Per instinkta-gesto mi prenis la teleskopon, sed vane mi esploris tiun vizaĝon, mi ne povis klare vidi la trajtojn, ĉar ĝia kapo staris ĝuste antaŭ la subiranta sundisko, kaj pro la ĉirkaŭe radianta aŭreolo mi ne povis vidi la detalojn.
Mia bona humoro subite forvaporiĝis, la doloro de la rememoroj premis mian koron kaj kaptante la direktilon, per plena gaso mi direktis mian ŝipeton al la senfina oceano.
Sed mi ne povis deflankigi mian rigardon. Kaj tiu nur staris, kiel monumento, senmove, kvazaŭ elkreskinta el la promontoro sub siaj piedoj. La figuro iom post iom malproksimiĝis antaŭ miaj okuloj kaj malrapide tute dronis en la blindiga luminundo de la sundisko. Samgrade, kiel mi malproksimiĝis, subiris ankaŭ la suno, kvazaŭ ĝi akompanus tiun figuron fandiĝantan en la horizonton kaj iom post iom malgrandiĝante, malaperantan en la lumo.
Post unu kaj duona horo mi ne plu vidis la promontoron. La tuta insulo naĝis en la aŭreolo de la suno, kiu senĉese malleviĝis kaj fine, kun la lasta ekflagro, malaperis en la senfina akvo, forportante kun si por eterne ankaŭ Kazohinion.
Kaj mi sentis grandan faciliĝon, ke tiun insulon, kie la koro, amo, beleco estas nekonataj konceptoj kaj kie la dezerta karcero de la senkonsola vivo kaŭzis al mi tiom multajn suferojn, mi povis fine lasi malproksime malantaŭ mi.
Kaj kiam mi turniĝis antaŭen, antaŭ miaj spiritaj okuloj jubile aperis al mi la espero de la transa bordo: la tero de la animo.
Mian ĝojon ĝenis iom nur tio, ke miaj okuloj ankoraŭ longe doloris, kaj mi faris al mi gravan riproĉon, ke estante kuracisto, mi tamen provis rigardi en la sunon, kvankam mi ja povis scii, ke la homa okulo ne estas kreita por ke ni rigardu en tre grandan lumon.
DUDEKA ĈAPITRO
La aŭtoro venas en uraganon. – Li feliĉe renkontas la Terrible. – Liaj kamaradoj kore akceptas lin.
Kun mia malproksimiĝo ankaŭ mia ĝojo revenis kaj post unu horo mi denove kantis, ploris kaj dancis, eligante el mi ĉiun ĝojon, ĉagrenon kaj animon en mi sufokitan, kiu kolektiĝis en mi dum unu jaro en la karcero de la frenezuloj.
Tiel mi navigis dum du tagoj. La noktojn mi tradormis nur duone. Triatage mi konstatis per miaj instrumentoj, ke mi atingis la linion de la hindia ŝiptrafiko. Mi devis albordiĝi maksimume post du tagoj. La situacio estis des pli urĝa, ĉar mian motoron, ne taŭgan por tia senĉesa laboro, mi devis plurfoje haltigi, purigi aŭ ŝanĝi la elektrajn bugiojn.
En tiu tago okazis, ke posttagmeze sur la horizonto subite kolektiĝis nigraj nuboj kaj post duonhoro mi trafis en teruran uraganon.
La ventego per terura forto kaptis mian ŝipeton kaj estis timinde, ke ĝi dronos. Per la plena streĉo de mia forto mi ĉerpadis la akvon el la ŝipeto, kaj per plena gaso mi direktis la motoron kontraŭ la vento.
Post duonhora terura luktado mia motoro subite haltis.
Nur tio mankis al mia malfeliĉo! Mi tuj dismuntis kaj malseke ĝis la haŭto, ĉerpante per unu mano la akvon, ŝanceliĝante de laco mi laboris, ĝis mi fine povis konstati la teruran veron: du cilindroj enpremiĝis pro la varmego kaj nenia forto povis ilin ekmovi.
Mi estis tute elmetita al la kapricoj de la elementoj.
Sed nun venis la plej grava afero.
Kiam la uragano kvietiĝis, mi povis konstati per miaj instrumentoj, ke mi retrodrivis. Mi venis en la marfluon, kiu pelis min iam al la insulo de la frenezuloj.
Min kaptis nepriskribebla malespero. Sterniĝante sur la ferdeko, ŝirante mian hararon mi baraktis kaj poste surgenuiĝinte, ekscitplene mi preĝis al Dio, ke Li nur unufoje ankoraŭ savu min de la denova travivo de la teruraĵoj kaj helpu min reiri en la homan vivon. Al miaj vortoj respondis nur la muĝo de la ondoj, kaj mi decidis, ke se mi ekvidos la bordojn de la insulo, mi dronigos min en la maro.
Vespero sekvis, kaj la horizonto vestis sin per nigro, kio faris la situacion ankoraŭ pli senespera. Mi eble estus povinta bruligi lampon, ĉar mia akumulatoro estis plena, sed mi ne kuraĝis malŝpari la elektron. Pro la laciĝo jam komencis fermiĝi miaj okuloj, kiam tre malproksime, mi ekvidis lulnpunkton sur la horizonto.
