Mi troviĝis en ega embaraso. Kion mi faru, por ke mi ne perdu la simpation de la hinoj? La armiloj estis tiom malegalaj, ke mi ne nur hontis la amasvenenadon, sed konante la humanan pensadon de la hinoj, mi ankaŭ kredis, ke ili min malhelpos kaj tiam mi estos perdita.
Kaj sur la lipoj de la amaso denove eksonis la kanto kaj ili venis kontraŭ min kun alte etenditaj kvadratoj kaj cirkloj, kiel la prakristanoj iris verŝajne kontraŭ la glavojn de la gladiatoroj. Neniam mi kredis, ke frenezuloj, por sencelaj kaj sensencaj maniaĵoj povas tiel entuziasmiĝi.
Ili estis jam je kelkaj paŝoj antaŭ mi, kiam en mia plena malespero mi ŝprucigis al ili la gason, esperante, ke mi povas ilin fuĝigi.
Sed post la terenfalo de la unuaj, la ceteraj neŝanceleble daŭrigis sian vojon, paŝante laŭ la ritmo de la kanto. Ĉiam pli kaj pli da behinoj sterniĝis sur la tero, sed la amaso venis en ĉiam pli densaj vicoj, transsaltis la senkonsciajn kaj proksimiĝis al mi.
Nun okazis neatendita ŝanĝo. Je mia plej granda surprizo ekmoviĝis la aŭtoj de la hinoj kaj el la tuboj ĉie ekfajfis la gaso.
Ĉio ĉi okazis sammomente, sen ia ajn komando.
La amaso ektime haltis, returniĝis, sed la hinoj ne indulgis. Ili postsekvis la retiriĝantojn, la ringo ĉiam pli malvastiĝis; blanka nebulo superŝutis la placon. La behinoj dum kelkaj minutoj provis rifuĝi, sed la hinoj per gasradioj fermis la elvojon. Tiam la behinoj haltis, denove kolektiĝis meze de la placo kaj denove eksonis la kanto.
Sed la hinoj ankoraŭ tiam ne indulgis. Mia koro kunpremiĝis, kiam mi vidis, kiel senemocie ili blovas la gason al la amaso rezignanta pri la kontraŭstaro. Min konsolis nur, ke la gaso estas nur dormigilo.
La behinoj terenfalis unu post la alia, la kanto pli kaj pli mallaŭtiĝis, subite ekŝanceliĝis ankaŭ la cirklo kaj kvadrato sed jam alia alsaltis, ekkaptis ilin el la manoj de la falanto, etendis alten, sed ankoraŭ tiu baldaŭ ekŝanceliĝis. Tiel ili pasis el unu mano al la alia, ĝis la lasta pikis la stangojn en la teron, kaj la kanto frostiĝis en lia gorĝo.
Sur la placo ekregis silento, kaj miajn okulojn trafluis larmoj.
Sed la vera teruraĵo sekvis nur nun. La hinoj elŝanĝis la gason kaj ankaŭ al mi donis novan maskon. Poste ili superŝutis la amason per nova gaso. Terurite mi vidis, ke la brustoj de la kuŝantoj ĉesas leviĝi kaj malleviĝi. Mi provis kriadi, sed la masko ne lasis.
Post kvin minutoj ili denove ŝanĝis la gason kaj per la nova gaso ili ŝprucadis senorde. Poste ĉiu demetis la maskon. Verŝajne ĉi tiu estis la neŭtraliga gaso.
La nebulo jain estis tiel densa, ke komence mi nenion vidis. Multaj minutoj pasis, ĝis iome klariĝis la aero. Korŝiranta spektaklo aperis antaŭ miaj okuloj: sur du terenpikitaj stangoj brilis la kvadrato kaj la cirklo, dum ĉirkaŭe mil senmovaj kadavroj kovris la teron.
Post la kakofonio de la frenezo peziĝis terura silento sur la placo. Intertempe la hinoj malligis siajn maskojn kaj demetis sen iu ajn vorto. Mian koron premis la silento de la morto. Aŭ tiu de la hina vivo?
Kiam mi povis paroli, mi tuj demandis Zatamonon, kion ili faris. Li respondis, per la kutima senemocia trankvilo, ke ili ĉesigis la behinojn. Al mia demando, kiu donis la instrukcion, li mirante respondis, ke por tio ne necesas instrukcio. Ĉiu sanmensa homo vidas, ke tiuj estis ĉesigendaj.
Poste li klarigis, ke tiu, kiu kun sana korpo ekiras al la morto, estas nekuracebla furiozulo kaj tute senvalora el la vidpunkto de la homaro.
Sendube min tuŝis tre malagrable ĉi tiu rigida pensado sed mi nenion povis fari.
Poste mi reiris en mian ĉambron kaj enpensiĝis.
Longe mi meditis pri la malfeliĉaj behinoj. Fine mi konkludis, ke ili, kiel ajn terurajn absurdaĵojn faris, ne nur ne konsciis pri la terureco de siaj agoj, (kion cetere oni ankaŭ ne povas pretendi de frenezuloj) sed ili eĉ ne sciis, ke ili fakte faras tion aŭ ĉi tion.
Malfeliĉaj behinoj, ili kuras, kuras, pelas sin mem al celoj imagitaj en la aeron, kiujn atingi ili ne nur ne povas (tio cetere tute ne estus ebla), sed eĉ ne intencas ĉar se ili jam povus ion atingi, tuj ili volas ion alian, pli malproksiman.
