ĉar – kvankam ni sentas ĝin per niaj manoj malvarma, – povas esti ke ĝi laŭesence estas varma, nur ni nomis tiun senton malvarma. Same ni neniam ekkonos la pulon (kiun Zantim nomis pro scienceco dingas) pri kiu ni ne scias, ĉu ĝi pikas nin aŭ karesas, ĉar ĝi mem pikas nin kaj ne ni ĝin. La pikadon ni sentas nur tra niaj sentorganoj, kiuj ja estas falsemaj. La pikadon, (kiun li nomis lakone kategorialattributim – perativus) sentas laŭ ĝia esenco (t e. anteapudad-adversice) nur la pulo mem, ĉar ĝi ne la pikadon sentas, sed pikas.
– Sed – daŭrigis Zantim, – la pulo estas en la spaco, kaj la pikado okazas en la tempo. Sekve la spaco kaj tempo estas nur konceptoj, imagado de nia menso por lokigi en tiuj la dingason kaj la pikadon, sed en si mem nek la spaco nek la tempo ekzistas.
Sekve, – ĉar ĉio ekzistanta estas en la spaco kaj tempo evidentiĝas se ĉi tiuj ne ekzistas, ke entute neniu ekzistanta estas, nur la imagado ekzistas, kio nek en la spaco, nek en la tempo estas, do neniel estas.
Li eĉ pluiris. Li eĉ deduktis, ke la anebaoj estas, ĉar tiuj ne ekzistas kaj, ke oni devas subpremi la popolon por ke la popolo vivu libere.
Sed mi konjektas, ke ĉi tiuj idiotaĵoj jam pli kolerigas ol amuzas la Leganton, kiu en la kulturita Eŭropo eĉ ne povas imagi, kiom alte la behinoj taksis tiujn simptomojn de la paralizo.
Do mi devas deklari, ke la behinoj altetaksis tion, ĝuste, ĉar ili ne komprenis. Ili diradis:
– En tio estas la vera profundeco. Zantim estas tiom profunda menso, ke lin eĉ la plej saĝaj homoj ne povis kompreni.
Ankaŭ tial ili altetaksis, ĉar ili povis ĉian opinion apogi per Zantim. Nome, kelkiuloj asertis, ke la spaco kaj la tempo ekzistas kaj Zantim ĝuste tion intencis diri, asertante, ke la spaco kaj la tempo ne ekzistas. Ĉar, se tiuj ne ekzistas, tiuj devas ekzisti, ĉar li mem diris, ke nur tio estas, kio ne estas. Nature, la kontraŭuloj neis la ekziston kaj diris, ke la spaco kaj tempo eble ekzistas, sed ne estas, ĉar, – laŭ iliaj vortoj – inter "esti" kaj "ekzisti" estas granda diferenco.
Sed kial dolorigi nian kapon per tio? Sufiĉas, ke depost Zantim pasis jarcentoj kaj de tiam la maniuloj de la behinoj ĉiuj la tezojn de Zantim kapenĵetadas unu al la alia.
Sed ĉiun ĉi galimation komunikas nur mi mem en ĉi tia simpla kaj komprenebla formo.
Mi devas peti la Leganton, ne konsideru miajn nunajn vortojn primoko, ĉar mi fakte komunikis ĝin rilate al la originala teksto multe pli kompreneble kaj simple. Nome, la plej karakteriza trajto de la originalo estas, ke Zantim eĉ la plej simplajn aferojn, kiel sento, pensado, pulo, frottuko, hajlo aŭ tero mallumigis malantaŭ komplikaj, per granda laboro elcerbumitaj vortoj, por ke lia teksto fariĝu pli fozofa.
Kaj troviĝis homoj, kiuj pasigis siajn tutajn vivojn per tiaspeca sensenca cerbumado, sen krei unusolan pinglon, aŭ konstrui unusolan etan kokostalon. Post tio jam estas tute nature, ke la behinoj menciadis tiujn jene:
– Zum estas granda kreanta genio!
Aŭ:
– Zantim estas granda konstruanta intelekto!
Sed bedaŭrinde, mi eĉ tion ne povas diri, ke la behinoj opiniis tute unusone pri tio.
Foje, mi renkontis la jam menciitan prokon, kiu okupiĝis en la infankripliga instituto per la behinigo de la infanoj. Mi estis konvinkita, ke tiu terurpostena estaĵo, en kiu, – laŭ sia posteno – devis koncentriĝi ĉiu mallumaĵo de la behina menso, nepre devas opinii pri la fozofoj per granda estimo.