La espero donis novan forton al mi, mi saltleviĝis, prenis la reflektoron, svingadis ĝin en tiu direkto kaj kriadis kiel frenezulo; kvankam mi sciis, ke tio ja ne estas tie aŭdebla.
Kvaronhoron daŭris, ĝis ili min rimarkis. Sirena muĝo respondis kaj poste mi vidis per mia teleskopo, ke la korpo de la ŝipo sin turnas al mi.
Kion mi sentis en tiu momento, miaj legantoj ja ne povas imagi kaj mi ne povas priskribi, sed ĝi restos al mi eterne neforgesebla memoraĵo. Miaj larmoj ekfluis kaj denove surgenuiĝinte mi dankis la priaŭskulton de mia preĝo al la senlime indulga Sinjoro de la ĉielo.
Post alia duonhoro la ŝipo jam staris en la plej proksimo kaj kiam mi ekvidis la surskribon, mi ekkriis de ebria ĝojo.
Ĝi estis la Terrible!
Kiam la savboato min atingis, mi plore ĵetis min al la ŝultroj de la unua maristo kaj kisis ambaŭ liajn vangojn.
Alveninte al la ŝipo oni min kondukis al la ŝipestro. Tie mi ne plu estis bridebla. Surgenue mi kisis la anglan standardon, poste stariĝinte, en preskaŭ senkonscia ebrio, mi kantis la anglan himnon, dum ĉirkaŭe la ĉapoj deflugis de la kapoj, kaj en la okuloj aperis larmoj.
Neniu sciis, sed ĉiu sentis, kio okazis al mi, kaj neniu min ĝenis.
Nur poste mi ekpensis, ke mi devas min prezenti.
Per kelkaj mallongaj vortoj mi skizis la cirkonstancojn, post kio la ŝipestro min sendis al la admiralo akompane de leŭtenanto.
Mi trovis la admiralon en la manĝosalono, kie la oficiraro ĝuste sidis ĉe vespermanĝo. Ekvidante lian ornaman epoleton mi rigidiĝis en streĉa salutpozo kaj mallonge min prezentis. La admiralo manpremis kun mi kaj miaj okuloj denove pleniĝis per larmoj.
Sed li kun afabla mangesto proponis al mi sidiĝi. La tablaservistoj alportis novan servicon, kies ĉiun pecon ornamis la angla reĝa blazono, poste oni donis glaseton da viskio.
Ĉion ĉi mi jam ne vidis, ne gustumis de unu jaro! (Aŭ pli? Mi jam ne scias). Pro la ĝojo mi povis nur malfacile rekonsciiĝi kaj ja vere daŭris longe, ĝis mi povis malsuprenigi la unuan manĝopecon tra mia gorĝo, kiun la ploremo kuntiris.
Post la vespermanĝo la admiralo mem petis min, ke mi, se mia sentimenta farto jam ebligas, rakontu iom pri miaj travivaĵoj.
Kun granda enspiro mi komencis ĉion rakonti. Mi eĉ ne devas mencii, ke post kelkaj minutoj sur la lipoj de miaj kamaradoj – malgraŭ ilia bonvolo – mi devis ekvidi la dubon. Por ke mi ne estu rigardata frenezulo aŭ mensogulo, mi klopodis demonstri miajn vortojn per objektivaj dokumentoj. Feliĉe, mia ŝipeto estis enlevita, kaj el tiu mi povis prezenti kelkajn ekzemplerojn de la gazeto "Teksindustrio", uzitajn de mi por pakado kaj kiuj enhavis bildojn pri la fabrikado. Nur kiam mi flue ĝin laŭtlegis kaj klarigis la bildojn, ili komencis min konsideri serioze, sed nun jam ĉiu sidis ĉirkaŭ mi kaj soife aŭskultis mian historion. La preĝejan silenton nur malofte interrompis la spontane eruptanta rido, kiam mi menciis iun frenezaĵon de la hinoj aŭ behinoj, kaj tiu rido nur tiam silentiĝis kaj ŝanĝiĝis en kamaradan kompaton, kiam mi menciis, ke la pasiva subjekto de ĉio ĉi estis mi.
Eksterordinaran bonhumoron vekis, kiam mi parolis pri la kapto de la piedo, pri la vake-vakeo kaj pri la kuprokubo de la betiko, kaj vere fierigis min, ke mi povis havigi gajajn minutojn precipe al la admiralo, kiu pri la nekredeblaj frenezaĵoj kaj sencelaj stultajoj ridegis tiel bonguste ke laŭte tintis sur lia brusto liaj ordenmedaloj.
Entuziasmigite de la afero ankaŭ mi mem pleniĝis per bonhumoro kaj gajo; mi fervore parolis pri la flavaj ŝtoneroj, pri la senorellobaj virinoj, pri la bikbamo, pri la neelkalkuleblaj ketnioj kaj kipuoj, pri la fantasmagorio de la bruhuo, pri la kvadrato kaj cirklo kaj pri la boeto. La gajo leviĝis de minuto al minuto kaj ĝian kulminon atingis, kiam mi rakontis, ke mi vane priskribis ĉion ĉi, Zemoki en mia vojaĝpriskribo ne ekkonis sin mem kaj ridis pri la tuta sia historio. Tiam mi devis interrompi mian rakonton, ĉar la ventromuskoloj de miaj aŭskultantoj ekdoloris.