La vivo de la behinoj estas absurdo per si mem. Neebliĝo. Eble ia vermo maĉis iliajn nervojn, kiu neebligis al ili la travivon de la vivo: la kontentiĝon, la progreson al la celo. Ilia vivo same ne havis sencon, kiel iliaj vortoj kaj penadoj.
Fakte pli bone estis tiel.
Tiutage mi enlitiĝis kun pezaj sentoj, kaj mi decidis ne plu pensadi pri la aferoj, sed dum la sekvontaj tagoj ripozigi miajn lacajn nervojn.
DEKOKA ĈAPITRO
En ĉi tiu ĉapitro fine solviĝos la sekreto de la stranga vivo de la hinoj. – Mi ekkonos, kio estas la behineco kaj la kazoo. – La aŭtoro estas profunde ofendita de Zatamon, kaj tio lin instigas al definitiva decido.
Antaŭtagmeze mi kuŝis en la sunbanejo sur la tegmento de la hospitalo, kaj senlima feliĉo de ripozo lulis miajn ekscititajn nervojn. Mi rigardis en dormem-beata humoro la kontraŭan monton, kies flankon longa, arĝentkolora ŝraŝblinio dividis en du partojn. La ŝraŭblinio rotaciis jen supren, jen malsupren. Eĉ konjekton mi ne havis pri ĝia destino. Unu estis el iliaj strangaj maŝinoj, kiujn mi vidis amase en ilia lando, sed, se mi vivus cent jarojn inter la hinoj, mi ne povus ekkoni ĉiujn iliajn kreaĵojn. Sed nun min ne interesis la esenco; nur tre agrabla, sugestiva sento estis vidi tiun mistikan perpetuum mobile. Miajn ekscititajn nervojn tio karese trankviligis.
Mi jam ĝuis de pluraj horoj la nenifaradon, kiam mi eksentis manon sur mia ŝultro.
Suprenrigardante mi ekvidis Zatamonon. Li altiris seĝon kaj sidiĝis apud mi.
– Rakontu viajn impresojn, kiujn vekis en vi la vivo inter la behinoj.
Al mia demando, kial tio estas necesa, li respondis, ke oni bezonas tion por la diagnozo de mia nuna stato.
Mi provis denove skizi per kelkaj vortoj miajn suferojn sed la vundoj de mia animo estis ankoraŭ tiel novaj, ke min malbonfartigis jam la nura rememoro. Dum mi parolis, miaj membroj denove ektremis, mia voĉo eksingultis, kaj fine mi devis lin peti, ke ni iom prokrastu la refreŝigon de la rememoroj.
– Mi estas angla ŝtatano – mi diris, – mi edukiĝis en estimo al la racia menso, tie, kie la jeso signifas kunsenton kaj la neo malaprobon. La paranojon mi nur kuracis kaj vi ja povas imagi, kion signifis al mi esti elmetita al la furiozo de tiagrada paranojo, kian ĉe ni eĉ laŭ famo oni ne konas.
Mi esprimis mian sinceran kompaton, ke tiu plej terura malsano de la mondo plagas ĝuste ilian paceman kaj bone prosperantan insulon kaj mi petis prefere klarigi pli detale la esencon de tiu malsano, ĉar min, kiel kuraciston, ĝi eksterordinare interesas. Li diris ja kelkajn vortojn jam antaŭ mia internigo pri la kosmaj radioj de la Suno, sed bedaŭrinde, pro miaj tiamaj erarideoj (kiujn mi nun ege hontas), mi ne atentis laŭ ties merito.
Mi efektive pentofaris kaj tre agrable min fartigis konfesi miajn kulpojn. Inter la saĝaj hinoj mi sentis min vere kiel infano, kiu de la batoj de la malnoblaj bubaĉoj rifuĝis inter la brakojn de sia patrino.
– Mi jam menciis al vi – komencis Zatamon – ke la funkciojn de la vivo influas la kosmaj radioj de la Suno. La fonto de ĉiu vivo estas la Suno, do ankaŭ la volo por vivi devenas el la Suno en la formo de la kosmaj radioj venantaj kune kun la varmo. Tiujn la cerbo akceptas kiel anteno kaj ĝia funkcio formiĝas laŭ maniero, difinita de la radioj. Tio estas la instinkto.
– Do, ĉu la radioj influas la funkcion de la instinktoj same, kiel la hormonoj la funkciojn de la organoj?
– Prave. Eĉ plu, parte jam ankaŭ vi konas la efikon de la kosmaj radioj al la vivo. Vi spertis la koincidojn de la protuberancoj kaj de la sunmakuloj kun kelkaj vivsimptomoj. Vin surprizis la preciza korelacio, kiun vi observis inter la sunfunkcioj kaj la fluktuado de kelkaj malsanoj, eĉ de la akcidentoj. Per la fluktuado de la vivenergio vi povas konvinkiĝi, ke tiu estas direktata tute per la kosmaj radioj de la Suno al la nervosistemo. La vivenergio kaj la instinktoj devenas el la Suno. Kaj se la instinkto restas nur instinkto sen pensado, ĉio iras laŭ sia ordo. Vi vidis la kazoan vivon de la formikoj.